Выбрать главу

Ĉu vere? Jen kion mi pensus neniam. Vi ne tro similas ripozanton.

Ĝuste tiel devas esti, - diris mi. - Mi alve- turis labori.

Ĉu labori? Kio ja, oni venas al ni ankaŭ por tio. Antaŭ du jaroj vizitis nin Ĝonatan Krajs. Li pentris ĉi tie. - Li ekridis. - Poste, en Romo, lin batis iu papa nuncio, ne memoras mi lian nomon.

Ĉu pro tiu ĉi pentraĵo?

Verŝajne ne. Nenion li pentris ĉi tie. Ĉi tie li tagis kaj noktis en kazino... Iru ni, drinku ion.

Bone, - diris mi. - Vi ion konsilos al mi.

Konsili - tio estas mia agrabla devo, - diris Amad.

Ni samtempe kliniĝis por preni tenilon de la valizo.

Ne valoras, mi mem...

Ne, - oponis Amad. - Vi estas gasto, kaj mi mastro... - Iru ni en tiun taverneton. Tie nun

estas malplene.

Ni eniris sub bluan markezon. Amad sidigis min ĉe tablo, metis la valizon sur malplenan seĝon, kaj ekiris al la verŝa tablo. Ĉi tie estis malvarmete, klakis fridujo. Amad revenis kun pleto. Sur la pleto staris du altaj glasoj, kaj plataj teleretoj kun oretaj pro oleo pecetoj.

Ne tro forta, - diris Amad, - tamen vere

malvarma.

Ankaŭ mi ne ŝatas fortaĵojn matene.

Mi prenis la glason kaj eldrinketis. Estis bonguste.

Gluton - peceton, - konsilis Amad. - Glu- ton - peceton. Jen tiel.

La pecetoj kraketis kaj degelis sur la lango. Laŭ mi ili estis superfluaj. Iom da tempo ni silentis, rigardante el sub la markezo la placon. Busoj, unu post la alia, kun obtuza bruo fori- radis en la ĝardenajn aleojn. Ili ŝajnis grandampleksaj, sed en ilia grandamplekseco estis iu eleganteco.

Tamen tie estas tro brue,- diris Amad. - Perfektaj dometoj, multe da inoj - por iu ajn gusto, maro apude, sed neniu privateco. Mi opinias ke tio ne taŭgos al vi.

Jes, - konsentis mi. - Bruo malhelpos. Kaj mi ne ŝatas ripozantojn, Amad. Mi ne toleras kiam homoj gajas konscience.

Amad kapoklinis, kaj atente metis en la buŝon vican peceton. Mi rigardis kiel li maĉas. Estis io profesia en koncentrita movo de lia suba makzelo. Glutinte li diris:

Malgraŭ ĉio sintezaĵo neniam egalos natu- ran produkton. La gamo ne estas tia... - Li movetis la lipojn, mallaŭte ŝmacis, kaj daŭrigis:

Estas du perfektaj hoteloj en mezo de la urbo, sed, laŭ mia opinio...

Jes, ankaŭ tio ne taŭgas, - diris mi. - Ankaŭ hotelo devigas. Kaj mi ne aŭdis ke iu povus verki ion akcepteblan en hotelo.

Nu, stato estas ne ĝuste tia, - oponis Amad, kritike pririgardante la restintan peceton.

Mi legis iun libreton, kaj tie estis skribite ke oni verkis ĝin ĝuste en hotelo. En hotelo «Flori- do».

Ha, - diris mi. - vi pravas. Tamen vian ur- bon oni ne pripafas per kanonoj.

Cu per kanonoj? Certe ne. Ĉiuokaze ne regule.

Ĝuste tion mi opiniis. Tamen estas ri- markite ke bonan verkon oni povas krei nur en pripafata hotelo.

Amad tamen prenis la peceton.

Estas malfacile ordigi tion, - diris li. - Ni- atempe malfacilas akiri kanonon. Krom tio estus tre multekoste: la hotelo povas perdi la klien- taron.

Hotelo «Florido» ankaŭ perdis siatempe la klientaron. Heminguej (Hemingway) loĝis tie sola.

Kiu?

Heminguej.

Ha... Sed tio estis delonge, eĉ ĉe faŝistoj. Multo ŝanĝiĝis, Ivan.

Jes, - diris mi. - Kaj ankaŭ en nia tempo verkado en hoteloj ne havas sencon.

Dio kun ili, kun hoteloj, - diris Amad. - Mi scias kion vi bezonas. Vi bezonas pensionon. - Li elprenis notlibron. - Nomu viajn kondiĉojn, kaj ni penu elekti ion taŭgan.

Pensiono, - diris mi. - Mi ne scias. Ne. Vi komprenu, Amad, mi ne volas konatiĝi kun ho- moj, kun kiuj mi ne volas konatiĝi. Tio unue. Kaj, due, kiu loĝas en privataj pensionoj? Samaj ripozantoj, al kiuj ne sufiĉas mono por aparta domo. Ankaŭ ili gajas konscience. Ili ordigas piknikojn, drinkadojn kaj kantadojn. Nokte ili ludas banĝon. Krom tio ili kaptas ĉiujn kiujn ili scipovas atingi, kaj igas partopreni konkurson pri plej longa kiso. Kaj, plej grave, - ĉiuj ili es- tas alveturintoj. Sed min interesas via lando, Amad. Via urbo. Viaj urbanoj. Mi diros al vi kion mi bezonas. Mi bezonas komfortan dometon kun ĝardeno. Modera distanco ĝis la centro. Nebrua familio, respektinda mastrino. Ekstreme dezirindas juna filino. Ĉu vi imagas, Amad?

Amad prenis la malplenajn glasojn, iris al la verŝa tablo, kaj revenis kun la plenaj. Nun en la glasoj estis senkolora likvaĵo, kaj sur la telere- toj - mikroskopiaj multetaĝaj sandviĉoj.

Mi konas tian komfortan dometon, - deklaris Amad. - La vidvino estas kvardek-kvin- jara, dudekjara filino, dek-unu-jara filo. Ĝis- drinku ni kaj veturu. Mi opinias ke al vi plaĉos. Prezo estas kutima, kvankam, certe, pli mul- tekosta ol en pensiono. Ĉu vi venis por longe?

Por monato.

Dio mia! Ĉu nur?

Mi ne scias kies progresos la aferoj. Eblas ke mi prokrastos iom.

Vi nepre prokrastos, - diris Amad. - Mi vidas ke vi tute ne imagas kien vi venis. Vi sim- ple ne scias kiel gaje estas ĉe ni, kaj ke ĉe ni oni tute ne devas pensi pri io.

Ni ĝisdrinkis, leviĝis, kaj sub la varmega suno ekiris trans la placon al la aŭtotenejo. Amad paŝis rapide, iom balanciĝante, ŝirminte la okulojn per la verda viziero, kaj senzorge svingante la valizon. El la doganeja pavilono elŝutiĝis vica porcio da turistoj.

Ĉu vi volas honeste? - diris subite Amad.

Volas, - diris mi. Kion alian povis mi diri? Mi estas jam kvardek-jarulo, sed ĝis nun ne ler- nis ĝentile eviti tiun ĉi malagrablan demandon.

Nenion vi verkos ĉi tie, - diris Amad. - Ĉe ni estas malfacile verki ion.

Ĉiam estas malfacile verki ion, - diris mi. - Tamen bone ke mi ne estas verkisto.

Mi volonte kredas. Sed ĉi-okaze tio simple ne eblas ĉe ni. Almenaŭ por alveturinto.

Vi timigas min.

Sed vi ne timu. Vi simple ne volos labori ĉi tie. Vi ne povos sidi ĉe la tajpilo. Al vi estos ofende sidi ĉe la tajpilo. Ĉu vi scias kio estas vivĝojo?

Kion mi diru al vi...

Vi nenion scias, Ivan. Dume vi ankoraŭ nenion scias pri tio. Antaŭ vi staras dek du ron- doj da paradizo. Ridindas, certe, sed mi envias vin...

Ni haltis ĉe longa malferma aŭto. Amad ĵetis la valizon sur la malantaŭan sidlokon, kaj vaste malfermis por mi la pordon.

Mi petas, - diris li.

Do vi jam trairis, ĉu? - demandis mi, ek- sidante.

Li eksidis ĉe la stirilo, kaj funkciigis la mo- toron.

Kion ĝuste?

Dek du rondojn de la paradizo.

Mi, Ivan, jam delonge elektis por mi ŝatatan rondon, - diris Amad. La aŭto senbrue ekruliĝis sur la placo. - La aliaj jam delonge ne ekzistas por mi. Bedaŭrinde. Tio similas maljunecon. Kun ĉiuj ĝiaj privilegioj kaj mankoj...

La aŭto traveturis parkon, kaj ekimpetis sur rekta ombra strato. Mi kun intereso rigardetis flankojn, sed rekonis nenion.

Estis stulte esperi rekoni ion. Oni elŝipigis nin nokte, pluvis, sep mil turmentitaj ripozantoj staris sur la kajo, rigardante brulantan pasaĝer- an ŝipon.

La urbon ni ne vidis, anstataŭ urbo estis ni- gra malseka malplenaĵo, flagretanta per ruĝaj ekflamoj. Tie krakadis, frapadis, disŝire grin- cadis.

Oni finigos nin en la mallumo kiel kuniklo- jn, - diris Robert, kaj mi tuj forpelis lin reen sur la pramon por elpramigi la kirasaŭton.

La descendilo rompiĝis, la kirasaŭto falis en la akvon, kaj kiam Pek eltiris na Robert, blua pro la malvarmo Robert venis al mi kaj diris, klakante per la dentoj:

Ja mi diris al vi ke mallumas...

Subite Amad diris:

Kiam mi estis knabaĉo, mi loĝis apud la haveno, kaj ni iradis ĉi tien bati uzinulojn. Ĉe multaj el ili estis enpugnaj batiloj, kaj oni romp- is al mi nazon. Dum duonvivo mia nazo estis malrekta, ĝis mi riparis ĝin pasintjare... Ŝatis mi interbatiĝi, junaĝe. Mi havis pecon da plum- ba tubo, kaj foje mi estis prizonita je ses mona- toj, sed tio ne helpis. Li eksilentis, smajlaĉante. Mi atendis iom, kaj diris:

Bona plumba tubo ne estas nun akirebla. Nun modas kaŭĉukaj klaboj. - Oni aĉetas ilin ĉe policistoj.

Ĝuste, - diris Amad. - Aŭ oni aĉetas hal- teron, desegas unu globeton, kaj uzadas. Sed buboj jam ne estas tiaj. Nun oni elsendas pro tio...