Mi volis krii: Pek, kio okazis pri vi, Pek, ja vi malamis ĉion tian!... Mi metis la manon sur lian Sultron, kaj diris petege:
Pek, kara, bonvolu aŭskulti min...
Li deSoviĝis.
Pri kio vi, kompano? - liaj okuloj tute jam ne rigardis. - Mi ne estas Pek, mia nomo estas Buba, ĉu vi komprenas? Vi konfuzas min kun iu alia... Ĉi tie estas neniu Pek... Do kio ja pri «Rinoceroj», Kon?
Kaj mi elmemoris kie mi troviĝas, kaj kom- prenis ke Pek vere jan forestas ĉi tie, sed estas Buba, agento de krima organizaĵo, kaj ke tio es- tas sola realeco, sed Pek Zenaj, tio estas mi- raĝo, bona memoraĵo, kaj mi devas kiom eble rapide forgesi pri ĝi, se mi intencas labori...
Bone, pensis mi, kunpremante la makzelojn, estu laŭ vi.
Hola Buba! - diris mi. - Priparolu ni la aferon.
Li estis jam ebria.
Sed ĉe verSa tablo mi ne konversacias pri aferoj - deklaris li. - kaj entute mi ĉesis labori. Ĉio. Ĉe mi estas de nun neniuj aferoj. Turnu vi vin, kompano, en urbestraron. Tie oni helpos al vi.
Mi turnas min ne en urbestraron sed al vi, - diris mi. - Ĉu vi aŭskultos min?
Sed mi jam delonge aŭskultas vin. Nur la sanon mian difektas.
Mia afero estas simpla, - diris mi. - Mi bezonas slegon.
Li videble ektremis.
Kio vi, kompano, ĉu freneziĝis?
Ĝenu vi, - diris la bufedisto, - maldecas tio, ja estas homoj ĉirkaŭe... Oni tute perdis la konsciencon.
Ŝtopiĝu, - diris mi al li.
Ne tiel krude, - severe diris la bufedisto. - Ĉu delonge oni tiris vin en policejon? Alie rigar- du, unu, du, - kaj forsendo...
Sputis mi je forsendo, - arogante diris mi.
Ne ŝoviĝu en alies aferojn...
Slegulo fetora, - diris la bufedisto. Li videble bestiĝis, sed parolis mallaŭte. - Slegon li ekvolis. Ja voku mi la serĝenton, li donos al vi slegon...
Buba derampis de la tabureto, kaj haste ekkrablis al la eliro. Mi lasis la bufediston, kaj ekrapidis post li. Li elsaltis sub la pluvon kaj, forgesinte levi la kapuĉon, ekserĉis taksion. Mi atingis lin, kaj prenis je la maniko.
Nu, kion vi volas de mi? - angore diris li.
mi policon vokos.
Pek, - diris mi. - Rekonsciiĝu, Pek, mi es- tas Ivan Ĵilin, ja vi memoras min...
Li daŭre ĉirkaŭrigardis, senĉese viŝante per la manplato la akvon, fluantan sur lia vizaĝo. Lia aspekto estis mizera, kaptita, kaj mi, penante subpremi la agacon, daŭre certigis min ke tio estas mia Pek, valorega Pek, neanstataŭigebla Pek, bona, saĝa, gaja Pek, kaj penis elmemori kia li estis ĉe regilo de «Gladia- toro», sed mi ne povis, ĉar estis neeble imagi lin nun ie ajn krom ĉe verŝa tablo kun glaso da alkoholo.
Taksio! - ekjelpis li, sed la aŭto preter- hastis, ĝi estis plena da homoj.
Pek, - diris mi, - veturu ni al mi. Mi ĉion rakontos al vi.
Lasu min, - diris li, klakante per la dentoj. - Nenien mi veturos kun vi. Lasu! Ja mi ne tuŝis vin, mi ja nenion faris al vi, lasu vi min, je Dio!
Nu bone, - diris mi. - Mi lasos vin. Sed vi devas doni al mi slegon kaj vian adreson.
Sed mi konas neniun slegon, - ĝemis li. - Dio mia, kia ja tago estas hodiaŭ!...
Lamante je maldekstra kruro li ektreniĝis for, kaj subite plonĝis en keleton kun bela mod- esta elpendaĵo. Mi sekvis lin. Ni eksidis ĉe tablo, kaj oni tuj alportis al ni varman viandon kaj bieron, kvankam ni mendis nenion.
Buba tremis, lia malseka vizaĝo ekestis blua. Li kun abomeno forpuŝis la teleron, kaj komencis gluti la bieron, kaptinte la kruĉon per la ambaŭ manplatoj. En la keleto estis silente kaj malplene, super la brilanta servicŝranko pendis blanka tabulo kun oraj literoj: «ĈE NI ONI PAGAS».
Buba levis la kapon de la kruĉo, kaj angore
diris:
Permesu al mi foriri, Ivan. Ne povas mi... Por kio tiuj ĉi konversacioj? Bonvolu lasi min...
Mi prenis lin je la mano.
Pek, kio okazas pri vi? Ja mi serĉis vin, via adreso ne troveblas... Mi renkontis vin tute hazarde, kaj mi komprenas nenion. Kiel vi trafis tiun ĉi historion?.. Eble mi povas helpi al vi per io? Eble ni...
Subite li furioze forŝiris de mi la manon.
Jen ekzekutisto, - elsiblis li. - Gestapano... Diablo kondukis min en tiun «Oazo»... Stulta babilado, nazmukoj... Ne havas mi slegon, ĉu vi komprenas? Estas unu, sed mi ne fordonos ĝin al vi! Kion mi faru poste?.. Ĉu vi havas konsciencon? Tiam lasu min, ne tur- mentu...
Mi ne povas lasi vin, - diris mi, - ĝis mi ricevos slegon. Kaj vian adreson. Ja devas ni konversacii...
Ne deziras mi konversacii kun vi, ĉu vere vi ne komprenas tion? Kun neniu kaj pri nenio volas mi konversacii. Mi volas hejmen... Kaj mian sleg mi ne fordonos al vi... Kio mi estas por vi ĉiuj, ĉu fabriko? Ĉu mi fordonu, kaj poste veturu en tute alian parton de la urbo?
Mi silentis. Estis klare ke nun li malamas min. Kaj ke, se li kapablus, li murdus min kaj forirus. Sed li sciis ke li ne havas sufiĉe da for- toj.
Fatraso, - diris li furioze. - Kial vi mem ne povas aĉeti? Ĉu mankas ĉe vi mono? Jen! Jen! - Li komencis spasme serĉi en siaj poSoj, elĵe- tante sur la tablon moneretojn kaj ĉifitajn ban- knotojn. - Prenu, ĉi tie sufiĉos!
Kion aĉeti? Ĉe kiu?
Jen azeno malbenita... Nu tion... M-m-m. Kiel ĝi... Diablo! - kriis li. - Trafalu vi tute! - Li enigis la fingrojn en la surbrustan poSon, kaj eltiris platan plastan ingeton. Interne estis brilanta metala tubeto, simila al invariant-het- erodino por poSaj radioriceviloj. - Jen! Voru! - Li etendis al mi tiun ĉi tubeton. Ĝi estis eta, ne pli longa ol colo, unumilimetra diametre.
Dankon, - diris mi. - Kaj kiel oni uzas
ĝin?
Ĉe Pek malfermiĝis la okuloj. Li, Sajne, eĉ smajlis.
Dio mia, - diris li preskaŭ tenere, - ĉu vere vi scias nenion?
Nenion, - diris mi.
Kial vi ne diris tion komence. Sed mi pen- sas kial li turmentas min kiel ekzekutisto? Ĉu vi havas radioricevilon? Enigu ĝin tien anstataŭ la heterodino, pendigu ĝin ien en la banĉambro, aŭ metu, ne gravas, kaj antaŭen.
Ĉu en banĉambro?
Nu jes! Nepre bezonatas ke la korpo estu en akvo. En tre varma akvo. Ho vi, bovido...
Kaj «Devon»?
Kaj na «Devon» ŝutu vi en la akvon. Kvin tablojdojn, proksimume, en la akvon, kaj unun en la biŝon. Laŭ gusto ili estas abomenaj, tamen poste vi ne bedaŭros... Kaj ankoraŭ nepre al- donu en la akvon aromajn salojn. Kaj antaŭ la komenco mem drinku paron da glasetoj de io forta. Tio bezonatas por... kiel diri... nu... por malligiĝi...
Tiel do, - diris mi. - Klare. Nun ĉio esas klara. - Mi volvis slegon en la paperan buŝ- tukon, kaj metis ĝin en la poŝon. - Temas do pri onda psikotekniko, ĉu?
Dio mia, sed kiel tio koncernas vin? - Li jam staris, ŝovante la kapuĉon sur la kapon.
Neniom, - diris mi. - Kiom mi ŝuldas al
vi?
Malgravaĵo, absurdo! Iru ni rapide... Kial, al diablo, ni perdas la tempon?
Ni leviĝis sur la straton.
Vi ĝuste decidis, - diris Pek. - Ĉu tio es- tas mondo? Ĉu en tiu ĉi mondo ni estas homoj? Tio estas merdo sed ne mondo.
Taksio! - kriaĉis li. - Hej, taksio! - Li tremadis pro la ekscitiĝo. - Kaj kio portis min en tiun «Oazo»?.. Ne-e, nun mi nenien plu, ne- nien...
Donu al mi vian adreson, - diris mi.
Por kio al vi mia adreso?
Alruliĝis taksio, Buba malfermis la pordon.
Adreson! - diris mi, kaptante lian ŝultron.
Jen stultulo, - diris Buba. Suna, dek unu... - Jen stultulo, - ripetis li, ensidante.
Morgaŭ mi venos al vi, - diris mi.
Li jam ne atentis min.
Suna! - kriis li al la ŝoforo. - Tra la cen- tro! Kaj, je Dio, kiom eble rapide!
Kiel simple, pensis mi, rigardante post la taksio. Ĝis kiom simpla okazis ĉio ĉi tio! Kaj ĉio koincidas. Kaj bankuvo, kaj «Devon», kaj kri- aĉantaj radioriceviloj, kiuj nin tiel incitis, kaj ki- ujn ni tute ne atentis. Ni simple malŝaltis ilin... Mi prenis taksion, kaj ekveturis hejmen.