Выбрать главу

IV

LA EGIPTA CIVILIZACIO La egiptoj

El la Spiritoj ekzilitaj sur la Teron, tiuj, kiuj konsistigas la egiptan civilizacion, estis la plej multe distingiĝintaj en la praktikado de la Bono kaj en la kulto por la Vero.

Cetere estas necese konsideri, ke ili estis tiuj, kiuj malpli da ŝuldoj posedis antaŭ la tribunalo de la dia justeco. Pro siaj grandaj moralaj kapitaloj, ili konservis en sia interno ian pli vivan rememoron pri siaj spertoj, en sia malproksima patrujo. Unu sola deziro ilin regis, nome diligente labori por iun tagon reveni en siajn brilegajn penatojn. Ia torturanta resopiro pri la ĉielo estis la bazo de ĉiuj iliaj religiaj organizoj. En nenia civilizacio de la Tero la kulto por la morto estis tiel alte elvolviĝinta. En ĉiuj koroj loĝis la dezirego reveni al la fora planedo, al kiu ili sentis sin ligitaj per la plej sankta amo. Tiu estis la motivo, kial, reprezentante unu el la plej progresintaj civilizacioj de ĉiuj tempoj, la valoroj de la antikva Egiptujo malaperis por ĉiam de sur nia tuŝebla planedo. Post kiam ili ĉiamigis per la Pi- ramidoj siajn modernajn konojn, ĉiuj Spiritoj de tiu afrika regiono revenis sur sian astran patrujon.

La sekreta scienco

Pro la menciitaj cirkonstancoj, la egiptoj portis kun si ian sciencon, kiun la evoluo de tiu epoko ne kompren- adis.

La grandaj majstroj el la antikveco tiam estis dev- igitaj ricevi la amason de iliaj tradicioj kaj rememoroj en la privata apartaĵo de la temploj, kontraŭ la plej teruraj promesoj de la inicitoj pri iliaj misteroj. La profundaj scioj restis konataj nur de la plej altrangaj sacerdotoj de tiu epoko, laŭ la plej granda zorgo rilate la inicadon.

Grekujo mem, kiu prenis de ili la spiriton de iliaj konceptoj plenaj de poezio kaj beleco per iniciativo de siaj plej eminentaj filoj, en fora pasinteco, ne ricevis la tutan veron pri la misteraj sciencoj. Tio estas des pli vera, ĉar la inicadoj en Egiptujo kuntrenis terurajn provojn por la kandidato al la scienco de la vivo kaj de la morto - faktoj, kiuj inter la grekoj estis motivo por neforgeseblaj festoj.

La egiptaj saĝuloj bone konis la neoportunecon pri la grandaj spiritaj revelacioj en tiu fazo de la surtera progreso; veninte de iu mondo, pri kies luktoj, en la laborejo de perfektiĝo, ili konservis la plej vivajn re­memoroj n, la plej eminentaj sacerdotoj konis la vojon irotan de la surtera homaro. El tio venas la misteroj de inicado kaj la speciala graveco al ili atribuita de la rondo da saĝuloj de tiu tempo.

La simbola politeismo

En la esoterismaj rondoj, kie aŭdiĝis la saĝa parolo de la tiamaj grandaj majstroj, oni sciis pri la ekzisto de Dio Unika kaj Absoluta, Patro de ĉiuj homoj kaj Providenco de ĉiuj estaĵoj, sed la sacerdotoj ankaŭ konis la funkcion de la Spiritoj senditaj de Jesuo por la plen- umado de ĉiuj fizikaj kaj sociaj leĝoj de nia planedo, pro siaj antaŭaj spertoj.

El tiu kaŝita kunvenejo por sekretaj instruoj, tiam venis la politeisma ideo pri nombraj dioj, kiuj estus mastroj de la Tero kaj de la ĉielo, de la homo kaj de la Naturo.

La homamasoj postulis tiun simbolan politeismon por la grandaj eksteraj festoj de la religio.

La tiamaj sacerdotoj jam konis tiun malfortaĵon de la junaj animoj de ĉiuj tempoj, kontentigante ilin per la ekzoteraj esprimoj de siaj plej altaj lecionoj.

El tiu penso honori la nevideblajn fortojn, kiuj kontrolas la naturajn fenomenojn, naskiĝis la mitologio de Grekujo ĉe la aromo de la arboj kaj ĉe la sono de la fluto de la paŝtistoj en konstanta kontakto kun la Na- turo, nomante ilin dioj por la spirito de la homamasoj.

La kulto por la morto kaj la metempsikozo

Unu el la ĉefaj trajtoj de tiu granda popolo estis ĝia insista kaj konstanta zorgo pri la Morto. Ĝia vivo estis nur ia klopodo por bone morti. Ĝiaj papirusoj kaj freskoj estas plenaj de konsolantaj misteroj pri la transtombo.

Tio estas komprenebla. Tiu granda popolo de la faraonoj konservis la rememoron pri sia dolora ekzilo sur la malluman surfacon de nia tera mondo. Kaj tia humiligo tiom doloris ĝin, ke el la rememoro pri sia pasinteco ĝi kreis la teorion pri la metempsikozo, kred- ante, ke la animo de homo povas reveni en la korpon de ia senraciulo, laŭ puna ordono de la dioj. La me- tempsikozo estis frukto de ĝia amara impreso pri la al ĝi trudita peniga ekzilo sur la teran medion.

Tial oni elpensis ian serion da ritoj kaj ceremonioj por soleni la revenon de siaj fratoj al la spirita patrujo.

La misteroj de Izisa kaj Oziriso estis nenio alia, ol simboloj pri la spiritaj fortoj direktantaj la fenomen- ojn de la morto.

La egiptoj kaj la psikaj sciencoj

La psikaj sciencoj de la nuneco jam estis familiaraj al la grandaj sacerdotoj en la temploj.

La destino kaj la komunikiĝado de la mortintoj kaj la plureco de la ekzistadoj kaj de la mondoj estis problemoj solvitaj kaj konataj de ili. La studo pri iliaj pentraĵoj certigas la verecon de niaj asertoj.

En granda nombro da freskoj la surtera homo prezentas sin akompanata de dia spirita duoblaĵo. La papirusoj montras al ni iliajn progresintajn konojn en tiu rilato, kaj per ili la modernaj egiptologoj povas rekoni, ke la inicitoj sciis pri la ekzisto de la spirita antaŭekzistanta korpo, kiu organizas la mondon da aferoj kaj formoj. Iliaj konoj pri la sunaj energioj rilate la homan magnetismon estis multe pli superaj, ol tiuj de la nuneco. El tiuj konoj naskiĝis la procedoj por mumiigo de korpoj, kies receptoj perdiĝis en la indife- renteco kaj en la malkvietiĝo de aliaj popoloj.

Iliaj reĝoj estis altigitaj al la plej alta grado de inicado, tenante en siaj manoj ĉiujn spiritajn povojn kaj ĉiujn sanktajn konojn. Tial ilia elkarniĝo kaŭzis la magian koncentriĝon de ĉiuj voloj, por ĉirkaŭigi ilian tombon per adorado kaj plej alta respekto. Tiu amo ne montriĝis nur en la solenaj agoj de la mumiigo. Ankaŭ la loko de la tomboj estis sanktigita de stranga magne- tismo. La grandaj direktantoj de tiu raso, rajtantaj tiajn adoradojn, estis konsiderataj indaj je la tuta paco en la silento de la morto.

En tiuj magnetismaj saturadoj, ankoraŭ defiantaj la jarmilojn, kuŝas la motivoj de la amara tragedio de Lordo Carnavon kaj de kelke el liaj kunuloj, kiuj la unuaj penetris en la funebran ĉambron de Tut-Ankh-Amon, kaj ankoraŭ tial multfoje en la nunaj tempoj la anglaj aviadistoj rimarkis nefunkcion de siaj radiofoniaj aparatoj, kiam iliaj maŝinoj transflugas la limigitan atmosferon de la santa valo.

La piramidoj

La ama helpado de la Kristo ne mankis ĉe la marŝo de tiu popolo plena de morala nobleco. Li sendis al ĝi helpantojn kaj kurierojn, kiuj inspiris al ĝi tiujn real- igaĵojn, kiuj transpasis ĉiujn tempojn kaj kaŭzas miron kaj respekton de la posteuloj en ĉiuj jarcentoj.

Tiuj ekzilitaj animoj, kiuj distingiĝis per la plej interesaj spiritaj karakteroj, ĝustatempe eksciis, ke ilia ekzilo venis al la fino. Impulsite de la fortoj de la Supro, tiu rondo da inicitoj sugestiis la konstruadon de la grandaj piramidoj, kiuj restis kvazaŭ eterna mesaĝo por la estontaj civilizacioj de la terglobo. Tiuj grandiozaj monumentoj havos samtempe duoblan celon: ili prezentos la plej sanktajn templojn de studo kaj inicado kaj ankaŭ ili estos por la posteularo ia libro de la pasinteco, kun siaj nevulgaraj profetaĵoj antaŭ la obskuroj de la estonteco.

Tial stariĝis la grandaj konstruaĵoj, mirigantaj la inĝenierarton de ĉiuj tempoj. Sed ne estas tiu koloso el milionoj da tunoj da ŝtonoj nek tiu herkulesa klopodo de la laboro por ilia kunmeto, kio ravas kaj impresas ĉiujn, kiuj rigardadas tiujn monumentojn. La piramidoj montras la plej eksterordinarajn konojn de tiu grupo da Spiritoj, lernantaj la verojn de la vivo. Krom tiuj konoj tie troviĝas ankaŭ la estontaj gvidiloj de la surtera homaro. Ĉiu mezuro havas sian simbolan esprimon rilate la kosmogonian sistemon de nia planedo kaj ties pozicion en la suna sistemo. Tie troviĝas la ideala meridiano, trapasanta pli da kontinentoj kaj malpli da oceanoj, per kiu oni povas taksi la longecon de la loĝeblaj teroj, la proksimuman distancon inter la Suno kaj la Tero, la longitudon, kiun trakuras la terglobo sur sia orbito en la daŭro de unu tago, la precesion de la ekvinoksoj kaj multajn aliajn sciencajn konkerojn, kiuj nur nun est­as konfirmataj de la moderna astronomio.