Выбрать главу

La Konstitucio

Post grandaj luktoj kontraŭ la regado de la ombroj, la genioj de Francujo sukcesis inspiri al ĝiaj politikuloj la Konstitucion de 1795. La leĝodonaj povoj estis destinit- aj al la "Konsilio de la kvincent" kaj al la "Konsilio de la plejaĝuloj", kaj la ekzekutivo estis konfidita al Direktorio el kvin membroj.

Tiel fariĝis pacperiodo uzata por la rekonstruado de notindaj intelektaj verkoj. La militistaj centroj luktis kontraŭ la invadodecidoj de aliaj eŭropaj potencoj, kies tronoj estis minacataj je sia stabileco, pro la alveno de la novaj pensoj de liberalismo, kaj la politikuloj sin donis al la ampleksa laboro de edifado, kaj la plej noblaj faroj prosperis el tiu klopodo.

Sed Francujo post siaj frenezaĵoj de libereco estis minacita de invado kaj dismembriĝo. Tamen ekzistas popoloj, kiuj fariĝas meritantoj de la helpo de la Supro dum plenumado de siaj altaj kompromisoj ĉe aliaj kolek- tivoj de nia planedo. Tiel, kun misiistaj devoj Napoleono Bonaparto, ido de senfama korsika familio, estis vokita al la kulminoj de la povo.

Napoleono Bonaparto

La humila korsika soldato, destinina por granda tasko ĉe la socia organizado de la XIX jarcento, ne povis kompreni la celojn de sia granda misio. Sufiĉis liaj venkoj en Arcole (pr. Arkole) kaj en Rivoli, kun la paco de Kampo-Formio en 1797, por ke vantamo kaj ambicio ombris lian penson.

Lia ekspedicio al Egiptujo, longe antaŭ la batalo apud Vaterlo, signis por la spirita mondo la nemultan efikecon de lia klopodo, pro la vantamo kaj mondregemo, mastrantaj liajn renovigajn energiojn. Sieĝita de la revo pri absoluta mondposedo, Napoleono estis ia deviinta Mahometo, de la Francujo de la liberalismo. Kiel la profeto de la Islamo nemulte alproksimiĝis al la Evan- gelio, kiun lia agado devus validigi, tiel ankaŭ la aktivec- oj de Napoleono nemulte alproksimiĝis al la noblaj pensoj, kondukintaj al la revolucio la francan popolon. Lia historio ankaŭ estas plena de brilaj kaj mallumaj faktoj, elmontrantaj, ke lia persono de generalo ŝancel- iĝis inter la fortoj de malbono kaj de bono. Per siaj venkoj li garantiis la integrecon de la franca lando, sed li dissemis mizeron kaj ruinon en la sinon de aliaj popol­oj. En la plenumado de lia tasko organiziĝis la Civila Kodo, kolekto da plej belaj formuloj de la juro, sed disvastiĝis rabado kaj insulto al la sankta emancipiĝo de aliaj popoloj, per movado de liaj armeoj, ensorbantaj kaj aldonantaj aliajn popolojn.

Lia frunto de soldato povas resti aŭreolita de gloraj tradicioj, por la mondo, sed estas vero, ke li estis misiisto de la Supro, kvankam perfidita de siaj propraj fortoj;

sed en la Transmondo, lia koro plibone sentis la ampleks- on de siaj verkoj, konsiderante justa la malmultan kompaton de Anglujo, lin ekzilinta en Sankta-Helenon, post lia peto pri helpo kaj protekto. Sankta-Heleno estis por lia spirito la prologo de liaj doloraj kaj mal- gajaj meditoj, en la vivo en la Senfino.

Allan Kardec ([2])

La agado de Bonaparto, kiu invadis la aliulan kultivejon per sia movado de transformo kaj konkeroj, dekliniĝante de la funkcio kiel misiisto ĉe la reorganiz- ado de la franca popolo, instigis la spiritan mondon fari energiajn disponojn kontraŭ lia despoteco kaj fiera vantamo. Alproksimiĝis la tempo, kiam Jesuo devos sendi en la mondon la Konsolanton, konforme al siaj ĝojigaj promesoj.

Insistaj petoj estas direktataj de la protektantaj genioj de la surteraj popoloj al la Dia Majstro. Mul­tenombraj kunvenoj okazas kaj kunfratiĝas en la spacoj, en la sferoj pli proksimaj al la Tero. Unu el la plej lumaj disĉiploj de la Kristo malsupreniris sur nian planedon, konsciante pri sia konsola misio, kaj du monatojn antaŭ ol Napoleono Bonaparto konsekris sin imperiestro, dev- igante la papon Pio VII lin kroni en la preĝejo Notre Dame, en Parizo, naskiĝis Allan Kardec, en la 3a de Oktobro 1804, kun la misio malfermi vojon al la Spi- ritismo, la granda voĉo de la Konsolanto promesita al la mondo de la favorkoreco de Jesuo Kristo.

XXIII

LA XIX JARCENTO Post la revolucio

Post kiam Napoleono estis forigita for de la politik- aj movadoj en Eŭropo, la Kongreso de Vieno de 1815 faris la plej vastajn disponojn por la reapero de la eŭropaj popoloj.

La diplomatio okazigas memorindajn farojn, pro- fitante la dolorajn spertojn el tiuj jaroj da ekstermado kaj revolucio.

Ludoviko XVIII, grafo de Provenco, frato de Lu- doviko XVI estas rekondukita sur la francan tronon, kaj restariĝis en tiu sama tempo, malnovaj dinastioj. De la granda inventaro profitis ankaŭ la Eklezio, al kiu oni redonis la Ŝtatojn, kie ĝi fondis sian pereeman regnon.

Paciga blovo reanimas tiujn kolektivojn lackonsumit- ajn de la fratmurda batalo, ebligante la nerektan inter-

venon de la nevideblaj fortoj en la landan rekonstruadon de la grandaj popoloj.

Sed multaj reformoj realiĝis post la sangaj okazaĵoj komencitaj en 1789. Precipe en Francujo, tiaj renovigoj estis pli vastaj kaj multenombraj. Krom tio, ke la regado de Ludoviko XVIII helpis sin per la angla sistemo, pluraj liberalaj principoj de la Revolucio estis adoptitaj, kiaj la egaleco de la civitanoj antaŭ la leĝo, la libereco de kultoj, kaj stariĝis flanke de ĉiuj politikaj kaj sociaj konkeroj ia reĝimo de individua respondeco en la meĥa- nismo de ĉiuj departementoj de la Ŝtato. La Eklezio mem, alkutimiĝinta al ĉiaj arbitroj, en sia dogma mieno, rekonis la limigon de siaj povoj ĉe la popolamasoj, rezignaciante pri la nova situacio.

Politika sendependeco de Ameriko

La plimulto de la popoloj el nia planedo, akompan- ante la sinsekvojn de la okazaĵoj, provis elimini la lastajn vestiĝojn de absolutismo de la tronoj, alproksi- miĝante al la respublikaj idealoj aŭ starigante la kons- titucian reĝimon kun limigo de povoj de la suverenoj.

Ameriko, destinita ricevi la sanktajn spertojn de Eŭropo, por la estonta civilizacio, penas apliki la grand- ajn principojn de la francaj filozofoj al sia politika vivo, irante al la plej perfekta emencipiĝo. Sekvante la ek- zemplon de la anglaj kolonioj, la kvar vicreĝoj de His- panujo provas lukti por sia sendependeco. En Meksikio la patriotoj ne toleras alian suverenecon, krom la propra, kaj en la Sudo, per agado de Bolivar kaj decidoj de la Kongreso de Tukumano en 1816 oni proklamis la poli- tikan liberecon de Sud-Ameriko. Brazilo en 1822, pere de Petro I, aŭdigis sian krion de emancipiĝo, kaj ni devas rimarki la klopodon de la nevidebla mondo por teni ĝian teritorian integrecon, kiam la tuta suda regiono de la kontinento disdividiĝis en malgrandajn respublikojn, atentante la mision de la brazila popolo en la civilizacio de la estonteco.

Allan Kardec kaj liaj kunlaborantoj

La XIX jarcento prezentadis al la mondo torenton da lumoj, preparantaj ĉiujn landojn por la utilaj kaj altvaloraj reformoj.

La sanktaj lecionoj de la Spiritismo estis aŭdotaj de la suferanta Homaro. Jesuo, laŭ sia grandanimeco, dispartigos la sanktan panon de espero kaj kredo kun ĉiuj koroj.

Sed Allan Kardec, en sia klariga kaj konsola misio, estis akompanata de plejado da kunuloj kaj kunlaborant­oj, kies regenera ago manifestiĝos ne nur ĉe la doktrin- aj problemoj, sed ankaŭ sur ĉiuj kampoj de la intelekta aktiveco en la XIX jarcento. La Scienco en tiu tempo altigas siajn suverenajn flugojn, kiuj kondukos ĝin sur la kulminojn de la XX jarcento.