Выбрать главу

Al la hemisfero de la Nova Mondo alfluis ĉiuj estul- oj aklamitaj por la organizado de la estonta progreso. Multaj el tiuj estuloj estis akirintaj la senton pri frateco kaj paco post multaj luktoj en la malnova kontinento. Lacaj serĉi feliĉon en la mallarĝaj limoj de la ekskluziv- emaj sentoj, ili intime sentis la belajn floradojn de edifaj reformoj, komprenante la veran solidarecon en la uni- versala komunumo. Ĝuste tial, de sia komenco, la politik- aj organizoj de la kontinento de Ameriko fariĝis bastion- oj de paco kaj frateco por la tuta mondo. Jen kial restado sur ĝia tero kaj en la kaŝitaj lumoj de ĝia socia medio estis konsiderata de ĉiuj Spiritoj kiel beno de Dio, antaŭ la sinsekvaj malkvietiĝoj de Eŭropo.

La enciklopediistoj

La XVIII jarcento komenciĝis same inter renovigaj luktoj, sed altaj Spiritoj de filozofio kaj de scienco, speciale reenkarniĝintaj en Francujo, estas kontraŭbatal- ontaj la erarojn de la socio kaj de la politiko, pereiganta la principojn de la dia rajto, en kies nomo oni faris ĉiajn barbaraĵojn.

El tiu plejado da reformantoj ni renkontas la res- pektegindajn figurojn de Voltero, Monteskjo (Montes­quieu), Ruso (Rousseau), d'Alembert (pr. Dalamber), Dideroto, Quesnay (pr. Kene). Iliaj noblaj lecionoj eĥis tiel en Nord-Ameriko, kiel en la tuta mondo. El la brilaj reprezentantoj de sento kaj genio, ili estis la aktivaj instrumentoj por rebonigo de la surteraj kolektivoj. Ekzistas iaj historiistoj kun karakteriza manio de sen- sacio, kiuj ne hontas sin prezenti antaŭ publiko por aserti, ke tiuj studemaj kaj saĝaj spiritoj estis je soldo de Katarina II de Rusujo kaj de la princoj de Prusujo, kontraŭ la integreco de Francujo; sed tiaj konfesoj nur estas ofendaj kalumnioj, kiuj nur malutilas al tiuj, ilin eldirintaj, ĉar el tiuj grandanimaj koroj brilis la dia lumero de penso kaj libereco, bazo de ĉiuj sociaj konker- oj, pri kiuj fieras la modernaj popoloj.

Sendependeco de Ameriko

La nobligaj pensoj de la aŭtoroj de la Enciklopedio kaj de la novaj sociaj teorioj trovis la plej sinceran akcepton en la anglaj kolonioj de Nord-Ameriko, orga- nizitaj kaj edukitaj en spirito de libereco de la patrujo de parlamentismo.

Tiel, la nevidebla mondo uzas tiun oportunan okaz- on, decidante realigi en la novaj landoj la demokrati- ajn principojn predikitajn de la filozofoj kaj pensuloj de la XVIII jarcento. Sed dum Anglujo malrespektas ĉe siaj kolonioj la grandan principon firmigitan de ĝi mem, laŭ kiu "neniu devas pagi kontribuaĵojn, ilin ne voĉdoninte", la amerikanoj decidis proklami sian politikan sendepen- decon. Post kelkaj incidentoj kun sia metropolo, ili publikigas sian emancipiĝon en la 4a de Julio 1776, poste organizante la Konstitucion de Filadelfio, modelo de la demokratiaj kodoj de la estonteco.

XXII

LA FRANCA REVOLUCIO Francujo en la XVIII jarcento

La sendependeco de Ameriko vekis la plej vivan estuziasmon en la animo de la francoj, humiligitaj de la plej premantaj malfacilaĵoj, post la ekstravaganca regado de Ludoviko XV.

La senbrida lukso kaj la trouzoj de la klerikaro kaj de la nobelaro, en mirigaj proporcioj, ebligis la penetrad- on de ĉiuj liberaj kaj noblaj pensoj de la enciklopediistoj kaj de la filozofoj en la torturitan koron de la popolo. La situacio de la proletaroj kaj de la terkultivistoj karakteriziĝis per la plej terura mizero. La impostoj likvidis ĉiujn produktocentrojn, kaj ni devas diri, ke la nobeloj kaj la pastroj estis liberaj de tiuj devoj. De 1614, la Ĝeneralaj Ŝtatoj ne plu kunvenis, kaj la monarĥa absolutismo pli fortiĝadis.

Nenion helpis la penado de Ludoviko XVI, vokanta la pli praktikajn eminentajn spiritojn por kunlabori kun siaj administrantoj, kiaj Turgot (pr. Tirgo) kaj Ma- lesherbes (pr. Malerb). La bonkora monarĥo, kiu faris ĉion por restarigi la reĝecon el ĝia bedaŭrinda falo, pro ekscesoj de sia antaŭulo sur la trono, apenaŭ sciis, laŭ sia nemulta sperto pri la homoj kaj la vivo, ke ia nova erao komenciĝis por la politika mondo de Okcidento, per doloraj transformiĝoj, postulantaj lian propran vivon.

Kunvenintaj en Majo 1789 la Ĝeneralaj Ŝtatoj, en Parizo, plej grandaj malkonsentoj eksplodis inter iliaj membroj, malgraŭ la bonvolo kaj kunlaboro de Necker (pr. Neker), en la nomo de la Reĝo. Post kiam la kunveno transformiĝis en Konstuciantan Asembleon, post multenombraj incidentoj, komenciĝas la revolucio ins- tigata de la parolo de Mirabo (Mirabeau).

Epoko de ombroj

Post falo de la Bastilo en la 14a de Julio 1789 kaj post la fama Deklaracio pri la Homaj kaj Civitanaj Rajtoj, ia vico da reformoj okazas sur ĉiuj kampoj de la socia kaj politika vivo de Francujo.

Sed tiuj renovigoj iniciatis la plej dolorajn okazaĵ- ojn. Multenombraj familioj uzis la milithalton por serĉi rifuĝon en najbaraj landoj, kaj Ludoviko XVI mem provis transiri la landlimon kaj estis arestita en Varennes (pr. Varen) kaj rekondukita al Parizo.

Amaso da ombroj invadis la konsciencojn de la nobla Francujo, tiam vokita de la spirita mondo al la plenumado de sankta misio ĉe la suferanta Homaro. Koncernis ĝin sole nur profiti la anglajn konkerojn, por rompi la sceptron de la absoluta reĝeco kaj starigi novan admi- nistran procedon en la renovigo de la politikaj organizoj de la terglobo, laŭ la saĝaj lecionoj de ĝiaj filozofoj kaj pensuloj.

Sed, se iuj Spiritoj estis preparitaj por la heroa irado de tiu jarcento, malfeliĉe multaj aliaj personoj kaŝe atendadis en la mallumo la psikologian momenton por satigi sin je sango kaj povo. Tial, post multaj ri- markindaj figuroj de la revolucia komenco, aperis nigr- aj spiritoj, kiaj Robespiero kaj Mara (Marat). La volupto je la venko ĝeneraligis fortan ebriecon de murdado en la animo de la amasoj, ilin kondukantan al la plej abomen- aj okazaĵoj.

Kontraŭ la ekscesoj de la Revolucio

Tiel la Franca Revolucio estis tuj atakata de la aliaj nacioj el Eŭropo, kiuj sub orientado de Pitto (Pitt), ministro de Anglujo, tenis kontraŭ ĝi mortan lukton, dum longaj jaroj.

La Nacia Konvencio, malgraŭ la garantioj, kiujn la Konstitucio de 1791 donadis al la persono de la reĝo, dekretis lian morton ĉe gilotino, kaj lia ekzekuto okazis la 21 an de Januaro 1793, sur la loko, kie nun kuŝas Placo Konkordo. Ludoviko XVI vane penas pravigi sian senkulpecon al la popolo de Parizo, antaŭ ol la ekzekut- isto fortranĉis lian kapon. La plej sinceraj paroloj elfluas el liaj lipoj, kaj li meze en ondo da larmoj kaj sentoj, bolantaj en lia koro, petegas atenton de siaj subuloj, malgraŭ sia ŝajna flegmo. Renoviĝas la ordonoj al gvardianoj ĉe la eŝafodo kaj tondre bruas la tamburoj, dampantaj liajn asertojn.

Francujo altiris al si la plej dolorajn kolektivajn provojn per tiu torento da malsaĝaĵoj. Sub la angla influo, organiziĝas la unua eŭropa koalicio kontraŭ la nobla lando.

Sed ne nur en la administraj kabinetoj fariĝis rebon- igaj disponoj. Ankaŭ en la spirita mondo kunvenas la genioj de la latinaj popoloj, sub la beno de Jesuo, pet- egante liajn protekton kaj favorkorecon por la granda deviinta nacio. Tiu, kiu estis la kuraĝa kaj modesta filino de Domremi, revenas al la medio de sia malnova pa- trolando, antaŭe de grandaj armeoj da konsolantaj Spirit­oj, mildigante la afliktitajn animojn kaj prilumante novajn vojojn. Multenombraj karavanoj de turmentataj estuloj, ekster sia materia korpo, estas kondukataj de ŝi al la regionoj de Ameriko por regenerantaj enkarniĝoj de paco kaj libereco.

La periodo da teroro

La leĝo de la kompensoj estas unu el la plej grandaj kaj vivaj realaĵoj en la Universo. Sub ĝiaj saĝaj kaj justaj disponoj la urbo Parizo ankoraŭ dum multe da tempo devis esti loko de tragediaj okazaĵoj. Tial instal- iĝis la abomeninda revolucia tribunalo kaj la tiel nomata komisiono de publika savo kun la plej nigraj spektakloj de la pendingo. La konscienco de Francujo vidis sin envolvita en densa mallumo. La tiraneco de Robespiero ordonis la murdadon de multenombraj kamaradoj kaj multaj honestaj kaj dignaj homoj. Karlota Korde (Corday) vane penis malgrandigi la ekscesojn de murdo, sin donante al la malsaĝaĵoj de krimo en la hejmo mem de Mara, celante redoni liberecon al la popolo de sia lando kaj pagante sian ekstreman agon per sia propra vivo. Estis okazoj, kiam pli ol dudek personoj ĉiutage supreniris la eŝafodon, sed Robespiero kaj liaj sekvantoj post nelonge ankaŭ devis supreniri la ŝtupojn de la pendingo, pro la reago de la sennomaj kaj suferantaj amasoj.