Выбрать главу

Por ĉiuj departementoj de la surtera ekzistado, liaj neforgeseblaj lecionoj havas sekvojn, kiuj celas renovigi la sociajn kaj politikajn instituciojn de la Homaro, per la morala transformado de la homoj en ia nova epoko de ekonomia justeco kaj universala harmonio.

Povas ŝajni al ni, ke la venkoj de la vera Kristan- ismo ankoraŭ estas tre malproksimaj, kaŭze de la materialismaj doktrinoj de la estanteco, sed ni devas konfesi, ke du mil jaroj jam forpasis ekde la dia parolo. Du mil jaroj, en kiuj la homoj disŝiris sin en lia nomo, elpensante standardojn de aparteco kaj detruo. Ili faris bruligon kaj buĉon en nomo de liaj instruoj de pardono kaj amo, kruele estingante esperon en ĉiuj koroj. Tamen la forpasanta jarcento devas signi ian tutan transform- iĝon de la departementoj de la vivo. La doloro kom- pletigos tiujn bonfarajn verkojn de la kristana vero, ĉar la homoj forpelis la amon el siaj pensoj pri progreso.

Krepusko de ia civilizacio

Ia nubo de fumo de longe formiĝas sur la horizont- oj de la Tero plena de industrioj de morto kaj detruado. Ĉiuj landoj estas kunvokitaj ekzameni la valorojn de la spirita matureco de la Homaro, okazinta antaŭ du mil jaroj. La scienca progreso de la popoloj kaj iliaj plej noblaj kaj belaj konkeroj estas postulataj de la bankedo de hombuĉado kaj ambicio, kaj dum la politiko de la mondo sentas sin manligita antaŭ la doloraj fenomenoj de la jarcento, en la spacoj vidiĝas novaj movoj de laboro, ĉar la direktado de la Tero estas en la favorkor- aj kaj respektegindaj manoj de la Kristo.

La ekzemplo de la Kristo

Sed ne parolante pri la problemoj de la pasema politiko de la mondo, ni ankoraŭ diru, ke la leciono de la Kristo restis por ĉiam sur la Tero, kiel trezoro por ĉiuj malfeliĉaj kaj por ĉiuj senprotektaj. Lia parolo konstruis la fidon en la animoj, kaj faris ilin duonvidi siajn glorajn destinojn. En okazo de bezono ni ree vidus la kredon kaj la esperon kuniĝantajn en novaj romaj katakomboj por restarigi la kristanan senton de la Homaro.

Ĝuste, en la humilaj kaj afliktitaj koroj ni mult- foje renkontas la dian parolon kantantan la mirindan himnon de la feliĉaj.

Kaj por fermi ĉi tiun ĉapitron, pensante pri la influo de la Dia Majstro sur ĉiujn suferantajn koroj n sur la Tero, ni rememoru la epizodon pri la monaĥo el Manilo, kiu, akuzita, ke li konspiras kontraŭ la jugo de la hispan- oj, por restarigi la liberecon de sia patrolando, estis kondamnita al morto kaj kondukita sur la eŝafodon.

En la momento de la puno, senespere singultas la mizera kondamnito: - "Kiel do estas eble, ke oni mort- igu min tiel senkulpa? Ĉu ne ekzistas justico? Kion do mi faris por suferi tiel abomenan punon?"

Sed iu kamarado kuras al li kaj flustras en lian orelon: - "Jesuo ankaŭ estis senkulpa!..."

Tiam ia lumo de mistera beleco preterpasas la okul- ojn de la viktimo. La larmoj forviŝiĝas kaj la sereneco revenas al lia suferanta vizaĝo, kaj kiam la ekzekutisto petas de li pardonon, antaŭ ol li streĉis la fatalan ŝraŭbon, tiam la monaĥo rezignacie respondas: - "Mia infano, mi ne nur vin pardonas, sed ankoraŭ petas vin, ke vi plenumu vian devon."

XIII

LA ROMANA IMPERIO KAJ TIES DEVIOJ La romanaj devioj

Parolante ankoraŭ pri la romanaj konkeroj, antaŭ la alveno de la Sinjoro por la unuaj floradoj de la Kristanismo, ni devas memori la klopodon faritan de la spiritaj estuloj ĉe la aŭtoritatoj, organizantaj kaj sub- tenantaj la Respublikon, ke la komuna laboro turniĝu en grandan movadon de frateco kaj de unuiĝo de ĉiuj popoloj de nia planedo.

La pensuloj hodiaŭ revantaj pri kreado de la Unuiĝ- intaj Ŝtatoj de la Mondo, sen tiuj abomenaj movadoj de fratmurdaj militoj, povas sondi la planojn de la ne- videbla mondo en tiu tempo. Grekujo laŭeble estis es- plorinta ĉiujn transcendajn problemojn de la vivo. En siaj elaĉetaj luktoj, ĝi transdonis siajn spertojn kaj sciojn al la romana familio, tiam kapabla por la grandaj taskoj de la Ŝtato. Ĉi tiu lasta, per potenco de edukado kaj amo, povus unuigi la standardojn de la terglobo, kreante novan vojon al la kolektiva evoluado kaj strek- ante la paralelajn liniojn de la fizika kaj morala pro- gresoj de la surtera Homaro. Tiurilate ĉiuj klopodoj estas faritaj de la senditoj de la nevidebla mondo, kaj la pruvo de tiu granda unueca laboro estas la Romana Imperio, verko el la plej belaj rilate al edukado, celanta la orga- nizadon de la modernaj nacioj. Eĉ la domokrateca instink- to de Anglujo kaj Francujo, kaj ankaŭ iliaj altaj social - igaj verkoj estas fruktoj de la eduka misio de la Imperio ĉe la Homaro.

La vojo de la romanoj restis plena de semoj kaj lum- oj por la estonteco.

Vere estas, ke, kvankam la senditoj de la Kristo sukcesis realigi multe da noblaj planoj ĉe la tiama kolek- tivo, ili tamen ne povis enmiksiĝi en la unuopan liber- econ de la granda plimulto de ĝiaj membroj.

La misuzoj de la aŭtoritato kaj de la povo

Baldaŭ la misuzoj de la aŭtoritato kaj de la povo ebriigis la bravan urbon. La tuta sidejo de la regado ŝajnis invadita de lavango da revoluciaj fortoj el la plej malaltaj sferoj de la nevideblaj mondoj.

La romana familio, kies spirita brilo sukcesis trans- pasi ĉiujn tempojn, prilumante la nunajn homgrupojn, ŝajnis turmentata de plej persistaj kaŝitaj malamikoj, kiuj iom post iom subfosis ĝiajn plej solidajn bazojn, dronigante ĝin en korupton kaj ekstermadon de si mem, pro manko de antaŭzorgo de ĝiaj plej antaŭantaj gar- dostarantoj. Densa nebulo malklarigis ĉiujn konsciojn, kaj la socio gaja kaj honesta, riĉa je nobligaj sentoj, estis paŝtejo de humiligaj krimoj, nigraj tragedioj kaj bedaŭrindaj murdoj. La riĉaj klasoj profitis la pov- eksceson kaj instalis sin en la premanta ĉaro, kiu lasadis post si la fumantan spuron de ribelo kaj sango. La Grakkoj, filoj de la respektinda Kornelia, estas preskaŭ la lastaj signoj de ia epoko karakterizita de energia administrado, sed senpartia, plena de honesteco, de sa- ĝeco kaj de justeco.

La estroj de Romo

Post Kajo, murdita sur Aventino, kvankam oni supozigis tion memmortigo, definitive instaliĝis iu reĝimo de kompleta likvido de la grandaj realigitaj moralaj konkeroj.

Mario surtroniĝis post la venkoj super Jugurto kaj super la Germanoj, kiuj siavice estis invadintaj la landon de la Galloj. Sed la sociaj antagonismoj kondukas al estreco Sullon, kiu komencas sangajn batalojn, nigrajn antaŭsignojn de sangaj malvenkoj. Poste venas Pompeo kaj la revolucio de Katilino, kaj multe sukcesis la pru- dento de Cicerono favore por la sekureco de la urbo. Tuj poste fondiĝis la unua triumviraro laŭ la afableca poli- tiko de Kajo Julio Cezaro, kiu aliĝis al Pompeo kaj Kraso por la plej altaj devoj de reganto.

Historiaj citaĵoj tamen deturnus nin de la objektoj, kiujn ni celas. Ni intencas montri, ke la determinismo de la spirita mondo estas tiu de amo, frateco kaj bono, sed la homoj mem, en la relativa sfero de sia libereco, alligis tiun superan determinismon, en la senhalta kuro de la civilizacio.

La romanaj generaloj povis per fero kaj fajro fari konkerojn, deklinante sin de la plej sanktaj celoj de siaj devoj kaj ŝuldiĝoj, kunportante al aliaj popoloj, per forto de siaj armiloj, la ligilojn, kiujn ili devus utiligi per kulturo kaj sperto pri la vivo; sed iliaj agoj originigis la plej amarajn fruktojn de provado kaj sufero por la surtera Homaro, kaj tial preskaŭ ĉiuj el ili eniris en la spiritan mondon proksime sekvataj de siaj multenombr- aj viktimoj, inter malamaj voĉoj de plej akraj akuzoj. Multaj el ili, post jardekoj da senfinaj elaĉetaj sufereg- oj, povis esti vidataj sen siaj elegantaj armaĵoj, trenante sin kvazaŭ vermoj, laŭlonge de Tibero, aŭ etendante siajn naŭzajn manojn, kiel malŝatataj almozuloj de Eskvilino.