Выбрать главу

Francisko el Asizo

La vokoj de la Supro daŭris plu, petantaj la atenton de la roma Eklezio, en ĉiuj lokoj. La nomataj "herezoj" elŝprucis ĉie, kie estis liberaj konsciencoj kaj sinceraj koroj, sed la aŭtoritatoj de la Katolikismo neniam montris sin pretaj ricevi tiajn admonojn.

En 1229 estis finiĝinta la milito kontraŭ la herezul- oj, kies bataloj daŭris dudek jarojn, kiam kelkaj estroj de la Eklezio konsideras la oportunan okazon fondi la konfesejon, kies projektoj de longe okupis la penson de la Vatikano.

Oni maskus tiun faron, pretekstante la bezonon de religia unuigo, sed estas vero, ke la institucio deziris disvastigi sian regadon super la konsciencoj.

Tamen, se la Inkvizicio longe priokupis la aŭtoritat- ulojn de la Eklezio, antaŭ ol sia fondiĝo, tiu nigra projekto ankaŭ priokupis la Spacon, kie pretiĝis disponoj kaj rimedoj de eduka renovigo. Tial unu el la plej noblaj apostoloj de Jesuo malsupreniris en la karnon kun la nomo Francisko el Asizo. Lia granda kaj luma spirito brilegis proksime de Romo, en la regionoj de la malgaja Umbrio. Lia reformanta aktiveco okazis sen la kolizioj propraj de la parolo, ĉar lia pastreco estis la ekzemplo de malriĉeco kaj la plej absoluta humileco. Sed la Ekle- zio ne komprenis la lecionon, kiu koncernis ĝin kaj ankoraŭfoje ne akceptis la donojn de Jesuo.

La franciskanoj

Sed la potenca klopodo de tiu misiulo, se ĝi ne sukcesis ŝanĝi la fluon da ambicioj de la romaj papoj, postlasis lumegajn signojn de lia restado sur nia planedo.

Lia ekzemplo de simpleco kaj amo, de modesteco kaj fido, infektis multenombrajn homojn, kiuj sin donis al la sankta laboro rebonigi animojn por Jesuo.

La ordeno de la franciskanoj eĉ enkalkulis pli ol ducent mil misiistojn kaj partianojn de la granda inspi- rito. Ili rifuzis ĉian monan helpon por akcepti sole nur la plej modestajn kaj krudajn nutraĵojn, kaj la karaktero plej distinganta ilin de tiuj el la aliaj religiaj kolektivoj, estis ilia foriĝo de la monaĥejoj. Anstataŭ ripozi en la ombroj de la klostroj, en trankvileco kaj meditado, tiuj abnegaciaj spiritoj komprenis, ke la plej bona preĝo, por Dio, estas la konstruanta laboro por perfektigo de la mondo kaj de la koroj.

La Inkvizicio

Malmulte valoris la lecionoj de la bono, antaŭ la malbono triumfanta, ĉar en 1231 la Tribunalo de la Inkvizicio estis plifirmigita de Gregorio IX. Tiu institucio ironie, en tiu tempo, ne rekte kondamnis la supozatajn kulpulojn al la morto - bonfara kaj konsola puno antaŭ la turmentegoj trudataj al tiuj, kiuj falis en ĝiajn karcer- ojn -, sed povis submeti ilin al ĉiuj imageblaj torturoj.

La batalo kontraŭ la "herezoj" estis preteksto por plifirmigi en Eŭropo la Inkvizicion, turniĝintan en tor- turadon kaj malfeliĉigon de la tuta mondo.

Longa periodo da ombroj invadis la apartaĵojn de la homa aktiveco. La duonombro de la temploj estis teatro de amaraj kaj sakrilegiaj scenoj. Abomenaj krim- oj estis faritaj ĉe la altaroj, en nomo de Tiu, kiu estas amo, pardono kaj favorkoreco. Tiu pereiga institucio de la Eklezio estis kovronta la evoluan vojon de la homo per vualo el densa mallumo.

La verko de la papismo

Ekzistas tiuj, provantaj pravigi tiujn longajn jar- centojn da ombroj per la moroj kaj konceptoj en tiu tempo. Sed estas vero, ke la progreso de la homoj povus malhavi tiun meĥanismon de monstraj krimoj. Tial ĉe la romanaj ŝuldoj pezas tiuj prirespondoj tiel teruraj, kiel doloraj.

La Inkvizicio estis persona verko de la papismo, kaj ĉiu homo same kiel ĉiu institucio havas sian proceson de kalkulo ĉe la Dia Justeco. Jen kial ni ne povas pravigi la ekziston de tiu stranga tribunalo, kies krima kaj sen- moraliga agado baris la evoluadon de la Homaro dum pli ol ses longaj jarcentoj.

XIX

LA KRUCMILITIROJ KAJ LA FINO DE LA MEZEPOKO

La unuaj krucmilitiroj

Parolante pri la XI jarcento, ni mencias la Krucmi- litirojn, kiuj indas specialan rimarkon pro iliaj agadoj, karakterizaĵoj de tiu tempo.

Ekde Konstanteno, la sanktaj lokoj de Palestino havas konsiderindan gravecon por la okcidenta Eŭropo. Miloj da pilgrimantoj ĉiujare vizitadis la malgajajn scenejojn de Jerusalemo, rekonante la vojojn de la Pasiono, aŭ la signojn de la vivo de la Apostoloj. Dum troviĝis en la regiono la araboj el Bagdado aŭ el Egipt- ujo, la fluoj de la katolika turismo povis sentime sin direkti al la sanktaj lokoj; sed la Jerusalemo de la XI jarcento estis falinta sub la potenco de la turkoj, kiuj ne toleris plu la ĉeeston de la kristanoj, kaj ilin forpelis de tie, plej kruele.

Tiaj okazaĵoj naskis protestojn de la tuta katolika mondo de Okcidento kaj ĉe la fino de la citita jarcento prepariĝis la unuaj krucmilitiroj, serĉe de la venko kontraŭ la nekredanto. La unua ekspedicio, elirinta el la plej civilizitaj centroj, sub komando de Petro la Ermito, eĉ ne transpasis Eŭropon, ĉar ĝi estis dispelita de Bulgaroj kaj Hungaroj. Sed en la jaro 1096 Godfredo de Bujono (Bouillon) kun la fratoj kaj Tankredo el Sirakuzo kaj aliaj estroj, kunveninte en Konstantinopolo, ekiris Niceon kun armeo el 500.000 homoj. Post ekpo- sedo de Niceo, ili ekokupis Antioĥion, triumfe penetrante en Jesusalemon. Tie oni volis donaci reĝkronon al Godfredo de Bujono, sed la duko de la Malsupra Loreno ŝajnis revidi la luman figuron de la Sinjoro de la Mondo, kies frunto estis aŭreolita per dornkrono, kaj konsideris sakrilegio tion, ke oni metus en liajn manojn sceptron el oro, dum la Kristo havis en siaj respektegindaj kaj kompatemaj manoj sole nur ian malhonoran kanon. Multe kontraŭstarinte, li nur akceptis la titolon "de- fendanto de la Sankta Tombo", organizante tuj poste la religiajn ordenojn kun ekskluzive milita karaktero, kiaj tiuj el Templanoj kaj Hospitalanoj. ^

Sed la turkoj ne ripozis. Post multe da bataloj, ili ekposedis Edeson (**), devigante la papon Eŭgeno III fari la necesajn paŝojn por la dua Krucmilitiro, kiu, e strata de Ludoviko VII de Francujo kaj Konrado III de Germanujo, ricevis la plej disrevigajn efikojn.

Fino de la Krucmilitiroj

Ĉe la fino de la XII jarcento Jerusalemo falas sub la potenco de Saladino. La kristanaj estroj sin preparas por la tria krucmilitiro, kiam okazas la venkoj ĉe Sankta Johano de Akko. La bataloj en Oriento sinsekvis dum tutaj jaroj, kvazaŭ periodaj kaj detruantaj uraganoj. Tiam Palestino posedis siajn mirindajn regionojn kovrat-

(*) Ordeno de Malto. - La Trad. (**) Latine Edessa. - La Trad.