Выбрать главу

La nordanoj kaj la mediteraneanoj

Sed la fenomeno de la interŝanĝoj kaj la unuaj komercaj impulsoj starigis longan serion da baroj inter la rilatoj de tiuj popoloj. Sur unu flanko estis la nordan­oj kaj sur la dua restadis la mediteraneanoj, en akra kaj konstanta batalo. La konkuro ekbruligas al tiuj homgrupoj la fajron de milito, sub la trankvila ĉielo de la Malnova Mondo. Unuj kaj duaj prenas la primitivajn armilojn por la batalo de ekstermado kaj detruado de la malamikaj grupoj, kaj la landlima linio de la diskut- antoj logiĝas ĝuste sur la loko, kie hodiaŭ estas la limoj de la nuntempaj Francujo kaj Germanujo.

Tiel estas klarigata tiu intenseco de la rasa malamo inter du nacioj, konsiderataj la plej progresintaj kaj laboremaj sur nia planedo. Tia psikologia situacio inter ili ambaŭ devos turni sin en historian fatalon, devenentan de la kolizioj inter la Ĝermanaro kaj la Latineco, en la primitivaj epokoj. Sed kio ne estas pravigebla, tio estas la ĉiamigo de tiuj malamoj en la daŭro de la tempo, tial sin trudas, kiel nepran konstantan neceson, la koncentr- iĝo de ĉiuj pensoj, celantaj la ĝeneralan fratecon.

Origino de la racionalismo

Kiel klarigite, la arjoj de Eŭropo ne posedis grand- ajn religiajn valorojn dum sia primitiva formado, pro la praktika sento, kiu karakterizis ilin, en la unuaj tempoj de ilia organizado.

La racionalismo de iliaj konceptoj, la inklino al la pozitivaj sciencoj kaj la amo al la hegemonio kaj libereco estas tiamaniere klarigitaj de la esploro de iliaj komenc- oj. Rilate religion preskaŭ ĉiuj iliaj paŝoj estis direktataj de la semidaj kaj hindaj popoloj, sed pro la kulturo de la racio ili povis perfektigi la sciencon ĝis la kulminoj de la modernaj konkeroj.

La mondo, se ĝi multfoje estis malhelpata de iliaj maltrankviloj kaj de iliaj renovigaj bataloj, multon ŝuldas al ili pro ilia decida kaj sincera kunlaborado sur la kampo de penso, en ĉiuj epokoj kaj evoluaj periodoj.

La admonoj de la Kristo

Ilia kunfratiĝo kun la primaraj teranoj renkontitaj sur ilia vojo estas sankta ŝuldo de la homaro al iliaj surteraj laboroj.

La Sinjoro de la semado kaj de la kultivejo konas tiun ilian grandan virton kaj tial la ĉiaspecaj admonoj estas senditaj de Li en la Supro, en la fluantaj tempoj, al la eŭropaj nacioj, ke ĉi tiuj sin gardu de ekstermado kaj tera detruado, tirante ilin el la primitiveco ĝis pli alta nivelo de perfektiĝo pri la grandaj laboroj, kons- truantaj la ĝeneralan evoluadon; se ili multe eraris, ili ankaŭ estis tre sinceraj, ĉar ilia maltrankvilo celis starigi ian novan paradizon al si mem kaj al la surteraj homoj, kun kies familioj ili kunfratiĝis de la komenco. Mankis al ili spiritaj valoroj por perfekta religia bazo, situacio, kiun ili sendube kreis al la profitado de la libera volo; sed la Kristo, en la doloraj transiĝoj de ĉi tiu jarcento, devos subteni iliajn agojn plej indajn kaj purajn, sur la spirita kampo, kaj en la psikologia momento de la grandaj transformiĝoj la frukto de iliaj fekundaj labor­oj estos profitita, kiel nova semo por la estonta civi- lizacio.

VII

LA POPOLO DE IZRAELO Izraelo

El la Spiritoj ekzilitaj sur la Teron, la hebreoj estis tiuj, kiuj konsistigis la plej fortan kaj plej homogenan rason, tenante senŝanĝaj siajn karakterojn dum ĉiuj aliiĝoj.

Ekzamenante tiun admirindan popolon, en ĝia fora pasinteco, ni rekonos, ke, se granda estis ĝia certeco pri la ekzisto de Dio, ankaŭ tre granda estis ĝia fiero, rilate ĝiajn konceptojn pri la vero kaj la vivo.

Konsciante la superecon de siaj valoroj, ĝi neniam preterlasis la okazon montri sian vantan spiritan aris- tokratecon kaj tenis sin malmulte inklina al perfekta kunevivado kun la aliaj rasoj de la terglobo. Sed honore al la vero, ni estas devigataj rekoni, ke Izraelo en evi- denta paradokso, antaŭirante la konkerojn de la ceteraj popoloj, instruis de ĉiuj tempoj fratecon, kun neskuebla kaj senmorta fido. Sen patrujo kaj sen hejmo, tiu heroeca popolo povoscias vivi en ĉiuj sociaj kaj politikaj klimatoj, praktikante la homan solidarecon, en siaj plej bonaj tradicioj de laboro; tamen ĝia historia ekzistado estas dolora leciono pri la pereigaj sekvoj de fiero kaj ekskluzivemo.

Moseo

La legendoj pri la Babelturo ne estas mito en la antikvaj paĝoj de la Malnova Testamento, ĉar la ekzilo sur la Teron ne tiom pezis sur aliaj ekzilitaj rasoj, kiom sur la fiera animo de la hebreoj, neadaptitaj kaj ribel- intaj en mondo, kiu ilin ne komprenis.

Ne serĉante ĝiajn praulojn antaŭ ol Moseo, ni renkontos tiun grandan leĝiston saturiĝantan per ĉiuj konoj pri inicado, en la antikva Egiptujo, kie lia spirito ricevis zorgan edukadon, sub la influa presiĝo de Termutisa, kies frateca karitato lin akceptis.

Kiel sendito de la Dia Majstro, Moseo tiam penas koncentri sian popolon por la granda eliro, por serĉado de la Promesita Lando. Neordinara mediumo, li realigas grandajn farojn antaŭ siaj ravitaj fratoj kaj kunuloj. Tiam li sur Sinajo ricevas de la senditoj de la Kristo la dek ordonojn, kiuj estas ĝis nun la bazo de la tuta justeco de la mondo.

Antaŭ ol forlasi la luktojn sur la Tero, en sia ekstaza vido pri la Promesita Lando, Moseo donas al la posteularo siajn tradiciojn en la Pentateŭko, komenc- ante la konstruadon de la plej alta religia scienco de ĉiuj tempoj, por la estontaj kolektivoj.

Judismo kaj Kristanismo

Studante la historion de la izraelida popolo, oni rimarkas, ke la Malnova Testamento estas ia sekreta sciaro de la inicitoj de la juda popolo, kaj ke nur la grandaj majstroj de tiu raso povis fidele interpreti ĝin, en la foraj epokoj.

Eminentaj francaj spiritualistoj, en ĉi tiuj lastaj tempoj, penis penetri en ĝiajn mallumajn sekretojn kaj tamen proksimiĝinte al la realeco rilate la interpretojn, ne estis eble al ili solvi la multajn problemojn, kiujn naskas ĝiaj esprimoj.

Tiuj libroj de la izraelidaj profetoj estas saturitaj de enigmaj kaj simbolaj vortoj, prezentante monumenton parte deĉifrita de la sekreta scienco de la hebreoj. Sed, malgraŭ ĝia sfinksa mieno, ĝi en sia tuto estas poemo de eternaj lumoj. Kun tiu sama nedetruebla ĉarmo je kredo kaj beleco ĝiaj himnoj de amo kaj espero venkis ĉiujn tempojn. Ĝuste tial, flanke de la Evangelio, la Malnova Testamento enhavas senmortajn lumojn por la spirita vidkapablo de ĉiuj koroj. Iu perfekta ligilo kun- igas la du Leĝojn, kiuj estas du malsamaj stadioj de la homa progreso. Moseo, per la kruda esprimo de sia primitiva parolo, ricevas el la spirita mondo la bazajn leĝojn de Sinajo, konstruante tiamaniere la grandan fundamenton de la morala perfektiĝo de la mondo; kaj Jesuo sur Taboro instruas la homaron ellasi el la ombr- oj sur la Tero sian dian flugon en la lumojn de la ĉielo.

Monoteismo

Sed kio pli mirigas ĉe tiuj migrantaj kaj senprotekt- aj triboj, tio estas la spirita forteco, kiu nutris ilian fidon sur iliaj plej kuraĝaj kaj dornoplenaj vojoj.

Dum la egipta civilizacio kaj la hindaj inicitoj kreis la politeismon por kontentigi la postulojn de la epoko, tratolerante la nekonstantecon de la homamasoj, la po- polo de Izraelo nur kredis al la ekzistado de la Ĉiopova Dio, por kies amo ĝi lernis suferi ĉiujn ofendojn kaj elteni ĉiujn turmentojn.

Kvardek jaroj sur la dezerto estis por tiu popolo kvazaŭ ia kurso pri firmigo de ĝia komunikiĝanta kaj arda fido.

Jesuo sekvis ĉiujn ĝiajn paŝojn, helpante ĝin en ĉiuj malfacilaj okazoj de ĝia vivo, kaj ankoraŭ estis sub lia alta protektado, ke la regnoj de Izraelo kaj de Jehudo organiziĝis en Palestino.