Homo kun la plastro fiere rigardis lin, kaj subite konvulsiis la vangon. Kaj mi tuj rekonis lin: tio estis ĝuste tiu tipo kun monoklo kiu tiel lerte verŝis min per lumanta aĉaĵo hieraŭ, ĉe la mecenatoj.
Ho kia fiulo!, pensis mi. Jen kia ŝtelisto! Okupacian armeon li ekbezonis! La spirito, vidu vi, grutsufokiĝis en la graso...
- Pardonu, konsilisto, - abomene prononcis homo kun la plastro. - Ĉion tion mi komprenas, kaj ĝuste tial al mi estas tute klare ke ĉio ĉirkaŭ ni estas marasmo. Lastaj konvulsioj. Eŭforio.
Mi leviĝis, kaj proksimiĝis al ilia tablo.
Ĉu vi permesas? - demandis mi.
Ili mire rigardis min. Mi eksidis.
Bonvolu pardoni min, - diris mi. - Mi, fak- te, estas turisto, kaj ĉe vi mi troviĝas nelonge, sed vi, ŝajne, estas lokuloj, kaj eĉ havas iun ri- laton al la urbestraro... Tial mi decidiĝis mal- trankviligi vin. Mi ofte aŭdas ĉirkaŭe: mecena- toj, mecenatoj... Sed neniu fakte scias kio estas tio...
Homo kun la plastro denove konvulsiis la vangon. Liaj okuloj disvastiĝis: ankaŭ li rekonis min.
Ĉu mecenatoj? - afable diris la ruĝvanga konsilisto. - Estas, ekzistas ĉe ni tiu barbara organizaĵo. Tre bedaŭrinde, sed ekzistas. - (Mi kapklinadis kaj pririgardis la plastron. Mia kona- to jam trankviliĝis, kaj kun antaŭa fiera aspekto manĝis ĵeleon.) - Tio estas, fakte, nuntempaj vandaloj. Simple malfacilas al mi trovi alian vor- ton. Ili aĉetas kotize ŝtelitajn pentraĵojn, skulp- taĵojn, manuskriptojn de ne publikitaj libroj, patentojn, kaj neniigas ilin. Ĉu vi imagas kiel abomenas tio? Ili trovas iun patologian delicon neniigante elementojn de monda kulturo. Ili kolektiĝas je granda, bone vestita homamaso, kaj neniigas nehaste, pripense, volupte...
Aj-aj-aj! - diris mi, ne demetante la rigardon de la plastro. - Sed tiujn oni devas pendumi je la piedoj.
Ni persekutas ilin! - eksklamaciis la ruĝ- vanga konsilisto. - Ni persekutas ilin laŭ la leĝo. Bedaŭrinde ni ne povas persekuti astikojn kaj perŝojn, ili, fakte, rompas neniujn registritajn leĝojn, tamen kiam temas pri mecenatoj...
Ĉu vi jam finis, konsilisto? - informiĝis homo kun la plastro. Min li ignoris.
La ruĝvangulo subite rekonsciiĝis.
Jes, jes, ni devas iri. Vi pardonu nin, - diris li, rilatante min, - ĉe ni estas kunsido de urbestraro...
Bufedisto! - per metala voĉo diris homo kun la plastro. - Voku taksion, mi petas.
Ĉu vi delonge en la urbo? - demandis la ruĝvagulo.
Duan tagon, - respondis mi.
Kaj... ĉu plaĉas al vi?
Bela urbo.
J...es, elbalbutis la ruĝvangulo.
Ni silentetis. La homo kun la plastro imper- tinente enigis la monoklon en la okulon, kaj elpoŝigis sigaron.
Ĉu doloras? - demandis mi kunsente.
Kio ĝuste? - orgojle diris li.
La vangosto, - diris mi. - Krom tio devas dolori hepato.
Ĉe mi neniam nenio doloras, - respondis li, brilinte per la monoklo.
Ĉu vi estas konataj? - miris la vangruĝu-
lo.
Iomete, -diris mi. - Ni disputis pri arto.
La bufedisto kriis ke la taksio venis. Homo kun la plastro tuj leviĝis.
Iru ni, konsilisto, - diris li.
La ruĝvangulo perplekse smajlis al mi, kaj ankaŭ leviĝis. Ili iris al la eliro. Mi akompanis ilin per la okuloj, kaj direktiĝis al la verSa tablo.
Ĉu brandon? - demandis la bufedisto.
Ĝuste, - diris mi. Mi bolis pro la kolero. - Kio estas tiuj homoj kun kiuj mi konversaciis nun?
Kalva - tio estas konsilisto de la urbe- straro. Kaj la monoklulo, tio estas urba trezoris- to.
Trezoristo, - diris mi. - Aĉulo li estas sed ne trezoristo.
Ĉu?, - diris la bufedisto interesiĝe.
Ĝuste tiel. Ĉu Buba jam venis?
Ankoraŭ ne. Sed la trezoristo, kio pri li?
Fatraso li estas, - diris mi. - Ŝ telisto.
La bufedisto pensis.
Tre verSajnas, - diris li. - Entute li estas barono. Estinta, certe. Laŭ konduto li vere estas fatraso. Bedaŭrindas ke mi ne iris voĉdoni, alie voĉdonus kontraŭ li... Sed kion li faris al vi?
Li al vi faris, - diris mi. - Kaj mi al li faris. Kaj ankoraŭ ion faros. Jen kiel statas.
La bufedisto komprenis nenion, kapklinis, kaj diris:
Ĉu ni ripetu?
Bone, - diris mi.
Li verŝis al mi brandon, kaj informis:
Kaj jen Buba venis.
Mi retrorigardis, kaj preskaŭ ellasis la glason. Mi rekonis na Buba.
Ĉapitro deka
Li staris ĉe la pordo kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ penis elmemori kien li venis kaj por kio. Li tre ne similis sin, sed malgraŭ tio mi tuj rekonis lin, ĉar ni kvar jaroj sidis apude en aŭditorioj de Lernejo, kaj poste estis ankoraŭ kelkaj jaroj dum kiuj ni renkontiĝis preskaŭ ĉiu- tage.
Aŭskultu, - diris mi al la bufedisto. - Ĉu lia nomo estas Buba?
Umgum, - diris la bufedisto.
Ĉu tio estas alinomo?
Mi ne scias. Buba kaj Buba. Ĉiuj nomas lin
tiel.
Pek! - kriis mi.
Ĉiuj alrigardis min. Ankaŭ li malrapide turnis la kapon, kaj serĉis per la okuloj kiu vokas. Sed sur min li ne turnis atenton. Kvazaŭ elmemorinte ion li, per konvulsiaj movoj, forskuis subite akvon de la pluvmantelo, kaj poste, skrapante per la kalkanumoj, alkrablis la verŝan tablon, kaj pene surgrimpis tabureton apud la mia.
Kiel kutime, - diris li al la bufedisto. Lia voĉo estis obtuza kaj premita, kvazaŭ oni tenis lin je gorĝo.
Oni atendas vin ĉi tie, - diris la bufedisto, metante antaŭ li glason da pura alkoholo kaj profundan teleron, plenan per pulvora sukero.
Li malrapide turnis la kapon, alrigardis min, kaj demandis:
Nu? Kion vi bezonas?
Liaj palpebroj estis inflamitaj, en anguloj de la okuloj kolektiĝis muko. Kaj spiris li per la buŝo, kvazaŭ suferis pri adenoidoj.
Pek Zenaj, - mallaŭte prononcis mi, - kursano Pek Zenaj, bonvolu reveni de tero al la ĉielo.
Li same blinde rigardis min. Poste li lekis la lipojn kaj diris:
Ĉu samkursano?
Mi eksentis timegon. Li deturniĝis, prenis la glason, eldrinkis la alkoholon, kaj per supa kulero kun abomeno ekmanĝis la suker-pul- voron. La bufedisto verŝis al li duan glason.
Pek, - diris mi, - ja kio vi, amikego, ĉu vi ne memoras min?
Li denove ĉirkaŭrigardis min.
Ja ne... Verŝajne mi vidis vin ie...
Vidis ie! - diris mi despere. - Mi estas Ivan Ĵilin, ĉu vere vi tute forgesis min?
Lia mano kun la glaso apenaŭ rimarke tremetis unufoje, kaj per tio ĉio finiĝis.
Ne, kompano, - diris li. - Mi petas par- donon, certe, sed mi ne memoras vin.
Ĉu ankaŭ na «Taĥmasib» vi ne memoras? Kaj ankaŭ na Ajova Smit?
Pirozo turmentas min hodiaŭ, - informis li la bufediston. - Tutan tagon. Donu al mi so- dakvon, Kon.
La bufedisto, scivole aŭskultinta nin, en- verŝis la sodakvon.
Aĉa tago estas hodiaŭ, - diris Buba. - Du aŭtomatoj ĉesis funkcii, ĉu vi imagas, Kon?
La bufedisto balancis la kapon, kaj suspiris.
La direktoro bojas, - daŭrigis Buba. - Al- vokis li min en la kabineton, kaj albojis. Foriru mi de tie. Sendis mi lin al diabla patrino, kaj li maldungis min.
Sed vi plendu en la sindikaton - konsilis la bufedisto.
Ja iru ili, - diris Buba. Li eldrinkis la sodan akvon, kaj purigis la buŝon per la manplato. Min li ne rigardis.
Mi sidis kvazaŭ kraĉita. Mi tute forgesis por kio mi bezonis na Buba. Mi bezonis na Buba, sed ne na Pek... Fakte mi bezonis ankaŭ na Pek, sed ne ĉi tiun... Tio ne estis Pek, tio estis iu nekona- ta kaj malagrabla al mi Buba, kaj mi kun teruro rigardis kiel li pe-drinkis duan glason da alkoho- lo, kaj denove ekis ŝtopi sin per plenaj kuleroj da sukerpulvoro. Lia vizaĝo kovriĝis per ruĝaj makuloj, li pene glutadis, kaj aŭskultis kiel la bufedisto entusiasme rakontas al li pri futbalo...