Выбрать главу

La ĵus pasinta jarcento estas la scenejo de tiuj sengloraj luktoj. Ĉiuj socialaj sciencoj estas vokataj al la grandaj debatoj, efektiviĝintaj inter kapitalismo kaj laboro. Kie do troviĝas la moralaj fortoj, kapablaj realigi la grandan miraklon prilumi ĉiujn spiritojn? La Roma Eklezio, nutrinta la okcidentan civilizacion, ekde ĝia lulilo, estis danke la cirkonstancojn la institucio indikita por solvi la grandan problemon.

Sed post la deklaroj en la Silabo (*) kaj post la fama diskurso de la episkopo Strossmayer (pr. Ŝtrosmaer) en 1870, en la Vatikano, kiam Pio IX dekretis la pon- tifikan neeraremon, tia solvo fariĝis malfacila al la Eklezio. Sed Leono XIII venis kun la encikliko "Rerum Novarum" sur la kampon de lukto, provante estigi la harmonion inter laboro kaj kapitalo, al ĉiu el ili indik- ante la plej sanktajn devojn. Se la efiko de tiu dokumento havis konsiderindan gravecon por la klasoj plej kleraj de la Malnova kaj Nova Mondoj, ĝi tamen nenion helpis ĉe la klasoj plej malfavoritaj, jam saturitaj de vortoj.

Restarigante la veron

Tiel la Spiritismo venis en la psikologia horo de la grandaj transformiĝoj, kuraĝigante la homan spiriton, ke ne perdiĝu la sankta frukto de ĉiuj, kiuj laboris kaj suferis ĉe la peniga klopodo de la civilizacio. Ree semante la eternajn instruojn de la Kristo en la koron de la homoj, ĝi per pruvoj de postvivado, restarigis la Krist- anismon, kiun la Eklezio falsis. Per la veraĵoj de reen- karniĝo ĝi eksplikis la absurdon de la teorioj pri absoluta egaleco, kunlaborante por restarigo de la vera vojo de la homa progreso. Metante la Socialismon en la kadr- on de la kristanaj principoj, ĝi ne iluzias sin per la eksteraj reformoj, por veni al konkludo, ke la sola valora renovigo estas tiu de la interna homo, vivanta ĉelo de la socia organismo de ĉiuj tempoj, luktante por intensigi la edukajn movadojn de la homo, laŭ la eterna lumo de la Evangelio de la Kristo. Instruante la leĝojn de la kompensoj sur la vojo de saviĝo kaj de la individua kaj kolektiva provoj, ĝi starigas reĝimon de respondeco, en kiu ĉiu spirito devas riĉigi la provizon de siaj propraj valoroj. Ĝi ne eraras pri utopioj de la absoluta egaleco, pro la konoj de la leĝo de klopodo kaj de la individua laboro, kaj ĝi ne aliiĝas en instrumenton de premado ĉe la magnatoj de ekonomio kaj povo, konsciante la devojn de la homa solidareco. Indiferenta por ĉiuj re- volucioj, ĉar nur la evoluado estas ĝia kampo de aktiveco kaj spertado, for de ĉiuj militoj pro kompreno de la fratecaj ligiloj, reunuigantaj la universalan socion, ĝi instruas la puran fratecon al la homoj kaj al la patroland- oj, al la familioj kaj al la grupoj, pliigante la vidpunktojn de la ekonomika justeco kaj korektante la spiriton ekscititan de la ekstremismaj ideologioj.

En ĉi tiuj doloraj tempoj, kiam la plej penigaj transiĝoj sin prezentis al la homa spirito, nur la Spi­ritismo povas reprezenti tiun moralan valoron, kie trov- iĝas la necesa apogo por konstruado de la estonteco. Dum la utopiistoj de la ekstera reformo sin donas al la protekto de la senkompataj diktatoroj, kiaj tiuj de la Rusujo kaj Germanujo, en iliaj nigraj revoluciaj aventur- oj, ĝi, la Spiritismo, daŭrigas sian edukan laboron ĉe la intelektaj klasoj kaj ĉe la sennomaj kaj suferantaj amasoj, preparante la morgaŭan mondon per la senmort- aj lumoj de la leciono de la Kristo.

Dekadenco de la Katolika Eklezio

De 1870, jaro signinta por la homo la dekadencon de la Eklezio, pro ĝia defalo de la plenumado de la grandaj devoj al ĝi konfiditaj de la Sinjoro, en la apostol- aj tempoj, iu periodo de profundaj transiĝoj markas ĉiujn homajn aktivecojn.

La mondo vane atendis la kristanajn verkojn ko- mencitajn en la imperio de Konstanteno. Aliĝinte al la Ŝtato kaj vivante ĉe la tablo de ĝiaj ekonomikaj interes- oj, la Eklezio zorgis nenion alian ol sian pereeman regn- on. Forgesinte Dion, ĝi neniam penis alniveligi la evoluon de la fizika homo al tiu de la spirita homo, sin katenante al malaltaj kaj malŝatindaj interesoj de la pasema politiko. Tial nun ŝvebas sur ĝia frunto la plej nigraj profetaĵoj.

Renovigaj luktoj

La XX jarcento aperis sur la horizonto de la ter­globo, kvazaŭ ampleksa areno por renovigaj luktoj. La sociaj teorioj daŭrigas sian vojon, multfoje atingante la danĝeran kurbon de la ekstremismo, sed la revelacioj de la transmondo malsupreniras al la animoj, kvazaŭ ne- materia roso, preparante la pacon kaj lumon de iu nova erao.

Multenombraj transformiĝoj estas atendataj kaj la Spiritismo prilumas la korojn, rebonigante la spiritan memecon de la homoj por la alproksimiĝanta estonteco.

La ruso-japanaj militoj kaj la eŭropa de 1914-1918 estis komencoj de pli granda batalo, kiu ne longe malfruos, kiam nia planedo forpelos ĉiujn Spiritojn ri- belemajn kaj ŝtoniĝintajn en la krimado, kiuj ne sciis uzi la donon de la multenombraj jarmiloj, en la sankta posedaĵo de la tempo.

Tiam la Tero, same kiel tiu fora mondo de Kapelo, liberiĝos de la estuloj, malmoliĝintaj en malbono, ĉar, la homo samtempa de la radiotelefonio kaj de la trans- atlantikaj vojaĝoj bezonas animon kaj senton por ne perversigi la sanktajn akirojn de la progreso. Restados en la mondo tiuj, kiuj povos kompreni la lecionon de amo kaj frateco sub la egido de Jesuo, kies favorkoreco estas la fonto de vivo kaj lumo, ekde la komenco.

De la unuaj jaroj de ĉi tiu jarcento, periodo da amaraj luktoj, la milito konstante loĝis en preskaŭ ĉiuj regionoj de nia planedo. La Ligo de Nacioj, la Traktato de Versajlo kaj ankaŭ la paktoj por sekureco de la paco estas nenio alia ol fenomenoj de la milito mem, kiuj nur elfiniĝos post la apogeo de tiuj fratmurdaj bataloj, en la proceso de fina selekto de la spiritaj esprimoj de la surtera vivo.

Ameriko kaj la estonteco

Kvankam devigite partopreni en la proksimaj lukt- oj (*), pro determinismo de la cirkonstancoj de sia politika vivo, Ameriko estas destinita ricevi la sceptron de la civilizacio kaj de la kulturo, en la orientado de la estontaj popoloj.

Ĉirkaŭ ĝiaj ekonomikaj provizejoj kolektiĝos la eŭropaj spertoj, profitante la penigan klopodon de tiuj, kiuj falis en la verko de la civilizacio de Okcidento por edifado de la spirita homo, kiu ja devos esti supera ol la karna homo de nia planedo, rilate la plenan konon pri la grandaj problemoj pri la esto kaj destino.

Por tiu grandioza aspiro, la spirita mondo sin pre- paras por klarigado de la noblaj kontinentaj devoj. La

(*) Ni rimarku, ke ĉi tiu libro estis skribita en 1938, unu jaro antaŭ la eksplodo de la Dua Grand-Milito. - La Trad.

sincera klopodo de kunhelpo en la laboro kaj de kons- truado de la paco ne estas tie ia utopio, kiel en Eŭropo saturita de multejarcentaj prijuĝoj.

Jesuo

Ekzistas en la mondo iu neniam vidita movado por armiĝoj kaj municioj. Ĉu ĝi do komenciĝis en ĉi tiu momento? Ne. La konkuro en armiĝado de la XX jarcento komenciĝis antaŭ la batalo ĉe Porto-Arturo en 1904. La militaj industrioj atingas neantaŭviditajn kulminojn. La kampoj restas sen homoj. La homoj iris sur la zonojn de trupkoncentrado, atendante la mal- amikon, ne sciante, ke ilia kontraŭulo estas en ilia spirito mem. Eŭropo kaj Oriento estas vasta kampo de agresado kaj terorismo, esceptinte la Demokratiajn Respublikojn, kiuj vidas sin devigitaj efektivigi grandaj n programojn de rearmiĝado, antaŭ la Moloko de la ekstremismo. Kie do la moralaj valoroj de la Homaro? La eklezioj estas silentaj pro ekonomikaj kaj politikaj cirkonstancoj. Nur la Spiritismo, malhavante ĉiujn surterajn garanti- ojn, faras la grandegan klopodon teni lumanta la lampon de la fido, en tiu delikata barko de homo senscia pri sia glora destino, barko provanta reveni al la fluoj de forto kaj perforto, for de la prilumitaj regionoj de la Racio, de la Kulturo kaj de la Juro.