Выбрать главу

La jarcento de Aŭgusto

Post la triumviraroj, jen estis plenumiĝonta la misio de la Kristo, post kiam instaliĝis la unuaj Cezaroj de la Romana Imperio.

La alproksimiĝo kaj la konsola ĉeesto de la Dia Majstro en la mondo estis motivo, ke ĉiuj koroj sentis ian novan vivon, kvankam ili ne sciis pri la dia fonto de tiuj vigligaj vibroj. Pro tio, la regado de Aŭgusto trankvile fluis por Romo kaj por la aliaj organizitaj socioj de nia planedo. Gigantaj edifaj aŭ rekonstruaj klopodoj realiĝis. Belaj monumentoj estis starigitaj. La artisma kaj filantropia spirito de Ateno reviviĝas en la persono de Mecenaso, konfidenculo de la Imperiestro, kies nobleco donas la plej karesan atenton al la lernem- aj kaj superaj inteligentoj de tiu tempo, kiaj estas Horacio kaj Vergilio, kiuj, per siaj multenombraj verkoj, signis ĉe aliaj intelektuloj de tiu tempo la pasantan jarcenton, alnomitan "jarcento de Aŭgusto".

Transiĝo de ia epoko

Post Aŭgusto aperas sur la marĝeno de la Historio la hipokriteca kaj kruela persono de Tiberio, lia adopta filo, kiu vidas finiĝi tiun eraon de paco, laboro kaj konkordo, post reveno de la Ŝafido al la plej altaj region- oj de Lumo.

En lia regado Judujo efektivigas la tragedion de Golgoto, nigre realigante la plej malnovajn profetaĵojn.

Malgraŭ sia kompatema kaj sindona amo, la Dia Majstro estis submetita al turmentegoj sur la kruco, pro trudo de la judismo, kiu ne komprenis liajn amon kaj humilecon. Romo kunkulpis pri tiu dolora okazaĵo, pro la malvarma indiferenteco de Poncio Pilato, kiu reiris al siaj festenoj kaj plezuroj, kvazaŭ li ne konus la plej noblajn celojn de la vivo.

Irinte la saman malluman vojon de Tiberio, Kaligulo inaŭguras longan periodon da ombroj, hombuĉadoj, brul- oj, ruinigo kaj sango.

Kolektivaj provoj de la judoj kaj de la romanoj

La humilaj sekvantoj de la Nazaretano iniciatis en la regionoj de Palestino siajn predikojn kaj instruojn. Malmultaj apostoloj sciis pri la superbela misio de tiu sankta doktrino, kiu ordonis fari bonon por malbono kaj starigis pardonon al niaj malamikoj. De proksime sekvas ilian laboron la diligentaj senditoj de la Sinjoro, prepar- antaj la vojojn de la ideologia revolucio de la Evangelio. Tiuj senditoj de la Supro same kaj nerekte komencis la klopodon por helpi la Imperion ĉe ĝiaj doloraj kolektivaj provoj.

Iu perfekta laboro de selektado okazis en la spirita medio de la romanaj kolektivoj. Pluvis inspiroj el la Supro, antaŭvenantaj al la doloroj de Jerusalemo kaj la amaraĵoj de la imperia urbo. Nigraj antaŭdiroj pezas sur ĉiuj ribelemaj kaj kulpaj spiritoj, kaj estas vere, ke post la siĝo de Jerusalemo, kiam Tito detruis la urbon kaj ĝian faman Templon kaj dispelis por ĉiam la izraelidojn, la vantama venkinto vidis la sinsekvon de doloroj translokiĝi en la imperian socion, turmentatan de la tempestoj de fajro kaj cindro, kiuj malaperigis Stabion, Herkulanon kaj Pompejon, detruante milojn da florantaj vivoj kaj por ĉiam malekvilibrigante la roman- an ekzistadon.

Fino de la homa vantamo

La Romana Imperio, kiu povus efektivigi la fondon de unu sola Ŝtato sur la supraĵo de la mondo, pro la mirinda unueco, kiun ĝi atingis, kaj danke la klopodon kaj protekton de la Supro, malaperis en maro da ruinoj, post siaj militoj, devioj kaj cirkoj plenaj de sovaĝaj bestoj kaj gladiatoroj.

La grandega organismo putriĝis de ulceroj, kiujn al ĝi kaŭzis la malzorgo kaj malico de ĝiaj idoj, kaj kiam ne estis plu ebla la paliativo de la favorkoreco de la abnegaciaj kaj kompatemaj spiritoj, pro la inklino de ĉiuj sentoj al la larĝa tablo da ekscesoj kaj surteraj plezuroj, tiam la doloro estis vokita por la restarigo de la fundamento de la vero en la animoj.

El la fiera urbo de la imperiestroj restis nenio alia ol ŝtonoj sur ŝtonoj. Sub la vipado de la elaĉeto kaj sufero la kulpaj spiritoj ŝanĝis sian vestaĵon por la evoluo kaj elpago en la senfina scenejo de la vivo, kaj dum mult­aj el ili ankoraŭ ploras de la savantaj suferoj, super la ruinoj de la Koloseo de Vespaziano ĝemas la malgajaj kaj lamentaj ventoj de la nokto.

XIV

LA KRISTANA EDIFADO La unuaj kristanoj

Atinginte ian periodon de nova kompreno, koncern- anta la plej gravajn problemojn de la vivo, la tiutempa socio intime sentis la nesufiĉecon de la konataj filozofi- aj skoloj, por solvi la grandajn demandojn. La penso pri ia pli perfekta justeco por la premataj klasoj fariĝis obsedanta temo de la sennomaj kaj suferantaj homa- masoj.

Pro siaj superbelaj principoj de frateco, la leciono de la Kristo estis rifuĝejo de ĉiuj malesperaj kaj de ĉiuj malĝojaj. La amasoj da afliktitoj kvazaŭ aŭdis tiun favorkoran admonon: - "Venu al mi ĉiuj, kiuj suferas kaj soifas justecon, kaj mi vin helpos" - kaj de la kruco ankoraŭ venas al ili ia blovo de nekonata espero.

La ekzemplojn de la Majstro rememoris ne nur la popoloj de Judujo, rekte aŭdintaj liajn senmortajn instru- ojn. Multenombraj centestroj kaj romaj civitanoj persone konis la kulminantajn faktojn de la predikoj de la Savinto. En la tuta Malgrand-Azio, en Grekujo, en Afri- ko kaj eĉ en Gallujo kaj en Romo, oni parolis pri Li, pri lia nova filozofio, reunuiganta ĉiujn malfeliĉajn, plena de la sanktaj lumoj de la regno de Dio kaj de ties justeco. Lia doktrino de pardono kaj amo alportis novan lumon al la koroj kaj liaj sekvantoj distingiĝis en tiutempa korupta medio, pro sia pureco de moroj kaj pro sia nobla kaj ekzempla konduto.

Komence, la aŭtoritatuloj de la Imperio ne donis pli grandan gravecon al la naskiĝanta doktrino, sed la Apostoloj instruis, ke laŭ Jesuo Kristo ne povos ekzisti diferenco inter liberaj kaj sklavaj, inter patricioj kaj plebanoj, ĉar ĉiuj estas fratoj, filoj de tiu sama Dio. La patriciaro ne povis aprobe vidi tiajn doktrinojn. La kristanoj estis akuzitaj kiel sorĉitoj kaj herezuloj, kaj la martirlibro komenciĝis per la unuaj ediktoj de ekzi- lo. La Ŝtato ne permesis la funkciadon de aliaj sende- pendaj societoj, krom tiuj konsiderataj kiel funebraj kooperativoj kaj uzante tiun escepton, la sekvantoj de la Krucumito komencis la famajn movadojn en la kata- komboj.

La diskonigo de la Kristanismo

Tiam, en Judujo kreskas la nombron da prozelitoj de la nova kredo. La esperhimno de la staltrogo disportis al la animoj ian mildan kaj eternan parfumon. Tiam, jen la Apostoloj, kies taskon la Kristo benis per sia favorkoreco, ĉie disverŝas la lumojn de la Bona-Novaĵo, disdonante la miraklan panon de la fido al ĉiuj malsat- antaj je la koro.

La doktrino de la Krucumito diskoniĝas en palpebr- uma daŭro.

Oni parolas pri ĝi tiel en Romo, kiel en Gallujo kaj en nordo de Afriko. Aperas advokatoj kaj maljustaj akuzantoj. La plej eminentaj prozelitoj penas prediki, dissemante ideojn kaj interpretojn. La unuaj eklezioj fondiĝas ĉe ĉiu apostolo aŭ ĉe ĉiu pli distingiĝa kaj studema disĉiplo.

La centralizo kaj unueco de la Romana Imperio faciligis la delokiĝon de la aliaj misiistoj, kiuj povis prediki en la plej senfamaj lokoj de la terglobo, sen tiuj postuloj kaj malhelpoj de landlimoj.

Nenia doktrino atingis en la mondo tian pozicion rilate la preferon de la amasoj. Tiel estas, ĉar la Dia Majstro sigelis per ekzemploj la parolojn de siaj senmort- aj lecionoj.

La plej granda revoluciulo de ĉiuj tempoj, Li ne uzis alian armilon, krom tiuj signifantaj amon, toleremon, edukadon kaj klarigon. Li kondamnis ĉiujn hipokritaĵ- ojn, kontraŭstaris al ĉiuj oficialigitaj perfortoj, samtempe instruante al siaj disĉiploj senkondiĉan amon al la ordo, laboro kaj konstrua paco. Tial la Evangelioj fariĝis la libro plej preferata de la Homaro. Ĝiaj simpleco kaj sincereco sin montras en la traduko en ĉiujn lingvojn de la Tero, katenante la animon de la homoj inter la lumoj de la ĉielo, ĉe la milda sorĉo de ĝiaj rakontoj.