Выбрать главу

Agado de la jezuitismo

La Kompanio de Jesuo, je harhirtiga memoro, ignoris la rimedojn por sole nur strebi al la malmoralaj celoj, kiujn ĝi intencis atingi.

Ĝia agado daŭris longajn jarojn da mallumo, sur la landoj de la okcidenta civilizacio, forte kontribuante por la morala malprogreso, en kiu troviĝas la "scienca homo" de la modernaj tempoj.

Ĝiaj superregantaj, avidemaj kaj ambiciemaj hord- oj ne nur martirigis la multjarcentan mondon. Ankaŭ la sinceraj pastroj multe suferis el ĝia pereiga super- regado. Kaj tio estas des pli vera, ĉar, kiam la papo Klemento XIV provis ĝin estingi en 1773 per sia brevo "Dominus ac Redemptor", li ekkriis afliktita: "Mi sub- skribas mian propran mortverdikton, sed mi obeas mian konsciencon." Efektive en Septembro 1774 la granda pontifiko transdonis al Dio sian animon meze en hororaj suferoj, pro ia letala veneno, kiu iom post iom putrigis lian korpon.

XXI

TRANSIĜA EPOKO La luktoj de la Reformacio

La Dieto de Vormso en 1521 vane kondamnis Luteron, kiel herezulon, devigante lin refuĝi en Vartburgo, ĉar la liberigaj pensoj estis ia nova lumo, disvastiĝanta kun rapideco de brulego.

La Eklezio eksuferis pli fortajn kaj dolorajn batojn, ĉar kelkaj ambiciemaj princoj profitis de la movado de la amasoj, konfiskante valorajn havaĵojn de ĝi. Multe- nombraj kamparanoj estuziasmigitaj de la rajto de pen- solibereco, iniciatis grandan kampanjon kontraŭ la uzurpanta Eklezio, postulante agrarajn kaj sociajn reformojn, en la nomo de la Evangelio.

De 1521 ĝis 1555 la kleraj eŭropaj centroj travivis angorajn momentojn da atendo, malantaŭ la kulisoj de la religia tragedio, sed post la Konkordato de Aŭgsburgo, stariĝis ia reĝimo de pli granda reciproka toleremo.

Sed la rajto pri libera esploro dividis la Reformacion en plurajn religiajn apartaĵojn, laŭ la persona orientado de ĝiaj predikantoj, aŭ de la politikaj interesoj en la medio, en kiuj ili troviĝis. En Germanujo staris Pro- testantismo laŭ la partianoj de Martino Lutero; en Svisujo kaj Francujo staris Kalvinismo kaj en Skotlando la Presbiteriana Eklezio. En Anglujo la afero fariĝis pli grava. Henriko VIII, brava defendanto de la katolika fido, pro konveneco de personaj kapricoj fariĝis estro de la religia kaj politika povo, prenante la direktadon de la Anglikana Eklezio kaj sin malligante de la Katolikismo. En Francujo la hugenotoj estis bone organizitaj, sed okazas politikaj komplikaĵoj, kaj la despota genio de Katarina de Mediĉoj ordonas la hombuĉadon de Sankta- Bartolomeo, strebante elimini la admiralon Colgny (pr. Kolinji). Tiu nigra okazintaĵo, daŭrinta 48 horojn, ko- menciĝis en la 24a de Aŭgusto 1572, kaj la Reformacio suferis unu el siaj plej amaraj batoj. Nur en Parizo kaj antaŭurboj estis eliminitaj tri mil personoj.

La senditoj de la Kristo bedaŭras tiel dolorajn okazintaĵojn, laborante por veki la ĝeneralan konsciencon, eltirante ĝin el tiu halucino je murdo kaj sango, sed ni devas konsideri, ke ĉiu homo, same kiel ĉiu kolektivo, povas plenumi siajn devojn aŭ pligravigi siajn proprajn respondecojn, en la sfero de sia relativa libereco.

La Nevenkebla Mararmeo

La luktoj en Eŭropo, dum la tuta XVI jarcento, anstataŭ plenumi celon, aliiĝis en nigrajn batalojn, dron- igante la popolojn de la Malnova Mondo en terurajn sinsekvajn reenkarniĝojn kaj dolorajn elaĉetojn.

Kvazaŭ ne sufiĉis la religiaj militoj, malfortigintaj la eŭropan organizon de antaŭ tre longe, ekaperas la persono de fanatika kaj kruela princo, en la tiama potenca Hispanujo, komplikante la politikan ekzistadon de la eŭropaj kolektivoj. La klopodoj de Filipo II, anstataŭinto de Karolo V, iel rilatis al la problemoj de la protestanta Reformacio; sed super ĉion li metis siajn ambiciojn kaj despotecon. Kuraĝigite de la venkoj super la turkoj kaj islamanoj, li penis sufoki la politikan liber- econ de Nederlando, renkontante la plej heroecan re- zistadon. Liaj malbonfaraj agoj, maskitaj per defendo de la Katolikismo, ĉien etendiĝis, devigante la spiritan mondon malpermesi liajn senmezurajn trouzojn de la povo. Tiel estis, ĉar organizinte la Nevenkeblan Mar- armeon, en la jaro 1588, konsistantan el pli ol cento da ŝtipoj ekipitaj per 2.000 kanonoj kaj 35.000 viroj, por ataki Anglujon, sen ia motivo, praviginta tian agreson, li vidis tiun potencan eskadron tute detruita de furioza tempesto. Laŭ la planoj de la nevidebla mondo, venas al la marbordoj de Anglujo nur la pacamaj spiritoj, devigitaj per la forto partopreni en la detruita mararmeo, kiuj estis tie amike akceptitaj, renkontante ian novan patrujon.

Se Henriko VIII eraris kiel homo, la angla popolo estis preta plenumi grandan mision, kaj la spiritan mondon koncernis la laboro antaŭgardi ĝiajn konkerojn pri politika libereco.

Religiaj militoj

Malgraŭ la subteno kaj helpo de la abnegaciaj sendit- oj de la Kristo, Eŭropo transiris en la XVII jarcenton, meze en teruraj luktoj, tiam pligravigitaj per la nigraj starigoj de Konfesejo. Oni preskaŭ povas aserti, ke la solaj jezuitoj, indaj je la nomo sacerdotoj de Jesuo, estas tiuj, venintaj en la nekonatajn regionojn de Ameriko, por la plenumado de la plej noblaj devoj de homa frateco, ĉar preskaŭ la tuta Kompanio, en la Malnova Mondo, dronis en oceano da politikaj malpacoj, multfoje fin- iĝintaj per krimaj tragedioj.

La esence religiaj militoj estis post longe finiĝontaj, pro ribelemo de ĉiuj elementoj, sed la senditoj de la Supro per penigaj klopodoj kondukis la eŭropajn kolek- tivojn al la traktado de Vestfalio en 1648, plifirmigante la venkojn de la protestantismo antaŭ la nepravigeblaj altrudoj de la jezuitismo.

Francujo kaj Anglujo

En tiu tempo Francujo jam estis preta por la plen- umado de sia granda misio ĉe la popoloj, kaj sub la influo de la nevidebla mondo estis kreataj la bonefikaj servoj de diplomatio. Post la kulisoj de la administra politiko firmiĝis la principoj de absolutismo sur la trono, sed ĝia granda kolektiva animo, plena de sento kaj grandanimeco, jam duonvidis la altvaloran klopodon, kiu koncernis ĝin en la estonteco. Flanke de ĝi Britujo iradis per grandaj paŝoj al la plej noblaj homaj konkeroj. Post estingiĝo de la dinastio de la Tudoroj en 1603, surtron- iĝas la reĝo de Skotlando, Jakobo I. Dezirante revivigi la absolutismajn principojn, tiu devenanto de la Stuartoj inaŭguris periodon da pereigaj persekutoj, kiujn intens- igis lia filo Karolo I, kies politikaj disponoj konsistis el la plej fortaj inklinoj al tiraneco. Malkonsentante kun la Parlamento kaj ĝin sinsekve estinginte, li vidis la po- polon de la angla ĉefurbo kun armiloj en manoj, de- fendantan siajn reprezentantojn kaj kaŭzantan la civilan militon, kiu daŭris plurajn jarojn kaj finiĝis nur per ago de Kromvelo, kiu, post interkonsento kun la Par- lamento, starigas la Respublikon, de kiu li fariĝas la "Protektanta Lordo". Kromvelo estis brava spirito, sed ebria de la nigra vino de despotismo li ankaŭ estis venĝema, fanatika kaj kruela diktatoro. Post lia morto, pro la politika nekapablo de lia filo la Stuartoj okazigas la restarigon de la trono. Sed la regado de la Stuartoj nelonge daŭras, ĉar la angloj, malkontentaj de la admi- nistrado de Jakobo II, kaj en sia tradicia amo al libereco, vokas al povo Vilhelmon de Oranĝo. La Parlamento redaktas la faman deklaracion pri rajtoj, kiu difinis la emancipiĝon de la popolo kaj limigis la reĝajn povojn, kaj tiam la revolucio de 1688 surtronigis Vilhelmon III. Anglujo estis plenuminta unu el siaj plej noblaj devoj, plifirmigante la formulojn de la parlamentismo, ĉar tiel ĉiuj klasoj estas vokitaj al kunhelpado kaj kontrolado de la registaroj.

Rifuĝejo de Ameriko

Konsiderante la movadon de la ĝeneralaj kaj apartaj respondecoj, la nevidebla mondo, sub orientado de Jesuo, kondukis en Amerikon ĉiujn sincerajn kaj laboremajn Spiritojn, kiuj ne bezonas reenkarniĝojn en la eŭropa mondo, kie individuoj kaj kolektivoj pli kaj pli ligiĝis en la ĉeno de la ekzistadoj de elaĉetaj provoj.