La rasoj de Adamo ankoraŭ ne estis venintaj sur la terglobon kaj inter tiuj popoloj jam aŭdiĝis instruoj el la spirita mondo, de grandega intereso por la direktado kaj solvo de ĉiuj problemoj de la vivo.
La Historio ne parolas al vi pri aliaj misiistoj antaŭ ol la granda Fo-Hi, kiu, per siaj duoblaj trilinioj, estis la kompilinto de iliaj religiaj sciencoj, kiuj venis el tre fora pasinteco ĝis la studoj de la posteularo.
Fo-Hi aludas en sia "Y-King" al la grandaj saĝuloj, antaŭirintaj lin sur la malglata vojo de akirado de spirita kono. Liaj simboloj estas la karakterizaĵoj de ia scienco treege evoluinta, prezentante instruojn de granda pur- eco kaj de plej progresinta metafiziko.
Post tiu granda misiisto de la ĉina popolo, la Dia Majstro sendas al ĝi la parolon de Konfuceo aŭ Kong-Fo- Ce, kvin jarcentojn antaŭ sia alveno, preparante la vojojn de la Evangelio en la mondo, kaj tion Li ankaŭ faris en Grekujo, Romo kaj en aliaj progresintaj regionoj de nia planedo, sendante altrangajn Spiritojn de la scienco, de la religio kaj de la filozofio, kelke da tempo antaŭ sia mirinda parolo, ke la homaro estu preparita por ricevi liajn instruojn.
Konfuceo kaj Lao-Ce
Kiel misiisto de la Kristo, Konfuceo devis saturiĝi per ĉiuj ĉinaj tradicioj, akcepti la gravajn cirkonstanc- ojn de la medio, por esti utila al sia lando, laŭ la ebleco de ties kompreno. Li reaperigis la instruojn de Lao-Ce, kiu siavice estis supera sendito de la Sinjoro por la flavaj rasoj. Liaj lecionoj estas plenaj de parfumo de plej alta morala saĝeco. En "Kan-Ing" de Lao-Ce, jen kelkaj el liaj asertoj tiel valoraj, kiel viaj konoj kaj klarigoj pri la moderna religia penso: "La Sinjoro de la Ĉieloj estas bona kaj malavara, kaj la saĝa homo estas iom da liaj manifestiĝoj. Sur la vojo de inspiro ili iras duope kaj la saĝulo ricevas liajn pensojn, kiuj plenigas la vivon per ĝojo kaj benoj."
Lao-Ce, el kies instruoj Konfuceo nepre volis formi la bazon de siaj principoj, vivis en la sesa jarcento antaŭ la alveno de la Sinjoro, kaj antaŭ tia religia filozofio, progresinta kaj supera, ni devas rekoni la grandecon de la favorkoreco de Jesuo, sendinta siajn reprezentantojn sur ĉiujn lokojn de la Tero, celante elvolvi en la spirito de la homamasoj la plej bonan komprenon de sia Evan- gelio de Vero kaj Amo, kiun tamen la mondo ankoraŭ ne komprenis, malgraŭ ĉiuj liaj sinoferoj.
La Nirvano
Por sufiĉe pravigi nian opinion rilate la stagnon de la ĉina spirito, ni ankoraŭ ekzamenu ĝiajn interesajn kaj altajn religiajn konceptojn.
Entute la kulto al la antaŭuloj estas la principo de ĝia fido. Tiu ĉiutaga kaj persista kulto estas la bazo de ĝia kredo al la senmortuloj, ĉar de ties manifestiĝoj venas la pruvoj pri ilia postvivado. Tiuj interrilatoj kun la nevidebla mondo estas ordinara fenomeno en la ekzist- ado de la plej simpla homo. La penso pri bezono de spirita perfektiĝo estas latenta en ĉiuj koroj, sed la devio de la kompreno pri la Nirvano estas tie, kiel ĉe multenombraj adeptoj de budhismo, ia baro al la ĝe- nerala progreso.
La Nirvano laŭ siaj plej profundaj esprimoj, devas esti komprenata kiel la ĉiama kuneco de la animo kun Dio, celo de ĉiuj evoluantaj vojoj; sed neniam kiel si- nonimo de ĉiama kvieteco aŭ beateca realigo de la "ne- esto". La vivo estas la harmonio de la movoj, rezultanta el la senĉesaj interŝanĝoj en la sino de la naturoj vid- ebla kaj nevidebla. Ĝi dependas de la aktiveco de ĉiuj mondoj kaj de ĉiuj estaĵoj. Ĉiu individuo tiel en provado, kiel en saviĝo aŭ en la dia gloro, havas difinitan funkcion en laboro kaj altigo de siaj propraj valoroj. Kiuj lernis la bonojn de la vivo kaj ilin instruas kun amo, tiuj multigas sur la Tero kaj en la Ĉieloj la senfinajn donojn de Dio.
La nuna Ĉinujo
La malĝusta interpretado de la Nirvano embarasis la altajn kreantajn eblecojn de la ĉina spirito, kristaligis ties vidpunktojn kaj haltigis ties marŝon al la grandaj konkeroj.
Vere tiuj konkeroj ne konsistas el mitraloj kaj el obusoj de la civilizacio de Okcidento, plena de variaj komfortaĵoj, sed ĉi tie mi aludas al la ĝenerala nekom- prenado pri la superbela leciono de la Kristo kaj de liaj senditoj.
Ĉinujo kaj ankaŭ la aliaj popoloj en la mondo devas en ĉi tiu jarcento kalkuli je siaj valoroj akiritaj en sia longa kaj peniga irado.
El ĉi tiuj vortoj ni ne konkludu, ke la japana invado en sia nekredebla agreso estas tuŝita de dia sankcio. Japanujo povos realigi, en la granda respubliko, ĉiujn materiajn konkerojn; uzante la psikologion de la kon- kerintoj, ĝi povos plibonigi la sanigajn kondiĉojn de la popolo, malfermi ŝoseojn kaj multigi lernejojn; sed ĝi ne estingos la persisteman energion de la ĉina popolo, brava kaj rezignema, kiu povos eĉ cedi la regadon de sia lando al tiu, plenigante ĝin per riĉeco, lukso kaj honor- aĵoj, ne senprestiĝante sian propran valoron, ĉar la multemiljara Ĉinujo scias, ke rabeno facile ebriiĝas per la sangovino de la triumfo, kaj ke, tuj kiam la lukso moligos ĝiajn fibrojn de malespero, tiam ĉiuj venkoj aŭtomate revenos al medito, rezono, kulturo kaj inte- ligento.
Kio estas necese ekzameni, tio estas la stagnostato de ĉina animo en ĉi tiuj lastaj jarcentoj, ke ni konkludu el tio, ke ĝi havas urĝan bezonon partopreni en la bankedo de frateco de la aliaj popoloj.
La edifado de la Evangelio
Estas vero, ke la rekta parolo de la Kristo pre- zentata en lia Evangelio ankoraŭ ne atingis entute tiun popolon, heligante la vojon de ĉiuj koroj, sed ia blovo de vivo disbatos la jarmilajn ombrojn, kiuj falis sur la ĉinan respublikon, kie milionoj da animoj neprave ripozas en la falsa kompreno pri la Nirvano kaj la Absoluto. Noblaj manoj starigos la evangelian monumenton en tiu mondo kun doloraj antikvaĵoj, kaj ia nova tago brilos por la granda nacio, kiu fariĝis simbolo de pacienco kaj konstanteco, por la aliaj popoloj.
Ni atendu la providencon de Tiu, kiu tenas en siaj respektegindaj kaj favorkoraj manoj la direktadon de la mondo.
"Feliĉaj la humilaj, la plorantaj kaj la malriĉaj."
Kaj liaj mildaj kaj amemaj paroloj memorigas al ni la multemukjaran Ĉinujon, kiu, amante la pacon, nun suferas la insulton de la mallumaj fortoj de ambicio, maljusteco kaj malbonagoj.
IX
LA GRANDAJ RELIGIOJ DE LA PASINTECO La unuaj religiaj organizoj
La unuaj religiaj organizoj sur la Tero memkom- preneble originis de inter la primitivaj popoloj el Oriento, al kiuj Jesuo de tempo al tempo sendis siajn kurierojn kaj misiulojn.
Pro manko de skribo en tiuj foraj tempoj ĉiuj tradicioj transiris de generacio al generacio per la meĥa- nismo de la paroloj. Sed pro la kunhelpado de la ekzil- itoj el la sistemo de Kapelo, la rudimentoj de la grafiko ricevis la unuajn impulsojn kaj ia nova erao de la spirita kono ekfloris sur la kampo de la religiaj vidpunktoj.
La Vedoj aĝantaj pli ol ses mil jarojn jam parolas al ni pri la saĝeco de la "Sastroj" aŭ grandaj majstroj de la hindaj sciencoj, kiuj antaŭiris ilin sur la bordoj de la sanktaj riveroj de Hindujo, antaŭ pli-malpli du jarmiloj. Oni do vidas, ke la religia penso naskiĝis kun la homaro mem kaj estas la bazo de ĉiuj ĝiaj klopodoj kaj realigoj sur la terglobo.
Ankoraŭ la rasoj de Adamo
Sed ni ne forgesu, ke Jesuo kolektis en la senfinaj spacoj la forpelitajn estulojn, ekzilitajn sur la Teron, antaŭ ilia ĝenerala reenkarniĝo en regiono najbara al la ebenaĵoj de Irano kaj Pamiro.
Obeante al la superaj ordonoj de la spirita mondo, ili neniam povis forgesi la savantan parolon de la Mesio kaj liajn diajn promesojn. La belaĵoj en la spaco kune kun la mirinda pejzaĝo de la mondo, kiun ili estis dev- igitaj forlasi, estis la kerno de iliaj plej karaj rememor- oj. La konsolaj admonoj de la Kristo, en la antaŭtempo de lia dolora eniĝo en la pezajn fluidaĵojn de nia planedo, kantis en ilia animo la plej belajn himnojn de ĝojo kaj espero. Tiel estis, ĉar tiuj malnovaj civilizacioj posedis pli da fido, lokante la dian intuicion super la pure homan racion. La kredo, kvazaŭ interna kaj sankta akiro de iliaj animoj, estis la forto kaŭzanta ĉiujn realigojn, kaj ĉiuj ekzilitoj kun la plej sanktaj entuziasmoj de sia koro parolis pri Li kaj pri lia senfina favorkoreco. Iliaj voĉoj plenigas da tutan medion de la civilizacioj forpasintaj en la daŭro de la senfinaj jarcentoj kaj prezentita per mil nomoj, laŭ la pluraj epokoj, la Ŝafido de Dio estis gardata de la kompreno kaj memoro de la mondo, kun ĉiuj siaj diaj aspektoj aŭ, por pli ĝuste diri, kvazaŭ Dio mem, laŭ la plureco de la religiaj misteroj.