Выбрать главу

Estas grave rimarki, ke la klopodo de la Spiritismo preskaŭ superas siajn proprajn fortojn, sed la mondo ne estas je la dispono de la surteraj diktatoroj. Jesuo estas ĝia sola direktoro sur la kampo de la senmortaj realaĵoj, kaj nun, kiam la mondo sin donas al ĉiaj angor- aj atendoj, la spacoj pli proksimaj al la Tero moviĝas favore por la restarigo de la vero kaj de la paco, por iu nova erao.

Abnegaciaj kaj prilumitaj Spiritoj parolas al ni pri ia baldaŭa kunveno de la societo de la anĝelaj estul- oj de la suna sistemo, de kiu Jesuo estas unu el la diaj membroj. Ree kunvenos tiu ĉiela societo, je la tria fojo, en la surtera atmosfero, de kiam Kristo ricevis la sanktan mision subteni kaj savi nian Homaron, plian fojon decidonte pri la destinoj de nia mondo.

Kio do rezultos el tiu renkontiĝo de Anĝeloj de la Senfino? Dio ĝin scias.

En la grandaj transiĝoj de la forpasanta jarcento, ni fidu liajn amon kaj favorkorecon.

XXV

LA EVANGELIO KAJ LA ESTONTECO

Modesta resumo de la Historio igas nin duonvidi la eternajn fadenojn, kiuj ligas ĉiujn generaciojn en la evoluaj periodoj de niaj planedo.

La scenejo de la civilizacioj multfoje estis ŝanĝita, kaj ĝiaj dekoracioj ricevis profundajn renovigojn, sed la aktoroj estas la samaj, irante en la purigaj luktoj direkte al la perfekteco de Tiu, kiu estas la Lumo, ekde la komenco.

La unuajn tempojn de la Homaro, la surtera homo estis nature kondukita al la eksteraj laboroj, glatigante la vojon de la naturo por la solvo de la problemo de la vivo, sed estis tempo, kiam lia spirita plenaĝeco estis proklamita de la saĝeco de Grekujo kaj de la romanaj organizoj.

En tiu tempo, la veno de la Kristo sur nian planedon signus la plej grandan eventon por la mondo, ĉar la Evangelio estus la eterna mesaĝo de la Ĉielo, ligante la

Teron kun la lumplena regno de Jesuo, en la okazo de ĝia asimilado fare de la spirita homo, rilate ĝiajn diajn instruojn. Sed la pureco de la Kristanismo ne sukcesis resti senmakula, tuj kiam revenis en la nevideblan mondon la helpantoj de la Sinjoro, reenkarniĝintaj sur la terglobo por glorigo de la apostolaj tempoj.

La sieĝo de la mallumo ekposedis la koron de la

homoj.

Tri jarcentoj post la sanktigaj instruoj de Jesuo, aperis falso kaj perfido, adaptiĝante al la interesoj de la politikaj povoj, tordante ĉiujn liajn principojn favore por la doktrinoj de la oficialigita perforto.

La Dia Majstro vane sendis siajn misiistojn kaj plej karajn disĉiplojn al la medio de la surteraj luktoj. Kiam ili ne estis barbare mortigitaj de la krimaj popolamasoj aŭ de turmentistoj de konsciencoj, tiam ili estis devigitaj kapitulaci antaŭ la neklereco, atendante la foran juĝon de la posteularo.

De tiu tempo, kiam la evangelia mesaĝo vastigadis la sferon de la homa libereco, pro sia matureco kompreni la belajn kaj konsolajn veraĵojn de la ekzistado, la spirita homo haltas sur siaj ŝtupoj de progreso, nekapa- bla akompani la karnan homon en ties irado sur la vojoj de kono.

Ĝuste tial, en la tempo de grandegaj aviadiloj kaj de la radiotelefonio, ligantaj ĉiujn kontinentojn kaj land- ojn de la nuneco, indikantaj la imperativojn de la leĝoj de homa solidareco, ni vidas la koncepton pri civilizacio insultatan de ĉiuj izolismaj doktrinoj, dum la popoloj sin preparas por ekstermado kaj detruado. Ankoraŭ ĝuste tial, en la nomo de la Evangelio oni faras ĉiajn absurdojn en la tiel nomataj kristanaj landoj.

Estas vero, ke la okcidenta civilizacio eĉ ne krist- aniĝis. En Francujo oni havas gilotinon, en Anglujo pendingon, en Germanujo hakilon kaj en Ameriko mem, lando de frateco kaj konkordo, la elektran seĝon, kaj ni menciis sole nur la supercivilizitajn naciojn de nia planedo. Ĉu Italujo ne efektivigis sian agreson kontraŭ Abisenujo en la nomo de la kristana civilizacio de Okci- dento? Ĉu la italaj pastroj ne benis la kanonojn kaj la konkerajn mitralojn en la nomo de la Evangelio? En la nomo de la Kristo oni dissemis dum ĉi tiuj dudek jarcentoj ĉiajn malpacojn kaj ĉiajn amaraĵojn en la mondo.

Sed estas veninta la tempo de reĝustigo de ĉiuj homaj valoroj. Kiam la doloraj kolektivaj elaĉetoj anonc- as la periodon de la lastaj "ĝemoj" de la Apokalipso, tiam la spirita mondo devas penetri en la organizojn de la karna homo, ilin kondukante por la bono de la tuta Homaro.

La Spiritismo, en sia misio de Konsolanto, estas la subteno de la mondo en ĉi tiu jarcento da devioj, de ĝia Historio; nur ĝi en sia mieno de reviviĝinta Kristanismo povas savi la religiojn, malaperantajn inter la ekbatoj de forto kaj ambicio, de egoismo kaj superregado, in- dikante al la homo ties verajn vojojn. El ĝia torento da klarigoj oni povas trinki la kristalklaran akvon de konsolantaj veraĵoj de la Ĉielo, kaj la animoj sin pre- paras por la nova erao. Estas venintaj la tempoj, kiam la fortoj de malbono estas devigitaj forlasi siajn lastajn poziciojn de superregado en la surteraj medioj, kaj iliaj lastaj triumfoj estas vere la signo de ia kuraĝa kaj malfeliĉa reago, akcelanta la realigon de la nigraj profet- aĵoj, pezantaj sur ilia pereema imperio.

Diktatoroj, armeoj, ekonomikaj hegemonioj, ŝanĝ- iĝemaj kaj senkonsciaj popolamasoj, negloraj militoj, jarcentaj organizoj forpasos, kiel ĉagreno de premsonĝo.

La venko de la forto estas heleco de artfajraĵo.

La tuta realaĵo estas tiu de la Spirito kaj la tuta paco estas tiu el kompreno de la regno de Dio kaj el ties justeco.

La forpasanta jarcento efektivigos la dividon de la ŝafoj de la grandega grego. La bastono de la paŝtisto kondukos la suferon en la peniga tasko de selekto kaj la doloro plenumos la laboron, kiun la homoj ne akceptis kun amo.

Tempesto da amaraĵoj balaos la tutan Teron. La filoj de la Jerusalemo de ĉiuj jarcentoj devas plori, rigardante la pluvon da larmoj kaj sango, kiu ekfalos el la pezaj nuboj de siaj nigraj konsciencoj.

Kondamnite de la nenuligeblaj verdiktoj de siaj sociaj kaj politikaj eraroj, la eŭropa supereco malaperos por ĉiam, kiel la Roma Imperio, transdonante al Ameriko la frukton de siaj spertoj, por la estonta civilizacio.

Nun, sur la Tero, oni travivas krepuskon, kiun sekvos profunda nokto; kaj la XX jarcenton koncernas la misio elfini tiujn terurajn okazaĵojn.

Sed, estante humilaj laborantoj de la Kristo, ni aŭdu lian voĉon en la interno de nia animo:

"Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo! Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos! Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos! Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj!" (>

Jes, ĉar post mallumo venos aŭroro. Konsolaj lumoj envolvos la tutan terglobon rebonigitan de la bapto de sufero. La spirita homo estos unuigita al la karna homo por la glora irado en la Senlimo, kaj la Spiritismo estos eltirinta el sub iliaj ruboj la dian animon de la religioj, kiujn la homoj perversigis, ilin ligante en la akceptema brakumo de la Kristanismo restarigita.

Ni laboru por Jesuo, eĉ kiam nia laborejo estu lokita en la dezerto de la konsciencoj.

Ni ĉiuj estas vokitaj al la granda tasko kaj nia plej alta devo estas respondi al la invitoj de la Elektito.

Rememorante la bildojn de la Historio de la mondo ni sentas tranĉantan malvarmon en ĉi tiu dolora krepusko de la okcidenta civilizacio. Ni memoru la favorkorecon de la Patro kaj ni faru niajn preĝojn. La nokto baldaŭ venos kaj meze en ĝia densa mallumo, ni ne forgesu

r) Mateo, 5:3, 6, 4 kaj 9. - La trad.

Jesuon, kies senfina kompatemo estos, kiel ĉiam, la senmorta heleco de la estonta matenruĝo el paco, frateco kaj savo.

Konkludo

Miaj amikoj, Dio donu al vi multe da paco.

Mi dankas vian kunlaboradon ĉe tiu ĉi plia humila klopodo de nia grupo por disvastigi la grandajn princip- ojn de la evangelia Spiritismo, kiel ankaŭ la dian fa- vorkorecon por la benata okazo, kiu estis al ni konsentita. Dum nia modesta studo de la Historio unu sola celo orientadis nian laboron - nome elmontri la sanktan influon de la Kristo ĉe la organizado de ĉiuj progresoj de la civilizacio de nia planedo, ekde ĝia geologia formado.