Выбрать главу

La progreso de la presarto sukcesas interesi ĉiujn nukleojn de homa laboro, kaj fondiĝas cirkulantaj bi- bliotekoj, revuoj kaj multenombraj ĵurnaloj. La ko- munikofacileco per telegrafio kaj fervojoj estigas la rektan interŝanĝon inter popoloj. La literaturo pleniĝas de notindaj kaj senmortaj esprimoj. La laboratorio definitive apartiĝas de la sakristio, pliigante la komfort- aĵojn de la civilizacio. Konstruiĝas la kolonpilo, eltrov- iĝas la magneta induko, aperas telefono kaj fonografo. Aperas la unuaj sulkoj sur la kampo de la senfadena telegrafio, troviĝas la spektra analizo kaj la ero de la fizikaj energioj de la Naturo. Oni studas la atoman teorion kaj la fiziologio ĵetas definitivajn bazojn kun la kompara anatomio. La artoj atestas ian novan vivon. La pentrarto kaj muziko montras rafinitan guston de alta spiriteco.

La ĉiela dono de interŝanĝo inter la videbla kaj nevidebla mondoj venas sur nian planedon, meze en tiu ondo da neesprimeblaj lumoj. Konsolanto de la Homaro, laŭ la promesoj de la Kristo, la Spiritismo venis prilumi la homojn, preparante ilian koron por la perfekta uzo de tiom da riĉaĵoj el la Ĉielo.

La sociaj sciencoj

La kampo de la filozofio ne restis for de tiu renoviga torento. Aliĝante al la fizikaj sciencoj, la sciencoj de la animo ne toleras la altrudon de la absurdaj dogmoj de la Eklezio. La kristanaj kredoj, turmentataj kaj di- viditaj, travivis en siaj temploj ian mortan malpacon. Anstataŭ praktiki tiun fratecon de la Dia Majstro, ili sin donis al ĉiuj sektaj ekscesoj. La Filozofio tiam retiriĝis en sian transcendan negativismon, aplikante al siaj manifestoj la samajn principojn de la racia kaj materialisma scienco. Ŝopenhaŭro (Schopenhauer) estas elokventa montro de ĝia pesimismo kaj la teorioj de Spencer kaj de Comte (pr. Kont) klarigas niajn asert- ojn, malgraŭ la sincereco, kun kiu ili estis ĵetitaj sur la vastan kampon de la ideoj.

La Roma Eklezio estis kulpa pri tiaj devioj. Po- tencante per fero kaj fajro, konformiĝinte al la estroj en la mondo, ĝi ne klopodis fondi la spiritan imperion de la koroj, en sia akceptema ombro. Ne sekvante la ekzempladon de la Nazaretano, ĝi amasigis neutilajn trezorojn, pliigante la bezonojn de la suferantaj popol- amasoj. Ĝi forprenis, anstataŭ doni, tenante la nekler- econ, anstataŭ disvastigi la lumon de kono.

La tasko de la misiisto

La tasko de Allan Kardec estis malfacila kaj kom- pleksa. Li devis reorganizi la ruiniĝintan konstruaĵon de la kredo, rekondukante la civilizacion sur ĝiajn solidajn religiajn bazojn.

Konsidere la mision de konkordo kaj frateco de Ameriko, la nevidebla mondo tie starigis la unuajn tuŝeblajn manifestaĵojn de la spirita mondo, en la fama vilaĝeto Hydesville (pr. Hajdsvil), naskante la plej vast- ajn agitadojn de opinio. La fajrero venis de la amerikaj regionoj, kiel ankaŭ venis de ili la plifirmigo de la demo- kratiaj konkeroj.

Eŭropo penas disvastigi la novajn kaj noblaj pens- ojn, kiuj renkontas la disĉiplon sur lia posteno de preĝo kaj viglo, pretan elaŭdi la vokojn de la Sinjoro. Mul­tenombraj pli proksimaj kunlaborantoj de lia tasko helpas lian sanktan penadon, disvolvante liajn resumojn en glorigajn kompletigaĵojn. La terglobo kun siaj sociaj kaj politikaj institucioj atingis periodon de grandiozaj transformiĝoj, kiuj konsumis pli ol jarcenton da doloraj kaj elaĉetaj luktoj, kaj la Spiritismo estos la esenco el tiuj novaj konkeroj, rekondukante la korojn al la mil- da Evangelio de la Kristanismo.

Kolektivaj provoj en Francujo

Ni devas rimarki la dolorajn provojn de Francujo post ĝiaj ekscesoj en la Revolucio kaj dum la napoleon- aj kampanjoj. Post la revolucioj en 1830 kaj 1848, per kiuj efektiviĝis penigaj elpagoj, fare de individuoj kaj de kolektivoj, eksplodas la franca-prusa milito en 1870. La granda latina nacio, pro kaŭzoj nur konataj de la spirita mondo, estis dispremita kaj venkita de la fiera Germanujo de Bismarko, kiu siavice ebria kaj blindigita de la triumfo, estis suferonta la amarajn dolorojn en l914-l918.

Parizo, ĉeestinta kun ia indiferenteco la dolorojn de la kondamnitoj de la Teroro, irante al la nigraj spektakl- ojn de la eŝafodo kaj aplaŭdante la subpremantojn, su- feras mizeron kaj malsaton en 1870, antaŭ ol fali en la manojn de la senkompataj malamikoj, en la 28a de Januaro 1871. La politikaj altrudoj de la imperiestro Vilhelmo en Versajlo kaj la ĝenerala sufero de la franca popolo en la tagoj de la malvenko, signifas elpagon pro la devioj de la granda latina nacio.

Provoj de la Eklezio

Kiam alproksimiĝas la jaro 1870, kiu signis la falon

de la Eklezio per la deklaracio de la papa neeraremo,

tiam la Katolikismo suferas amarajn kaj dolorajn provojn.

Lackonsumite de ĝiaj altrudoj, ĉiuj kleraj popoloj en Eŭropo vidis nenion alian en ĝiaj institucioj, ol religiajn lernejojn, limigante iliajn edukajn celojn kaj kontrolante ilian meĥanismon de aktiveco.

Komprenante, ke la Kristo penis akapari nenian teritorion de la terglobo, la italoj memkompreneble pledis por siaj rajtoj sur la kampo de postuloj, provante or- ganizi tiun unuon de Italujo, sen la protekto de la Vatikano. De 1859 fariĝis la lukto, kiu longe estis nutr- ata, pro decido de Francujo, kiu tenis tutan armeon en Romo por garantii la pontifikon de la Eklezio. Sed la situacio en 1870 devigis la francan popolon postuli la revenon de la gvardianoj ĉe la Vatikano, kiam triumfis la pensoj de Kavuro (Cavour) kaj la papo seniĝis je ĉiuj materialaj povoj kaj malpliiĝis lia materiala posedo.

Komenciĝas detempe de Pio IX la granda leciono de la Eklezio.

La periodo de la grandaj transformiĝoj estis ko- menciĝinta, kaj ĝi, kiu ĉiam diktis ordonoj al la estroj de la mondo, en sia soifo je regado, estis fariĝonta instrumento de premado en la manoj de la potenculoj.

Oni vidas interesan fenomenon. La Eklezio, neniam memoranta doni reĝan titolon al la figuro de la Kristo, tuj kiam ĝi vidis disfali la tronon de la absolutismo per la venkoj de la Respubliko kaj de la Juro, konstruis la bildon de la Kristo-Reĝo por la supro de siaj altaroj.

XXIV

SPIRITISMO KAJ LA GRANDAJ TRANSIĜOJ Estingiĝo de la sklaveco

La XIX jarcento karakteriziĝas per siaj multenombr- aj konkeroj. Kune kun la grandaj fenomenoj de la scienca kaj industria evoluado, kiuj skuis ĝin, oni ankaŭ ri- markas politikajn okazaĵojn de plejgranda graveco, kiuj renovigas la sociajn vidpunktojn de ĉiuj popoloj de la blanka raso.

Unu el tiuj grandaj faktoj estas la estingiĝo de la sklaveco. Plenumante la ordonojn de la Dia Majstro, liaj senditoj el la nevidebla mondo agadas ĉe la administraj kabinetoj, por faciligi la venkon de la libereco.

La decidoj de la Kongreso de Vieno, malaprobantaj la trafikon de liberaj homoj, profunde eĥis en ĉiuj land­oj. En 1834 la angla parlamento decidas abolicii la sklavecon en ĉiuj kolonioj de Britujo. En 1850 Brazilo malpermesis la trafikon de afrikaj negroj. Okaze de la militribelo de 1848 Francujo decidas estingi la sklavecon en siaj teritorioj. En l861 Aleksandro II de Rusujo deklaras liberaj ĉiujn kamparanojn, kiuj laboradis sub reĝimo de servuteco, kaj de 1861 ĝis 1865 abomena milito ruinigas la gastaman regionon de la Amerikaj Ŝtatoj de la Nordo, dum la lukto por la sekvonta ŝtatregado, kiu finiĝis per la venko de la libereco kaj de la progresemaj ideoj de la granda nacio de Ameriko.

La socialismo

Grandaj ideoj floras en la tiama menso. Tie reaperas la malnovaj doktrinoj pri absoluta egaleco. Aperas so- cialismo, proponanta radikalajn kaj tujajn reformojn. Kelkaj idealistoj aludas al la Utopio de Tomaso Morus aŭ al la perfekta Respubliko laŭ Platono. Fondiĝas aliancoj por anarkio, la societoj kun universala karak- tero. Ia sociologia revolucio kun neantaŭvideblaj sekvoj minacas la stabilecon de la civilizacio mem, kondamnante ĝin al la plej kompleta detruiĝo.