Выбрать главу

Militoj kaj la tera plenaĝeco

Sed baldaŭ la romana familio, plena de tradicioj de granda beleco, estis disŝirita de la militaj genioj kaj de la militemaj spiritoj.

La senĉesa progreso de la urbo kreis ĝeneralan inklinon al ekspansio en ĉiujn regionojn.

Tamen la rudimentoj de la Romana Juro kaj la organizado de la familio signis la periodon de la tera plenaĝeco. La homo kun tiaj konkeroj estis flugonta en plej altajn spiritajn sferojn.

La grandanimaj legioj de la Kristo pretiĝas por la lastaj preparoj de siaj gloraj vojoj sur la supraĵo de la mondo. La Evangelio devos alveni, kiel eterna mesaĝo de amo, lumo kaj vero por ĉiuj estuloj.

Sed la persona kaj kolektiva libereco estas respekt- ata de la nevidebla mondo, kaj Romo ne sin montras inda je la multenombraj ricevitaj donoj. Anstataŭ etendi siajn ligilojn de edukado kaj konkordo, ĝi lasas sin kateni de legio da agresemaj kaj ambiciaj spiritoj, larĝigante sian influon en la mondo per la balistoj kaj katapultoj de siaj militistoj. Post konkero de la Duonin- sulo, ĝi entreprenas la konkeron de la mondo, per la punikaj militoj, eĉ submetante la tutan Orienton, kie ankaŭ troviĝis la elĉerpita kaj venkita Grekujo.

La senditoj de la Kristo harmoniigas tiujn terurajn movadojn en la institucio por la provoj necesaj al la individuoj kaj al ties grupoj; sed la realo estas, ke Romo ankaŭ prenis sur sin la plej pezajn respondecojn kaj la plej penigajn ŝuldojn, antaŭ la dia justeco. Ĝiaj venk- antaj agloj tiam krozas sur ĉiuj maroj; Mediteraneo estas ĝia propraĵo kaj la Roma Imperio estas la Imperio de la homo, kaj la direktanta voĉo de nur unu homo aŭdiĝas por preskaŭ ĉiuj loĝatigataj regionoj de la Tero.

En la antaŭtagoj de la Sinjoro

Sed la fortoj el la nevidebla mondo ne ripozis. Multe da larmoj estis elverŝitaj en la Supro, antaŭ tiaj pereig- aj okazaĵoj.

La Kristo vokas al kunveno ĉiujn grupojn de siaj senditoj. La Tero ne povas perdi sian spiritan pozicion, post la konkeroj de la atena saĝeco kaj de la roma familio.

Tiam, jen la anĝelecaj estuloj de la sistemo moviĝas sur la ĉirkaŭaĵojn de la Tero, kun disponoj de vasta kaj ĝusta graveco. La leciono de la Kristo nun devos brilegi por la homoj, kontrolante ilian liberecon per perfekta praktikado de amo. Ĉiuj planoj efektiviĝas. Estas elekt- itaj la instruantoj, la senperaj antaŭuloj, la diaj help- antoj. Tiam ia unika aktiveco estas rimarkata en la sferoj pli proksimaj al nia planedo, kaj kiam Aŭgusto estris en la sidejo de la regado de la mondo, tiam estis vidata ia nokto plena de lumoj kaj mirindaj steloj. Diaj harmonioj kantis himnon de plej dolĉaj esperoj en la koro de la homoj kaj de la Naturo. La stalo estas la teatro de ĉiuj glorigoj de la lumo kaj de la humileco, kaj dum komenciĝis ia nova erao por la terglobo, neniam plu oni forgesos Kristnaskon, la "nokton silentan, nokton sanktan".

XII

LA ALVENO DE JESUO La staltrogo

La staltrogo signis la komencan punkton de la savanta leciono de la Kristo, kvazaŭ dirante, ke humileco estas la ŝlosilo de ĉiuj virtoj.

Tiam komenciĝas la definitiva erao de la spirita plenaĝeco de la surtera Homaro, ĉar Jesuo, per sia dia ekzemplado, transdonos al ĉiuj koroj sian kodon de frateco kaj amo.

Vane la materialismaj verkistoj de ĉiuj tempoj dis- konigis la grandan okazaĵon, priironiante la altajn me- diumajn fenomenojn, kiuj antaŭiris ĝin. La figuroj de Simeono, Anna, Elizabeta, Johano la Baptisto, Jozefo kaj ankaŭ la plej pura persono de Maria multfoje estas objekto de maljustaj kaj malicaj kritikoj; sed vere estas, ke nur per helpo de tiuj kurieroj de la Bona Novaĵo, portantaj la kontribuaĵon de fervoro, kredo kaj vivo, Jesuo povis ĵeti sur la Teron la fundamentojn de la neskuebla vero.

La Kristo kaj la esenoj

Multajn jarcentojn post lia nekomprenata ekzem- plado ekzistas iu, kiu vidas lin inter la esenoj, lernantan iliajn doktrinojn, antaŭ lia mesiado de amo kaj savo. La sferoj mem proksimaj al la Tero, kiuj, pro forto de la cirkonstancoj, pli interesiĝas pri la homaj diskutoj, ol pri la sincera lernado de la spiritoj studemaj kaj malligitaj je la terglobo, spegulas la interkontraŭajn opiniojn de la Homaro pri la Savanto de ĉiuj kreitoj.

Sed la Majstro, malgraŭ la alta kulturo de la esenaj skoloj, ne bezonis ilian kontribuaĵon. Ekde siaj unuaj tagoj sur la Tero, Li montris sin tia, kia Li estis kun sia supereco, kiun nia planedo ekkonis de la foraj temp- oj de la komenco.

Plenumo de la profetaĵoj de Izraelo

Pri lia dia apostoleco ni diros nenion aldone al la tradicioj, kiujn la evangelia kulturo prezentis en ĉiuj jarcentoj post lia veno sur la Teron, sed ni reasertu, ke lia leciono de amo kaj humileco estas unika en ĉiuj tempoj de la Homaro.

Pri Li kategorie diris la profetoj el Izraelo multe da tempo antaŭ la staltrogo kaj Kalvario: - "Li el- kreskis antaŭ Li kiel juna branĉo kaj kiel radiko en tero senakva... kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron. Li estis malestimata kaj evitata de homoj. Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis. Sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, tamen li estis vundita pro niaj pekoj kaj per lia vundo ni saniĝis. Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, sed por reunuigi nin sur la vojo al la Eternulo, li suferis la kulpon de ni ĉiuj. Li estis turmentata, tamen li humiliĝis, kiel ŝafido kondukata al buĉo, li ne malfermis sian buŝon. Inter malbonuloj oni donis al li tombon, inter riĉuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustaĵon. Kiam lia animo estos preninta sur sin elaĉetan punon, li vidos idaron, kaj la intencon de la Eternulo sukcesos per lia mano."

La granda leciono

Vere la mondo estis grandega grego erarvaganta. Ĉiu popolo faris el la religio ian novan fonton de vant- aĵoj, kaj ni atentigas, ke multe da religiaj kultoj el Oriento iris sur la liberan terenon de diboĉo kaj senmo- raleco; sed la Kristo estis kunportanta en la mondon la eternajn fundamentojn de la vero kaj de la amo. Lia milda kaj sankta vorto kolektis ĉiujn malfeliĉulojn kaj pekulojn. Li preferis tiujn plej malriĉajn kaj plej simpl- ajn mediojn por intense travivi siajn superbelajn lecion- ojn, montrante al la homoj, ke la vero por esti aŭdata en sia mistera beleco ne bezonas la luksan scenejon de aeropagoj, forumoj kaj temploj. Liaj predikoj sur pu- blika placo okazis por tiuj plej senprotektaj kaj forlasit- aj homoj, kvazaŭ vidigante, ke lia parolo estas unuiganta ĉiujn kreitojn en la sama vibro de frateco kaj sur la sama luma vojo de amo. Li pace kontraŭbatalis ĉiujn oficialajn perfortojn de la judismo, renovigante la Mal- novan Leĝon per la doktrino de klarigo, toleremo kaj pardono. Li diskonigis la plej klarajn vidojn pri la sen- morta vivo, instruante al la surteraj homoj, ke ekzistas io supera ol la patrujoj, la standardoj, la sango kaj la homaj leĝoj. Lia profunda, energia kaj favorkora parolo refandis ĉiujn filozofiojn, prilumis la vojon de la scienc­oj kaj jam estus kunfratiginta ĉiujn religiojn de la Tero, se la krueleco de la homoj ne estus metinta la pezilon de maljusteco sur la pesilon de savo.

La dia parolo

Ni ne devas doni ian novan interpreton de la eternaj vortoj de la Kristo en la Evangelioj. Tia interpreto estas farita de preskaŭ ĉiuj religiaj skoloj en la mondo, tamen iliaj societoj kaj adeptoj devas efektivigi lian senmortan instruon, aplikante ĝin al si mem, en la meĥanismo de la interrilata vivo, por realigi la komunan renoviĝon per noblaj ekzemploj, ĉar, se la staltrogo kaj la kruco estas neforgesebla instruo, por ni multe pli valoras la ekzempl- oj de la Dia Majstro ĉe la sortovicoj de la surtera vivo.