Выбрать главу

Karolo la Granda

Post tiu tempo Jesuo permesas la reenkarniĝon de unu el la plej noblaj romanaj imperiestroj, sopirante helpi la eŭropan spiriton ĉe ties dolora dekandenco. Tiu estulo tiam naskiĝis kun la nomo Karolo la Granda, efektiva reorganizanto de la disaj elementoj por fondo de la okcidenta mondo. Preskaŭ analfabeto, li kreis la plej vastajn tradicojn de energio kaj bonkoreco per la supereco, karakterizanta lian ekvilibrecan kaj alte evo- luintan spiriton. Dum 46 sinsekvaj jaroj da regado, Karolo la Granda intensigis la kulturon, korektis ad- ministrajn erarojn, kiuj regis la malorganizitajn popolojn de Eŭropo, postlasante la plej belajn perspektivojn por la latinaj popoloj.

Jesuo konas kiom da larmoj kostis al li la realigo de tiaspeca tasko, kies plenumado postulis la plej altajn kvalitojn de cerbo kaj koro. Sed antaŭsentante la dolĉajn emociojn, atendantaj lin en la spirita mondo, multenombr- aj nevideblaj amikoj, kunlaborintaj kun li en la Romo de rajto kaj devo, ĉirkaŭis lian personon en la vespero de Kristnasko en 800, kiam lia penso altiĝis al Jesuo, per preĝo, en la baziliko Sankta Petro. Ia ondo da har- moniaj vibroj invadas la luksan medion, nemulte propr- an por elmontroj de pura spiriteco. Leono III, la reganta papo, sentas sin tuŝita de nekomprenebla raviteco, kaj alproksimiĝante al la brava batalanto por la bono, metas sur lian frunton kronon el oro, dum la homamaso per emociaj kaj entuziasmaj voĉoj alnomas lin "imperiestro de la romanoj".

Karolo la Granda vidas, ke tiu urbo ankaŭ estas lia. Ŝajnas al li, ke li revenas en foran pasintecon, ri- gardante la tiaman Romon plena de digno kaj virto. Dankante Jesuon por la diaj favoroj, lia koro elverŝas larmojn, same kiel Jeremio en la Jerusalemo de siaj doloroj.

Post kiam fluis nemultaj jaroj super tiu okazaĵo, la granda imperiestro revenas en la helecon de la Trans- mondo, por rekoni, ke lia klopodo falis en la animojn, kiel beno, sed la imperio de li organizita nelonge daŭros.

La feŭdismo

Post la noblaj atenaj akiroj rilate la administran politikon, post la grandaj prosperoj de la romana juro en la mondo, estas ne facile kompreni la kialon de la feŭdismo, etendiĝinta en Eŭropo, de la VIII jarcento ĝis la XII jarcento, ŝajnanta al la studemulo de la Historio ia malprogreso de la tuta civilizacio.

La tuta politika unueco malaperas dum tiuj tempoj de brilaj esperoj por la Homaro. La individua proprieto neniam antaŭe atingis tiel grandan gravecon kaj la morala servuto ĝis tiam ne ricevis tiel fortan impulson. Per tiu reĝimo la fratomurdaj bataloj havis vastan kampon en la eŭropa teritorio, disputante pri ia he- gemonio, neniam veninta al ekvacio per militaj movadoj. Nur la nemultaj kristanaj kvalitoj de la Katolika Eklezio sukcesis malgrandigi la pereigan karakteron de tiu si- tuacio, starigante la tiel nomatajn "batalhaltojn de Dio", devigantajn la militistojn ripozi dum difinitaj tagoj de la semajno, por memorfesti la pasaĵojn de la vivo de Jesuo Kristo kaj defendi la pacon per perioda ĉesigo de la bataloj.

Pravigo de la feŭdismo

Sed tiu reĝimo estas facile pravigebla.

La misio de Karolo la Granda estis organizita de la nevidebla mondo, kiel unu el la plej grandaj provoj de reorganizado de la imperio de Okcidento, sed rimarkinte la senutilecon de tiu provo, pro la hardeco de la plimulto de la koroj, la spiritaj aŭtoritatuloj, sub la egido de la Kristo, renovigis la edukajn procedojn de la eŭropa mondo, tiam, en la komenco de la nuna civilizacio, alvok- ante ĉiujn homojn por la vivo sur la kampo, ke ili pli bone lernu el la trakto kun la grundo kaj el la konta- kto kun la Naturo. Nur la feŭdismo povis realigi tiun verkon, kaj ĝiaj normoj, kvankam krudaj, estis profit- itaj en la peniga lernejo por spiritaj akiroj, kie rezonado kaj sentebleco estis aperontaj por la konstruado de la jarmila verko de la civilizacio de Okcidento.

XVIII

LA MISUZOJ DE LA RELIGIA POVO Fazoj de la Katolika Eklezio

Malgraŭ la multenombraj devioj de la roma Eklezio, forgesinta la kristanajn principojn, tuj kiam ĝi estis vokita al la kabinetoj de la politiko de la mondo, la Katolikismo neniam estis tute forlasita de la potencoj de la bono, en la spirita mondo. Sennombraj admonoj estis al ĝi senditaj en ĉiuj tempoj de ĝia historia vivo, de la favorkoreco de la Kristo, kompatanta la malpiecon de ĉiuj, kiuj sub lia nomo, makulis la altaron de la temploj.

Dum ĝi estis subordigita al la imperiestroj en Kons- tantinopolo, tiu katolika institucio klopodis liberiĝi de tia protekto, strebante al pli granda spirita sendependeco, nur akirita post la papo Stefano II, en 756, per la maljusta organizo nomata Heredaĵo de Sankta Petro, konsistanta el la grekaj teritorioj, konkeritaj al la lombardoj koste de frapoj de glavo. En tiu tempo la pluraj suverenoj manovris la Eklezion laŭ siaj personaj kapricoj, donante ekleziulajn funkciojn al la plej putriĝ- intaj konsciencoj. La sidejo de la Katolikismo aliiĝis en vastan komercejon de ĉiaspecaj nobelaj titoloj. Eĉ post la X jarcento tia situacio de morala ruiniĝo daŭris plu en miriga kreskado. La Apostoloj de la Dia Majstro, en la heleco de la Senfino, bedaŭras tiajn spektaklojn de spirita mizero kaj preparas la reenkarniĝon de multe- nombraj helpantoj ĉe la elaĉeta tasko, ĉe la anaroj de la ordeno Sankta Benedikto. Tiuj misiuloj de la vero kaj bono restarigas la abatejon de Klunizo, el kie eliros novaj pensoj kaj regenerantaj energioj.

Gregorio VII

Dum tiu movado de restarigo, Hildebrando, konata sub la alnomo Gregorio VII, aŭdinte la inspirojn de la nevidebla mondo, kiuj malsupreniris en lian koron, pre- paris sin por la misio, lin atendanta en la Vatikano. Lia figuro estas unu el la plej gravaj de la XI jarcento, pro la fido kaj sincereco, karakterizintaj liajn teniĝojn. Eliktite papo, post la elkarniĝo de Aleksandro II, li komprenis, ke la unuaj paŝoj lin koncernantaj estas batali kontraŭ simonio en la sino de la katolika institucio kaj restarigi la aŭtoritaton de la Eklezio, kiun li sincere deziris reenkonduki en la sinon de la Kristanismo, kvankam la luktoj kontraŭ Henriko IV ŝajnigas la malon. Kunvokinte koncilion en Romo, en la jaro 1074, li penis malpermesi la grandegecon de tiom da trouzoj rilataj al la komercado de sakramentoj kaj al la ekleziaj honoraĵoj. Filipo I kaj Henriko IV promesas subtenon kaj helpon al la decidoj de la pontifiko, por rebonigi la organizon de la Eklezio. Sed Henriko IV, apogita de la episkopoj kulpaj je simonio, ne plenumis sian promeson kaj, avertite de Gregorio VII, provas ĉi tiun eksigi, reunu- igante en Vormso sinodon el deviintaj sacerdotoj. La papo ekskomunikas tiun ribelinton, kaj tiam fariĝas la famaj okazaĵoj en Kanoso. La lukto ankoraŭ ne estis finiĝinta, kiam Gregorio VII eliras el la mondo en 1085, postlasante tamen la vojon preparitan por la Konkordato de Vormso, realigota de Henriko V, en 1122, por sen- dependeco de la Eklezio kaj preskaŭa regenerado de ĝia disciplino.

La admonoj de Jesuo

Instalite en siaj grandegaj riĉaĵoj kaj disponante la tutajn povon kaj aŭtoritaton, la Eklezio malmultfoje komprenis la aman taskon, kiu koncernis ĝian edukan mision.

Alkutimiĝinte ĉiam ordoni, ĝi multfoje ricevis la admonojn de Jesuo, kiel kondamnindajn herezojn, kiujn estis necese kontraŭbatali kaj detrui.

La admonojn de la Supro oni ricevis ne nur en la sino de la religiaj societoj, kie humilaj konfesantoj donis al siaj fieraj ekleziaj superuloj plej sanktajn lecionojn pri kristana kompatemo. Sed ankaŭ en la civila societo, la semoj de lumo antaŭvidigis la plej esperplenajn burĝon- ojn de kompreno kaj saĝeco pri la Evangelio kaj la ekzemploj de la Kristo. En ĉi tiu okazo estas Petro de Vaŭ (pr. Vo), kiu, estante homo de nogocoj en Liono, liberiĝis el la ligiloj, tenantaj lin ĉe la homaj riĉaĵoj kaj sin senposedigis de ĉiuj havoj favore por ĉiuj malriĉuloj kaj mizeruloj, kortuŝite de la legado de la ekzemplado de Jesuo en ties Evangelio de amo kaj elaĉeto. Tiu eksterordinara homo, ricevinta la mision de instrumento de la volo de la Sinjoro, tradukigis la sanktajn librojn por publika legado kaj, ĉe aliaj kunuloj kun la nomo Valdanoj, iniciatis grandan movadon de evangeliaj predik- oj, laŭ la maniero de la apostolaj tempoj. La "Malriĉuloj de Liono" estis ekskomunikitaj unue de la ĉefepiskopo en la urbo kaj poste, en 1185, de la pontifiko en la Va- tikano. La Eklezio ne povus toleri alian doktrinon, krom la sia, farita el fiero kaj apenaŭ kaŝebla ambicio. Ĉiu vera kaj sincera memoro pri ĝia dia Fondinto estis rigardata kiel abomeninda kaj plej severe puninda he- rezo. Sed estas vero, ke, se la Valdanoj estis kalumniitaj de la katolikaj fortoj, iliaj predikoj kaj vokoj neniam plu malaperis en la mondo, ekde la X jarcento, ĉar iliaj organizoj kun pluraj nomoj daŭris plu en Eŭropo ĝis la Reformacio, malgraŭ la fergantoj de la Inkvizicio.