X
GREKUJO KAJ LA MISIO DE SOKRATO
En la antaŭtempoj de la plenaĝeco de la Tero
Ekzameninte la spiritan plenaĝecon de la homoj, la Kristo sendis al ili, antaŭ sia veno en la mondon, mul- tenombran kohorton da saĝaj kaj bonvolemaj Spiritoj kapablaj definitive plifirmigi tiun maturecon de la surtera penso.
La loĝantoplenaj urboj de la terglobo tiam pleniĝas de kleraj kaj noblaj homoj, de filozofoj kaj artistoj, kiuj renovigas plibonigante la inklinojn de la homaro.
Grandaj majstroj je la cerbo kaj je la koro formas multenombrajn skolojn en Grekujo, kiu prenis la inte- lektan direktadon de la tuta Tero. Predikante la veron al la homamasoj, la plimulto de tiuj pensuloj, kiuj estis senditoj de la Kristo al la surteraj kolektivoj, alportas sur la publikajn placojn, el la malvasta kaj izoliĝinta medio de la temploj, la instruojn de la grandaj inicitoj.
Kiel la organismo de la fizika homo postulis plej multajn eksperimentojn de la naturo, antaŭ ol definitive fiksiĝis ĝiaj biologiaj karakteroj, tiel ankaŭ la plej multaj eksperimentoj sur la socia kampo devis antaŭiri la lecionon de Jesuo, kiu prezentas sekuran gvidilon por la edifado de la spirita homo.
Tial ni rimarkas en tiuj kvin jarcentoj antaŭ la veno de la Ŝafido ian amason da sennombraj politikaj, religiaj kaj filozofiaj skoloj kun plej diversaj nuancoj, sur ĉiuj lokoj de la mondo.
Ateno kaj Sparto
Multaj sciencaj teorioj, kiuj en viaj tagoj kaŭzas sensacion, kvazaŭ supermodernaj novaĵoj, estis konataj de Grekujo, kies majstroj estis iliaj efektivaj elpensintoj.
Sur la kampo de la sociaj doktrinoj, grandaj provoj estis realigitaj, kaj oni diskonigis la plej abundan ri- kolton de instruoj; kaj kiam ni primeditas la modernan konflikton inter la totalismaj, faŝistaj aŭ komunistaj Ŝtatoj kaj la demokratiaj respublikoj, tiam ni devas turni niajn rigardojn al la pasinteco, revidante Atenon kaj Sparton, kiel du politikajn simbolojn, kiuj igas nin pensi pri la plena aktualeco de la malnova Grekujo.
Ĉu la spartanoj, sub la reĝimo atribuata al Likurgo, nomo, kiu simbolas la tiamajn generaloj, travivante la absolutan ekzistadon de la Ŝtato, ne esprimis la saman fizionomion de la nunaj Germanujo kaj Rusujo? La leĝ- aro de Sparto malpermesis komercon, kondamnis kultur- on; malhelpante la personan guston pri la ĉarmaj ba- gateloj de la vivo kaj de la sento, dekretis rimedojn de izolo, mistraktante la fremdulojn; starigis unuformecon de vestoj, prenis sur sin la edukadon de infanoj per la organoj de la Ŝtato, sed ne kulturis la intelektan parton, skuante la tutan sanktan familian institucion kaj mult- foje kreante emon al ŝtelo kaj denunco, malprofite por la plej noblaj celoj de la vivo.
Tial Sparto eniris en la historion, kiel ia simpla popolo el soldatoj, dissemantaj detruon kaj turmentojn de milito, sen ia konstrua signifo por la homaro.
Kontraŭe Ateno estas la lulilo de la vera demokratio. Popolo profunde amanta liberecon, ĝia sindono al kulturo kaj artoj inicis la aliajn naciojn en la kulton al vivo, al kreitaĵaro kaj la beleco. Ĝiaj leĝodonantoj, kiuj, simile al Solono, estis filozofoj kaj poetoj, reformis la ĝis tiam konatajn sociajn sistemojn, protektante la malriĉajn kaj senhelpajn klasojn, starigante harmonian logikon inter ĉiuj departementoj de la socio, akceptante fremdulojn, protektante laboron, prosperigante komercon, industriojn, agrikulturon.
Tie komenciĝis la vera reĝimo de konsulto al la popola volo, kiu decidis per multenombraj asembleoj ĉiujn problemojn de la respektinda urbo. Estas facile tie rekoni la komencon de la modernaj demokratioj, nun sin organizantaj en la transiĝoj de la XX jarcento, por for- fini ĉiujn pereigajn doktrinojn de milito kaj perforto.
Necesaj provoj
Tiaj provoj sur la sociologia kampo estis stimulitaj kaj de proksime akompanataj de la senditoj de Jesuo, respektantaj la grandajn leĝojn de la individua kaj kolektiva liberecoj.
La mondo bezonis koni la bonan kaj malbonan semojn, en la grandaj transformiĝoj de sia ekzistado. La ekzemplado de la Kristo bezonis altan komprenon en la sino de la kulturo kaj de la sperto de ĉiuj forpasintaj jarcentoj kaj malgraŭ la renovigaj luktoj, kiuj antaŭiris ĝin sur la terglobo, la Evangelio de la Majstro atendas de du jarmiloj la floradon de la perfekta interkonsento inter la homoj.
Grekujo
Sub la influo de la kompatema koro de la Kristo la tuta Grekujo fariĝas loĝata de artistoj kaj eminentaj pensuloj, en la kadro de la filozofioj kaj sciencoj. Tie ni renkontas la Italan kaj Elajan skolojn, kiuj prenas la fervorajn idealojn de Pitagoro kaj Ksenofono, ankaŭ ne forgesante la Ionian kaj Atomisman skolojn kun Taleso kaj Demokrito, esprimantajn la plej altan materialismon.
La jarcento de Periklo, atinganta ian apogeon de beleco kaj kulturo per la altaj principoj ricevitaj el la egipta civilizacio, disradias la plej superbajn spiritajn lumojn sur la horizontojn de la Tero. Malmultaj fazoj de la eŭropa evoluado alproksimiĝis al tiu mirinda jarcento.
La Savanto rigardas de la Supro tiun epokon de altaj moralaj konkeroj, plena de amo kaj espero. Kiam nia planedo proksimiĝis al sia spirita plenaĝeco, tiam Li povis ĵeti en la homan koron la benatajn semojn de sia parolo. Li tiam sendas al la societoj sur la terglobo la klopodon de siaj bravaj helpantoj, en la persono de Eskilo, Eŭripido, Herodoto kaj Tucido, kaj fine tiun de la neordinara persono de Sokrato, celante realigi la kroniĝon de la decida klopodo de tiom da senditoj.
Sokrato
Tial, el ĉiuj grandaj figuroj en tiuj foraj tempoj, ni estas devigitaj elstarigi tiun grandiozan figuron de Sokrato, en la malnova Ateno.
Supera ol Anaksagoro, lia majstro, ankaŭ same neperfekte komprenata de siaj tri plej famaj disĉiploj, la granda filozofo estas aŭreolita per la plej diaj spiritaj helecoj, en la daŭro de ĉiuj jarcentoj. Lia ekzistado, en kelkaj cirkonstancoj, proksimiĝas al la ekzemplado de la Kristo mem. Lia parolo konfuzas ĉiujn malŝatindajn spiritojn en tiu epoko kaj malfermigas novajn florojn de sento kaj kulturo en la soifanta animo de la junularo. Sur publikaj placoj li instruas al la infanaro kaj al la junularo la belan idealon de frateco kaj farado de bono, ĵetante la benatajn semojn de frateco de la posteularo.
Sed Ateno, kvazaŭ cerbo de la mondo, malgraŭ sia granda progreso, ne sukcesas kompreni la altan lecionon de la eminenta sendito de Jesuo.
Sokrato estas akuzita pri malvirtigo de la atenaj junuloj kaj inokulo de la veneno de libereco en iliaj koroj.
Arestita kaj humiligita, tamen lia nobla spirito ne malkuraĝiĝis antaŭ la krudaj provoj, transbordantaj el lia kaliko da amaraĵoj. Konscia pri la misio, kiun li alportis, li evitis forkuri el la karcero, kies pordoj se- krete al li estis malfermitaj de la grandanimeco de kelkaj juĝistoj.
La senditoj el la nevidebla mondo ĉirkaŭas lian noblan kaj kompreneman koron, en la horoj plej krudaj kaj doloraj de lia provado; kaj kiam lia edzino Ksantipa montriĝas ĉe la kradoj de la malliberejo por komuniki al li tiun abomenindan kondamnon al la morto per ci- kuto, jen ŝi ekkrias en la apogeo de siaj angoro kaj malespero:
"Sokrato, Sokrato, la juĝistoj vin kondamnis al
morto...
"Kion do tio signifas? - rezignacie respondis la filozofo - ili ankaŭ estas kondamnitaj de la Naturo."
"Sed tia kondamno estas maljusta..." - ankoraŭ singultante diris la konsternita edzino.
Kaj li kun pacienca kaj amema rigardo demandas:
"Ĉu vi volus, ke ĝi estu justa?
Posedante bravan kaj rezignacian heroecon, Sokrato forlasas la Teron, ree altiĝante al la konstelacia firma- mento, kie lin atendis la beno de Jesuo.
La disĉiploj
La granda filozofo, kiu instruis al Grekujo la plej belajn virtojn, kiel antaŭinto al la kristanaj principoj, postlasis plurajn disĉiplojn, el kiuj distingiĝis Antisteno, Ksenofonto kaj Platono. Ni parolos nur pri tiu lasta, por klarigi, ke neniu el ili povis perfekte asimili la moralan strukturon de la neforgesebla majstro. La His- torio laŭdas la paroladojn de Platono, sed ĝi ne ĉiam komprenis, ke li miksis la puran filozofion kun la gango de la surteraj pasioj, kaj multfoje li iris komplikitajn politikajn vojojn. Li ne povis, kiel ankaŭ multaj el liaj kunuloj, teni sin ĉe alta spirita supereco, kaj li eĉ prav- igis la tiranan rajton de la sinjoroj sur iliajn sklavojn, sen ia ampleksa vido je la interhoma frateco kaj uni- versala familio.