Vi diru al li. - Simpla bona bubo Ul daŭ- rigis sion. - Diru al li: iru li al diablo. Ne de- fendu vi lin. Ĝuste tiel diru al li: iru li al Buba en «Oazo»-n, kaj ĉesu ni la babilaĉon.
Li elĵetis sur la barieron mian monujon kaj la formularon. Mi ĝisdrinkis la viskion. La rond- kapulo diris serioze:
Certe vi, kiel vi volas, tio estas via afero, sed mi rekomendas al vi teni vin malproksime de tiuj ĉi aĵoj. Eblas ke ĉiuj ni venos al tio, sed ju pli malfrue, des pli bone. Mi eĉ ne povas kla- rigi al vi tion, mi nur sentas ke tio - kiel en tombon: neniam estas tro malfrue, kaj ĉiam es- tas tro frue.
Dankon, - diris mi.
Li eĉ dankas! - Ul denove ekridaĉis. - Ĉu vi vidis tian? Li eĉ dankas!
Tri rublojn ni detenis, - diris la rondkapu- lo, - sed la formularon disŝiru vi. Ne, donu, mi mem ŝiru ĝin. Ĉar, ne donu Dio, okazos io al vi,
sed polico venos al ni.
Se honeste, - diris mi, enpoSigante la monujon, - malgraŭ ĉio mi ne komprenas kial oni ne malpermesas vian kontoron.
Sed ĉe ni ĉio estas noble-honeste, - diris la rondkapulo. Se oni ne volas - neniu igas. Kaj se okazis io - oni mem kulpas.
Ankaŭ narkotistojn neniu igas, - refutis
mi.
Ha, komparis vi! Narkotaĵoj - tio estas afero mona, profita...
Nu bone, ĝis revido, - diris mi. - Dankon al vi, knaboj. Kie, vi diris, serĉu mi na Buba?
«Oazo», - elbasis Ul. Kafejo. Elbalaiĝu.
Ĝis kiom ĝentila vi estas, amiketo, - diris mi, - eĉ la koro premiĝas.
Elbalaiĝu, elbalaiĝu, - ripetis El. - Intelo fetora.
Ne maltrankviliĝu vi, kara, - diris mi, - alie trafos vin konstipo. Gardu vi la stomakon, ja ĉe vi estas nenio pli valora ol la stomako. Ĉu veron mi diras?
Ul komencis malrapide elSoviĝi el post la bariero, kaj mi foriris. Ĉe mi denove ekdoloris la Sultro.
Sur la strato falis grandmezura varma pluvo. Folioj de arboj brilis malseke kaj gaje, staris odoro de freSeco, ozono, fulmotondro. Mi haltis taksion, kaj nomis na «Oazo». La tuta strato verSiĝis per freSaj rojoj, kaj la urbo estis tiel bela kaj komforta, ke malagrablis eĉ pensi pri la ŝima, fetora, forlasita metroo.
La pluvo verŝis plenforte kiam mi elsaltis el la aŭto kaj, transsaltinte la trotuaron, en- rompiĝis en kafejon «Oazo». Vizitantoj estis su- fiĉe multaj, preskaŭ ĉiuj manĝis, ankaŭ la bufedisto post la verŝtablo kuleris supon, ordig- inte la teleron inter la glasetoj por alkoholaĵoj. La pe-manĝintoj fumis, senkoncentriĝe rigar- dante la straton tra la fenestrego. Mi venis al la verŝa tablo, kaj duonvoĉe informiĝis ĉu enestas ĉi tie Buba. La bufedisto metis la kuleron, kaj ĉirkaŭrigardis la halon.
Ne, - diris li. - Ja vi tagmanĝu dume, postnelonge li venos.
Sed kiom poste?
Post dudek tridek minutoj.
Tiel do, - diris mi. - Tiam mi tagmanĝos, kaj poste mi venos, kaj vi montros lin al mi...
Umgum, - diris la bufedisto, revenante al sia supo.
Mi prenis pleton, plenigis ĝin per iuj ajn manĝaĵoj, kaj eksidis ĉe fenestro, malproksime de aliaj vizitantoj. Mi volis pensi. Mi sentis ke kolektiĝis jam sufiĉe da materialo por pripensi la aferon. Ŝajnas ke evidentiĝis jam ĉeneto.
Skatoletoj kun «Devon» en banĉambro. Poroziva nazo diris pri Buba kaj pri «Devon» (flustre diris). Simpla bona bubo Ul diris pri Buba kaj pri slego... Eĉ pli. Sunbruna junulo-muskolulo avertis ke «Devon», kaj ĉio alia estas plej aĉa el ĉiuj aĉaĵoj, kaj la rondkapa adepto de socia masoĥismo ne vidis diferencon inter slego kaj tombo.
Ŝajnas ke ĉio kuniĝas. Ŝajnas ke tio estas ĝuste kion ni serĉas... Kaj se estas tiel, do Ri- majer ne vane sendis min al fiŝuloj... Rimajer, diris mi mense, - Kial vi sendis min al fiŝuloj, Rimajer? Kaj eĉ instrukciis min ne kaprici tie kaj fari kion oni diras fari... Vi ja ne sciis ke mi es- tis astronaŭto, Rimajer. Kaj eĉ se vi scius, do tie estas ne nur freneza roboto, sed ankaŭ «Kugle- to» kaj «Unu kontraŭ dek du». Per io mi estas tre malsimpatia al vi, Rimajer... Per io mi mal- helpas al vi. Sed ne, - diris mi, - tio ja ne po- vas okazi. Simple vi tre ne fidas min, Rimajer. Simple mi ankoraŭ ne scias ion. Ekzemple mi ne scias kio estas Oskar, kiu vendas na «Devon» en la banurbo, kaj estas ligita kun vi, Rimajer. Kaj eblas ke vi renkontiĝis kun Oskar antaŭ nia konversacio en la lifto... Mi ne volas pensi pri tio. Li kuŝas kvazaŭ mortinto, sed mi pensas pri tiuj aferoj kiam li ne povas eĉ pravigi sin... Subite mi eksentis aĉan malvarmon interne. Nu bone, elkaptos ni tiun ĉi bandon. Sed kio
/V A ■ A —»
ŝanĝiĝos?
Droŝko restos, grandorela Len daŭre ne dormados nokte, Vuzi revenados hejmen aĉe ebria, kaj doganisto Peti ial daŭre falados per la vizaĝaĉo en rompitan vitron... Kaj ĉiuj zorgos pri «bono de la popolo». Iujn oni verŝos per larmigilo, aliajn oni enigos en teron ĝis la oreloj, triajn oni transformos el simioj en tion kio pli-malpli similas homojn... Kaj poste droŝko elmodiĝos, kaj al la popolo oni donacos super- droŝkon, kaj anstataŭ malpermesita slego oni alŝovos superslegon. Ĉio estos por bono de la popolo. Gaju, Lando de Stultuloj, kaj pensu pri nenio!..
La najbaran tablon alsidis, kun la pletoj, duopo en pluv-manteletoj. Unu el ili ial ŝajnis al mi konata. Ĉe li estis bonrasa fiereca vizaĝo, kaj se ne dika blanka plastro sur la maldekstra vangosto, mi nepre rekonus lin. Ĉiuokaze ĉe mi estis tia sento. La dua estis homo vangruĝa kun granda kalvaĵo kaj vantaj movoj. Konversaciis ili ne laŭte, sed ne pro tio ke volis kaŝi ion, kaj mi perfekte aŭdis ilin de loko kie mi sidis.
Komprenu min bone, - konvinke diris la ruĝvanga, haste glutante kotleton. - Mi tute ne estas kontraŭ teatroj kaj muzeoj. Sed asignado de la urba teatro por pasinta jaro estas ne plene uzata, kaj la muzeojn vizitas nur turistoj...
Kaj ŝtelistoj de pentraĵoj, - enigis homo kun la plastro.
Bonvolu lasi. Ĉe ni forestas pentraĵoj kiujn valorus ŝteli. Dank al Dio «Sikstinajn madono- jn» oni ankoraŭ ne scipovas sintezi el segaĵoj. Mi volas turni vian atenton je tio ke nuntempe oni devas tute alimaniere disvastigi kulturon.
Kulturo ne devas eniri la popolon, sed eliri el la popolo. Popolaj ansembloj, amatora arta aktive- co, komunumaj ludoj, jen kion bezonas nia pub- liko...
Nia publiko bezonas bonan okupacian armeon, - diris homo kun la plastro.
Ho, bonvolu lasi, ja vi ne pensas tiel... Disvastigo de rondetoj estas ĉe ni en abomena stato. Boela plendis al mi hieraŭ ke aŭskulti Sia- jn legadojn venas nur unu persono, kaj ankaŭ tiu, Sajne, interesiĝas nur pri Si persone. Sed ni devas delogi popolon de droŝko, de alkoholo, de seksaj distroj. Ni devas levi la spiriton...
Homo kun la plastro interrompis lin:
Kion vi volas de mi? Ĉu ke mi subtenu ho- diaŭ vian projekton kontraŭ tiu azeno, nia esti- mata urbestro? Bonvolu! Al mi estas absolute tutegale. Sed se vi volas scii mian opinion pri la spirito, do spirito forestas, kara konsilisto! La spirito delonge mortis! Ĝi glutsufokiĝis en la ventra graso. Kaj sur via loko mi agnoskus tion kaj nur tion!
La ruĝvangulo estis, Sajne, frakasita. Iom da tempo li silentis, kaj poste subite ekĝemis:
Dio mia, Dio mia, pri kio ni devas okupiĝadi! Sed mi demandas vin: malgraŭ ĉio iu ja flugas al steloj! Ie oni konstruas mezonajn reaktorojn! Ie oni kreas novan pedagogikon! Dio mia, tute antaŭnelonge mi komprenis ke ni es- tas eĉ ne funda provinco, ni estas rezervejo! En okuloj de tuta mondo ni estas rezervejo de stul- teco, profaneco, kaj pornokratio. Vi imagu nur, en nia urbo jam duan jaron sidas profesoro Ru- binŝtejn. Sociala psikologo, tutmonda nomo. Li pristudas nin kiel animalojn... «Instinkteca so- ciologio de malkomponantaj ekonomikaj forma- cioj» - tiel nomiĝas lia esploraĵo. Lin interesas homo kiu estas portanto de prahistoriaj instink- toj, kaj li plendis al mi ĝis kiom malfacile estis al li kolekti la materialojn en regnoj kie instink- ta agado estas misformita kaj subpremita per sistemo de pedagogiko. Sed ĉe ni li beatas! Laŭ liaj vortoj ĉe ni tute forestas iu ajn aktiveco krom instinkta. Mi estis ofendita, mi hontis, sed Dio mia, kion mi povis oponi?.. Vi komprenos min. Ja vi estas saĝa homo, amiko mia, vi estas malvarma homo, mi scias tion, sed ja ne povas mi kredi ke vi estas ĝis tiom indiferenta...