Выбрать главу

ajn per abundaj verdaĵoj. Galileo estis vasta ĝardeno, plena de parfumo kaj floroj. Sed tiom multe estis la bataloj de la malamikaj armeoj, tiom multe la luktoj de ekstermado kaj ambicio, ke la propra Naturo ŝajnas malbeni por ĉiam tiujn lokojn, kiuj indis amon kaj zorgon de la homoj.

La lastaj krucmilitiroj estis direktataj de Ludoviko IX, la sankta reĝo de Francujo, kiu, post ekokupo de Damieto, falis sub potenco de la malamikoj, pagante grandegan sumon por sia elaĉeto kaj li malligiĝis de la surtera vivo en 1270, apud Tunizo, mortigite de pesto.

La senditoj de Jesuo, povantaj eltiri el ĉiuj okazaĵoj la faktorojn de la homa evoluado por la bono, penas profiti la utilecon de tiuj doloraj okazaĵoj. Ĝuste tial, la Krucmilitiroj, malgraŭ siaj kontraŭkristanaj karakteroj, alportis iajn bonaĵojn por ĉiuj popoloj, koncerne ekonomi- on kaj socion. En Eŭropo la influo de la Krucmilitiroj estis reboniga, malfortigante la tiranecon de la feŭdaj sinjoroj kaj renovigante la solvon de la problemoj pri proprieto, antaŭhaltigante multajn apartajn batalojn. Krom tio, iliaj movadoj treege intensigis la rilatojn inter Okcidento kaj Oriento, nur poste interrompitajn, pro la sovaĝeco de la turkoj kaj de la invadantaj popoloj.

La penado de la senditoj de la Kristo

En la Senfino kolektiĝas la senditoj de la Dia Majstro, en multenombrajn kunvenojn, sub la egido de lia favorkora penso, organizante pliajn laborojn por la ĝe- nerala evoluado de ĉiuj popoloj de nia planeco. Ili bedaŭras la mallertecon de multe da misiuloj por bono kaj amo, kiuj, veninte de la Spacoj, saturitaj de la plej bonaj kaj plej sanktaj intencoj, suferas sur la Tero la perfidon de siaj propraj fortoj, influite de la kruda neperfekteco de la medio, al kiu ili estis kondukitaj. Multaj el ili, ravitaj de la nedaŭraj riĉaĵoj, dronante en oceano da regantaj vantaĵoj, haltante sur la evoluaj vojoj, kaj aliaj, kiel Ludoviko IX, de Francujo, trouzis la povon kaj aŭtoritaton, praktikante agojn de preskaŭa sovaĝeco, plenumante siajn sanktajn spiritajn devojn kun malmulte da bonoj kaj grandaj ĝeneralaj malpro- fitoj por la homoj.

Sed pro la leĝoj de amo, regantaj la Universon, tiuj kompatemaj estuloj en la Supro neniam mankigis sian sindonan helpon favore por la progreso de la popoloj, penante perfektigi la animojn kaj gvidante la misiulojn de la Kristo sur la plej dornoplenaj vojoj.

Intelekta mizero

En la XIII jarcento estis definitive instalita la reĝa regado, kaj malaperis la plej fortaj esprimoj de la feŭdismo. Ĉiu eŭropa regiono penis kolekti ĉiujn element- ojn necesajn por la organizado de sia politika unueco, sed estas vero, ke la malmultaj rimedoj de instruo ne favoris pli progresintan intelektan ekzistadon.

Tiuj fondiĝantaj Ŝtatoj organizis siajn konstruojn sub protekto de la Eklezio, kiu havis intereson ne pli- grandigi la kampon de individua edukado, timante in- terpretojn, kiuj ne estis propraj de ĝi. Pergamenoj kostis grandajn sumojn kaj la libro estis malfacile trovebla. Ĝis la XII jarcento la lernejoj estis limigitaj al la medio de la monaĥejoj, kie multaj pastroj sin okupis pri re- freŝigo de la literoj de la plej malnovaj manuskriptoj, farante aliajn por la posteularo. La Scienco, kies vertikala linio havas sian komencan punkton ĉe scivolemo kaj ĉe dubo, kaj ankaŭ la Filozofio, kiu konsistas el plej altaj spiritaj esploroj, estis tute sklavigitaj al la Teologio, tiam absolute estranta ĉiujn homajn laborojn, kun povo je vivo kaj morto super la homoj, se oni konsideras la absurdajn rajtojn de la Tribunalo de la Inkvizicio, post la XIII jarcento, kiam, laŭ inspiro de la Supro, jam estis fonditaj gravaj universitatoj, kiaj tiuj de Parizo kaj Bulonjo, kiuj servis kiel modelo por tiuj de Oksfordo, Coimbra (pr. Koimbra) kaj Salamanko.

Renesanco

En tiu tempo okazas ia efektiva renaskiĝo de la intelekta vivo de la popoloj plej evoluintaj en la eŭropa mondo. La universitato konsistis el kvar fakultatoj - teologio, medicino, juro kaj artoj -, enkalkulante milojn da inteligentoj avidaj je instruo, kiuj estos la grandaj elementoj por preparado de la estonteco. Roĝero Bacon (pr. Bejkn), angla franciskano, rimarkinda pro studoj kaj iniciativoj, estas unu el tiuj kulminaj punktoj de tiu spirita renaskiĝo. Sed la Eklezio, malpermesante esploron kaj liberan opinion, malhelpis tiun rapidan evoluadon, precipe sur la kampo de medicino, kiu, mal- ŝatante la atentan observon de ĉiuj faktoj, sin donis al la magio, kaŭzanta seriozajn malprofitojn por la kolektiv- oj. Favorate de la bezono de la imponaj montroj de la ekstera kulto kaj ankaŭ de la privata riĉeco, la arkitek- turo estis la plej kulturata el ĉiuj artoj, pro la grandaj kaj multenombraj konstruaĵoj, tiam en modo. Pro la nerekta influo de la spiritaj Gvidantoj de la pluraj popol- aj grupoj, plifirmiĝas la lingvaj esprimoj de ĉiu lando kaj aperas la grandaj literaturaj tradicioj de ĉiu regiono.

Transmigrado de popoloj

Tiam sennombraj senditoj de Jesuo, sub lia orient- ado, komencas grandan laboron kolekti Spiritojn, laŭ iliaj emoj kaj korligiteco, por formi la naciojn de la estonteco kun iliaj kolektiva personeco. Al ĉiu el tiuj nacioj estos donita difinita misio por harmonio de la estontaj popoloj, laŭ la saĝaj ordonoj de Kristo, kaj stariĝas la bazoj de iu nova mondo, post tiom multaj kaj sinsekvaj fiaskoj de la homa malforteco. Konstruiĝas la fundamentoj de la grandaj landoj, kia Anglujo, kiu, en 1258, organizas la Statutojn de Oksfordo, kiuj limigas la povojn de Henriko III kaj en 1265 starigas la Ĉambron de la Komunumoj, kie la burĝaro kaj la malpli favoritaj klasoj havas la parolon kun la Ĉambro de la Lordoj. Italujo sin preparas por sia misio de latineco. Germanujo sin organizas. La Ibera Duoninsulo estas grandega la- borejo kaj Francujo provas definitivajn paŝojn al saĝeco kaj beleco.

La agado de la spirita mondo havigas al la homa historio la perfektan karakterizaĵon de la kolektiva animo de la popoloj. Kiel la individuoj, tiel ankaŭ la kolektivoj revenas en la mondon sur la vojo de la reenkarniĝo. Tiel estas, ke ni renkontas la fenicojn en Hispanujo kaj Portugalujo, sin denove donantaj al siaj preferoj por la maro. En la antikva Lutecio, transform- iĝinta en la belan Parizon de Okcidento, ni renkontas la animon de Ateno kun ĝiaj altaj filozofiaj kaj sciencaj demandoj, malfermantaj klarajn vojon al la rajto de la homo kaj de la popoloj. Ni iru iom pli kaj ni trovos en Prusujo la militeman spiriton de Sparto, kies difekta kaj devia edukiteco konstruis la abomenindan spiriton de la germanismo de la nuna Germanujo. Ni transiru Manikon kaj montriĝos en Britujo la romana magistrato kun sia edukiteco kaj prudento, denove reprenanta la perditan regadon de la Romana Imperio, por bonfari al animoj, atendintaj dum tiom multe da jarcentoj siajn protekton kaj helpon.

Fino de la Mezepoko

De la nevidebla mondo kaj en ĉiuj tempoj, la abne- gaciaj Spiritoj akompanis la Homaron dum ĝiaj tagoj da turmentego kaj gloro, ĉiam luktante por la paco kaj bono de ĉiuj homoj.

Parolante supraĵe pri la nobla figuro de Johana Darko, plenuminta altan mision ligitan al la principoj de justeco kaj frateco sur la Tero, kaj pri la doloraj militoj, signintaj la finon de la Mezepoko, ni ĉi tie asertas, ke post la nigraj konkeroj de Ĝingis-Ĥano kaj Timur kaj post falo de Konstantinopolo, en 1453, fariĝinta por ĉiam posedaĵo de la turkoj, okazis la fino de la Mezepoko. Iu nova erao komenciĝis por la surtera Homaro, sub la kontinua helpado de la Kristo, kies favorkoraj okuloj en la nesondebla Senlimo akompanadas la evoluadon de la homoj.

XX

RENESANCO Regeneraj movadoj

Ĉe la komenco de la XV jarcento, kiam la Mezepoko estis tuj estingiĝonta, tiam grandaj spiritaj kunvenoj okazas en la proksimeco de nia planedo, gvidante la regenerajn laborojn, kiuj, pro ordonoj de la Kristo, devos konduki la mondon en iun novan eraon.