per la larmigaĵo? Tiuj ja tute kapablas...
Ĉu gravas kiun oni pendumis... Ankaŭ nin oni pendumis je diversaj partoj.
Enfrapi ilin ĝis la naztruoj, kaj ĉio!
Iru mi. Por kio sidi ĉi tie... Ĉe mi jam pirozo komenciĝis, kaj tie, eble, oni jam riparis ĉion...
Hej, bufedisto, knabinoj! Drinku ni la las-
tan!
Mia ĉemizo jam sekiĝis. Mi vestiĝis, kaj kiam la kafejo malpleniĝis, mi alsidis tablon, kaj komencis spekti kiel, en la angulo, du elegante vestitaj nejunaj sinjoroj drinketas per pajlero koktelon.
Ili tuj rimarkiĝis - la ambaŭ, malgraŭ tre varma nokto, estis en striktaj nigraj kostumoj, kaj kun nigraj kravatoj. Ili ne konversaciis, kaj unu el ili ĉiam rigardetis la horloĝon.
Poste mi deflankiĝis.
Nu, doktoro Opir, kion vi opinias pri tiu ĉi droŝko? Ĉu vi estis sur la placo? Ne, certe vi ne estis tie. Sed vane. Estus interese scii kion vi opinias pri tio. Tamen al diablo vin. Ĉu gravas al mi kion opinias doktoro Opir? Sed kion mi mem opinias pri tio? Kion opinias pri tio vi, altkvalita frizista krudmaterialo? Urĝe, kiom eble plej urĝe aklimatiziĝu mi. Oni ne Stopu mian kapon per indukto, dedukto, kaj teknikaj metodoj. Plej gravas urĝe aklimatiziĝi. Eksenti min sia inter ili... Jen ĉiuj ili denove ekiris sur la placon;
malgraŭ ĉio kio okazis, ili tamen denove ekiris sur la placon. Sed mi havas eĉ ne etan deziron iri tien. Mi plezure irus nun hejmen, kaj el- provus mian novan liton. Sed kiam al fiŝuloj? Inteloj, «Devon» kaj fiŝuloj. Inteloj - tio, eble, estas loka ora junularo, ĉu? «Devon»... Necesas konsideri na «Devon». Kune kun Oskar. Kaj nun fiŝuloj...
...Tamen fiŝuloj - tio estas iom vulgare, - nelaŭte, sed tute ne flustre deklaris unu el la nigraj kostumoj.
Mi ekis aŭskulti.
Ĉio dependas de temperamento, - oponis la alia. - Mi, persone, neniom malaprobas na Karagan.
Ankaŭ mi ne malaprobas na Karagan. Sed iom ŝokas tio ke li forprenis sian parton. Ĝentlemano ne agus tiel.
Pardonu, sed Karagan ne estas ĝentle- mano. Li estas nur ĝenerala direktoro. Kaj de tio devenas bagatelemo, komercismo, kaj ioma, mi dirus, kamparaneco...
Ne estu ni tiom severaj. Fiŝuloj - tio estas interese. Se paroli honeste, mi ne vidas kaŭzojn por ke ni ne okupiĝu pri tio. Antikva Metroo - tio estas sufiĉe respektinde. Ŭajld (Wilde) estas pli eleganta ol Nivel (Nivelle), tamen ni ne ri- fuzas pro tio de Nivel...
Ĉu vi serioze pretas?..
Jes, eĉ nun... Bonokaze, la dua sen kvin.
Ĉu ni iru?
Ili leviĝis, ĝentile-amike adiaŭis la bufedis- ton, kaj ekiris al la eliro - elegantaj, trankvilaj, digne memfidaj.
Tio estis mirinda feliĉo. Mi laŭte oscedis kaj,
dirinte: «ĉu sur la placon iri » ekis sekvi ilin,
disŝovante la taburetojn. La strato estis apenaŭ lumigita, sed mi tuj ekvidis ilin. Kiu iris dekstre, estis malpli alta, kaj, kiam ili iris sub lanternoj, videblis ke haroj ĉe li estas molaj kaj malden- saj. Ŝajnas ke ili ne konversaciis plu. Ili preteriris skvaron, turniĝis en tute malluman in- terstraton, deflankiĝis de ebriulo, kiu penis kon- versacii kun lil, kaj subite abrupte, ne unufoje eĉ retrorigardinte, ili plonĝis en ĝardenon antaŭ granda morna domo. Mi aŭdis kiel resone frapiĝis peza pordo. Estis du minutoj antaŭ la dua.
Mi forpuŝis la ebriulon, eniris la ĝardenon, kaj eksidis arĝente farbitan benkon en arbustoj da siringo. La benko estis ligna, la padeto, gvi- danta tra la ĝardeno, estis ŝutita per sablo. Enirejo de la domo estis lumigita per blua lam- po, kaj mi rimarkis du kariatidojn, tenantajn balkonon super la pordo. Tio ne similis eniron en metroon, tamen tio signifis ankoraŭ nenion, kaj mi decidis atendi.
Mi atendis nelonge. Eksusuris paŝoj, kaj sur la padeto aperis malluma figuro en pelerino. Tio estis virino. Mi ne tuj komprenis kial ŝia fiere levita kapo kun alta cilindra hararanĝo, en kiu sub la steloj brilis grandaj ŝtonoj, ŝajnis al mi konata. Mi leviĝis al ŝi renkonten, kaj pronon- cis, penante aldoni al mia voĉo tonakcenton moke respektan:
Vi malfruiĝas, sinjorino, estas jam la tria.
Ŝi neniom ektimis.
Ja kion vi diras? - eksklamaciis ŝi. - Ĉu vere mia horloĝo malfruas?
Tio estis sama virino kiu kverelis kun ŝoforo de la pakaĵkamiono, sed ŝi, certe, ne rekonis min. Virinoj kun tia abomeneca suba lipo neni- am memoras hazardajn renkontulojn. Mi prenis ŝian brakon, kaj ni leviĝis sur larĝaj ŝtonaj ŝtupoj. La pordo okazis peza kiel kovrilo de reaktora puto. En la vestiblo estis neniu. La virino, ne retrorigarde, ĵetis sur miajn manojn la pelerinon, ekiris antaŭen, sed mi prokrastis sekundon, rigardante min en ega spegulo. Bravulo li estas, majstro Gaoej, tamen rekomendindas al mi teni min en ombro.
Ni eniris la halon. Tio estis io ajn, sed ne metroo. La halo estis granda, kaj ege malnov- moda. La muroj estis plakitaj per nigra ligno; sur alto je kvin metroj troviĝis galerio kun balustrado. De la pentrita plafono malgaje, nur per la lipoj, smajlis blondaj anĝeloj. Preskaŭ tu- tan spacon de la halo okupis vicoj da molaj brakseĝoj, tre masivaj laŭaspekte, tegitaj per stampita ledo. En la brakseĝoj, senzorge duonkuSante, lokiĝis lukse vestitaj homoj, pli- multo da ili estis nejunaj viroj. Ili rigardis pro- fundon de la halo, kie sur fono de nigra veluro radiis hele lumigita pentraĵo.
Nin retrorigardis neniu. La damo flosis en la antaŭajn vicojn, sed mi eksidis brakseĝon pli proksiman al la pordo. Nun mi estis preskaŭ certa ke venis ĉi tien vane. En la halo oni silen- tis kaj tusetis, de dikaj cigaroj pace tiriĝis blue- taj strietoj da fumo, multnombraj kalvaĵoj trankvile brilis sub la elektra lustro. Mi ekatentis la pentraĵon. Mi estas nebona eksperto pri pen- troarto sed, laŭ mi, tio estis Rafaelo, kaj se ne originalo, do sufiĉe perfekta kopio.
Eksonoris densa kupra frapo, kaj sammo- mente apud la pentraĵo aperis alta magra homo en nigra masko. Tuta, de la kolo ĝis la najloj li estis verSita per nigra trikoto. Lin, lametante, sekvis ĝibeta nano en ruĝa kapoto. En la kurtaj etenditaj manetoj la nano tenis egan nebrile re- lumantan glavon aspektantan plej mal- bonaŭgure. Li Stoniĝis dekstre de la pentraĵo, kaj la maskita homo elpaSis antaŭen, kaj obtuze ekparolis:
Konforme kun leĝoj kaj determinoj de nobla komunumo da mecenatoj, kaj je nomo de arto sankta kaj neripetebla, per potenco, donita al mi per vi, mi pristudis historion kaj indecojn de tiu ĉi pentraĵo, kaj nun...
Mi petas halti! - ekaŭdiĝis post mi tranĉa
voĉo.
Ĉiuj retrorigardis. Ankaŭ mi retrorigardis, kaj ekvidis ke min fikse rigardas triopo da ju- naj, kaj ŝajne tre fortaj homoj en rafinecaj mal- novmodaj kostumoj.
En dekstra okulkavo de unu el ili brilis monoklo. Kelkajn sekundojn ni pririgardis unu la alian, poste homo kun la monoklo, ŝirinte la vangon, faligis la monoklon. Mi tuj ekstaris. Ili kune ekmoviĝis sur min, paŝante mole kaj neaŭdeble, kiel katoj. Mi provis la brakseĝon - ĝi estis tro masiva. Ili ĵetiĝis. Mi renkontis ilin kiel mi povis, kaj komence ĉio iris bone, sed tre rapide mi komprenis ke ili havas enpugnajn kaprompilojn, kaj sukcesis dekliniĝi.
Mi premiĝis per la dorso al la muro, kaj rigardis ilin, kaj ili, peze spirante, rigardis min. Ankoraŭ restis duopo da ili. En la halo oni tusetis.
De la galerio, sur la ligna ŝtuparo, haste malleviĝis ankorŭ kvaropo, la ŝtupoj knaris kaj jelpis je la tuta halo. Malbonas, pensis mi, kaj ĵetiĝis por breĉi.
Tio estis peza laboro, tute kiel en Manilo, sed tie ni estis duopaj. Estus pli bone se ili pa- fus, tiam mi forkaptus de iu pistolon. Sed la tuta sesopo renkontis min per kaprompiloj, kaj per kaŭĉukaj batiloj. Al mia feliĉo estis tre mal- vaste. Mia maldekstra mano ĉesis funkcii, kiam la kvaropo subite desaltis, kaj la kvina ŝprucis min el plata balono per iu malvarma aĉaĵo. Kaj tuj la halo mallumiĝis.