Выбрать главу

Jes, - diris mi. - Kaj ankoraŭ pri kio vi okupiĝis en juneco?

Kaj vi?

Mi intencis esti interplanedisto, kaj trejnis pri superŝarĝoj. Kaj ankoraŭ ni ludis pri «kiu plonĝos pli profunde».

Ankaŭ ni, - diris Amad. - Je dek metroj por mitraletoj kaj viskio. Tie, post la kajoj, kuŝis kestoj da ili. Ĉe mi iris sango el la nazo... Sed kiam komenciĝis la tumulteto, ni komencis trovi tie kadavrojn kun rel-pecoj sur la koloj, kaj ĉesis la aferon.

Tre malagrabla spektaĵo - kadavro sub akvo, - diris mi. - precipe kiam la akvo fluas.

Amad ekridetis.

Mi vidis ankaŭ ne nur tion. Al mi okazis labori en polico.

Tio jam post la tumulteto, ĉu?

Signife poste. Kiam venis leĝo pri gangs- teroj.

Ĉu ankaŭ ĉe vi oni nomas ilin gangsteroj?

Sed kiel oni nomu ilin? Ja ne rabistoj... «Bando da rabistoj, armita per flamĵetiloj kaj gasaj bomboj, siegis la urbestraron», - pronon- cis li iom artisme. - Tio ne sonas, ĉu vi sentas? Rabisto, - tio estas hakilo, metalkapa klabo, lipharoj ĝis la oreloj, kurta sabro...

Plumba tubo, - proponis mi. Amad kurte ridegis.

Kion vi faros hodiaŭ vespere? - demandis

li.

Promenos.

Ĉu vi havas konatulojn ĉi tie?

Jes, havas. Kial ja?

Do tio estas alia afero.

Kial?

Mi volis proponi al vi ion, sed se vi havas konatulojn...

Interalie, - diris mi, - kiu ĉe vi estas urbestro?

Urbestro? Diablo sciu, mi ne memoras. Oni elektis iun...

Ĉu, hazarde, na Pek Zenaj?

Mi ne scias, - diris Amad kun bedaŭro. - Kaj ne volas mensogi.

Ĉu eble vi konas la homon?

Zenaj... Pek Zenaj... Ne, mi ne konas. Ne aŭdis. Kio, ĉu li estas via konato?

Jes, delonga amiko. Ĉe mi estas ĉi tie ankaŭ aliaj amikoj, sed ili ĉiuj estas alveturin- toj.

Unuvorte tiel, - diris Amad. - Se vi eken- uos, kaj en vian kapon ekrampos diversaj pen- soj, venu al mi. Ĉiuvespere de la sepa mi sidas en «Frandulo»... Ĉu vi ŝatas manĝi bonguste?

Certe jes, - diris mi.

Ĉu la stomako enordas?

Kiel ĉe struto.

Tial venu. Estos gaje, kaj pri nenio oni devos pensi.

Amad bremsetis, kaj singarde turnis al retaj pordegoj, kiuj senbrue malfermiĝis antaŭ ni. La aŭto enruliĝis la korton.

Ni venis, - deklaris Amad. - Jen estas via domo.

La domo estis duetaĝa, blanka kun bluo. La fenestroj estis kurtenitaj deinterne. La pureta korteto, kahelita diverskolore, estis malplena, ĉirkaŭe estis frukta ĝardeno, branĉoj de la po- marboj gratis la murojn.

Kaj kie estas la vidvino? - demandis mi.

Eniru ni la domon, - diris Amad.

Li leviĝis sur la peroneton, foliumante la notlibron. Mi, ĉirkaŭrigardante, iris post li. La ĝardeneto plaĉis al mi. Amad trovis bezonatan paĝon, kunmetis cifer-kombinon sur eta disko apud la sonorilo, kaj la pordo ovriĝis. El la domo ekblovis malvarmeta freŝa aero. Tie estis mal- lume, sed apenaŭ ni enpaŝis la vestiblon, ĝi in- tense lumiĝis.

Amad diris, kaŝante la notlibreton:

Dekstra parto - apartenas al la mastroj, la maldekstra - via. Mi petas... ĉi tie estas salono. Tio estas proviant-ŝranko, ni tuj drinkos. Mi petas pluen... Ĉi tio estas via kabineto. Ĉu vi havas fonoron?

Ne.

Kaj ne bezonatas. Ĉi tie estas ĉio... Eniru ni ĉi tien. Tio estas dormejo. Tio estas kontrol- paneleto de akustika defendo. Ĉu vi scipovas ĝin uzi?

Mi komprenos.

Bone. Defendo estas tri-tavola, vi povas ordigi ĉi tie tombon aŭ bordelon, laŭdezire... Ĉi tie estas kontrol-panelo de klimatizilo. Interalie ne oportuna: reguligi oni povas nur el la dorme- jo...

Ne gravas, - diris mi.

Kio? Nu jes... Tie estas banĉambro kaj necesejo.

Min interesas la vidvino, - diris mi. - Kaj la filino.

Poste. Ĉu mi levu la kurtenojn?

Por kio?

Vere, ne estas bezonate... Iru ni drinki.

Ni revenis en la salonon, kaj Amad ĝis la zono enŝovis sin en la proviant-ŝrankon.

Ĉu al vi ion fortan? - demandis li.

Inverse.

Ĉu ovaĵon? Sandviĉojn?

Prefere nenion.

Ne, - diris Amad. - Ovaĵon. Kun tomatoj. - Li serĉis en la proviant-ŝranko. - Mi ne konas la kaŭzon, sed tiu ĉi aŭtomato preparas tute mirindan ovaĵon kun tomatoj... Bonokaze ankaŭ mi manĝetos.

Li eltiris el la proviant-ŝranko pleton, kaj metis ĝin sur malaltan tableton antaŭ duonron- da sofo. Ni eksidis.

Kaj kio pri la vidvino? - memorigis mi. - Mi volus prezenti min.

Ĉu la ĉambroj plaĉas al vi?

Nemalbonaj.

Nu, ankaŭ la vidvino ne malbonas. Kaj ankaŭ la filino, interalie. - Li prenis el la flanka poŝo platan ledan ujon. En ĝi, kiel kartoĉoj en kartoĉŝargilo, apudstaris ampoloj kun diver- skoloraj likvaĵoj. Amad tuŝetis ilin per la mon- trofingro, koncentriĝe ekflaris la ovaĵon, hezitetis, poste elektis ampolon kun io verda kaj, singarde derompinte ĝin, gutis sur la toma- tojn. En la ĉambro disvastiĝis odoro. Ĝi ne estis malagrabla, tamen, laŭ mia gusto, ĝi ne havis rilaton al manĝaĵoj.

Sed nun ili ankoraŭ dormas, - daŭrigis Amad. Lia rigardo ekestis svaga. - Dormas kaj spektas sonĝojn...

Mi ekrigardis la horloĝon.

Tamen!

Amad manĝis.

La deka kaj duono, - diris mi.

Amad manĝis. Lia kaskedo estis ŝovita sur la nukon, kaj la verda viziero ekstaris vertikale, kiel kresto ĉe incitita mimikrodono. Liaj okuloj estis duonfermitaj. Mi rigardis lin. Glutinte las- tan peceton de la tomato li derompis krusteton da blanka pano, kaj zorgeme purigis la paton. Lia rigardo klariĝis.

Kion vi diris? - demandis li. - La deka kaj duono? Morgaŭ ankaŭ vi ellititiĝis je la deka kaj duono. Kaj eblas ke je la dek-dua. Mi, ekzem- ple, ellitiĝos je la dek-dua.

Li leviĝis, kaj plezure streĉiĝis, krakante per la artikoj.

Hu, - diris li, - finfine mi povas veturi hejmen. Jen al vi mia slipo, Ivan. Metu ĝin sur la skribtablon, kaj ne forĵetu ĝis la forveturo mem...

Li venis al plata skatoleto apud la proviant- ŝranko, kaj enŝovis en la fendon alian slipon. Ekaŭdiĝis sonora klako.

Kaj tion ĉi. - diris li, rigardante la slipon kontraŭ la lumo, - transdonu al la vidvino kun miaj plej sinceraj bondeziroj.

Kaj kio estos? - demandis mi.

Estos mono. Mi esperas ke vi ne ŝatas marĉandi, Ivan? La vidvino nomos al vi prezon, kaj al vi ne rekomendeblas marĉandi. Tio ne es- tas kutima.

Mi penos ne marĉandi, - diris mi. - Kvankam estus interese provi.

Amad levis la brovojn.

Se vi ĝis tiom deziras, do kial ne provi? Ĉiam faru nur kion vi deziras, kaj ĉe vi estos perfekta digestado. Nun mi alportos vian vali- zon.

Mi bezonas prospektojn, - diris mi. -Mi bezonas gvidlibrojn. Mi estas verkisto, Amad. Mi bezonas broŝurojn pri ekonomika stato de la popolo, statistikajn informlibrojn. Kie oni povas akiri tion? Kaj kiam?

Gvidlibron mi donos al vi, - diris Amad. - En la gvidlibro estas statistiko, adresoj, tele- fonoj kaj tiel plu. Kaj kio koncernas la popolon do, laŭ mi, ĉe ni tiujn sensencaĵojn oni ne el- donas. Eblas certe sendi mendon en Unesko, sed por kio al vi? Vi mem vidos ĉion... Atendu, nun mi alportos vian valizon kaj la gvidlibron.

Li eliris, kaj revenis kun la valizo en unu mano, kaj diketa blua volumeto en la alia. Mi leviĝis.

Se juĝi laŭ via vizaĝo, - diris li, sma- jlante, - vi meditas ĉu decas doni al mi trinkmonon aŭ ne.

Konfese, jes, - diris mi.

Do? Ĉu vi deziras fari tion aŭ ne?

Konfese, ne, - diris mi.

Vi havas sanan, fortan karakteron, - aprobe diris Amad. - Ne donu. Al neniu donu trinkmonon. Eblas ricevi vangofrapojn, precipe de junulinoj. Tamen neniam marĉandu. Ankaŭ eblas ricevi. Sed, entute, ĉio tio estas sensen- caĵo. De kie mi scias, eble vi ŝatas ricevi van- gofrapojn, kiel tiu Ĝonatan Krajs... Estu sana, Ivan. Distriĝu. Kaj venu en «Frandulo». Ĉiuves- pere de la sepa. Kaj plej grave - pensu vi pri nenio.

Li svingetis la manon, kaj eliris. Mi eksidis, prenis ŝvitan glason kun la miksaĵo, kaj malfermis la gvidlibron.