Jen kia angoro! Oni kovas stultulon, oni zorge kreskigas stultulon, oni sterkas stultulon, kaj ne videblas fino al tio... Stultulo ekestis normo, ankoraŭ iom da tempo, kaj stultulo ekestos idealo, kaj doktoroj pri filozofio ordigos admirajn rondodancojn ĉirkaŭ ili. Kaj ĵurnaloj ordigas rondodancojn jam nun. Ho, ĝis kiom vi estas simpatia, nia stultulo! Ho, ĝis kiom vi es- tas optimisma, stultulo. Kaj ĝis kiom, stultulo, vi estas saĝa. Jen kiun fajnan senton da humuro vi havas, jen kiel lerte vi solvas krucvortenig- mojn!.. Plej gravas ke vi ne nervumu, stultulo, ĉio estas tiom bona, tiom perfekta, kaj scienco priservas vin, stultulo, kaj literaturo, por ke al vi, stultulo, estu gaje, kaj ke pri nenio vi devu pensi... Sed ĉiujn malutile influantajn huligano- jn kaj skeptikulojn ni, kune kun vi, stultulo, neniigos (ĉu kune kun vi ni ne faru tion!?). Vere, kion ja ili volas! Ĉ u ili bezonas pli ol ĉ iuj aliaj?..
Angoro, angoro... Iu malbeno trafis homaron, iu terura ripetiĝo da minacoj kaj danĝeroj. Imperiismo, faŝismo... Dekmilionoj da neniigitaj vivoj, da kripligitaj destinoj... Kaj in- ter ili milionoj da pereintaj stultuloj, malicaj kaj bonkoraj, kulpaj kaj senkulpaj... Lastaj kun- puŝiĝoj kaj lastaj puĉoj estas precipe senindul- gaj, ĉar lastaj.
Krimuloj, oficiraĉaro bestiĝinta pro neni- farado; ĉiuj fatrasuloj el estintaj spion- kaj kon- traŭspion-organizaĵoj, ekdezirantaj potencon, al kiuj tedis monotoneca ekonomika spionado... Aperis do neceso reveni el kosmo, eliri el fab- rikoj kaj laboj, revenigi soldatojn. Bone, superis ni. Venteto foliumas paĝojn de «Historio de faŝismo» sub la piedoj...
Ne sukcesis ni ĝissate admiradi sennuban horizonton, kiam el samaj malpuraj tradomejoj de historio elgrimpis uloj neĝisbatitaj kun mal- longtubaj mitraletoj kaj memfaritaj kvantaj pis- toloj, gangsteroj, gangsteraj bandoj, gangsteraj korporacioj, gangsteraj imperioj... «Etaj, ie tie ankoraŭ renkontiĝantaj malordoj» - admonas kaj trankviligis doktoroj opiroj, sed en fenestro- jn de universitatoj ekflugis boteloj kun napalmo, urbojn okupaciis bandoj da huliganoj, muzeoj brulis kiel kandeloj... Bone. Forpuŝinte per la kubuto doktorojn opirojn, denove revenis ni el kosmo, denove eliris el uzinoj kaj laboj, revenigis soldatojn - superis ni.
Denove horizontoj estis sennubaj. Denove elrampis opiroj, denove ekmurmuretis ĉiusema- jnaĵoj, kaj denove el samaj tradomejoj ekverŝis puso. Tonoj da heroino, cisternoj da opio, maroj da alkoholo... kaj ankoraŭ io, kio dume ne havas nomon... Kaj denove ĉio pendas sur hare- to, kaj stultuloj solvas krucvortenigmojn, dan- cadas flekon, deziras nur ke estu gaje. Sed ie iu freneziĝas, iu naskas infanojn-idiotojn, iu strange mortas en la bankuvoj, iu ne malpli strange mortas ĉe iuj fiŝuloj, kaj mecenatoj gardas sian pasion al arto per enpugnaj kaprompiloj...
Kaj ĉiusemajnaĵoj penas kovri tiun ĉi fetoran marĉon per rompebla trodolĉa krusteto da bon- stata babilado, kaj tiu ĉi diplomita stultulo pub- likigas dolĉajn sonĝojn, kaj miloj da nediplomi- taj stultuloj plezure (por ke estu gaje kaj pri nenio oni devu pensi) malĉastas per sonĝoj, kiel per alkoholo... Kaj denove oni admonas stultulo- jn ke ĉio iras bone, ke kosmon oni adoptas nekutime rapide (kaj tio estas vero), ke energio sufiĉos por miliardoj da jaroj (kaj ankaŭ tio es- tas vero), ke vivo ĉiam iĝas pli interesa kaj pli diverseca (kaj tio sendube estas vero, tamen ne por stultuloj), kaj ke demagogoj kaj nigriguloj, fremdaj al interesoj de popolo (legu: homoj opiniantaj ke en nia tempo ĉiu guto da puso ka- pablas infekti tutan homaron, same kiel bieraj puĉoj transformiĝis iam en tutmondan minacon) devas esti plene kondamnitaj... Stultuloj kaj krimuloj... Krimuloj kaj stultuloj...
Necesas labori, - diris mi voĉe. - Al diablo melankolion... Ni montros al vi kio estas skep- tikulo!
Venis tempo iri al Rimajer. Fakte fiSuloj... Bone, fiSulojn eblas viziti poste. Tedis stumbli blinde.
Mi eliris en la korton. Aŭdeblis kiel sur la balkono onklino Vajna nutras na Len per la matenmanĝo.
Panjo, nu mi ne volas!
Manĝu, fileto, oni devas manĝi... Vi estas tiel paleta...
Sed mi ne volas! Iuj buletoj abomenaj...
Kie estas buletoj? Nu, mi mem prenu... M- m-m! Kiel bonguste! Nur gustumu, kaj vi vidos kiel bonguste...
Sed kio se mi ne volas! Mi estas malsana, mi ne iros en la lernejon.
Len, nu kion vi diras! Ja vi preterlasas tiel multe...
Do estu tiel...
Sed kial «estu»! La direktoro jam dufoje vokis min. Oni monpunos nin!
Punu do!...
Manĝu, manĝu, fileto... Eble vi ne sufiĉe dormis?
Ne sufiĉe! Kaj ventro ĉe mi doloras... kaj la kapo... kaj dento... Jen, tiu ĉi. Ĉu vi vidas?
Vo ĉ o de Len estis kaprica, kaj mi tuj imagis al mi liajn malkontentajn lipojn, kaj la balan- ciĝantan piedon en la duonŝtrumpo.
Mi eliris el la pordego. La tago denove estis klara, suna, ĉirpis birdoj. Estis ankoraŭ tro frue, kaj sur vojo ĝis «Olimpik» mi renkontis nur duopon. Ili iris sur la trotuaro, monstre sovaĝaj en tiu ĉi gaja mondo de freŝa verdaĵo kaj klara ĉielo. Unu el ili estis farbita per hel-ruĝa farbo, la alia - per la hel-blua. Tra la farbon penetris ŝvito. Ili spiris pene, iliaj buŝoj estis vaste malfermitaj, la okuloj estis sangaj. Mi reflekse malbutonigis ĉiujn butonojn sur la ĉemizo, kaj liberiĝe ekspiris kiam tiu ĉi stranga paro preteriris min.
En la hotelo mi tuj leviĝis sur la naŭan etaĝon. Mi estis agordita tre decide. Ĉu volas tion Rimajer ĉu ne volas, sed li devos rakonti al mi ĉion kio interesas min. Nun li estis bezonata al mi ne nur por tio. Mi bezonis aŭskultanton, sed konversacii malkaŝe en tiu ĉi sunplena frenezulejo mi povis nur kun Rimajer. Fakte tio estis ne tiu Rimajer, pri helpo de kiu mi prikalkulis ise, sed finfine ankaŭ pri tio estis necese konversacii...
Ĉe pordo de Rimajer-ĉambro staris jam konata al mi rufa Oskar, kaj ekvidinte lin mi tuj malrapidigis la paŝojn. Li pripense ordigis la kravaton, retroklininte la kapon kaj rigardante la plankon. Aspekto lia estis zorgema.
Saluton, - diris mi. Ja devis mi iel komen-
ci.
Li movis la brovojn, ekrigardis min, kaj mi komprenis ke li memoras min. Malrapide li diris:
Saluton, saluton.
Ĉu ankaŭ vi al Rimajer? - demandis mi.
Rimajer fartas malbone, - diris li.
Li staris ĉe la pordo mem kaj, ŝajne, ne in- tencis permesi al mi la eniron.
Kiom bedaŭrinde, - diris mi, proksim- iĝante. - Sed kio pri li?
Li tre malbone sentas sin.
Aj-aj-aj, - diris mi. - Do estus bone rigar- di lin...
Mi venis al Oskar kontakte. Li evidente in- tencis malpermesi al mi la eniron. Ĉe mi tuj ek- doloris la ŝultro.
Mi ne estas certa ke via vizito estas ĝis tiom bezonata, - gale diris li.
Kion vi diras! Ĉu ĝis tiel malbone?
Ĝuste. Tre malbone. Kaj vi ne devas mal- trankviligi lin. Nek hodiaŭ, nek en aliajn tagojn.
Ŝajnas ke mi venis ĝustatempe, pensis mi.
Ĉu vi estas lia parenco? - demandis mi. Mi estis tre pacema.
Li smajlaĉis.
Mi estas lia amiko. Plej proksima en tiu ĉi urbo. Oni povas diri ke amiko de la infaneco.
Tio estas tre kortuŝe, - diris mi. - Sed mi estas lia parenco. Preskaŭ frato. Eniru ni kune, kaj kune rigardu ni kion tie amiko kaj ties frato povas fari por malfeliĉa Rimajer.
Eble la frato faris jam sufiĉe por Rimajer?
Nu kio vi... Mi nur hieraŭ alveturis.
Ĉu eblas ke ĉe vi, ĉi tie, estas aliaj fratoj?
Mi opinias ke ili forestas inter viaj amikoj, - diris mi.