Выбрать главу

La redaktado de la definitivaj tekstoj

En tiu tempo, kiam la supermezura milito de kritiko penis subfosi la senmortan konstruaĵon de la nova doktrino, la senditoj de la Kristo, celante la estontecon, direktas la definitivan redaktadon de la tekstoj, ne nur ĉe la Apostoloj kaj liaj disĉiploj, sed ankaŭ ĉe la nukleoj de la tradicioj. La plej distingiĝaj kristanoj ŝanĝas inter si leterojn de alta doktrina valoro por la pluraj eklezioj. Ili estas mesaĝoj pri frateco kaj amo, kiujn la posteularo multfoje ne povis aŭ ne volis kompreni.

Multe da literaturaj skoloj fondiĝis en ĉi tiuj lastaj jarcentoj, meze de la historia kritiko, por esploro kaj klarigo de tiuj dokumentoj. La vorto "apokrifa" kvazaŭa birdotimigilo ĝeneraliĝis en la tuta mondo. Multaj his- torioj estis verkitaj. Sennombraj hipotezoj estis prezent- itaj, sed la materialismaj saĝuloj, dum la studo de la religiaj pensoj, ne povis senti, ke la intuicio staras super la racio, kaj plian fojon ili plejmulte eraris pri siaj elvolvado de principoj kaj prezentado de la grandaj personoj de la Kristanismo.

La grandeco de la doktrino ne kuŝas en tiu cirkons- tanco, ke la Evangelio estas de Marko aŭ de Mateo, de Luko aŭ de Johano; ĝi kuŝas en la senmorta beleco, disradianta de ĝiaj diaj leconoj, venkantaj la tempojn kaj altirantaj ĉiujn korojn. Ne venas utilo el la longaj diskutoj pri aŭtentikeco de ia letero de Ignaco el An- tioĥio aŭ de Paŭlo el Tarso, se la absoluta rezonado ne posedas elementojn por konkludiga kaj necesa pruvo. La ĝenerala opinio gravitos ĉirkaŭ la plej eminenta kritikulo, laŭ la konvencioj. Sed literaturisto ne povos prezenti la matematikan ekvacion de tiu afero. Tiel estas, ĉar inter­ne de la koro nur la esenco devas ĉion superstari por la animoj, kaj rilate al la plej altaj konkeroj de la fido, la intuicio devas paŝi antaŭ la racio, antaŭliverante valorajn kaj definitivajn sciojn.

La misio de Paŭlo

Post la redaktado de la Evangelioj, kiuj sen ia dubo estas la eksterordinara fundamento de la Kristanismo, okazis en tiu tempo iaj malfacilaĵoj, ke oni donu al ili la grandvaloran universalan karakteron.

Ĉiuj apostoloj de la Majstro venis el la humila medio de liaj gloraj instruoj; sed kvankam tiuj bravaj fiŝkapt- istoj estis altaj Spiritoj-misiistoj, ni tamen devas kon- sideri, ke ili estis tre malsuperaj ol la spiriteca situacio de la Majstro, suferante la influojn de la medio, kie ili troviĝis. Tuj post la reveno de la Ŝafido en la regionojn de Lumo, la kristana societo entute eksuferis la influon de la judismo, kaj preskaŭ ĉiuj grupoj organizitaj por la doktrino intencis tenadi aristokratecan mienon, antaŭ la aliaj eklezioj kaj societoj, fondiĝintaj en la plej multaj lokoj de la mondo.

Tiam Jesuo decidis voki la luman kaj energian spiriton de Paŭlo el Tarso al sia servado. Tiu decido estis unu el la plej signifoplenaj okazaĵoj en la historio de la Kristanismo. La agoj kaj epistoloj de Paŭlo fariĝis potenca instrumento de universaligo de la doktrino. De urbo al urbo, de eklezio al eklezio, la konvertito apud Damasko, per sia grandega prestiĝo, parolas pri la Majstro, entuziasmigante ĉiujn korojn. Komence, inter li kaj la aliaj Apostoloj ekestis peniga situacio de ne- komprenebleco, sed lia amema influo nepre celis eviti ian nepravigeblan aristokratecon de la kristana societo, en ĝiaj neforgeseblaj tempoj de simpleco kaj pureco.

La Apokalipso de Johano

Kelkajn jarojn antaŭ ol finiĝi la unua jarcento, post la alveno de la nova doktrino, la spiritaj fortoj jam faras ekzamenon pri la amara situacio de la mondo, antaŭ la estonteco.

Sub la egido de Jesuo ili starigas novajn planojn de progreso por la civilizacio kaj strekas iliajn unuajn lini- ojn por la eŭropaj landoj de la modernaj tempoj. Por la nevidebla mondo, Romo tiam jam estas nenio alia ol infekta fokuso, kiun oni devas neniigi aŭ formovi. Ĉiuj donoj de la Supro estis malŝatataj de la imperia urbo, aliiĝinta en vezuvion da pasioj kaj elĉerpiĝoj.

La Dia Majstro vokas al la Spaco la Spiriton de Johano ankoraŭ enkarniĝintan sur la Tero, kaj la Apos- tolo, mirigita kaj afliktita, legas la simbolan lingvaĵon de la nevidebla mondo.

La Sinjoro petis lin, ke li transdonu liajn instruojn al la planedo, kiel avertojn al ĉiuj nacioj kaj ĉiuj popoloj de la Tero, kaj la maljuna Apostolo el Patmo transdiras al siaj disĉiploj la eksterordinarajn avertojn de la Apokalipso.

Ĉiuj faktoj post la ekzistado de Johano tie estas antaŭviditaj. Estas vero, ke ofte la apostola priskribo penetras en terenon pli obskuran; oni vidas, ke lia homa esprimo ne povas fidele kopii la dian esprimon de liaj vizioj de vivanta intereso por la historio de la homaro. Militoj, estontaj nacioj, venontaj turmentoj, merkanti- lismo, ideologiaj luktoj de la okcidenta civilizacio tie estas detale antaŭdiritaj. Kaj la plej dolora figuro tie priskribita, kiu ankoraŭ sin prezentas al la vido de la moderna mondo, estas ja tiu de la deviinta roma eklezio, simboligita per besto vestita per purpuro kaj ebria de la sango de la sanktuloj.

Identigo de la apokalipsa besto

Laŭ la Apokalipso, la besto povus diri grandaĵojn kaj blasfemojn dum 42 monatoj kaj ĝia numero estas tiu 666 (Apokalipso, 13:5 kaj 18). Esplorante la grav- econ de la simboloj en tiu tempo kaj sekvante la vojon de la ĝustaj interpretoj, ni povas preni ĉiun monaton, kvazaŭ konsistantan el 30 jaroj, anstataŭ el 30 tagoj, kaj tiel ni ricevos periodon da 1 260 ordinaraj jaroj, ĝuste tiun periodon inter 610 kaj 1870 de nia erao, kiam la Papismo firmiĝis, post sia apero en la regado de la imperiestro Fokko ([1]), en 607, kaj la dekreto pri la papa neeraremo en la regado de Pio IX, en 1870, kiu markis la dekadencon kaj mankon de aŭtoritateco de la Vatikano, antaŭ la scienca, filozofia kaj religia evoluoj de la Homaro.

Rilate la numeron 666, ne parolante pri la interpret­oj per grekaj numeroj, laŭ iliaj valoroj, ni uzu la roman- ajn ciferojn, laŭ ties signifo, ĉar ili estas pli disvastigitaj kaj konataj, kaj ni klarigu, ke la Ĉefpontifiko estas tiu, kiu uzas da titolojn "VIKARIVS GENERALIS DEK IN TERRIS", "VICARIVS FILII DEI" kaj "DVX CLERI", tio estas "Ĝenerala vikario de Dio sur la Tero", "Vikario de la Filo de Dio" kaj "Ĉefpastro de la Klerikaro". Su- fiĉos al studemulo iom da pacienco por adicii la romanajn ciferojn troviĝantajn en ĉiu papa titolo kaj li renkontos la saman ekvacion de 666, en ĉiu el ili.

Oni do vidas, ke la Apokalipso de Johano havas neordinaran gravecon por la destinoj de la surtera Homaro.

La gvidilo de lumo kaj amo

Sed ni revenu al niaj celoj, devante rekoni la Evan- geliojn, kiel ian mirindan kaj dian lumon, kiun la senĉesa fluado de la jarcentoj ĝis hodiaŭ nur povis pliintenisgi kaj rebriligi. Tiel estas, ĉar ili resumas ĉiujn verkojn de paco kaj vero por la homa vivo, konsistigante gvidilon de lumo kaj amo, per kiu ĉiuj animoj povas sin levi al la lumplenaj montoj da saĝeco el la ĉieloj.

XV

EVOLUADO DE LA KRISTANISMO Penigaj romanaj kompromisoj

La spiritaj fortoj senrezulte provis profiti la ro- manojn ĉe la plej alta direktado de la mondo. Oni neutile malavaris al la imperia urbo ĉiujn eblajn rimedojn. Oni ne forgesis la transportadon de grandegaj materiaj riĉaĵoj, ebligantaj la firmiĝon de unu sola Ŝtato sur nia planedo, samtempe farante tiujn paŝojn necesaj, laŭ morala vidpunkto. Vane oni transplantis en Romon la eksterordinaran atenan saĝecon kaj la amason de ĉiuj spertoj de la konkeritaj popoloj.

La enkarniĝintaj Spiritoj ne sukcesis forigi la malamindajn ligilojn de vantamo kaj ambicio, sentante sin perfiditaj en siaj plej profundaj energioj, farante pezajn ŝuldojn antaŭ la tribunaloj de la dia justeco.

La alveno de la Kristo sur la malluman kunvenejon de nia planedo, alportanta la luman mesaĝon de vero kaj amo, signis la periodon de spirita plenaĝeco de la Hom­aro. Tiu plenaĝeco kuntrenis rajtojn, kiuj siavice fariĝis akompanataj de pliigo de respondeco kaj devoj por la solvado de grandaj edukaj problemoj de la koro. Dum malfermiĝis al la fizika homo plej vastaj horizontoj sur la kampo de la materia progreso, la Evangelioj fariĝis por la spirita homo ia gvidilo por aliaj laboroj, konvene edukante lin por la kuraĝaj konkeroj de scien- co kaj libereco, celante la estonteco. La ĉefurbo de la mondo devus esti profitinta tiun edukan procedon, laŭ la planoj de la spirita mondo. Tamen pezaj fortoj el Mallumo aliĝis al la plej fortaj inklinoj de la surtera homo, konstante klinita al la ligiloj de malbono, lin katenanta al la Tero, kaj ligita al la plej krudaj instinkt- oj de sinkonservado, kaj, dum la abnegaciaj Spiritoj en la Alto ploras super la misuzo de libereco de la romanoj, la urbo de la cezaroj pli kaj pli ebriiĝas de la vino de malamo kaj ambicio, farante pezajn ŝuldiĝojn, interlig- ante siajn sentojn kun la malamo de la venkitoj kaj de la humiligitoj, kreante nigrajn perspektivojn por la fora estonteco.