Выбрать главу

La genezo de la religiaj kredoj

La genezo de ĉiuj religioj de la homaro havas siajn originojn en lia respekteginda kaj kompatema koro. Ni ne deziras per niaj klarigoj dogme diigi la luman figuron de la Kristo, sed vere montri lian gloran superecon ĉe la direktado de la terglobo, pro tio, ke ĉiu mondo, same kiel ĉiu familio, havas superan estron antaŭ la justeco kaj la saĝeco de la Kreanto.

Estus granda eraro juĝi barbaroj kaj paganoj la surterajn popolojn, kiuj ankoraŭ ne rekte konas la bel- egajn lecionojn de lia savanta Evangelio, ĉar lia vigla helpado akompanis, kiel akompanas en ĉiu tempo, la evoluon de la homoj en ĉiuj regionoj de la terglobo. La historio de Ĉinujo, de Persujo, de Egiptujo, de Hindujo, de la araboj, de la izraelidoj, de la keltoj, de la grekoj kaj de la romanoj estas heligita de la lumo de liaj potenc- aj senditoj. Kaj multaj el ili estis tiel kompetentaj pri la plenumado de siaj grandaj kaj benataj devoj, ke ili estis rigardataj, kiel Li mem, en sinsekvaj kaj periodaj reen- karniĝoj de lia dia amo. En la Manava-Darmo ni trovas la lecionon de la Kristo; en Ĉinujo estas renkontataj Fo-Hi, Lao-Ce, Konfuceo; en la kredoj de Tibeto estas la personeco de Budho kaj ni trovas Moseon en la Pentateŭko; en la Korano ni vidas Mahometon. Ĉiu raso ricevis siajn instruantojn, kvazaŭ ĉi tiuj estus Li mem, alvenanta el la brilego de sia dia gloro.

Konante intuicie la enhavon de la profetaĵoj, ĉiuj rasoj gardis la historion de liaj senditoj, en la formo de lia estonta alveno, pro la latentaj rememoroj, kiujn ili konservis en sia koro, pri lia parolo en la spaco, tuŝ- ita de lumo kaj amo.

La esenca unueco de la religioj

Estas vero, ke ĉiuj religiaj libroj kaj tradicioj el la antikveco havas inter si la plej striktan esencan unuecon. La revelacioj evoluas en grada sfero de kono. Ili ĉiuj aludas al la nepersonigebla Dio, kiu estas la esenco de la vivo de la tuta Universo, kaj en la tradiciismo de ili ĉiuj estas la superega figuro de la Kristo, atendata sur ĉiuj lokoj de la terglobo.

Ni asertas, ke la pluraj popoloj de la mondo kon- servas de longe liajn instruojn kaj esperojn, ne parol- ante pri la grandaj kolektivoj, florintaj en Sud-Ameriko, tiam preskaŭ ligita al Ĉinujo per la etendaĵoj de Lemurio kaj de Nord-Ameriko, kiu estis ligita al Atlantido. Sed ne estas nia intenco studi ĉi tie aliajn demandojn, ne rilatantajn al la supereco de la Kristo kaj al la super- beleco de lia Evangelio, en ĉi tiuj senpretendaj notoj. Tamen citinte ĉiujn malnovajn popolojn de nia planedo, ni ankaŭ estas devigitaj rememori la grandajn antaŭ- historiajn civilizaciojn, disvolviĝintajn kaj malaperintajn sur la amerika kontinento, el kies kataklismoj kaj ruinoj restas ankoraŭ la interesaj esprimoj de la Inkaoj kaj de la Aztekoj, kiuj, same kiel ĉiuj aliaj homgrupoj en la mondo, ankaŭ ricevis la nerektan parolon de la Sinjoro, en sia kolektiva marŝo sur la sanktaj vojoj.

La gradaj revelacioj

Ĝis la simpla kaj pura parolo de la Kristo, la surtera homaro travivis gradajn stadiojn de kono kaj de eblecoj sur la vojo de la spiritaj revelacioj.

La jarmiloj kun siaj sinsekvaj kaj doloraj spertoj preparis la vojojn de Tiu, kiu venos ne nur kun sia parolo, sed precipe kun sia savanta ekzemplado. Ĉiu sendito alportis unu el la aspektoj de la granda leciono donita sur la humila regiono de Galileo.

Tial multe da aziaj kolektivoj ne konas la rektan lecionon de la Majstro, sed scias la enhavon de lia parolo pro la revelacioj mem en sia medio, kaj se la Bona- Novaĵo ne disvastiĝis en la daŭro de la tempoj, sur la vojoj de la popoloj, estas pro tio, ke la supozitaj mi- siuloj de la Kristo, en la jarcentoj post liaj instruoj, ne sciis kultivi la floron de la vivo kaj de la vero, de la amo kaj de la espero, kiun liaj ekzemploj plantis en la mondo: - sufokinte ĝin en la temploj de ia falsa reli- gieco aŭ enferminte ĝin en la silento de la klostroj, la mirinda plantaĵo de la Evangelio estis malhelpata je sia disvolviĝo kaj kritikata je siaj plej aŭtentikaj celoj.

Preparado por la Kristanismo

Tial, laborplena kaj longa preparado en la kuro de la jarmiloj antaŭiris la lecionojn en Palestino.

La sacerdotoj de ĉiuj grandaj religioj el la pasinteco supozis, ke iliaj majstroj kaj iliaj plej altaj inicitoj estis la persono de la Sinjoro, sed ni devas konvinkiĝi, ke Jesuo estis senkonfuza.

Laŭ la signifa lumo de la historio, ni multfoje vidas en liaj helpantoj aŭ homaj instrumentoj la karak- terizaĵojn de la surteraj vulgaruloj. Nemultaj estis diktatoroj de konsciencoj, energiaj kaj nalhumanaj por teni kaj disvolvigi la fidon; aliaj, perfidite de siaj fortoj kaj malŝatante sanktajn devojn al la Savanto, anstataŭ esti perantoj de la Dia Majstro, misuzis sian propran liberon, elaŭdante la renversigajn fortojn de la Mallumo, malhelpante la ĝeneralan harmonion.

La senkonfuza Kristo

Sed Jesuo markas sian restadon sur la Tero per la konstanta esprimo de siaj plej pura karitato kaj plej abnegacia amo. Liaj paraboloj kaj admonoj estas sorb- igitaj de la parfumo de la eternaj kaj gloraj veraĵoj. La staltrogo kaj la kalvario estas mirindaj lecionoj, kies heleco prilumas la multemiljarajn vojojn de la tuta homaro, kaj super ĉio liaj ekzemploj estas gvidilo por ĉiuj grandiozaj celoj, en la pliperfektiĝado de la surtera vivo. Per tiuj elementoj Li faris spiritan revolucion, est- antan sur la terglobo de antaŭ du jarmiloj. Respektante la leĝojn de la mondo, aludante al la bildo de Cezaro, Li instruis la homojn altiĝi al Dio, per alta kompreno pri la plej sanktaj veraĵoj de la vivo. Li reformulis ĉiujn vidpunktojn pri la socia vivo, praktikante la plej puran fratecon. Plenumante la Malnovan Leĝon, Li plenigis ĝian organizon per toleremo, kompatemo kaj amo, per siaj lecionoj donitaj sur publika placo, antaŭ maldecaj kaj malfeliĉaj homoj, kaj nur Li instruis tiun ordonon "Amu unu alian" (*), travivante la situacion de tiu, kiu scias ĝin plenumi.

(>) Joh., 13:34 kaj 15:17. - La Trad.

La spiritoj nekapablaj Lin kompreni povas diri, ke liaj buŝaj formuloj estas malnovaj kaj konataj; sed neniu povas nei, ke lia ekzemplado estis unika ĝis nun, sur la surfaco de la Tero.

La plimulto de la religiaj misiuloj el la pasinteco konsistis el princoj, saĝuloj aŭ grandaj inicitoj, elirintaj el la interno de palacoj kaj temploj; sed la Sinjoro de la semado kaj de la kultivejo estis la personiĝo de la tuta saĝeco, de la tuta amo, kaj lia sola palaco estis la mo- desta kabano de iu ĉarpentisto, kie Li nepre volis instrui al la posteularo, ke la efektiva aristokrateco estas tiu de la laboro, prezentante tiun sanktan formulon, difinita de la moderna penso, kiel kolektivismo de la manoj, ligitan al la individuismo de la koroj - socia sistemo, al kiu iras la kolektivoj de la pasantaj tempoj - kaj malŝa- tante ĉiujn konvenciojn kaj surteraj n honoraĵojn, Li preferis ne posedi ŝtonon, kie Li kuŝigos sian doloran penson, ke liaj fratoj lernu la neforgeseblan lecionon de la "Vojo, la Vero kaj la Vivo". (*)

(>) Joh., 14:6. - La Trad.