Ŝtona vizaĝo de Oskar iom ruĝiĝis.
Mi certigas vin, - prononcis li tre ĝentile, - ke mi ne estas intelo, kaj neniam en la vivo mi estis en «Musteleto».
Kio, ĉu laŭ vi mi mensogas? - diris Ilina.
Tiam mi, ĉiuokaze, deprenis de la tablo la botelon, kaj metis ĝin sub la brakseĝon.
Mi estas alveturinto, - diris Oskar. - Turis-
to.
Ĉu vi venis delonge? - diris mi, por malSarĝi la situacion.
Ne, antaŭnelonge, - respondis Oskar.
Kiel antaŭe li rigardis la muron. Li estis homo kun fera eltenemo.
Ha-a! - subite diris Ilina. - Mi memoras... Tio estas mi kiu ĉion konfuzis. - Ŝi ekridegis. - Certe neniu intelo vi estas... Ja antaŭhieraŭ vi estis ĉe ni en Buroo. Vi estas vojaĝ-komercisto, ĉu? Vi proponis al la administranto stokon da iu aĉaĵo... «Djugon»... «Djupon»...
«Devon», - sufloris mi. - Estas tia insekt- forpelilo, «Devon».
Oskar unuafoje smajlis.
Tute ĝuste, - diris li. -Sed mi, certe, ne estas vojaĝ-komercisto. Mi simple plenumis komision de mia parenco.
Tio estas alia afero, - diris Ilina, kaj saltleviĝis. - Ja vi devis diri tion antaŭe. Ivan, ni ĉiuj devas drinki je la kamaradeco. Mi tele- fonos... Ne, pli bone mi kuros. Kaj vi dume ba- bilu. Mi tuj...
Ŝi elsaltis el la ĉambro, frapferminte la por- don.
Gaja virino, - diris mi.
Jes, ekstreme. Ĉu vi estas lokulo?
Ne, ankaŭ mi estas alveturinto... Kia stranga ideo venis en kapon de via parenco!
Pri kio vi?
Kiu bezonas na «Devon» en kurac-urbo?
Oskap levis la ŝultrojn.
Al mi estas malfacile prijuĝi tion, mi ne estas kemiisto. Sed konsentu ke al ni ofte estas malfacile kompreni agojn eĉ de niaj proksimu- loj, des pli iliajn fantaziojn... Okazas do ke «Devon» estas... kiel vi nomis ĝin?
Insekt-forpelilo, - diris mi.
Se mi ne eraras tio estas por kuloj, ĉu?
Ne tiom por kiom kontraŭ.
Vi, ŝajne, bone komprenas tion, - diris Oskar.
Al mi okazadis uzi ĝin.
Ho, eĉ tiel...
Diable, pensis mi. Kion li volas diri? Li jam ne rigardis la muron. Li rigardis rekte en miajn okulojn, kaj smajlis. Sed se li volis ion diri, do li jam diris. Li leviĝis.
Pli bone mi ne atendos plu, - prononcis li. - Oni, kiom mi komprenas, igos min drinki ĉi tie je kamaradeco. Sed mi alveturis ĉi tien ne drin- ki. Mi alveturis kuraciĝi. Bonvolu transdoni al Rimajer, ke mi telefonos al li hodiaŭ vespere. Ĉu vi ne forgesos?
Ne, - diris mi. - Mi ne forgesos. Se mi diros ke ĉi tie estis Oskar, li komprenos pri kiu temas, ĉu?
Jes, certe. Tio estas mia vera nomo.
Li riverencis, kaj eliris per ritmaj paŝoj, ne retrorigardante, strikta, kaj ial tute nenatura.
Mi enigis la fingrojn en la cindrujon, elektis stumpon sen lipruĝo, kaj kelkfoje enspiris. La tabako ne plaĉis al mi. Mi estingis la cigareds- tumpon. Ankaŭ Oskar ne plaĉis al mi. Kaj Ilina. Kaj ankaŭ Rimajer tre ne ekplaĉis al mi. Mi kon- trolis la botelojn, sed ĉiuj ili estis malplenaj.
Ĉapitro kvara
Mi ne ĝisatendis na Rimajer. Ilina ne reve- nis. Mi tedis sidi en la fumigita ĉambro, kaj so- biĝis en la vestiblon. Mi intencis tagmanĝi, kaj haltis ĉirkaŭrigardante kie estas restoracio. Ĉe mi tuj aperis akceptisto.
Al via priservo, - tenere susuris li. - Aŭ- ton? Restoracion? Taverneton? Salonon?..
Kiun salonon? - scivolis mi.
Frizejan salonon. - Li delikate alrigardis mian hararanĝon. - Hodiaŭ akceptas majstro Gaoej. Mi forte rekomendas.
Mi elmemoris ke Ilina nomis min, ŝajne, «longhara perŝo», kaj diris:
Kio ja, volonte.
Bonvolu sekvi min - diris la akceptisto.
Ni transiris la vestiblon.
La akceptisto malfermetis malaltan larĝan pordon, kaj nelaŭte diris en malplenon de la vasta ejo:
Pardonu, majstro, al vi venis kliento.
Mi petas, - prononcis trankvila voĉo.
Mi eniris. En la halo estis lume kaj bon- odore, brilis nikelo, brilis speguloj, brilis antikva pargeto. De la plafono pendis, de sur brilaj stangoj, brilaj duonsferoj. En centro de la halo staris grandega blanka brakseĝo.
La majstro moviĝis renkonten al mi. Ĉe li estis atentaj senmovaj okuloj, ĝibeta nazo, kaj griza kurta barbeto. Pli ol ion alian li memorigis nejunan spertan kirurgon. Mi timide salutis lin. Li kurte klinis la kapon kaj, pririgardante min de la kapo ĝis la piedoj, komencis ĉirkaŭiradi min. Mi eksentis malkomforton.
Bonvolu konformigi min kun la modo, - diris mi, penante ne lasi lin el la vido.
Sed li mole prenis min je la maniko, kaj kelkajn sekundojn spiris post mia dorso, balbu- tante: «Sendube... Sen iu ajn dubo...».
Poste mi eksentis ke li tuŝis mian ŝultron.
Kelkajn paŝojn antaŭen, mi petas vin, - diris li severe. - Kvin ses paŝojn, kaj poste hal- tu kaj abrupte turniĝu.
Mi obeis. Li penseme rigardis min, pinĉante la barbeton. Al mi ŝajnis ke li dubas.
Tamen, - diris li neatendite, - sidu.
Kien? - demandis mi.
En la brakseĝon, - diris li senpacience.
Mi malleviĝis en la brakseĝon, kaj rigardis kiel li denove malrapide proksimiĝas al mi. Sur lia intelektualega vizaĝo subite aperis esprimo de grandega domaĝo.
Sed kiel eblas tiel? - prononcis li. - Tio ja estas terure!..
Mi ne trovis kion respondi.
Krudaĵo... Misharmonio... - balbutis li. - Aĉe... Aĉe... Aĉe!
Ĉu vere ĝis tiom malbone? - demandis mi.
Mi ne komprenas kial vi venis al mi, - diris li. - Ja vi tute ne aprezas vian aspekton.
De hodiaŭa tago mi komencas aprezi, - diris mi.
Li svingis la manon.
Lasu!.. Mi laboros pri vi, sed... - Li skuis la kapon, impete turniĝis, kaj deiris al alta tablo, surmetita per brilantaj aparatoj.
Dorso de la brakseĝo mole retroĵetiĝis, kaj mi okazis en duonkuSa stato. De supre sur min alSoviĝis granda duonsfro, elradianta varmon, kaj centoj da etaj pingloj tuj ekpikis mian nukon, elvokante strangan senton de doloro kaj plezuro samtempe.
Ĉu pasis? - demandis la majstro, ne retrorigardante. La sento malaperis.
Pasis, - diris mi.
Haŭto ĉe vi estas bona, - elgrumblis la mastro kin iu plezuro.
Li revenis al mi kun kompleto da nekutimaj laboriloj, kaj komencis pripalpi miajn vangojn.
Kaj malgraŭ ĉio Miroza edzigis lin, - diris li subite. - Mi atendis ion ajn, nur ne tion. Post kiam Levant tiom multe faris por ŝi... Ĉu vi memoras tiun momenton kiam ili ploras super mortanta Pini? Oni povis veti je io ajn ke ili por ĉiam estos kune. Kaj nun, imagu, ŝi edziniĝas je tiu literaturisto!
Ĉe mi estas regulo: subkapti kaj subteni iun ajn konversacion. Kiam ne estas sciate pri kio temas, tio estas eĉ interesa.
Por nelonge, - diris mi konvinke. - Litera- turistoj ne estas fidelaj, mi certigas vin. Mi mem estas literaturisto.
Liaj fingroj je sekundo paŭzis sur miaj palpebroj.
Tio ne venis en mian kapon, - konfesis li, - kvankam la geedziĝo estis civila... Mi ne forgesu telefoni al la edzino. Ŝi estis tre ĉa- grenita.
Mi komprenas ŝin, - diris mi. - Kvankam al mi ĉiam ŝajnis ke Levant estis antaŭe enam- iĝinta en tiun... en Pini.
Enamiĝinta? - eksklamaciis la majstro, alirante de alia flanko. - Ja certe li amis ŝin! Freneze amis! Kiel povas ami nur sola, per ĉiuj malakceptita viro.
Kaj tial estas tute nature ke post morto de Pini li serĉis konsolon ĉe ŝia plej bona amikino...
Ĉe amikino... Jes, - dirs aprobe la ma- jstro, tiklante post mia orelo. - Miroza adoris na Pini. Tio estas tre preciza vorto: ĝuste amikino!
En vi tuj sentiĝas literaturisto. Ankaŭ Pini adoris na Miroza...
Sed rimarku, - subkaptis mi. - Ja Pini de komenco mem suspektis ke Miroza ne estas in- diferenta al Levant.
Ho, certe. ili estas neordinare sentemaj al tiuj aĵoj. Tio estis klare al ĉiu, mia edzino tuj turnis atenton je tio. Mi memoras ke ŝi puŝetis min per la kubuto ĉiufoje kiam Pini eksidis sur buklan kapeton de Miroza, kaj tiel ruzete, ĉu vi scias, atende rigardante na Levant...