Iu mondo en transiĝoj
Antaŭ multe da jarmiloj, unu el la planedoj de Kapelo, kiu havas multe da similaĵoj kun la terglobo, atingis la kulminon de unu el siaj eksterordinaraj evoluaj cikloj.
La finaj luktoj de longdaŭra perfektiĝado estis komenciĝantaj tiel same, kiel nun okazas ĉe vi, rilate la atendatajn transiĝojn de la XX jarcento, en ĉi tiu civilizacia krepusko.
Sur la vojo de la ĝenerala evoluado ekzistis tie kelke da milionoj da ribelintaj Spirioj, malfaciligantaj la plifirmigon de la penigaj konkeroj de tiuj popoloj plenaj de kompato kaj virtoj, sed ia ĝenerala puriga ago for- ĵetos ilin el tiu homaro, kiu rajtis la ĉiaman konkordon, por efektivigo de siaj altaj laboroj.
La grandaj spiritaj kolektivoj, direktantaj la Kosm- on, tiam decidis loki tiujn estulojn, fariĝintajn obstinaj en la krimo, ĉi tien, sur la malproksiman Teron, kie ili lernos realigi, en la doloro kaj en la peniga laboro de sia medio, la grandajn konkerojn de la koro, samtempe impulsante la progreson de siaj malsuperaj fratoj.
Spiritoj ekzilitaj sur la Teron
Tial Jesuo akceptis en la lumon de sia regno de amo kaj justeco tiun amason da suferantaj kaj malfeliĉaj estuloj.
Per sia saĝa kaj kompatema parolo, li admonis tiujn malfeliĉajn animojn al la edifado de ilia konscienco per la plenumado de la devoj de solidareco kaj amo, en la klopodo regeneranta ilin mem. Li montris al ili la grandegajn kampojn de lukto, etendiĝantajn sur la Tero, envolvante ilin en la benata haloo de siaj senlimaj favorkoreco kaj karitato. Li benis iliajn sanktigajn larmojn kaj faris ilin kompreni la sanktajn triumfojn de la estonteco, promesante al ili sian ĉiutagan kunlaboron kaj iam poste sian alvenon.
Tiuj angoraj kaj afliktitaj estuloj, kiuj lasis post si tutan mondon da amatoj, malgraŭ siaj koroj ŝton- iĝintaj en la praktikado de malbono, estos ekzilitaj sur la malluman surfacon de la Tero; restos forlasitaj en la nokto de jarmiloj da resopiro kaj amareco; reenkarniĝos inter la nesciaj kaj primitivaj rasoj, rememorante la perditan paradizon en la foraj firmamentoj. Dum multe da jarcentoj ili ne vidos la mildan lumon de Kapelo, sed laboros sur la Tero, karesataj de Jesuo kaj konsolataj de ties grandega favorkoreco.
Fiksado de la rasaj karakteroj
Kun la helpo de tiuj ekzilitaj Spiritoj, en tiuj tre foraj eraoj, la falangoj de la Kristo realigis ankoraŭ la lastajn eksperimentojn pri la renovigaj fluidaĵoj de la vivo, perfektigante la biologiajn karakterojn de la homaj rasoj. La naturo estis plu por la laboristoj el la spirita mondo, ia vasta kampo de senfinaj eksperimentoj; tio estas des pli vera, ĉar, se la observoj de la mendelismo estus faritaj en tiuj distancaj jarmiloj, oni trovus nenian definitivan solvon en siaj biologiaj studoj. La moderna genetiko ne povus fiksi tiel same, kiel hodiaŭ, la karak- terojn de la genoj, pro tio, ke en la laboratorio de la nevideblaj fortoj la ĉeloj ankoraŭ suferadis longajn procedojn de rafinado, kaj ricevadis astrecajn element- ojn, kiuj plifirmigis ĝiajn definitivajn karakterojn, por la organismoj de la tempo venonta.
Se la genezo de nia planeco procesis en la daŭro de la jarmiloj, la genezo de la homaj rasoj postulis la kontribuon de la tempo, ĝis estis forlasita la peniga kaj longa tasko de ilia fiksado.
Origino de la blankaj rasoj
Tiuj afliktitaj kaj turmentataj animoj laŭproporcie reenkarniĝis en la plej gravaj regionoj, kie jam lokiĝis la primitivaj triboj kaj familioj, devenantaj de la "pri- matoj", al kiuj ni aludis en antaŭaj linioj. Ilia reen- karniĝo sur la Tero estigis la definitivajn faktorojn de la etnologia historio de la estaĵoj.
Ia granda okazaĵo fariĝis sur nia planedo.
Jen tiuj estuloj naskiĝis sur nia planedo, kiel la prahomoj de la blankaj rasoj.
Ili, en sia plejmulto, ekloĝis en Azio, de kie ili transiris la istmon de Suezo en Afrikon, en la region- on de Egiptujo, irante ankaŭ en la malproksiman Atlan- tidon, pri kiu pluraj regionoj de Ameriko havas grandajn vestiĝojn.
Malgraŭ la lecionoj ricevitaj el la saĝa kaj dolĉa parolo de la Kristo, la blankaj homoj forgesis siajn sanktajn devojn.
Granda nombro el tiuj ribelintaj Spiritoj, krom multe da esceptoj, povis reveni en la landon de lumo kaj vero nur post multe da jarcentoj da elaĉetaj suferoj; sed aliaj, malfeliĉaj kaj neprogresemaj, ankoraŭ restas sur la Tero, en la fluantaj tagoj, kontraŭante la ĝe- neralan regulon pro sia granda pasivo da kriantaj debetoj.
Kvar grandaj popoloj
Teksante la saktan himnon de siaj rememoroj, la rasoj de Adamo havis neprecizan ideon pri sia antaŭa situacio.
La tradicioj pri la perdita paradizo iris de gene- racioj al generacioj, ĝis ili restis skribitaj sur la paĝoj de la Biblio.
Tiuj defalintaj kaj ekzilitaj estaĵoj, laŭ la maniero de siaj pasintaj vivoj en la distanca mondo de Kapelo, dum la sinsekvo de la jaroj, kuniĝis en kvar grandajn grupojn, kiuj poste fiksiĝis inter la plej antikvaj po- poloj, laŭ la similaĵoj de sento kaj lingvo, kiuj asociis ilin en la konstelacio de Koĉero.
Ree kunigite en la daŭro de la Tempo, ili tiel formis la grupon da Arjoj, la civilizacion de Egiptujo, la popolon de Izraelo kaj la kastojn de Hindujo.
De la Arjoj devenas la plimulto de la blankaj popoloj de la hind-eŭropa familio; sed al tiu devenintaro estas necese alkalkuli la Latinojn, la Keltojn, la Grek- ojn, krom ankaŭ la Ĝermanoj kaj la Slavoj.
La kvar grandaj amasoj da ekzilitoj estis la antaŭul- oj de la tuta organizo de la estontaj civilizacioj, alport- ante multe da bonoj en la sinon de la flava kaj nigra rasoj, jam ekzistantaj.
Estas tre interesa la studo de ilia konduto tra la Historio. Per tiu studo estas eble ekzameniĝi la eraroj kaj virtoj, kiujn ili alportis el sia malproksima paradizo, kaj ankaŭ la antagonismoj kaj idiosinkrazioj propraj al ĉiu el ili.
La promesoj de la Kristo
Aŭdinte la parolon de la Dia Majstro, antaŭ ol ekloĝi en la mondo, la rasoj de Adamo, en siaj izolitaj grupoj, konservadis memoron pri la promesoj de la Kristo, kiu siavice plifirmigis ilin ĉe la amasoj, sendante al ĉi tiuj, de tempo al tempo, siajn misiistojn kaj kurierojn.
Jen tial, ĉar la epopeoj de la Evangelio estis antaŭ- viditaj kaj laŭditaj kelke da jarmiloj antaŭ la alveno de la Plejalta Sendito.
La senditoj de la Senfino predikis en la multemil- jara Ĉinujo, pri la ĉiela figuro de la Savanto, multe da jarcentoj antaŭ la alveno de Jesuo. La inicitoj en Egiptujo atendadis Lin, kun siaj profetaĵoj. En Persujo oni idealigis lian mision, antaŭvidante liajn paŝojn sur la vojoj de la tempo venonta; en la veda Hindujo estis konata preskaŭ la tuta evangelia historio, kiun la suno de la estontaj jarmiloj prilumos en la malglata regiono de Palestino, kaj la popolo de Izraelo, dum multe da jarcentoj, laŭdis liajn diajn glorojn pri la altigo de la amo kaj rezignacio, de la kompato kaj sufero, per la parolo de siaj plej eminentaj profetoj.
Ia kaŝita intuicio prilumis la diveneman spiriton de la popolaj amasoj.
Ĉiuj popoloj Lin atendadis en sia akceptema medio; ĉiuj Lin volis, lokalizante en siaj vojoj lian noblegan kaj dian mienon. Sed, malgraŭ tio, ke Li iun tagon aperis en la mondo, kiel Ĝojo al ĉiuj malgajuloj kaj Providenco al ĉiuj malfeliĉuloj, en la ombro de la trono de Jiŝaj, la Filo de Dio en ĉiuj cirkonstancoj estos la Vorto de Lumo kaj Amo de la Komenco, kies genealogio perdiĝas en la polvo de la sunoj, rulantaj en la Senfino. (*)
Inter la nigra kaj flava rasoj, kaj ankaŭ inter la grandaj primitivaj grupoj de Lemurio, de Atlantido kaj de aliaj regionoj neprecize restintaj en la amaso da scioj de la popoloj, tiuj ekzilitoj el "Capella" utile laboris, akirante provizon da amo por siaj sekaj konsciencoj. Kiel vidite, ne okazis malprogreso, sed ĝusta providenco de administrado, laŭ la merito de ĉiu, sur la kampo de laboro kaj sufero por la saviĝo. - (Noto de Emanuelo.)