Выбрать главу

Ĝi preterkuris min tiel rapide, ke mi ne sukcesis difini kio estas tio. La tunelo zumis pro ĝia galopo. Poste ie tute proksime eksonis senespera grinca ŝriko de kaptita rato, kaj venis silento. Mi singarde elrigardis.

Ĝi staris je deko da paŝoj de mi, sub lampo mem, kaj piedoj sub mi moliĝis pro enorma fa- ciliĝo.

Saĝuloj-distruloj, - diris mi plenvoĉe, preskaŭ plorante. - Sprituloj aŭtodidaktaj... Jen kion ili elpensis! Talentuloj hejme kreskitaj...

Ĝi ekaŭdis mian voĉon kaj, levinte la flanka- jn piedojn diris:

Temperatureto ĉe ni estas du metroj kaj dek tri coloj, humideco forestas, kio forestas, tio forestas...

Raportu vian taskon, - diris mi alveninte.

Ĝi kun fajfo ellasis aeron el la suĉ-algluiloj,

sensence skuetis la piedojn, kaj surkuris la pla- fonon.

Degrimpu suben, - ordonis mi severe, - kaj respondu al la demando.

Ĝi pendis super mia kapo inter la ŝimiĝintaj dratoj, tiu ĉi jam delonge eksmodiĝinta roboto, destinita por laboro sur asteroidoj, kompatinda kaj absurda, kovrita per ĉifonoj da karbona rus- to, kaj per makuloj da nigra subtera ŝlimo.

Subiĝu! - kolervoĉe ordonis mi.

Ĝi ĵetis sur min mortan raton, kaj forkuregis en la mallumon.

Bazaltoj, granitoj!.. - kriaĉis li diversvoĉe. - Pseŭdo-morfogenezaj rokaĵoj!.. Mi troviĝas super Berlino! Kia estas la aŭdebleco? Venis jam tempo dormi!

Mi forĵetis la vergon, kaj ekiris post ĝi. Ĝi ĝiskuris sekvontan lampon, malleviĝis, kaj rapi- de, hunde, komencis fosi la betonon per siaj laboraj manipuliloj. Bedaŭrinda, ĝia cerbo eĉ en plej bonaj tempoj kapablis funkcii normale nur ĉe gravito centona rilate al la tera, kaj nun ĝi estis tute senracia.

Mi kliniĝis super ĝi, serĉante nodon de la regulado. Jen aĉuloj - diris mi voĉe. Nodo de la regulado estis platigita, kvazaŭ oni frapis ĝin per martelego. Ĝi ĉesis fosi, kaj mole kaptis min je la piedo.

Halt! - kriis mi. - Ĉesu!

Ĝi ĉesis, kuŝis sur la flankon, kaj informis base:

Ĝis la morto li tedis al mi, Ul. Drinkus mi brandon nun...

Ene de ĝi klakis kontaktoj, kaj ekludis muziko. Siblante kaj fajfetante ĝi plenumis na «Marŝo de ĉasistoj».

Mi rigardis ĝin, kaj pensis ĝis kiom tio estas stulte kaj abomene, ridinde kaj terure samtempe. Ja se ne estus mi astronaŭto, se mi ektimus kaj ekkurus, ĝi preskaŭ sendube morti- gus min... Sed ĉi tie neniu povis scii ke mi estis astronaŭto. Neniu. Eĉ ne unu homo. Ankaŭ Ri- majer ne sciis ke mi estis astronaŭto...

Leviĝu, - diris mi.

Li ekzumis, kaj komencis fingrumi la muron. Kaj tiam mi turniĝis kaj ekiris reen. Tutan tem- pon, ĝis mi venis al turno en la koridoron, mi aŭdis kiel ĝi tondras kaj metalklakas en amaso da kripligitaj reloj, siblas per elektroveldilo, kaj stultaĉas duvoĉe.

Kontraŭatoma pordo estis jam ovrita. Mi transpaŝis la sojlon, kaj frape fermis ĝin post mi.

Nu kiel? - demandis la rondkapa.

Stulte, - respondis mi.

Sed mi ja ne sciis ke vi estas inter- planedisto. Ĉu vi laboris en kosmo?

Jes, laboris. Tutegale stulte. Por idiotoj. Por senalfabetaj ekzaltitaj idiotoj.

Por kiaj?

Ekzaltitaj.

Ha... Sed vi ne pravas. Al multaj tio plaĉas. Kaj entute mi ja diris al ke vi, prefere, venu vespere. Ĉe ni, entute, estas malmulte da distroj por unuopuloj... - Li enverŝis viskion, kaj aldonis gasakvon el la sifono. - Ĉu vi volas?

Mi prenis la glason, kaj apogis min je la barieron. Ul kun cigaredo, algluiĝinta al la lipo, morne rigardis la ekranon. Sur la ekrano ĵetiĝis glitaj muroj de la tunelo, kurbiĝintaj reloj, ni- graj flakoj, flugis fajreroj de la elektroveldado.

Tio ne por mi, - deklaris mi. - Pri tio okupiĝu librotenistoj kaj frizistoj. Certe mi havas nenion kontraŭ ili, sed mi bezonas ion tian, kion mi vidis neniam en la vivo.

Do vi mem ne scias kion vi volas, - diris la rondkapulo. - Tio estas malfacila okazo. Ĉu vi, pardonu, estas intelo?

Kiel tio koncernas?

Ne, vi ne pensu pri io tio, antaŭ la osteca, vi mem komprenas, ĉiuj egalas. Sed kion mi volas diri? Ke inteloj - tio estas plej kapricaj klientoj, nur tion. Ĉu vere, Ul? Se venas, ni diru, sama librotenisto aŭ frizisto, li bone scias kion li bezonas. La sangon vigligi li bezonas, montri sin, fieri pri si, montri al ĉiuj truojn en la felo, por knabinoj jelpu... Tio estas buboj sim- plaj, ĉiu volas opinii sin viro. Ja kio li estas, nia kliento? Iuj specifaj kapabloj ĉe li forestas kaj, krom tio, ili ne estas bezonataj al li...

En antaŭa tempo, mi en libro legis pri tio, oni enviis unu alian. Jen la najbaro, li ĉion havas, sed mi por fridujo ne kapablas pe-Spari. Ĉu oni povas elteni tion? Do, certe, oni per la dentoj kroĉiĝis je aĵojn, je monon, je profitan laborlokon... Oni la vivon fordonis por tio! Kiu havas pli fortan pugnon, aŭ pli ruzan kapon, tiu okazis supre... Sed nun vivo ekestis ja grasa, trankvila, ĉio atingeblas. Pri kio do okupiĝi? Ja mi ne estas fiŝeto, malgraŭ ĉio mi estas homo, mi enuas, sed elpensi ion mem mi ne kapablas. Oni ja devas specifajn kapablojn havi, por elpensi. Oni devas ja monton da libroj pe-legi, sed provu oni legi ilin, se ili elvokas vomenon... Famiĝi iel en tutmonda skalo a ŭ elpensi iun ajn maŝinon - tio ne tuj venos en mian kapon, sed eĉ se venos, kio rezultiĝos? Al neniu vi, fakte, estas bezonata, eĉ al la edzino kaj al propraj in- fanoj, se pripensi tion, ĉu vere, Ul? Kaj ankaŭ al vi neniu estas bezonata...

Kaj nun jen kio: elpensas por vi saĝaj homoj ion novetan, jen aromaĵojn tiujn, jen droŝkon, jen novan dancon... Novan drinkaĵon oni elpen- sis nun... Ĝi nomiĝas «Putoro»... Ĉu vi volas ke mi miksu al vi? Li tiun ĉi «Putoro» glut! - okuloj sur la frunton, kaj jen kontentas li... Sed kiam liaj okuloj troviĝas sur la loko, vivo al li ŝajnas esti kiel pluva akvo.

Jen vizitadas nin unu intelo, kaj ĉiufoje li plendas: Sensalas la vivo, knaboj, - diras li... - Sed de ĉi-tie mi eliras, - heroo! Post, diru ni, «kugleto» aŭ «Unu kontraŭ dekduopo» mi ja tute alie rigardas min - Ĉu vere, Ul? - Ĉio den-

/V I I /V I • • /V ■ /V ■

ove iĝas dolĉa al mi - inaĉoj, vorajo, vino...

Jes, - diris mi kunsente, - mi bone kom- prenas vin. Sed al mi ankaŭ tio indiferentas.

Slegon li bezonas, - diris subite Ul base.

Kion kion? - demandis mi.

Slegon, diras mi.

La rondkapulo tute sulkiĝis.

Ja lasu vi tion, Ul. Kial vi hodiaŭ estas iel tia...

Tusus mi sur lin, - diris Ul. - Ne ŝatas mi tiajn... Ĉio al li estas sensala, ĉio al li estas ne tia...

Vi ne aŭskultu lin, diris la rondkapulo. - Li ne dormis nokte, laciĝis...

Ne, kial? - refutis mi. Tre interese. Kio es- tas tiu ĉi slego?

La rondkapulo denove sulkiĝis.

Maldecaĵo estas tio, ĉu vi komprenas? - diris li. - Vi ne aŭskultu na Ul, li estas bona bubo, simpla, sed li kapablas ofendi homon tute pro nenio. Tamen tiu ĉi vorto estas malbona. Kutimiĝis oni sur muroj skribi ĝin ĉie. Jen huliganoj, ĉu? Nazmukuloj, tute ne scias kio es- tas tio, sed skribas... Jen rigardu, ni la barieron rabotis... Iu fiulo tranĉskribis, se kaptus renver- sus mi lin... Ja ankaŭ virinoj venas al ni.

Vi diru al li, - prononcis Ul, rilatante la rondkapulon, - ke akiru li slegon al si, kaj trankviliĝu. Trovu li na Buba...

Ja ŝtopiĝu vi, Ul! - diris la rondkapulo kolere. - Ne aŭskultu vi lin...

Aŭdinte nomon «Buba» mi denove plenigis la glason, kaj komfortiĝis.

Sed kio ja estas tio, - diris mi, - ĉu iu

malĉasto sekreta?

Sekreta! - diris Ul base, kaj ekridaĉis.

Ankaŭ la rondkapulo ekridis.

Ĉe ni nenio povas esti sekreta, - diris li, - kiu sekreto povas esti, se la popolo drinkaĉas de sia dek-kvina jaraĝo? Tiuj stultuloj, inteloj, ĉiam okupiĝas pri sekretoj... Tumulteton ili intencas ordigi la dudek-okan, interflustras ili; hieraŭ minĵetilojn veturigis ili en la posturbon, por kaŝi. Kiel infanoj, je dio! Ĉu vere, Ul?