Kulpoj kaj doloraj elaĉetoj de la spirita homo
Al la kompatema koro de Jesuo alvenas la doloraj preĝoj de ĉiuj laboristoj en lia benata kultivejo. Sed lia akravida rigardo penetras en la internon de la animoj kaj ne estis vane, ke Li rekomendis la kreskadon de tritiko kaj lolo sur la samaj kultivejoj, ke sole nur Li faru la apartigon en la tempo de rikolto.
La limigita agolibereco de la individuoj kaj kolek- tivoj estas plene respektata. Ĉiu respondas pri siaj agoj, ricevante laŭ siaj faroj.
Tial Romo havis oportunan okazon realigi siajn politikajn intencojn kaj planojn; sed la Dia Justeco akompanis ĉiujn ĝiajn paŝojn, ĉe ĝiaj grandegaj devioj, kompromitantaj por ĉiam la estontecon de la spirita homo, kiu nur nun ekkonos ian reĝustigon en la amareg- aj transiĝoj de la forpasanta jarcento. Iu peza kaj mal- luma ligilo kunigis la konkerantan urbon kun la popoloj, kiujn ĝi humiligis. La malamo de turmentanto kaj de liaj malamikoj fandiĝis dum jarcentoj da provoj kaj elaĉetaj luktoj, por elmontri, ke Jesuo estas la funda- mento de la Vero kaj ke nur la amo estas la sankta celo de la vivo. Tial konkeranto kaj konkeritoj, kunigitaj de malamo, kvazaŭ punlaboruloj katenitaj unu al alia en galeroj de sufero, iris de tempo al tempo, en la Spacon, antaŭ la superegan favorkorecon de la Filo de Dio, pro- mesante reciprokajn kompenson kaj pagon en la venont- aj jarcentoj, fondante la okcidentan civilizacion, kiel benatan laborejon por siaj novaj taskoj favore por frateco kaj regenerado.
La bonkoreco de la Majstro prosperigis bravajn kaj progresemajn urbojn, klerajn kaj abundoplenajn landojn, kie la defalintaj animoj trovos ĉiujn elementojn de edifado kaj pliboniĝo. La fizika homo daŭrigis la verti- kalan linion de sia evoluado rilate konkerojn kaj eltrovojn, sed ĉu eble la transcenda homo, la nemortema homo, eliris el la oceano da ŝlimo, en kiu li memvole dronis antaŭ du jarmiloj? Respondu al ni la angoraj atendoj de la nuntempo.
La martiroj
Antaŭ ol la movado de diskonigo de la kristanaj pensoj, en la sino de la roma societo, la senditoj de Jesuo jam sin preparadis por helpi la misiulojn de la nova fido, antaŭsciante la reagon de la patricioj kontraŭ la princip- oj de frateco de la nova doktrino.
La pli riĉaj klasoj ne povis toleri tiajn principojn de egaleco, kiajn ordonis la lecionoj de la Nazaretano, konsideratajn kiel morala kovardeco, neakordigebla kun la fiera filozofio de la imperio, kaj tial ni vidas la kristan- ojn suferantajn la turmentojn de la persekuto, inicitita en la regado de Nerono el tiel doloraj kiel teruraj re- memoroj. Neniun turmentilon oni forlasis ĉe la provado de la fido kaj de la konstanteco de tiuj rezignaciemaj kaj heroecaj animoj. Skurĝon, krucon, punŝtipon, ungojn el fero, fajron, leonojn en cirko, ĉion oni memoris por pli granda efikeco de la persekutado al la sekvantoj de la Ĉarpentisto el Nazareto. Petro kaj Paŭlo transdonas sian vivon ĉe la gloraj sanktigaj turmentegoj kaj ekde Nerono ĝis Diokleciano ia peza nubo da sango kaj larmoj envolvas la kristanan animon, plene fidantan al la Dia Providenco. Marko-Aŭrelio mem, kies alta spirita staturo ricevis de la Supro la mision ĉesigi tiajn frenezaĵojn, ne sukcesis bari la fluon da mallumaj fortoj, sed la sango de la kristanoj fariĝis suko de vivo por la diaj semoj de la Ŝafido, kaj iliaj sinoferoj estis ja fruktoj de la amplena vibrado de la instruado de la Kristo, kiu trairis la jarcentojn de la Tero por esti komprenata kaj prak- tikata en la venontaj jarmiloj.
La apologiistoj
Sed la kristana doktrino trovis en la persekutoj siajn plej bonajn rimedojn de propagando kaj disvastiĝo.
Ĝiaj konsolantaj principoj trovis rifuĝejon en ĉiuj koroj, altirante la konsciencon de ĉiuj studemuloj kun libera kaj sincera animo. Oni rimarkas ĝian influon en la dua jarcento, en preskaŭ ĉiuj kampoj de la intelekta aktiveco, kun grandaj efikoj sur leĝoj kaj moroj. Ter- tuliano prezentas sian apologion de la Kristanismo, kun ĝeneralaj admiro kaj respekto. Klemento el Aleksandrio kaj Origeno ekaperas kun sia aŭtoritata parolo, defend- ante la kristanan filozofion kaj kun ili stariĝas efektiva armeo da voĉoj pledantaj por la afero de vero kaj justeco, de revirtiĝo kaj amo.
Fasto kaj preĝo
Sed la kristanoj komence ne havis ian vidon je la laborkampo, kiu montriĝis al ili. Ili ne komprenis, ke kvankam fasto kaj preĝo estas granda virto, tamen ili fariĝas pli alta virto, kiam efektiviĝantaj en la kirlo de la senbridaj pasioj, en la regenerantaj luktoj, por utili al tiuj, kiuj ilin ekrigardas. Ili ne tuj komprenis, ke tiuj evangeliaj ordonoj super ĉio signifas sinoferon por la proksimulo, persistadon ĉe la revirtiga klopodo, serenecon ĉe la aktiva laboro, kiu samtempe korektas kaj edifas. Enirinte en la monaĥan vivon, ili ekloĝis la dezerton, supozante, ke ili pli rapide revirtiĝus por la Ŝafido.
Ia dezirego eviti la homplenajn urbojn tiam vibrigis ĉiujn kredantojn kaj kaŭzis la mezepokajn erarojn, kiam la homo supozis trovi en la monaĥejoj la antaŭĉambrojn de la Ĉielo.
Oriento kun ĝiaj nombraj dezertoj kaj sanktaj lokoj ŝajnis la vojo de ĉiuj, kiuj deziris eviti la antrojn de pasio. Nur la granda monto de Nitrio eĉ posedis tridek mil anakoretojn, foririntajn el la mondumo kaj el la pereigaj plezuroj. Sed ekzamenante tiun nekonsilindan decidon en la unuaj tempoj, ni devas memori, ke la kristanoj estis forgesintaj, ke Jesuo ne deziras la morton de la pekulo.
Konstanteno
La spiritaj fortoj akompanintaj kaj akompanantaj ĉiujn movadojn de la terglobo, sub la egido de Jesuo, penas starigi la bazon de novaj okazaĵoj, kiuj devas prepari la romanan societon por la elaĉeto kaj provado.
La invado de la popoloj, kiujn oni konsideris barbar- oj, tiam estis antaŭvidita.
Ia forta milita anarkio malfaciligas la solvon de la problemoj de la kolektivo, altigante kaj defaligante im- periestrojn en la daŭro de unu tago. Sentante la alprok- simiĝon de grandaj eventoj kaj antaŭvidante la neeblec- on teni la imperian unuecon, Diokleciano organizas la tetrarkion, aŭ registaron el kvar suverenoj, kun kvar grandaj ĉefurboj.
Post kiam li retiris sin en Salonon, lackonsumita de regtasko, okazas la milita ribelo, aklamanta impe- riestro Konstantenon, filon de Konstancio Kloro, kon- traŭante la disponojn de la du Cezaroj, posteuloj de Diokleciano kaj Maksimiano. La batalo okazas kaj
Konstanteno venkas Maksention ĉe la pordoj de Romo kaj penetras en la urbon, ke li estu triumfe akceptita. Ĉe li la Kristanismo altiĝas al la tasko de la Ŝtato per la edikto de Milano.
Papismo
Ekde la deka persekutado, la Kristanismo estis konsiderata en Romo kiel mortinta doktrino, sed la senditoj de la Majstro ne ripozis ĉe sia nobla celo restar- igi ĝiajn principojn. La historia fatalo postulis ĝian kunlaboron ĉe la kabinetoj de la politiko de la mondo kaj ankoraŭ unu fojon la nescieco de la homoj ne komprenis la donon de la spirita mondo, ĉar tuj post la venko, la romaj episkopoj petis maljustajn prerogativojn super siaj humilaj kunuloj de episkopeco. Tiu sama spirito de ambicio kaj imperialismo, kiu de longe ruinig- adis la organismon de la imperio, ankaŭ ekposedis la eklezion de Romo, kiu aliiĝis en suzerenon kaj kritik- anton de ĉiuj ceteraj sur nia planedo. Kunlaborante kun la Ŝtato, ĝi sentigas la forton de siaj arbitraj decidoj. Dum tricent jaroj luktis la senditoj de la Kristo, penante subteni ĝin sur la vojo de amo kaj humileco, ĝis kiam ili ĝin lasis iri la vojojn de ombro, por la klopodo de revirtiĝo kaj sperto, kaj tuj kiam ili ĝin forlasis ĉe la peniga laboro perfektigi sin mem, tiam la imperiestro Fokko favoras la kreadon de la Papismo, en 607. Tiu imperia decido donas al la episkopoj de Romo privilegiojn kaj rajtojn ĝis tiam ne pravigitajn. Plian fojon la fiero kaj ambicio de la urbo de la cezaroj surtroniĝas. En 610 Fokko estas vokita al la nevidebla mondo, postlasante sur la terglobo la institucion de Papismo. De tiu dato komenciĝis periodo de 1260 jaroj da amareco kaj per- forto por la fondiĝanta civilizacio.