Ĉiuj rasoj de la Tero ŝuldas al la Judoj tiun sanktan bonon, kiu estas la revelacio de Dio unika, Patro de ĉiuj homoj kaj Providenco de ĉiuj estaĵoj.
La granda leĝisto de la hebreoj alportis la ordonon de Jesuo por simpligi la formulojn de inicado, por la ĝenerala komprenado de la popolo; la misio de Moseo estis fari kompreneblaj por la popola sento la grandajn lecionojn, kiujn la ceteraj inicitoj devis teni kaŝitaj. Kaj fakte, el inter la grandaj personoj el la antikveco, dis- tingiĝas lia figuro, kiel la unua disŝirinta la kurtenon pezantan antaŭ la plej altaj konoj, ebligante la lumon de la religia vero al la simpla kaj nobla animo de la popolo.
Elekto de Izraelo
En la regno de Izraelo sekvis unu alian la triboj kaj la senditoj de la Sinjoro. Ĉiuj iliaj vojoj en la mondo estas plenaj de profetaj kaj konsolaj voĉoj pri Tiu, kiu venos en la mondon por esti glorata kiel la Ŝafido de Dio.
En tiu jarcento renoviĝas la profetaĵoj kaj ĉiu templo atendas la ordonparolon de la ĉieloj, pere de la Savonto de la Mondo. La leĝistoj en la templo de Je- rusalemo respekte interparolas pri la Dia Misiisto; ili en sia fiera vantamo atendas Lin en lia venka ĉaro, ke Li anoncu al ĉiuj homoj la superecon de Izraelo kaj realigu ĉiujn miraklojn kaj mirindaĵojn.
Kaj rememorante tiujn notojn de la historio, ni kompreneble devas demandi pri la kialo de tiu prefero de Jesuo por la genealogia arbo de Davido, por doni al la homaro siajn diajn lecionojn; sed la logiko mem faras nin rekoni, ke el ĉiuj tiamaj popoloj Izraelo estis la plej kredema kaj ankaŭ la plej suferanta, pro sia ekskluziv- ema kaj fiera vantamo. "Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata" (*), kaj la izraelidoj multon
(>) Luko, 12:47,48. - La Trad.
ricevis de la Supro rilate fidon, kaj estis juste, ke oni postulis de ili la saman gradon de kompreno rilate humilecon kaj amon.
La nekomprenado de la judismo
Sed estas vero, ke Jesuo, alveninte en la mondon, ne estis absolute komprenata de la juda popolo. La sacerdotoj ne atendis, ke la Redemptoro uzos la plej malluman noktan horon por aperi sur la Tero. Laŭ ilia vidpunkto, la Sinjoro devos alveni en la pompa ĉaro de siaj diaj gloroj, kondukataj de sia legio da Tronoj kaj Anĝeloj, de el la Ĉielo sur la Teron; devos humiligi ĉiujn reĝojn en la mondo, donante al Izraelo la plej altan reĝan potencon por direktado de ĉiuj popoloj sur nia planedo; devos fari ĉiujn mirindaĵojn, nebuligante la gloron de la Cezaroj. Kaj tamen la Kristo aperis inter la humilaj brutoj ĉe la staltrogo; Li montriĝis kiel filo de iu ĉarpentisto kaj, en la plenumado de sia misio de amo kaj humileco, Li protektis la malĉastistinojn, miksiĝis kun la malriĉuloj kaj humiligitoj, vizitis suspektajn domojn por el tie elpreni siajn helpantojn kaj sekvant- ojn; liaj preferindaj kunuloj estis la malkleraj kaj humilaj fiŝkaptistoj, el kiuj Li faris apostolojn tre amat- ajn. Forlasinte la templojn de la Leĝo, Li ofte estis renkontata laŭlonge de Tiberiado, sur kies bordoj Li predikadis al la simpluloj fratecon kaj amon, saĝecon kaj humilecon. La judismo saturita de fiero ne sukcesis kompreni la agadon de la ĉiela sendito. Malgraŭ sia fervora kaj sincera kredo, Izraelo ne sciis, ke la tuta savo devas komenciĝi en la interno de ĉiu homo, kaj plenuminte la profetaĵojn de siaj propraj idoj, ĝi kon- dukis la dian Ŝafidon al la turmentegoj sur la kruco.
En la estonteco
La organizoj de la leĝistoj daŭris plu dum la senĉesa kuro de la tempoj. Ili vane atendis alian Kriston, en ĉi tiuj du jarmiloj nun finiĝantaj. La realaĵo estas, ke ia nubo da amaraĵoj pli forte pezis sur la destinoj de tiu raso, de post la abomeninda vespero de la Kalvario. La simbolaj ombroj, falintaj sur la Templon de Jerusalemo, ankaŭ akompanis en ĉiuj direktoj, sur la longaj vojoj de la mondo, la elektitan popolon kun ampleksaj influoj en la nuntempa mondo.
Izraelo kultas plu la Ĉiopovan Dion de siaj profetoj, ĝiaj ritoj fariĝas pli en foraj lokoj de la tuta terglobo.
Ĝi eble estas la plej libera, plej internacia, plej frateca raso, inter si, sed ankaŭ la plej fiera kaj eks- kluzivema en la mondo.
Malgraŭ tio ke ĝi ne havas ian patrujon (*) kaj malgraŭ ĉiuj persekutoj kaj kriantaj maljustaĵoj spert- itaj sur sia vojo de sufero, Izraelo faras sian marŝon tra la tumultaj urboj, atendante la Mesion de sia saviĝo kaj de sia libereco.
Jesuo akompanas ĝian doloran marŝon dum jarcent- oj da elaĉetaj kaj rebonigaj luktoj.
Novaj konoj fluas el la Ĉielo en la koron de ĝiaj patriarkoj kaj ne malfrue venos la tempo, kiam ni vidos la judojn tute komprenantajn la superbelan mision de la vera Kristanismo kaj aliĝantajn al ĉiuj popoloj de la Tero por la savanta irado, por la konstruado de iu pli bona mondo.
VIII
LA MULTEMILJARA ĈINUJO Ĉinujo
Post niaj konsideroj pri la blanka raso, kiu konsistis el la antikvaj arjoj sur la regionoj de la Tero, estas oportune ekzameni la plej malnovan popolon el la surter- aj civilizacioj, ke ni observu la ameman kaj konstantan helpon de la Dia Majstro al ĉiuj kreitaĵoj de Dio.
Sendube la plej malnova fokuso de ĉiuj progresoj de la terglobo estas la multemiljara Ĉinujo kun ĝia nobla kaj rezignaciema spirito, sed sen difinita celo sur la vojoj de la ĝenerala edifado.
Kiam okazis la alveno de la animoj elpelitaj el la sistemo de Kapelo, en tre malproksimaj epokoj, la ĉina ekzistado jam havis ian regulan organizon el la plej homogenaj kaj selektitaj tipoj de nia planedo, kompare kun la ceteraj primitivaj homoj. Ĝiaj tradicioj jam iris de generacio al generacio, konstruante la verkojn de la estonteco. El tio venas, ke efektive la historio de Ĉinujo komenciĝas en tre malproksimaj epokoj, en ĝia multe- miljara pasinteco, kaj tiu popolo, kiu nun duonmontras certan stagnon de siaj progresemaj valoroj, ankaŭ ĉiam estis akompanata, en sia marŝo, de tiu senfina favor- koreco, kiu el la Ĉielo, envolvas ĉiujn korojn batantajn sur la Tero.
Kristaliĝo de la ĉinaj pensoj
La kristaliĝo de la ĉinaj pensoj venas tute simple el tiu memvola izoliĝo, kiu en la samaj cirkonstancoj malutilis al la spirito de Hindujo, malgraŭ la alloga beleco de ties tradicioj kaj instruoj.
Tiel estas, ĉar civilizacio kaj progreso, kaj ankaŭ la vivo mem dependas de senĉesaj interŝanĝoj. La Uni- verso, en sia mirinda konsisto, ne kreis nek sankciis leĝojn de izoliĝo en la eterna komuneco de la mondoj kaj estaĵoj. La ekzistado estas longa ŝtuparo, sur kiu ĉiuj animoj devas doni la manojn unuj al aliaj, por la suprenirado al la kono kaj al Dio. Dum la hind-eŭropa familio vagadis tra nekonataj regionoj, asimilante la esprimojn de la renkontitaj triboj - en longaj iniciativ- oj de konstruado kaj laboro -, la arjoj el Hindujo haltis ĉe ripozo de siaj tradicioj, kaj elvolviĝis en la daŭro de la tempo la plej altvaloraj lecionoj de sperto por la animo de la popoloj. Kaj nun, kiam la izraelidoj estas vokitaj de la potencaj fortoj por delokiĝo en la sinon de la nacioj, por pli profunde lerni la dolĉan lecionon pri frateco kaj universala amo, renovigante la fibron de sia fido, sur vojo al la perfekta komprenado de la Kristo, Ĉinujo ankaŭ estas vokita de la transformiĝoj de la jarcento, al la granda leciono de interligiĝo de la loĝant- aro de nia planedo, por instrui siajn virtojn kaj lerni la virtojn de la aliaj popoloj.
Sed pro ĝia obstina rezistado la ĉina penso stagnis en la daŭro de la tempo, kvankam en ĉi tiuj senpretendaj rimarkoj ni estas la unuaj konstatantaj la grandecon de ĝiaj altaj spiritaj esprimoj.
Fo-Hi
Jesuo, en sia protektado kaj favorkoreco, de la malproksimaj tempoj sendis misiistojn al tiuj grupoj da kreitoj, kiuj sin organizadis ekonomie kaj politike, inter la primaraj kolektivoj de la Tero.