XVI
LA EKLEZIO KAJ LA INVADO DE LA BARBAROJ
Venkoj de la Kristanismo
Konstanteno sur sia vojo de realigoj sukcesis efek- tivigi la novan administran organizadon de la Imperio, komenciĝintan en la regado de Diokleciano, dividante ĝin en kvar Prefektujojn, nome tiujn de Oriento, de Ili- rio, de Italujo kaj de Gallujo, kiuj siavice estis dividitaj en diocezojn respektive direktatajn de prefektoj kaj episkopoj.
Pro la prestiĝo de la venkinto apud la ponto Mulvio, efektiviĝas la Ekumena Nicea Koncilio por batali kontraŭ la skismo de Ario, pastro el Aleksandrio, neinta la diecon de la Kristo. La unuaj katolikaj dogmoj kun praktika efiko de leĝo eliras el tiu eklezia kunsido en 325.
Post la regado de Konstanteno, ekaperas liaj filoj, ne sekvantaj liajn tradiciojn. Poste Juliano, nevo de la imperiestro, surtroniĝis, provante restarigi la antikvajn diojn malprofite por la kristana doktrino, kvankam li komprenis la neefikecon de sia provo.
Sed ĉirkaŭ la jaro 381 ekaperis la figuro de Teodozio, deklaranta la Kristanismon oficiala religio de la Ŝtato, samtempe dekretante la forigon de la lastaj signoj de la romana politeismo. Tiam ĉiuj popoloj rekonas la grandan moralan forton de la doktrino de la Krucumito, por kies alveno miloj da homoj donis sian propran vivon sur la kampo de martirigo kaj sinofero, kaj en 390 oni vidis la imperiestron humile genuiĝi ĉe la piedoj de Ambrozio, episkopo de Milano, pentante pri la kruelaĵoj, per kiuj li sufokis la ribelon de la tesalonikanoj.
Komenco de la Katolikismo
Sed la Kristanismo jam ne montriĝadis kun tiu sama humileco de la antaŭaj tempoj. Ĝiaj krucoj kaj kalikoj vidigis kunlaboron de oro kaj multekostaj ŝtonoj, apenaŭ memorigante la krudan lignon de la glora tempo de la apostolaj virtoj.
Ĝiaj koncilioj, kiaj, tiaj de Niceo, Konstantinoplo, Efezo kaj Kalcedono, ne estis kunvenoj, imitantaj tiujn trankvilajn kaj humilajn en Galileo. Ĝia kuniĝo kun la Ŝtato estis motivo por grandaj spektakloj de riĉeco kaj fiera vantamo, kontrastantaj kun la instruoj de Tiu, kiu ne posedis ŝtonon por kuŝigi sian dolorantan kapon.
La ekleziaj aŭtoritatuloj komprenas, ke estas necese fanatikigi la popolon, kaj al ĝi altrudi siajn pensojn kaj konceptojn, kaj anstataŭ eduki la animon de la amasoj laŭ la altega leciono de la Nazaretano, ili akordiĝis kun sia prefero al la eksteraj solenoj, por la facila kulto al la ekstera mondo, kio estis tiel laŭ la gusto de la antikvaj romanoj nemulte inklinaj al la transcendaj demandoj.
La roma eklezio
La eklezio de Romo, kiu iam antaŭ la oficiala kreado de la Papismo konsideris sin tiu elektita de Jesuo, prenante la rolon de posedanto de la ordonoj de Petro, ne preterlasis okazon por firmigi sian nepravigeblan superecon antaŭ la eklezioj de Antioĥio, de Aleksandrio kaj de la ceteraj en grandaj urboj de tiu tempo. Hered- inte la morojn de la romanoj kaj ties multjarcentajn inklinojn, ĝi penis fari akordon kun la doktrinoj, kiujn la posteularo konsideris paganaj, aliigante la pure krist- anajn tradiciojn, adaptante tekstojn, improvizante neprav- igeblajn novaĵojn kaj fine organizante la Katolikismon sur la ruinoj de la kripligita doktrino. La episkopoj de Romo, trouzante la facilan interkonsenton kun la politikaj aŭtoritatuloj de la Ŝtato, trudis ĉiujn siajn ennovaĵojn, kontraŭante al la plej altaj celoj de la instruado de Tiu, kiu ordonis humilecon kaj amon, kiel grandajn vojojn al la elaĉeto.
Tial ekaperas novaj dogmoj, novaj doktrinaj formoj, la kulto por idoloj en la preĝejoj, la spektaklecaj festoj por la ekstera kulto, preskaŭ ĉiuj moroj prenitaj al la kontraŭkristana Romo.
La detruo de la imperio
La malforteco kaj obstineco de la homoj ne permesis al ili kompreni, ke la Kristanismo estis vokita al la regtasko sole nur por eduki la sentojn de la regantoj kaj prepari ilin por alporti klarigon kaj fratecon al la aliaj popoloj sur la Tero, kiujn la kulturo de la Imperio tiam konsideris barbaroj.
Malgraŭ ĉiuj kontraŭaj klopodoj de la senditoj de Jesuo, Bonifaco III kreas la Papismon en 607, kontraŭ- metante sin kontraŭ ĉiuj disponoj de humileco, kiuj devus regi la vivon de la Eklezio. La fortoj de malbono kun la neglektemo kaj vantamo de la homoj ekhavis relativan kaj paseman triumfon.
Sed la genioj de la Spaco, en la heleco de la suverena favorkoreco de la Sinjoro, kolektiĝas en la Senfino, farante novajn disponojn, koncernantajn la progreson de la homoj.
Ĉiuj rimedoj estis malavare donitaj al Romo, ke la politikaj kaj intelektaj esprimoj etendiĝu sur la terglobon, ampleksante ĉiujn homojn per la sama brakumo de amo kaj unueco; sed ĝia ĝenerala animo estis aliiginta ĉiujn santajn eblecojn de edifo kaj forneinta ĉiujn grandajn instruojn. Pezajn avertojn de la Supro ne mankis al ĝi, kiel la neforegesblaj kaj doloraj okazaĵoj de Vezuvio, en la urboj de Kampanio. Jarcentoj da lukto kaj instruo forfluis, sed la animo de la imperio ne tute komprenis siajn necesajn devojn.
Tiam Jesuo ordonas la transformadon de la orga- nizita kaj potenca imperio. Ĝiaj fieraj agloj jam krozis ĉiujn marojn, Mediteraneo estis ĝia proprieto, ĉiuj popol- oj sin klinis antaŭ ĝi por omaĝo kaj obeo, sed ia ne- videbla forto forprenis de ĝi ĉiujn diademojn, eltiris el ĝi ĝiajn energiojn kaj reduktis ĝiajn glorojn al amaso da cindroj.
Ĝis hodiaŭ la spirito esploranta la pasintecon de- mandas pri la motivo de tiuj nigraj detruoj; sed estas vero, ke ĉiuj fundamentoj sur la Tero kuŝas en Jesuo Kristo.
La invado de la barbaroj
Tiuj ordonoj de la Kristo, post la regado de Kons- tanteno, estis sekvataj de la unuaj grandaj invadoj kun la Visigotoj, kiuj, forkurinte de la Hunoj, transiras Danubon kaj ekloĝas en la oriento de la Imperio, poste penetrante en Grekujon kaj Italujon, dissemante su- feregojn kaj mortojn. Vanaj estas la venkoj de Stilikono, ĉar en 410 ili atingas la pordojn de Romo, kiu estas transdonita al prirabado kaj doloraj humiligoj.
En 405, Radagasio estas tiu, kiu ekiris antaŭ ducent mil soldatoj, direkte al la imperia urbo. Li estis venkita sed prirabis la plej fortajn romanajn ekonomiojn.
La elaĉetaj provoj de la Imperio daŭras plu en ia lavango da amaraj doloroj. Ekaperas la barbaraj fluoj de la Alanoj, de la Vandaloj, de la Suevoj, de la Burgund- oj. En 450 la Hunoj komandataj de Atilo atakas Gallujon, persekutante pacajn kaj sendefendajn homamasojn. La imperia unueco perdas sian tradicion por ĉiam. Per siaj venkoj Klodoveo fondas la monarkion de la Frankoj. La Bretonoj premataj de la invado kaj senigitaj je la helpo de la romanaj armeoj, petas helpon de la Saksoj, kiuj loĝatigas la sudon de Jutlando, poste organizante la Angla-Saksan Heptarkion.