Выбрать главу

Li tamen ne detenis sin kulturi kelke da kristanaj principoj postlasitaj de la granda mentoro, antaŭinte la apostolojn de la Evangelio, antaŭ ol transdoni sian doktrinan taskon al Aristotelo, ankaŭ laboronta por la alveno de la Kristanismo.

Kolektiva provado de Grekujo

La kondamno de Sokrato estis unu el tiuj transcend- aj kaŭzoj de doloraj amaraj kolektivaj provoj por ĉiuj spiritoj, kiuj partoprenis en ĝi, laŭ la ĝusta mezuro de la personaj prirespondecoj inter si.

Kaj tial ni poste vidas la noblan kaj kleran popolon de Ateno liverantan altvalorajn kaj saĝajn sklavojn al la agresemaj kaj energiaj spiritoj de Romo. Ili veturis sur luksaj galeroj, humiligitaj kaj premataj, malgraŭ siaj altaj komprenoj pri vivo, amo, libereco kaj justeco.

Vere ili estis markontaj novan periodon de spirita progreso por la romaj kolektivoj, per siaj lumaj instruoj, sed la evolua proceso povus preni aliaj n vojojn, for de hommortigo kaj sklaveco. Tamen, sur la frunto de multaj kleraj grekoj kuŝis la sanga makulo de tiu maljusta kondamno, abomeninda makulo, kiun Grekujo devos forlavi per doloraj larmoj de pento kaj sklaveco.

XI

ROMO La etruska popolo

Konstatinte la sindonojn al laboro, montritajn de ĉiuj Spiritoj sin lokintaj sur la primitivan Italujon, tiam dividitan en du gravajn partojn, kiuj estis la Cisalpa Gallujo kaj la Granda Grekujo, norde kaj sude de la duoninsulo, la senditoj kaj helpantoj de Jesuo planis la fondon de Romo, rapide stariĝinta, kronita per multe- nombraj legendoj, por plenumi tiel grandan rolon ĉe la evoluado de la Mondo.

En tiu tempo la Valo de Pado estis loĝata de la Etruskoj, kiuj sentis sin humiligitaj de la konstantaj invadoj de la Galloj. El ĉiuj elementoj, konsistigintaj la praloĝantojn de la moderna Italujo, ili estis la plej klopodemaj, laboremaj kaj inteligentaj. Sur la regionoj de Toskanujo ili posedis grandajn industriojn de metalo, notindan mararmeon, elstaran progreson pri plugado kaj precipe evoluintajn sentojn, kiuj ilin diferencigis de la plej proksimaj kolektivoj. Ili kredis la postvivadon kaj faris oferdonojn al la animoj de mortintoj, respektegante la diojn, kies ĉiutagajn disponojn ili supozis koni laŭ la ordinaraj fenomenoj de la Naturo. Turmentitaj kaj ĉa- grenitaj de la konstantaj luktoj kun la Galloj, la Etrusk- oj decidis provi novan vivon kaj, nerekte gviditaj de la senditoj el la nevidebla mondo grandnombre ekloĝis en la Romo de la estonteco, kiu tiam estis nenio alia ol modesta kaj senprotekta kabanaro.

Unuaj tempoj de Romo

Nature defendita de la konstanta popola densiĝo, tiu urbo dronigis siajn originojn en profundan riveron da kuriozaj kaj mirindaj historioj, en kiuj la personoj de Eneo, Rhea Silvia, Romulo kaj Remo prenas elstaran kaj tre strangan rolon.

Sed la vero estas, ke la Etruskoj plejparte starigis siajn unuajn urbajn organizojn, fondante laborlernejojn, tien transportante la plej altvalorajn spertojn de aliaj popoloj, kreante ian novan landon per sia energia kaj decida klopodo. Tie ili renkontis la latinajn tribojn de Ramnanoj, Titanoj kaj Luceranoj (*), unuiĝintajn por komuna laboro, kiujn ili longe estris, konstruante la bazojn de la estontaj realigoj.

Kiam Romulo alvenis, tiam liaj okuloj rigardis ian prosperan kaj laboreman urbon, al kiu li trudis sian energian inteligenton, sed al la posteularo ne mankis imagpovo por teksi al li legendan fantazioplenan kronon, eĉ asertante, ke lia persono estis forkaptita en la ĉaron de la dioj, direkte al la ĉielo.

Decidigaj unfluoj

Nenecese estas fari la nekropsion de la Historio je ĝiaj punktoj pli disvastigitaj kaj konataj, ĉar nia sola intenco estas faciligi la komprenon de la leganto, rilate la direktadon de nia planedo, efektive sidantan en la spirita mondo, kie la Kristo senĉese zorgas pri la terglobo kaj ĝiaj destinoj. Sed por fundamenti nian aserton pri la etruskaj influoj en la unuaj tempoj de Romo, ni estas devigataj rememori la figuron de Tarkvinio Prisko, ido de Etruskujo, kiu alportis al tiu urbo grandajn reform- ojn kaj multenombrajn novaĵojn en ĉiujn departement- ojn de ĝiaj solidigo kaj progreso, citante, inter liaj nov- aĵoj, la verkojn Kloako Maksimuma kaj Kapitolo. Lia posteulo Servio Tulio ankaŭ estis el lia familio. Ĉi tiu dividis la tutan popolon de tiu urbo en klasojn kaj cen- turiojn, laŭ la financaj situacioj de ĉiu homo, ĉagrenante la patriciojn, jam organiziĝintajn en tiu tempo, pro tio, ke tiu reformo sin prezentis laŭ liberalaj aspektoj, malgraŭ siaj militaj celoj.

Sed la etruskaj influoj sur la romanajn organizojn pli evidentiĝis ĉe la popola animo, sindoninta al genioj, al dioj kaj al ĉiaspecaj superstiĉoj, kiuj multiĝis pro ĝia kontakto kun Grekujo. Ĉiu familio, same kiel ĉiu hejmo, posedis sian nevideblan kaj amikan genion, kaj en la socio disvastiĝis la religiaj anaroj, kulminante per la kolegio de la Pontifikoj, kies fondo okazis en la fora pasinteco de tiu urbo. Tiu Kolegio poste estis anstataŭita de la Plej alta Pontifiko, superega estro de la religiaj anaroj, de kiu la romaj episkopoj pli malfrue eltiris la Vatikanon kaj la Papismon de la nunaj tempoj.

La romanoj, kontraŭe al la atenanoj, ne zorgis pri multaj transcendaj demandoj pri religio kaj filozofio, atentante nur la problemojn pri ekstera kulto, sen multaj argumentoj kun la logikeco, kaj sekve de tio, pro la evo- luo de tiu urbo, la Panteono, ilia plej aristokrateca templo, eĉ posedis pli ol tridek mil diojn...

Patricioj kaj plebanoj

Post la lastaj Tarkvinioj, penintaj intensigi la mi- litajn potencojn de la reĝeco, estis proklamita la Res- publiko, kiu restas regata de du patriciaj konsuloj, helpataj de la Senato. Grandaj planoj estas plenumataj por solidigi la roman superregadon, sed la malriĉaj klasoj, premataj de la plej riĉaj, ĝuantaj ĉiujn rajtojn, ribelis antaŭ tia peniga situacio, en kiun lokis ilin la ebloj de la diktaturo rekomendata de la senatanoj kun, en specialaj okazoj, ampleksaj suverenaj povoj super ĉiuj demandoj de vivo kaj morto de ĉiu homo.

Inspiritaj de la spiritaj fortoj ilin helpantaj, la plebanoj amase forlasis la urbon, irante sur la Sanktan Monton, sed la patricioj, esplorante la gravecon de tiu ekstrema ago, venigis al ili Menenion Agripon, kiu feliĉe plenumis la komision, kiun li ricevis, rakontante al la ribelintoj la apologon pri la gamboj kaj la stomako, konsistigantaj, en la meĥanismo de sia harmonio, ian perfektan korpan organismon. La plebo konsentas reveni al la urbo, sed altrudante kondiĉojn preskaŭ tute ak- ceptitaj. La tribunusoj de la plebo tiam inaŭguras pe- riodon de belaj konkeroj de la homaj rajtoj, atingante la kulminon per la Kanuleja Leĝo, konsentanta geedz- iĝon inter patricioj kaj plebanoj kaj per la Ogulnia Leĝo, donanta al ĉi tiuj lastaj la sacerdotajn funkciojn mem.

La romana familio

Multe ni povus komentarii ekster la Historio, sed niaj celoj estas aliaj, konsiderante nian devon ĉi tie reliefigi la romanajn virtojn, en la starigo de la familia grupo, pri multaj cirkonstancoj supera ol tiu de Grekujo plena de saĝo kaj beleco.

La romana familio, laŭ siaj gloraj tradicioj, estas bazita sur la plej alta respekto al la heroecaj virtoj de virino kaj sur la perfekta kompreno de la homaj rajtoj, antaŭ siaj posteuloj kaj antaŭuloj.

Kiam ni rememoras Romon en ĝia ora laborperiodo, niaj okuloj pleniĝas de amaraj larmoj... Kia malbeninda genio enmiksiĝis en tiun organizon respektindan je ĝiaj plej internaj fundamentoj, formanĝante ĝiajn plej nobl- ajn esperojn, koruptante ĝiajn sentojn, malstreĉante ĝiajn energiojn? Kia pereiga forto faligis ĉiujn ĝiajn glorajn statuojn de virto? La kompatema mano de Jesuo vane malleviĝis sur ĝian frunton, levante ĝin de teruraj faloj, antaŭ la spektakloj de ĝia desruiniĝo. La misuzoj de povo kaj libereco de ĝiaj loĝantoj faris el la nesto de amo kaj laboro ian amason da ruinoj, kaj dronigis ĝin en ian maron da sanga ŝlimo.