Sed pli atente rigardante ĉiujn, kiuj sciis ricevi la intuicion pri la realaĵo ĉe la esploroj de la Senfino, ni penu rememori la terglobon dum ĝiaj unuaj tagoj.
La unuaj tempoj de la terglobo
Kia forto superhoma povis tenadi la ekvilibron de la tera nebulozo, disigita de la centra kerno de la sis- temo, donante al ĝi aron da matematikaj leĝoj, laŭ kiuj estis manifestiĝontaj ĉiuj inteligentaj kaj harmoniaj fenomenoj de ĝia vivo, dum jarmiloj da jarmiloj? Dis- tancanta de la Suno je ĉirkaŭe 149.000.000 da kilo- metroj kaj moviĝanta en la spaco kun rapido de 2.500.000 da kilometroj en tago, ĉirkaŭ la granda astro de la tago, ni prezentu al ni ĝian komponaĵon en la unuaj tempoj de ĝia ekzistado kiel planedo.
Laboratorio de flamantaj materioj, la konflikto de la teraj fortoj kaj de la fizikakemiaj energioj estigas la grandiozajn konstruaĵojn de la teatro de la vivo, en la grandega fandujo, kie la temperaturo iafoje altiĝas ĝis 2.000 gradoj da varmo, kvazaŭ la inkandeska ma- terio, enmetita en ian fornon, estus submetita al plej diversaj eksperimentoj, por ekzameno de ĝiaj kvalito kaj eblecoj por starigo de la nova lernejo de la estaĵoj. La elektraj malŝargoj laŭ proporcioj neniam viditaj de la homaro kaŭzas strangajn skuojn ĉe la planeda orga- nismo, kies formiĝo okazas en la laborejoj de la Senfino.
Formado de la Luno
En tiu alkalkulado de kosmaj valoraĵoj, ĉe kiuj agas servantoj el la spiritaro sub la favorkora gvidado de la Kristo, oni decidas la formadon de la tera satelito.
La laborprogramo realiĝonta en la mondo postulis la helpon de la Luno, en siaj plej malgrandaj detaloj. Ĝi estos la ankro de la tera ekvilibro dum la rivoluoj, kiuj la terglobo efektiviĝos ĉirkaŭ la Suno; la fonto de fortoj farantaj la planedan stablecon kaj, super ĉio, la naskiĝanta Tero bezonos ĝian polarizitan lumon, kies milda magnetismo decide agos sur la senfinan fenomen- on de la kreado kaj reproduktado ĉe ĉiuj specoj en la variaj regnoj de la Naturo.
La solidiĝo de la materio
En la granda oficino, tiam okazas la diferencigo de la peza materio, originiganta la hidrogenon.
La atmosferaj vastaĵoj estas ampleksa tenejo da elektraj energioj kaj vaporoj, modifantaj la torturitajn substancojn de la terglobo. Sed la malvarmo en la spaco agas sur tiun laboratorion de inkandeskaj energioj kaj la plidensiĝo de la metaloj aperas kun la apenaŭ per- ceptebla formiĝo de la solida terkrusto.
Tio estas la unua ĉeso de la tumultaj geologiaj skuiĝoj de la terglobo. Formiĝas la primitivaj oceanoj, kies varmeta akvo suferas premon malfacile priskrib- eblan. La atmosfero estas ŝarĝita per akvaj vaporoj kaj la grandaj tempestoj furiozas en ĉiuj direktoj, sur la supraĵo de nia planedo, sed sur la Tero la ĥaoso estas kontrolita, kvazaŭ per sorĉo. La pejzaĝoj heliĝas, fiks- ante la sunlumon, kiu sin ĵetas sur tiun novan teatron de evoluado kaj vivo.
Tiam la manoj de Jesuo ripozis post longa periodo da konfuzo de la fizikaj elementoj de nia planeda organizaĵo.
La Dia Skulpitisto
Efektive Li estis venkinta ĉiujn teruraĵojn de la elĉenigitaj energioj; kun siaj legioj da diaj laborantoj Li aplikis la ĉizilon de sia favorkoreco al la bloko de senforma materio, kiun la Saĝeco de la Patro delokis de la Suno en liajn respektegindajn kaj kompatemajn manojn. Li ellaboris la geologian skulptaĵon de la ter- globo, tajlante la benatan kaj grandiozan lernejon, en kiu lia koro devos disvastigi amon, lumon kaj justecon. Kune kun siaj armeoj el sindonaj servantoj Li estigis la regulecon de la fizikaj fenomenoj de la Tero, orga- nizante ilian estontan ekvilibron sur bazo de simplaj korpoj el materio, kies substancan unuecon la surteraj spektroskopoj povis konstati ĉie, en la galaksia universo. Li organizis la scenejon de la vivo, kreante, sub la okuloj de Dio, tion nepre necesan por la ekzistado de la estaĵoj de la estonteco. Li faris la atmosferan premon adekvatan al la homo, antaŭ ties naskiĝo en la mondo, en la sinsekv- oj de la jarmiloj; starigis la fortocentrojn de la jonos- fero kaj de la stratosfero, kie harmonias la elektraj fenomenoj de la Tero kaj konstruis la uzinojn de ozono sur la alteco de 40 kaj 60 kilometroj, ke ili konvene filtru la sunradiojn, regulante ilian kombinadon necesan al la subteno de la organa vivo sur la terglobo. Li de- terminis la direktojn de la progreso de la estonta homaro, kreante la harmonion de ĉiuj fizikaj fortoj, direktantaj la ciklon de la teraj aktivecoj.
La Vorto ĉe la kreado de la Tero
La scienco de la mondo ne vidis liajn respektegind- ajn kaj saĝajn manojn ĉe la intimeco de la energioj, vivigantaj la tergloban organismon. Oni anstataŭigis lian providencon per la termino "naturo", en ĉiuj esploroj kaj analizoj de la ekzistaĵaro, sed lia amo estis la Vorto de la kreado de la komenco, same kiel ĝi estas kaj estos la glora krono de ĉiuj surteraj estaĵoj en la senfina sen- morteco. Kiam la elementoj de la naskiĝanta mondo sereniĝis, kiam la lumo de la Suno silente kisadis la malgajan belecon de la kontinentoj kaj de la primitivaj maroj, tiam Jesuo kunigis en la Supro la diajn inter- pretantojn de sia penso. Tiam vidiĝis malsupreniri sur la Teron, el la vastaĵoj de la senlimaj spacoj, ia nubo da kosmaj fortoj, kiu envolvis la ripozanta grandegan teran laboratorion.
Post kelka tempo, kiel sur la solidiĝinta krusto de nia planedo, tiel en la fundo de la oceanoj, oni povis observi la ekzistadon de ia viskoza substanco kovranta la tutan Teron.
Estis do faritaj la unuaj paŝoj sur la vojo de la organa vivo. El tiu gelateneca maso naskiĝis sur la Tero la protoplasmo kaj per ĝi Jesuo ĵetis sur la supraĵon de la mondo la sanktan ĝermon de la unuaj homoj.
II
LA ORGANA VIVO La ĉelaj konstruaĵoj
Sub la favorkora kaj saĝa gvidado de la Kristo, funkciis sur la Tero multenombraj grupoj da spiritaj laboristoj.
Kiel la moderna inĝenierarto, konstruanta domon, antaŭvidas la plej malgrandajn postulojn de ĝia celo, tiel la artistoj el la spiritaro starigis la ĉelan mondon, komencante en la pratempo la konstruadon de la organaj inteligentaj formoj de la venontaj jarcentoj.
La idealo pri beleco estis ilia zorgo ekde la unuaj momentoj, rilate la ĉelkonstruojn de la originoj.
Tial, en ĉiuj tempoj, la beleco ĉe la ordo estas unu el la neforviŝeblaj trajtoj de la tuta kreitaĵaro.
La formoj en ĉiuj regnoj de la tera naturo estis esploritaj kaj antaŭviditaj. La fluidaĵoj de la vivo estis manipulitaj, ke ili adaptiĝu al la fizikaj kondiĉoj de nia planedo, kaj la ĉelaj konstruaĵoj ensceniĝis laŭ la eblaĵoj de la tera medio, ĉio konforma al ia plano antaŭstarigita de la favorkora saĝeco de la Kristo kaj al la leĝoj de la komenco kaj de la ĝenerala elvolviĝo.
La unuaj loĝantoj de la Tero
Ni diris, ke ia tavolo da gelateneca materio envolvis la terglobon laŭ ties plej internaj konturoj. Tiu senforma kaj viskoza materio estis la sankta provizejo de la semoj de la vivo. La protoplasmo estis la embrio de ĉiuj orga- nismoj de la terglobo, kaj, se tiu materio sen difinita formo kovris la solidiĝintan kruston de nia planedo, baldaŭ la plidensiĝo de la maso originigis la aperon de la nukleo, kaj komenciĝas la unuaj manifestoj de la vivantaj estaĵoj.
La unuaj loĝantoj de la Tero, sur la materia kampo, estas la albumenoidaj ĉeloj, la ameboj kaj ĉiuj unuĉelaj organismoj, izolaj kaj liberaj, kiuj mirinde multobliĝas en la varmeta temperaturo de la oceanoj.
Kun la senĉesa fluado de la tempo, tiuj primitivaj estaĵoj moviĝas laŭlonge de la akvoj, kie ili trovas la oksigenon necesan al la subtenado de la vivo, elementon, kiun la firma tero ankoraŭ ne posedis en proporcioj teni la animalan ekzistadon iam antaŭ la grandaj vegetaĵar- oj; tiuj simplaj estaĵoj montris nur unu sentumon, nome la palpadon, kiu originis ĉiujn aliajn por perfektigo de la superaj organismoj.