Выбрать главу

Tiu tuta regenera penado efktiviĝas sub lia favor- kora kaj kompatema rigardo, verŝanta lumon en ĉiujn korojn. Sindonemaj senditoj reenkarniĝas sur la terglobo, por plenumado de amaj kaj elaĉetaj misioj. Sur la Ibera Duoninsulo, sub orientado de Henriko de Sagres, ko- misiita por grandaj kaj profitaj realaĵoj, fondiĝas lernej- oj por navigantoj, kiuj iras sur la grandan oceanon, serĉe de nekonataj landoj. Multenombraj antaŭuloj de la Reformacio ĉie ekaperas, batalante kontraŭ religiaj trouzoj. Malnovaj majstroj el Ateno reenkarniĝas en

Italujo, dissemante sur la kampo de pentrarto kaj skulpturo la plej belajn juvelojn de genio kaj sento. Anglujo kaj Francujo sin preparas por la granda de- mokratia misio, kiun al ili donis la Kristo. Komerco delokiĝas de la malvastaj akvoj de Mediteraneo al la grandaj fluoj de Atlantiko, irante sur la forgesitaj vojoj al Oriento. Jesuo direktas tiun reviviĝon de ĉiuj homaj aktivecoj, difinante la pozicion de la pluraj landoj de Eŭropo, kaj donante al ĉiu el ili ian respondecon ĉe la strukturo de la ĝenerala evoluado de nia planedo. Por faciligi la eksterordinaran verkon de tiu grandega re- noviga tasko, la helpantoj de la Dia Majstro sukcesas porti en Eŭropon la malnovajn inventojn kaj utilaĵojn el Oriento, ekzemple kompason por la mara navigado kaj paperon por diskonigo de la penso.

Misio de Ameriko

La Kristo tiam metas sur Amerikon siajn plej kreivajn esperojn. La XVI jarcento komenciĝas per la eltrovo de la nova kontinento, kaj la eŭropanoj entute ne komprenis en tiu tempo la gravecon de tia okazaĵo. La fabelaj riĉaĵoj de Hindujo ravas la aventureman spiriton de tiu tempo, kaj la kronitaj fruntoj en la Malnova Mondo ne komprenis la moralan signifon de la kontinento de Ameriko.

Sed la laborantoj por Jesuo, ignorantaj la kritikon kaj laŭdon de la mondo, plenumas siajn devojn, inter la limoj de la novaj landoj. Laŭ superaj ordonoj organiziĝas la evoluaj planoj de la nacioj, kiuj tie floros en la est- onteco. Sur tiu kampo de novaj kaj regeneraj luktoj, ĉiuj bonvolaj spiritoj povos labori por la alveno de la paco kaj frateco de la homa estonteco, kaj tial, laborante por la venontaj jarcentoj, ili difinis la rolon de ĉiu regiono de la kontinento, lokante la cerbon de la nova civilizacio sur la regionon, kie hodiaŭ kuŝas la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko, kaj ĝian koron sur la etendaĵojn de la fekunda kaj invitema lando, kie floras Brazilo, en Sud- Ameriko. La unuaj havas la materiajn povojn; la dua la primicojn de la spiritaj povoj, destinitajn al la surtera civilizacio de la estonteco.

La nevidebla mondo kaj la koloniado de la Nova Mondo

Post la eltrovo de Ameriko efektiviĝis granda klo- podo de spirita selekto, en la sino de la eŭropaj luktoj, por krei en la Nova Mondo alian direkton de evoluado.

Se la koloniantoj de la regiono de Ameriko, en la unuaj tempoj, estis la ekzilitoj kaj proskribitoj el la eŭropaj societoj, ni atentu, ke tiuj kolonianoj venis ne sole nur el la grandaj ĉefurboj de la malnova kontinen- to, laŭ ekskluziva obeado al la materia plano. Ankaŭ el la nevidebla mondo alvenis sennombraj bonvolaj animoj, enkarniĝintaj sur la novaj landoj, kiel idoj de tiuj ekzilitoj multfoje persekutataj de la maljusta justico de la homoj. Al tiuj pli-malpli evoluintaj Spiritoj aliĝis multenombraj estuloj el Eŭropo, lacaj de la negloraj luktoj de hegemonio kaj ambicio, strebante al elaĉeto ĉe klopodo, konstruanta ian novan patrolandon sur solidaj bazoj de frateco kaj amo, tiel organizante inter la amerik- aj popoloj pli perfektiĝintajn kodojn kaj sentojn, por la komprenado de la kontinenta loĝantaro. Se ni vidas en Ameriko la spiritan duoblaĵon de Eŭropo, ni konvinkiĝu, ke ĉi tiu Eŭropo estas pli saĝa kaj sperta, rilate ne nur la problemojn de internacia harmonio kaj la homan solidarecon, sed ankaŭ ĉiujn demandojn, kiuj signifas la efektivajn bonojn de la vivo.

Apogeo de la Renesanco

Tiu Renesanco, komenciĝinta en la Supro, ĵetinte sur la Teron siajn renovigajn lumojn, en ĉiujn direktojn, trafis sian apogeon, en la materia mondo, de la fino de la XV ĝis la XVI jarcento.

La elpenso de la presilo kaŭzis la plej altan progreson en la sfero de la ideoj, kreante la plej belajn esprimojn de la intelekta vivo. La literaturo prezentas ian novan vivon kaj la artoj atingas kulminojn, kiujn la posteularo ne povus trafi. Multenombraj metiistoj el malnova Grek- ujo reenkarniĝintaj en Italujo, postlasis neforviŝeblajn signojn de sia vivo, ĉe la altprezaj marmoraĵoj. Efektive ekzistas, sur ĉiuj kampoj de la artismaj aktivecoj, ia forta gusto de greka vivo, antaŭ ol la aŭsteraj disciplin- oj de la Katolikismo en la Mezepoko, kies reguloj cetere rigore atingis nur tiujn, ne apartenantajn al la kadro de la ekleziaj aŭtoritatoj.

Religia Renesanco

Tiujn reformigajn aktivecojn ne povis eviti la Ekle­zio, deviinta de la kristana vojo. La nevidebla mondo tiele ordonas veni en la mondon multenombrajn misiul- ojn kun la celo efektivigi la reviviĝon de la religio, por regeneri ties malstreĉintajn fortecentrojn. Tiel, en la XVI jarcento aperas la respektegindaj figuroj de Lutero, Kalvino, Erasmo, Melanĥtono kaj aliaj rimarkindaj per- sonoj de la Reformacio, en Centr-Eŭropo kaj Nederlando.

Okaze de la unuaj protestoj kontraŭ la senmezura lukso de la estroj de la Eklezio, okupis la pontifikan seĝon Leono X, kies monduma vivo malagrable impresis la sincere religiemajn spiritojn. Sub lia direktado kreiĝis en 1518 la fama "Libro de la Tarifoj de la Sankta Kancelario kaj de la Sankta Apostola Penitencial- aro" (*), kie troviĝas la prezo de absolvo por ĉiuj pekoj, por ĉiuj adultoj, inkluzive por la plej hororaj krimoj. Tiaj malaltiĝoj de la ekleziula digno motivis la predikojn de Lutero kaj ties kunuloj de apostoleco. Nenion helpis la persekutoj kaj minacoj al tiu eminenta aŭgustenano. Kelkaj historiistoj vidis en lia misio nuran esprimon de ĵaluzo pri liaj kunuloj de societo, pro la prefero de Leono X, komisianta la Dominikanojn prediki la indul- gencojn. Sed la vero estas, ke la filo de Ejsleben fariĝis

(*) Penitencialis latine estas sacerdoto, direktanta konfes- antojn; penitencialaro, eklezia tribunalo, en Romo, por privataj aferoj, forpermeso ktp. - La Trad.

instrumento de la ĝenerala protesto kontraŭ la trouzoj de la Eklezio, rilate la dogman altrudon kaj forprenon de mono. La postuloj de Lutero estis antaŭ ĉio procedo de batalo kontraŭ la romanaj absurdaĵoj, ne estante la ideala vojo de la religiaj veraĵoj. La ekstremismon de trouzo li respondis per la ekstremismo de netoleremo, malutiligante al sia propra doktrino. Sed lia klopodado prenis rimarkindan gravecon por la vojoj de la estonteco.

La Kompanio de Jesuo

La ondo da novaj lumoj feliĉigis ĉiujn konsciencojn, sed la mallumaj kaj malicaj Spiritoj, kiuj montris al la eŭropano aliajn uzojn de la pulvo, krom tiuj, kiujn la ĉinoj vidadis ĉe la beleco de artfajraĵoj, inspiris al la blindigita kaj mania cerbo de Ignaco de Lojola la fondon de la jezuitismo en 1534, por sufoki la liberecon de la konsciencoj.

La Eklezio, doninte fortan apogon al tiu ideo, inaŭ- guris unu el la plej malĝojigaj periodoj de la okcidenta historio. La tribunalo de la Inkvizicio, kun povo je vivo kaj morto, en la katolikaj landoj, faris milojn kaj mil- ojn da viktimoj, malgajigante la vojojn de la popoloj. Sangaj kaj abomenindaj spektakloj okazis en preskaŭ ĉiuj grandaj urboj de Eŭropo, la aŭtodafeoj bruligis hororajn ŝtiparojn de la Sankta Ofico, ĉie, kie ekzistis pensantaj cerboj kaj sentantaj koroj. Oni starigis la traserĉon de ĉiuj sociaj institucioj kaj la invadon en ĉiujn hejmojn. En Hispanujo oni bruligis malfeliĉulon sur publika placo; en Francujo terura nokto kaŭzis ĝeneral- ajn premsonĝojn, rilate fidon; en Irlando multe da "kred- antoj" nepre volis meti sur la altaron de Jesuo kandelon faritan el graso de la protestantoj.