Выбрать главу

Kion Romo devus fari per konstantaj edukado kaj helpado, tion tiuj krudaj kaj potencaj popoloj venis postuli per si mem.

La granda urbo de la Cezaroj povus esti evitinta la katastrofon de sia dispartiĝo, se ĝi estus portinta sian kulturon al ĉiuj koroj, anstataŭ ke ĝi estis haltinta tiom da jarcentoj ĉe la abunda tablo da plezuroj kaj de la seninterrompaj drinkadoj.

Kialoj de la Mezepoko

La disfalo de la romana Imperio okazigis ekster- ordinarajn transformiĝojn en la mondo. Multe da heroec- aj kaj bravaj animoj, kiuj reboniĝis en purigaj luktoj, malgraŭ tiu ŝlimeca medio de malvirtoj kaj senbridaj pasioj, definitive supreniris al pli altaj spiritaj tavoloj, nur revenante en la atmosferon de nia planedo por plenumado de nobligaj kaj sanktigaj misioj.

La ĝenerala malorganizo kun la revoluciaj movadoj de la aliaj popoloj de la terglobo, kiuj vane atendas la moralan helpon de la imperiestroj, kaŭzis longan stagnon de la evoluaj procesoj. Tiam, en tiu tempo de transiĝoj, kiu nun atingas sian kulminon, ni trovas la kialojn de la Mezepoko aŭ malluma periodo de la historio de la Homaro. Nur tiu mistika forto de la civilizacio povis klarigi la motivon de la feŭdaj organizoj, post tiel grandaj konkeroj de la homa menso, rilate la grandajn problemojn de unueco kaj la politikan mondan centra- lizon. Tiel estas, ĉar nova ciklo de civilizacio komenciĝis sub la amoplena protektado de la Dia Majstro, kaj la lastaj spiritaj esprimoj de la granda imperio retiriĝis en la silenton de la sanktejoj kaj de la spiritaj izolejoj, por plori en la soleco de la konventoj, ĉe la kadavro de la granda civilizacio, kiu ne povis vivigi sian gloran des- tinon.

Intruantoj de amo kaj virto

Pli altaj kaj bravaj animoj tiam reenkarniĝas sub la egido de Jesuo, por la granda tasko gvidi la politikajn fortojn de la roma eklezio, nun organizita laŭ la maniero de la pasemaj institucioj de la mondo. La Papismo estis kreo de fiero kaj maljusteco; sed la Kristo ne forlasas la plej malfeliĉajn kaj la plej mizerajn, kaj tial aperis en la sino mem de la eklezio kelkaj instruantoj de amo kaj virto, lernigante al la invadintaj popoloj la helan vojon de la evoluado, ilin kondukante en la kristanan penson kaj destinante ilin por la lumaj tempoj de la estonteco.

XVII

LA MEZEPOKO

La senditoj de Jesuo

Dum la tuta VI jarcento, laŭ la decidoj efektiviĝint- aj en la nevidebla mondo, aperas grandaj figuroj de saĝeco kaj bonkoreco, kontrastantaj kun la fiera vant- amo de la katolikaj episkopoj, kiuj, anstataŭ heredi la trezorojn de humileco kaj amo de la Krucumito, postulis por si la luksan vivon, la honoraĵojn kaj pre- rogativojn de la imperiestroj. La ekleziaj estroj, altigitaj al la plej supera politika rango, ne memoris la apostol- ajn malriĉecon kaj simplecon nek la vortojn de la Mesio, kiu asertis, ke lia regno ne estas el ĉi tiu mondo.

Sed sur tiu marĉejo da ambicioj ankaŭ floris la lilioj de la favorkoreco de Jesuo, ĉe la plej altaj realigoj de sinofero kaj bonkoreco. Heroecaj kaj misiistaj spiritoj, kies plimulto ne aldonis siajn nomojn al la surtera his- toria galerio, funkciis kiel novaj sacerdotoj de la sankta ideo de la Kristanismo, konservante ĝian dian fajron por la estontaj generacioj de nia planedo. Kvankam subord- igitaj al la disciplino de la roma Eklezio, ili aŭdadis en la interno de sia koro la eternan kaj mildan parolon de la Dia Ĝardenisto kaj tial ili sciis, ke ilia misio estis tiu de rezignacio, sinofero kaj humileco. Romo povis negocadi pri la ekleziaj titoloj kun la politiko de la mondo kaj starigi la simonion en la sanktaj temploj, malzorgante pri la plej severaj devoj; sed ili, en siaj ĉifonaj tunikoj, trairos la mondon, predikante la evan- geliajn promesojn, konstruos domojn de silento kaj fa- vorkoreco, kie ili gardos la skribitajn tradiciojn de la sankta kulturo por la tagoj de la estonteco.

El tiuj armeoj da abnegaciuloj, sin organizintaj kun Jesuo kaj por Jesuo, en la sino de la Eklezio, ni estas devigitaj elstarigi la misiistojn benediktanojn, kies amo- plena kaj pacienca klopodo kondukis grandan nombron da kolektivoj, konsiderataj barbaraj, precipe tiu el Ĝermanoj, en la konsolantan sinon de la ideoj de la Kristanismo.

La Bizanca Imperio

Post la morto de la imperiestro Teodozio, tiam la konata mondo dispartiĝis en du imperiojn - tiun de Okcidento kaj tiun de Oriento - dividitajn inter liaj du filoj, Honorio kaj Arkadio. Pro la alsalto de la Herul- oj en 476 malaperis la okcidenta imperio kaj kune kun ĝi, por ĉiam, la signoj de la integreco de la romana imperio, kaj poste, en 493, instaliĝas la ostrogota regno en Italujo, havante Ravenon kiel ĉefurbon.

Konstantinoplo tiam laŭrajte prenas la rolon de la granda imperia urbo. La bizanca imperio fariĝis do la gardanto de la romanaj leĝaro kaj moroj. Ia potenca blovo de latineco vivigas ĝiajn instituciojn. Sed vane la romanaj esprimoj serĉas rifuĝon sur aliaj landoj, celante ian ĉiamiĝon. Energiaj homoj, kia Justiniano, ne sukcesas ilin savi. Kaŝitaj kaj potencaj fortoj estis komisiitaj fari ilian radikalan renovigon, kaj, malgraŭ sia jarmila rezisto, la bizanca imperio, heredanto de la Cezaroj, estis falonta senforta en 1453, ĉe la alsalto de Mahometo II.

La Islamismo

Antaŭ la fondo de la Papismo, en 607, la spiritaj fortoj devis fari grandan klopodon ĉe la batalo kontraŭ la ombroj, minacantaj ĉiujn konsciencojn. Multaj senditoj de la Supro enkarniĝis inter la katolikaj falangoj, celante rebonigi la kutimojn de la Eklezio. Sed vane ili provis revenigi Romon en la brakojn de la Kristo, nur sukcesante fari plej grandaj n klopodojn ĉe la peniga laboro kolekti spertojn por la venontaj generacioj.

Multenombraj Spiritoj reenkarniĝas kun la plej altaj komisioj de la nevidebla mondo. Inter tiuj misiistoj venis tiu, nomiĝinta Mahometo, naskiĝinte en Mekko, en 570. Li estis filo de la tribo de la Koraiŝitoj kaj havis la mision reunuigi ĉiujn arabajn tribojn sub la lumon de la kristanaj instruoj, por organizi en Azio fortan movadon por restarigo de la Evangelio de la Kristo, kontraŭ la romanaj trouzoj en Eŭropo. Sed Mahometo, malriĉa kaj humila en la komenco de sia vivo, kiu devus esti el sinofero kaj ekzemplado, fariĝis riĉulo post sia edziĝo kun Khadiĝa kaj li ne rezistis la sieĝon de la Spiritoj de Mallumo, perfidante noblajn spiritajn devojn per siaj malfortaĵoj. Dotite per grandaj mediumaj kapabloj esence propraj al plenumado de siaj kompromisoj, li multfoje estis admonata de siaj mentoroj de la Supro, ĉe la gravaj okazaĵoj de sia ekzistado, sed li ne sukcesis triumfi super siaj homaj malsuperaĵoj. Ĝuste tial la misiulo de Islamo montras en siaj instruoj frapantajn kontraŭdirojn. Kun la kristana parfumo elspiranta el ĝiaj lecionoj ekzistas ia milita spirito de perforto kaj altrudo; kun la fatalisma doktrino, kiun la Korano entenas, ekzistas la doktrino pri individua respondeco, kaj en ĉio ĉi travidiĝas ia imagpovo superekscitita de la fortoj de bono kaj malbono, en cerbo deviinta de sia vera vojo. Tial la Islamismo, kiu povus reprezenti grandan movadon por restarigo de la instruo de Jesuo, korektante deviojn de la naskiĝanta

Papismo, signis plian venkon de la Mallumo kontraŭ la Lumo kaj kies radikoj estis necese eltiri.

La militoj de la Islamo

Mahometo en siaj rememoroj pri la ŝuldiĝo, alport- inta lin sur la Teron, pensante pri la laboroj, kiujn li devis realigi en Azio, por regeneri la Eklezion por Jesuo, vulgarigis la vorton "malpiulo" inter la pluraj familioj de sia popolo, tiel alnomante la arabojn al ĝi ne submetit- aj, dum tiu esprimo pli ĝuste aplikiĝis al la sacerdotoj diviintaj de la Kristanismo. Post lia reveno al la spirita mondo, la tuta Arabujo estis submetita al lia doktrino, per la forto de la glavo; sed liaj disĉiploj ne montris sin kontentaj pri tiaj konkeroj. Ili iniciatis en la eksterlando la "sanktajn militojn", subjugante la tutan nordan Afrik- on en la fino de la VII jarcento. En la unuaj jaroj de la sekvanta jarcento, ili transiris la markolon Ĝibraltaro, venkante Hispanujon pro la malforta rezisto de la Visi- gotoj turmentataj de la dispartigo, kaj ili ne sekvis la vojon trans la Pireneoj nur pro tio, ke la spirita mondo difinis limon al iliaj bataloj, sendante Karol-Martelon por la venkoj en 732.