Выбрать главу

La arjoj el Hindujo tamen ne kompatis la malpli progresintajn rasojn, kiujn ili trovis sur sia vojo kaj kies evoluo devus esti al ili motivo de reboniga laboro sur la Tero; la aborigenoj estis konsiderataj parioj de la socio, al kies membroj ili ne povis proksimiĝi, ne ricev- ante gravajn punojn kaj severajn turmentojn.

Ankoraŭ hodiaŭ la iluminita spirito de Gandhi, dev- igita agi en la sfero de la plej atenta psikologio pri siaj samrasaj fratoj, ne sukcesis forigi el la sino de la granda popolo el inicitoj kaj profetoj tiujn sociajn absurdaĵojn. La parioj estas la skorio de ĉiuj estaĵoj kaj estas dev- igitaj fari alarman signalon, kiam ili iras sur la vojo, ke la feliĉuloj foriĝu de ilia malbonfara kontaĝo.

Sed estas realaĵo, ke la suverenaj raĝoj, sub la favorkora influo de la Kristo, revenas al la samaj vojoj sur kiuj ili iris sur la dorso de elefantoj ornamitaj per multekostaj ŝtonoj, kiel malfeliĉaj almozuloj, elpagante la pasintecon per amaraj kaj elaĉetaj provoj. La humil- igintoj de la malfeliĉuloj, de sur la alto de siaj brilantaj palacoj revenas sur la samajn vojon, kovrite per kancer- aj vundoj, montrante siajn mizeron kaj malriĉecon.

Estas mirinde, ke nenia popolo sur la Tero havas pli da scioj pri la reenkarniĝo, ol la hinda, konscianta pri tiu sankta veraĵo, ekde la komenco de sia organizo en tiu ĉi mondo.

Antaŭ Jesuo

Post la kulisoj de la civilizacion ni devas rekoni, ke Hindujo estis la lulilo de ĉiuj filozofioj kaj religioj de la homaro, inkluzive materialismon, kiu tie naskiĝis el la skolo de la ĉarvakoj. (#)

Ia dankosento ekposedas nian animon, kiam ni ek- zamenas la spiritan grandecon de tiu popolo kaj ties misterajn belaĵojn, sed super ĝiajn joganojn kaj mahatm- ojn ni devas loki la luman figuron de Tiu, kiu estas la lumo de la mondo, kaj kies veno sur la Teron okazis por alporti la palmon de konkordo kaj de frateco, por

(*) Ĉarvakoj, disĉiploj de Ĉarvako, materialisma hinda filozofo, kiuj malakceptas la fundamentajn principojn de la hinda teologio, nome la senmortecon de la animo, la leĝojn de karmo, la religiajn ritojn ktp. Laŭ ili materio estas la sola realaĵo. - La Trad.

ĉiuj koroj kaj ĉiuj popoloj, detruante la limon, kiu apartigas la spiritojn, kaj forigante la ferajn katenojn de la sociaj kastoj, ke la amo de la animoj anstataŭu la rasan antaŭjuĝon, en lia senfina regado.

VI

LA HIND-EŬROPA FAMILIO La sinsekvaj migradoj

Se la hinda kaj egiptaj civilizacioj difiniĝis en la mondo, en nemultaj jarcentoj, tio sama ne okazis al la arja civilizacio, komenconta en Eŭropo siajn evoluajn movadojn.

Nur post multe da jarcentoj fariĝis regulaj ĝiaj sinsekvaj migradoj sur la ebenaĵoj de Persujo. El Irano eliris preskaŭ ĉiuj fluoj de blanka raso, kiuj poste estos la genealogiaj trunkoj de la hind-eŭropa familio.

Kiel ni asertis, la arjoj, kiuj serĉadis novajn emoci- ojn de ia nekonata lando, estis en sia plejmulto spiritoj ribelintaj kontraŭ la kondiĉoj de sia ekzilejo; nemulte inklinite al la religiaj laboroj, kiuj pro forto de la cir- konstancoj altrudis ian disciplinon je rezignacio kaj humileco, ili ne zorgis pri la konservado de sia tradi- ciismo, sopirante konkeri ian novan paradizon kaj tiel serenigi siajn angorajn afliktiĝojn.

La neekzisto de historiaj sciigoj

En tio kuŝas la motivo, kial la historiistoj havis malmulte da scioj pri la primitivaj arjoj, kiuj plantis la celstangojn de la eŭropa civilizacio.

Kvazaŭ vojirantoj al nekonataĵo, ili erarvagis sur la senhomaj ebenaĵoj kaj montoj ne tiel, kiel la hebrea popolo, fide konservanta la dian parolon, sed senkonsilaj kaj sen espero, nur kalkulante je siaj propraj fortoj, pro sia libera kaj ribelema karaktero.

Iliaj invadoj en sovaĝajn tribojn de Eŭropo datiĝas de pli-malpli dek mil jaroj antaŭ la veno de la Kristo, malgraŭ tio, ke la homaro lokalizas ilian marŝon nur kvar mil jarojn antaŭ la granda okazaĵo en Judujo. Vere, pro sia psikologia situacio, la primitivaj arjoj de la Malvona Mondo ne postlasis spurojn sur la kampo de la fido, sola vojo en tiuj tempoj, sur kiu ia raso povus signi sian restadon sur la Tero. Ili ne konservadis la buŝan historion de ia religio, ĉar ili ĝin ne posedis. Pli ribelemaj kaj malmolkoraj ol ĉiuj ceteraj kunloĝantoj ekzilitaj sur la terglobon, iliaj rememoroj pri la antaŭa vivo en la pli superaj mondoj, kia tiu de ili spertita en la sistemo de Kapelo, turnis sin en internan, amaran kaj doloran ribelon kontraŭ la diaj decidoj. Nur tre malfrue, en la daŭro de la jarmiloj, la Keltoj revenis al la dia kulto, respektante la fortojn de la Naturo, ĉe la sanktaj kverkoj, kaj la Ĝermanoj komencis siajn devotaĵojn ĉe la fajro, kiu personigis en ilia okuloj la potencon, kiu kreas la estulojn kaj aĵojn, dum aliaj popoloj ekoferis viktimojn kaj objektojn al siaj multenombraj dioj.

La granda virto de la eŭropaj arjoj

Sed la favorkoreco de la Kristo neniam ĉesis akom- pani tiun grandan popolon en ĝia aflikta ekzilejo. Sub la influo de liaj senditoj la migrantaj fluoj el Azio di- vidiĝis en plurajn grupojn, kiuj penetris en Eŭropon, ekde Peleponezo ĝis la vastaj regionoj de Rusujo, kie troviĝas la antaŭuloj de la Grekoj, Latinoj, Samnianoj, Umbrianoj, Galloj, Scitoj, Iberoj, Romanoj, Saksoj, Ĝermanoj, Slavoj. Tiuj triboj asimilis ĉiujn renkontitajn elementojn en siaj vojoj, akcelante iliajn paŝojn direkte al progreso kaj perfektiĝo. Dum la Semidoj kaj Hindoj perdiĝis en la kristaliĝo de sia religia fiero, la arjaj familioj de Eŭropo, kvankam ribelintaj kaj malmolkoraj, kunfratiĝis kun la sovaĝulo kaj en tio kuŝas ilia plej granda virto. Asimilinte la aboriganojn, ili kreis la pre- misojn de ĉiu progresoj de la estontaj civilizacioj. En tiu movado por starigo de ia nova "habitat" (*), ili organizis la unuajn politikajn nociojn pri kolektiva vivo, kaj ĉiu tribo elektis estron por la direktado de sia vivo en komuneco. La agrikulturo, la paŝtistaj aktivecoj ri- cevis de ili la unuajn impulsojn sur la necertaj vojoj de tiuj, kiuj devenis de la eŭropa "primato". Per la ekono- miaj organizoj, originantaj el la rekta trakto kun la grundo, ili vidigis la rememoron pri siaj luktoj en la antikva mondo, kiun ili forlasis. Sufiĉis, ke oni inaŭguris sur la Tero la rajton de proprieto, por ke la ĝermo de aparteco kaj ĵaluzo, de ambicio kaj egoismo detruis iliajn bonfarajn klopodojn...

La konkuroj inter la triboj en la komuna vivo pelis ilin al la unuaj fratomurdaj bataloj.

Mediteraneo kaj la Norda Maro

En tiu epoko aliaj geologiaj fenomenoj skuas la vivon de la terglobo.

Jesuo bezonis starigi la definitivajn trajtojn de la granda civilizacio, kies komencoj jam estis vidataj; kaj el tiuj fizikaj skuoj de la terglobo venas renoviĝoj, difinantaj Mediteraneon kaj la Nordan Maron, kiuj limigis la agon de tiuj amasoj da laborantoj por la kolektiva evoluado.

La Kristo povosciis valorigi la aktivecon de la hind-eŭropa familio, kiu, se ĝi estis la plej ribelinta kontraŭ la planoj de la Supro, ankaŭ estis la sola, kiu kunfratiĝis kun la sovaĝulo, perfektigante liajn rasajn karakterojn, ne laciĝante en la ago konstrui la laborejojn de la estonteco. Dum jarmiloj Li faciligis ĝiajn ĉagren- ojn sur la vojo superplena de luktoj kaj obstinaj doloroj. Tial Li sendis al ĝi kurierojn, en ĉiuj cirkonstancoj, kon- tentigante la kaŝitajn petojn de ĝia koro, dum la eduka laboro de la primitivaj triboj de la kontinento. Li mildigis ĝiajn afliktojn kaj amarecon, helpante rekonstrui la templon de la fido en la sinsekvo de la generacioj. En la arbaroj de Armoriko la antikvaj Keltoj starigis la altar- ojn de la kredo inter la sanktaj arboj de la Naturo. Dolĉaj spiritaj revelacioj falas en la animon de tiu mistika kaj laborema popolo, kiu tre longe antaŭ la saksoj loĝatigis la regionojn de Britujo.

La reenkarniĝo de multenombraj helpantoj de la Majstro, ĉe liaj diaj laboroj, okazigas novan fazon da evoluo en la sino de la hind-eŭropa familio, jam karak- terizita per la plej diversaj rasaj mienoj. Dum la Ĝer- manoj kreas novajn aspektojn de progreso, Latio stariĝas en la Centra Italujo, inter Etruskujo kaj Kampanio; Grekujo fariĝas loĝata de majstroj kaj kantistoj kaj la tuta orienta Mediteraneo elvolviĝas per la uzo de la skribo akirita ĉe la najbareco al la civilizacioj pli pro- gresintaj.