Subite mi elmemoris hieraŭan nokton, kaj sendis telegramon al Zigmund: «Amator-koncer- to la dudek-okan detalojn ne konas Ivan».
Poste mi vokis la akceptiston, kaj demandis kiel veni al Malnova Metroo.
Ĉapitro naŭa
- Venu vi, pli bone, vespere, nun estas tro
frue.
Sed mi volas nun.
Do ege dezirendas... Sed, eble, vi eraris pri la adreso?
Ne, mi ne eraris.
Kaj vi bezonas ĝuste nun, ĉu?
Jes, ĝuste nun, kaj ne pli malfrue.
Li klaketis per la lango, kaj tiretis sian sub- an lipon. Li estis dikmalalta, forta, kun ronda glate razita kapo. Parolis li malfacile movante la langon, kaj lace enmovante la okulojn sub suprajn palpebrojn. Laŭ mi li ne sufiĉe dormis. Ankaŭ lia kamarado, sidanta en brakseĝo post la bariero, dormis ne sufiĉe. Sed li entute diris ne- nion, kaj eĉ ne rigardis mian direkton.
La ejo estis obskura, mucida, kun deformitaj degluiĝintaj paneloj. De la plafono pendis, sur malpura drato, senŝirma lampo, malbrila pro la polvo.
Tamen kial vi ne venu pli malfrue? - el- balbutis la rondkapa. - Kiam ĉiuj venas...
Tiel mi ekdeziris, - diris mi modeste.
Ekdeziris... - Li palpis en la tabla tirkesto. - Ĉe mi eĉ formularoj ne restis... Ul, ĉu estas ĉe vi formularoj?
Ul silente kliniĝis, kaj eltiris ie el la sub- bariero ĉifitan folion da papero. La rondkapa diris oscedante:
Venis vi tiel frue... Vizitantoj forestas, kaj ankaŭ knabinoj... Dormas ili ankoraŭ... Kaj ne- niu gajo...
Li etendis al mi la formularon.
Respondu al la demandoj, kaj subskribu, - diris li. - Mi kaj Ul subskribos estiel atestantoj. Lasu ĉi tie la monon... Ne maltrankviliĝu, ĉe ni estas honeste. Ĉu vi havas iujn dokumentojn?
Neniujn.
Ankaŭ tio bonas.
Mi trarigardis la formularon. «Mi, subskribin- to (interspaco) en ĉeesto de atestantoj (longa spaco), insiste petas testi min por akiro de tito- lo «Membro de komunumo DOC» (subskribo de la petanto, subskriboj de la atestantoj)».
Kio estas DOC? - demandis mi.
Tiel ni estas registritaj, - respondis la rondkapulo. Li rekalkulis la monon.
Sed DOC, kiel oni deĉifras tion?
Kiu ja scias... Tio estis ankoraŭ antaŭ mi. DOC kaj DOC... Ĉu vi scias, Ul? - Ul maldili- gente skuis la kapon. - Kaj vere, ĉu ne estas tutegale al vi...
Absolute tutegale, - diris mi, enskribis mian nomon, kaj subskribis.
La rondkapulo rigardis, kaj ankaŭ enskribis sian nomon, subskribis, kaj transdonis la formu- laron al Ul.
Similas ke vi estas eksterlandano, - diris la rondkapulo.
Jes.
Tiam alskribu vian hejman adreson. Ĉu vi
havas parencojn?
Ne.
Do ne bezonatas. Ĉu estas prete, Ul? Metu en la paperujon... Nu, ĉu ni iru?
Li levis la barieron, kaj alkondukis min al masiva kvadrata pordo, restinta, verŝajne, eĉ de tiu tempo kiam la metroon oni adaptis por atomrifuĝejo.
Elekto ja estas neniu, - diris li, kvazaŭ pravigante sin. Li deŝovis la riglilon, kaj pene turnis la rustiĝintan manilon. - Iru vi rekte sur la koridoro, - diris li, - kaj tiam vi vidos mem.
Al mi ŝajnis ke malantaŭe Ul hihiis. Mi re- turniĝis. En bariero, antaŭ Ul, estis enstalita negranda ekrano. Sur la ekrano io moviĝis, sed mi ne difinis kio. La rondkapulo deruligis la por- don, plenforte premante la manilon. Post la pordo ekvideblis polva trairo. Kelkajn sekundojn la rondkapulo aŭskultis, kaj poste ripetis:
Rekte sur tiu ĉi koridoro.
Kaj kio estos tie? - demandis mi.
Kion vi volis, tion vi ricevos... Sed eble vi ŝanĝis la decidon?
Evidente tio estis tute ne kion mi bezonis, sed, kiel estas sciate, neniu nenion scias, ĝis provos mem. Mi transpaŝis la altan sojlon, kaj la pordo fermiĝis post mi kun ŝmaca sono. Aŭdeb- lis kiel ekgrincis rigliloj. La koridoron lumigis kelkaj ankoraŭ nedifektiĝintaj lampoj. Estis hu- mide, la betonajn murojn kovris ŝimo. Mi staretis, aŭskultante, tamen aŭdeblis nenio krom malofta frapo da gutoj. Mi singarde ek- moviĝis antaŭen. Sub la piedoj knaris ce- menteroj.
Post nelonge la koridoro finiĝis, kaj mi okazis en volba betona tunelo, lumigita jam tute malbone. Kiam la okuloj kutimiĝis al la duonlu- mo, mi ekvidis relvojon. La reloj estis rustaj, in- ter ili malhelis flakoj da senmova akvo. Sub la volbo etendiĝis defiksiĝintaj dratoj. La humido traigis ĝis la ostoj, kaj fetoris ĉu kadavraĵo, ĉu difektitaj elnecesejaj tuboj. Jes, tio estis tute ne kion mi bezonis. Mi ne volis vane perdi la tem- pon, do mi ekpensis ke valorus reveni kaj diri ke mi venos alifoje. Tamen mi decidis, simple pro la scivolo, iri iom en la tunelo.
Mi ekiris dekstren, al lumo de malproksimaj lampoj. Mi transsaltis flakojn, stumblis je pu- triĝintaj ŝpaloj, komplikiĝis en ŝiritaj kabloj. Veninte ĝ is la unua lampo mi denove haltis. La rela vojo estis dismuntita. La ŝpaloj kuŝaĉis laŭ la muroj, kaj sur la planko nigriĝis truoj, plenig- itaj per akvo. Poste mi ekvidis la relojn. Neniam okazis al mi vidi relojn en tiu stato. Iuj el ili es- tis torditaj korktirile. Iuj estis poluritaj ĝis brilo, kaj memorigis grandegan helican borilon. Aliaj per enorma forto estis enbatitaj en plankon kaj en murojn de la tunelo. Kaj triaj estis ligitaj node. Min traigis frosto kiam mi ekvidis tion. Simplaj nodoj, nodoj bantaj, nodoj kun du ban- toj, kiel sur ŝuaj laĉoj... Ili estis blugrizaj pro iama ardigo.
Mi ekrigardis antaŭen, en profundon de la tunelo. De tie venis odoro de putranta ka- davraĵo, malbrilaj flavaj lumoj de maloftaj lam- poj ritme trembrilis, kvazaŭ io balanciĝis pro la trablovo, ŝirmante kaj malŝirmante ilin. Miaj nervoj ne eltenis. Mi sentis ke tio estas ne pli ol stulta ŝerco, sed mi ne scipovis regi min. Mi kaŭriĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Post nelonge mi tro- vis kion sercis: unumetran pecon da fera vergo. Mi prenis ĝin sub la brakon, kaj ekmoviĝis plu- en. La fero estis malvarma, malseka kaj raspa pro la rusto.
Oblikva flagranta lumo de malproksimaj lampoj pale lumigis brilajn pro la malsekeco murojn. Mi jam delonge rimarkis sur ili stranga- jn rondetajn spurojn. Komence mi ne atentis ilin, sed poste ekinteresiĝis, kaj venis rigardi. Sur la muro, ĝis kiom mi povis vidi, tiriĝis du linioj da tiuj rondaj spuroj, dividitaj per unume- traj interspacoj. Tio aspektis kvazaŭ ĉi tie, sur la muro, kuris elefanto, kaj antaŭ tre nelonge: sur rando de unu el tiuj spuroj malforte moviĝis dispremita blanka insekto. Sufiĉas, pensis mi, venis jam tempo reveni. Mi ekrigardis profundon de la tunelo. Sub lampoj, antaŭe, klare videblis nun balanciĝantaj girlandoj. Mi prenis la vergon pli oportune, kaj ekiris antaŭen, tenante min proksime al la muro.
Ankaŭ tio impresis. Sub volbo de la tunelo tiriĝis malfiksiĝintaj kabloj, kaj sur ili balan- ciĝis, pro la trablovo, centoj kaj centoj da mor- taj ratoj, kunlititaj per la vostoj kaj kolektitaj en pezajn grapolojn. En la duonlumo horore brilis nudigitaj dentetoj, en ĉiujn direktojn el- staris ostiĝintaj piedetoj, kaj tiuj ĉi grapoloj foriris per aĉaj girlandoj en la mallumon. Densa vomiga fetoro malleviĝis el sub la volbo, kaj fluis en la tunelo, moviĝanta, densa, kiel frukta amelaĵo...
Ekaŭdiĝis akresona Sriko, kaj sub miajn piedojn subite ĵetiĝis grandega rato. Poste ankoraŭ unu. Kaj ankoraŭ. Mi retroiris. Ili kuregis el la mallumo, kie estis neniu lampo. Kaj subite de tie puSe ekiris varma aero.
Per la kubuto mi pe-palpis en la muro mal- plenaĵon, kaj enSoviĝis la niĉon. Sub la kalka- numo ekjelpis kaj ektiriĝis io viva - mi, ne rigardante, forsvingis ĝin per sia fera vergo. Nun gravis al mi ne ratoj, ĉar mi aŭdis ke io peze kaj mole kuras sur la tunelo, plaŭdante en la flakoj.
Vane mi enmiksi ĝ is tiun ĉ i aferon, pensis mi. Nun, kompare al nodigitaj reloj, la fera vergo Sajnis al mi tro malpeza, kaj tro sensignifa. Tio ne estas al vi fluganta hirudo... Kaj ne di- nosaŭro el Kongo... Nur ne gigantopiteko, kio ajn, sed ne gigantopiteko. Tiuj azenoj kapablas kapti gigantopitekon kaj enSovi ĝin en la tunelon...
Mi malbone meditis en tiujn sekundojn. Kaj tute neatendite mi ekpensis pri Rimajer. Por kio li sendis min ĉi tien? Ĉu li freneziĝis?.. Nur ne gigantopiteko.