Выбрать главу

Dum ni parolaĉis tiujn ĉi stultaĵojn, mi atente pririgardis lin. Li ne aspektis tro lerta, eĉ se prikalkuli mian difektitan Sultron. Sed li ĉiam tenis manon en la poSo, kaj malgraŭ tio ke mi estis preskaŭ certa ke en hotelo li ne pafos, mi ne volis riski. Des pli ke al mi okazis aŭdi pri kvantaj malSarĝiloj de limigita efiko.

Oni multfoje riproĉis min pri tio ke miaj in- tencoj estas klare videblaj sur mia vizaĝo. Kaj Oskar, Sajne, estis sufiĉe rimarkema. De alia flanko, en liaj poSoj evidente forestis io ajn taŭga, kaj li vane tenis manojn en la poSoj. Li forpaSis de la pordo, kaj diris:

Eniru...

Ni eniris. Rimajer vere estis malbonstata. Li kuSis sur kanapo, kovrita per deSirita por- dokurteno, kaj neklare deliris. Tablo en la ĉam- bro estis faligita, meze de la ĉambro, en flako da alkoholaĵo, kuSaĉis rompita botelo, kaj ĉie estis disĵetitaj ĉifitaj malsekaj vestaĵoj.

Mi venis al Rimajer, kaj eksidis tiel ke Oskar, kiu ekstaris ĉe la fenestro, apoginte la postaĵon je la fenestrobreto, estu videbla al mi. Okuloj ĉe

Rimajer estis malfermataj. Mi kliniĝis al li.

Rimajer, - vokis mi. - Tio estas mi, Ivan. Ĉu vi rekonas min?

Li stulte rigardis mian vizaĝon. Sur lia mentono, sub la hirtaĵo, videblis freŝa gratvun- do.

Ja vi tie... - elbalbutis li. - Ĉe fiŝuloj... Por ke longe... Ne okazas... Vi ne ofendiĝu... Tre malhelpis... Ne toleras...

Tio estis deliro. Mi rigardis na Oskar. Oskar aŭskultis avide, etendinte la kolon.

Malbonas kiam vekiĝas... - balbutis Rima- jer. - Al neniu... vekiĝi... Komencas ili... Tiam ne vekiĝu mi...

Oskar pli kaj pli ne plaĉis al mi. Al mi ne plaĉis ke li aŭskultas deliron de Rimajer. Al mi ne plaĉis ke li okazis ĉi tie pli frue ol mi. Krom tio al mi ne plaĉis gratvundo sur mentono de Rimajer, tute freŝa.

Rufa vizaĝaĉo, pensis mi, rigardante na Os- kar, kiel mi liberiĝu de vi?

Necesas voki kuraciston, - diris mi. - Kial vi ne vokis kuraciston, Oskar? Al mi ŝajnas ke tio estas delirium tremens...

Mi tuj bedaŭris pri la dirito. De Rimajer, al mia mirego, tute ne disvastiĝis odoro de alkoho- lo, kaj Oskar, ŝajne, bone sciis tion. Li sma- jlaĉis, kaj demandis:

Delirium tremens? Ĉu vi estas certa?

Oni devas tuj voki kuraciston, - ripetis mi.

- kaj flegistinojn.

Mi metis la manon sur la aŭskultilon. Li tuj alsaltis min kaj metis la plandon sur mian manon.

Ja kial vi? - diris li. - Estos pli bone se kuraciston voku mi. Vi estas homo nova ĉi tie, sed mi konas bonegan kuraciston.

Kia ja kuracisto povas esti ĉe vi... - diris mi rigardante gratvundon sur ostetoj de laj fin- groj. Ankaŭ tiu ĉi gratvundo estis freŝa.

Perfekta kuracisto. Ĝuste fakulo pri alko- hola deliro.

Jen kiel, - diris mi. - Sed eble ĉe Rimajer estas neniu alkohola deliro.

Rimajer subite diris:

Tiel mi ordonis... Alzo ŝpraĥt Rimajer... Sola kontraŭ la mondo...

Ni ekrigardis lin. Li diris tromemfide, sed liaj okuloj estis fermitaj, kaj la vizaĝo, kovrita per faldoj da velka griza haŭto, ŝajnis bedaŭrinda.

Fatraso, pensis mi pri Oskar, li e ĉ imperti- nentas staraĉi ĉi tie. Ĉe mi aperis subite sovaĝa penso, kiu tiumomente ŝajnis al mi tre konvena: faligi na Oskar per puŝo en la nervan centron, ligi lin, kaj igi lin tuj diri ĉion kion li scias. Ŝaj- nas ke li scias multe. Povas esti eĉ ke ĉion. Li rigardis min, kaj en liaj palaj okuloj estis timo kaj malamo.

Bone, - diris mi. - Kuraciston elvoku la akceptisto.

Li forigis la manon, kaj mi telefonis al ak- ceptisto. Atendante la kuraciston mi sidis apud Rimajer, kaj Ostap iradis el angulo en angulon, transpaŝante la alkoholan flakon. Mi sekvis lin strabe.

Subite li kliniĝis, kaj levis ion de la planko. Ion etan kaj buntan.

Kio ja estas tie? - demandis mi indifer- ente.

Li iomete ŝanceliĝis, kaj poste ĵetis sur mia- jn genuojn platan skatoleton kun bunta etikedo.

Ha, - diris mi kaj alrigardis na Oskar. - Tio estas «Devon».

Jes, «Devon», - resonis li. - Strangas ke ĉi tie, sed ne en la banĉambro, ĉu?

Diable, pensis mi. Ŝajnas ke mi ne estis preparita al aperta kunpuŝiĝo. Mi sciis ankoraŭ tro malmulte.

Nenio stranga, - diris mi divene. - Ja vi, ŝajne, distribuas tiun ĉi insekt-forpelilon. Eblas ke tio estas specimeno kiu elfalis el via poŝo.

Ĉu el mia poŝo? - Li ege miris. - Ha, vi opinias ke mi... Sed mi jam delonge plenumis ĉiujn miajn komisiojn, kaj nun mi simple ripozas. Li iom silentis. - Tamen se vi intere- siĝas, mi povus helpi al vi.

Tio estas tre interese, - diris mi. - Mi konsiliĝos...

Sed tiam, bedaŭrinde, la pordo malfermiĝis, kaj aperis kuracisto akompanata per du flegisti- noj.

La kuracisto estis homo rezoluta. Per la gesto li forigis min de la sofo, kaj forĵetis la pordokurtenon, per kiu estis kovrita Rimajer. Rimajer kuSis tute nuda.

Nu certe... - diris la kuracisto. - Denove... - Li levis palpebrojn de Rimajer, de- tiris lian suban lipon, palpis la pulson. - Flegistino, kodeinon... Kaj voku ĉambristinojn por ke ili leku tiun ĉi ĉevalejon ĝis brilo... - Li rektiĝis, kaj alrigardis nin. - Ĉu vi estas paren- coj?

Jes, - diris mi. Oskar silentis.

Ĉu vi trovis lin jam senkonscian?

Li kuSis kaj deliris - diris Oskar.

Ĉu vi transportis lin ĉi tien?

Oskar prokrastis.

Mi nur kovris lin per la pordokurteno, - diris li. - Kiam mi venis, li kuSis kiel nun. Mi timis ke li malvarmumos.

La kuracisto iom da tempo rigardis lin, kaj poste diris:

Tamen tio indiferentas. Vi povas iri. Am- baŭ. Ĉe li restos flegistino. Vespere vi povas telefoni. Ĉion bonan.

Sed kio pri li, doktoro? - demandis mi.

La kuracisto levis la Sultrojn.

Nenio specifa. Trolaci ĝ o, nerva konsumiĝo... Krom tio li, Sajne, tro multe fu- mas. Morgaŭ li estos transportebla, kaj tiam forveturigu vi lin hejmen. Al li estas malutile resti ĉe ni. Ĉe ni estas tro gaje. Ĝis revido.

Ni eliris en la koridoron.

Iru ni drinki, - proponis mi.

Vi forgesis ke mi ne drinkas, - rimarkis Oskar.

Bedaŭrindas. Tuta tiu ĉi historio tiel per- turbis min ke venis deziro drinki. Rimajer ĉiam estis tiel sana...

Nu, dum lasta tempo li signife ŝanĝiĝis, - diris Oskar singarde.

Jes, hieraŭ mi pene rekonis lin...

Ankaŭ mi, - diris Oskar. Li kredis al neniu mia vorto. Kaj ankaŭ mi.

Kie vi ekloĝis? - demandis mi.

Ĉi tie, - diris Oskar. - Sub tiu ĉi etaĝo. Ĉambro okcent dek sep.

Bedaŭrindas ke vi ne drinkas. Ni povus sidi ĉe vi kaj bone konversacii.

Jes, tio estus ne malbone. Sed, be- daŭrinde, mi tre rapidas. - Li silentetis. - Jen kio, donu al mi vian adreson, morgaŭ matene mi revenos kaj vizitos vin. Ĉirkaŭ la deka - ĉu oportunas? Aŭ vi telefonu al mi...

Kial ne... - diris mi, kaj donis al li mian adreson.- Se diri honeste, min tre interesas «Devon».

Mi opinias ke ni sukcesos interkonsenti, - diris Oskar. - Ĝis morgaŭ.

Li dekuris sur la ŝtuparo. Ŝajnas ke li vere rapidis. Kaj mi subiĝis per la lifto en la vestiblon, kaj sendis telegramon al Maria: «La frato fartas tre malbone mi sentas min sola sed penas vigliĝi Ivan».

Mi vere sentis min sola. Rimajer denove eliris el la ludo - minimume por diurno. nura aludo kiun li donis al mi - tio estis konsilo pri fiŝuloj.

Mi havis nenion konkretan. Estis fiŝuloj, kiuj troviĝas ie en Malnova Metroo; estis «Devon», kiu iel rilatas, eble, mian aferon, sed eblas ke tute ne rilatas ĝin; estis Oskar, evidente rilata al Rumajer kaj al «Devon», figuro signife mala- grabla kaj malbonaŭgura, tamen sendube nur unu el multego da malagrablaj kaj malbonaŭgu- raj figuroj en tiu ĉi sennuba loko; estis ankaŭ iu Buba, kiu provizis per «Devon» la porozivan na- zon...

Sed mi troviĝas ĉi tie nur unu diurno, pensis mi. Jes, iom da tempo mi havas. Fakte mi anko- raŭ povas esperi pri helpo de Rimajer, kaj eblas ke mi sukcesos trovi na Pek...