Sed kio se li trompis min, pensis mi. Simple volis rapide liberiĝi de mi... Tamen mi post ne- longe scios tion. Li tute ne similas agenton-dis- vastiganton. Ja li estas Pek... Tamen ne, li jam ne estas Pek. Bedaŭrinda Pek. Ne agento vi es- tas, sed viktimo. Vi scias kie oni povas aĉeti tiun ĉi aĉaĵon, sed vi estas nur viktimo.
Aŭskultu, mi ne deziras pridemandi na Pek, mi ne deziras skui lin kiel iun ajn stratulaĉon... Fakte li jam ne estas Pek. Absurdo, kio signifas «ne Pek»? Li estas Pek... Kaj tamen... Necesas... Onda psikotekniko... Sed ankaŭ droŝko estas psikotekniko.
Ial tro simpla okazas ĉio tio, - pensis mi. - Mi troviĝas ĉi tie malpli ol du diurnoj... Sed Ri- majer loĝas ĉi tie de la ribelo mem, de kiam oni plantis lin tiam. Li enviviĝis, kaj ĉiuj estis kon- tentaj pri li, kvankam en lastaj raportoj li skribis ke ĉi tie estas nenio simila al kion ni serĉas. Tamen ĉe li estas nerva elĉerpiĝo... kaj «Devon» sur la planko. Kaj Oskar. Kaj li ne pe- tegis min ke mi liberigu lin, sed simple sendis min al fiŝuloj...
En la korto mi renkontis neniun, ankaŭ ne en la vestiblo. Estis jam ĉirkaŭ la kvina. Mi eniris mian kabineton, kaj telefonis al Rimajer. Respondis mallaŭta ina voĉo.
Kiel fartas la malsanulo? - demandis mi.
Li dormas. Oni ne devas maltrankviligi lin.
Mi ne maltrankviligos. Ĉu li fartas pli bone?
Ja mi diris al vi ke li endormiĝis. Kaj bon- volu ne telefoni tiel ofte. Viaj sonoroj mal- trankviligas lin.
Ĉu vi estos ĉe li tutan tempon?
Ĉiuokaze ĝis la mateno. Se vi telefonos ankoraŭ eĉ unufoje mi elŝaltos la telefonon.
Mi dankas vin, - diris mi. - Nur bonvolu ne foriri de li ĝis la mateno. Mi ne maltrankvili- gos vin plu.
Mi metis la aŭskultilon, kaj iom da tempo sidis meditante en la oportuna mola brakseĝo ĉe la granda kaj tute malplena tablo. Poste mi pre- nis el la poŝo slegon, kaj metis ĝin antaŭ mi. Eta brilanta tubeto, nerimarkebla kaj tute ĉasta laŭaspekte, ordinara radioricevila peco. Oni po- vas produkti milionojn da tiuj. Ili devas kosti groŝojn, kaj estas tre oportunaj dum la trans- portado.
Kio estas tio ĉe vi? - demandis Len ĉe mia orelo mem.
Li staris apude kaj rigardis slegon.
Ĉu vi ne scias? - demandis mi.
Tio el radioricevilo, - diris li. - Ĉe mi en la ricevilo estas tia. Ĉiam difektiĝas.
Mi elpoSigis mian radioricevilon, elprenis el ĝi la heterodinon, kaj metis ĝin apud la slego. Heterodino similis slegon, sed tio ne estis slego.
Jes, ili malsimilas, - rekonis Len. - Tamen ankaŭ tiun ĉi aĵeton mi vidis.
Kiun?
Jen tiun, kiel ĉe vi.
Subite li kuntiris la brovojn, kaj lia vizaĝo ekestis kolera.
Ĉu vi elmemoris? - demandis mi.
Tute ne, - diris li morne. - Nenion mi elmemoris.
Do bone, - diris mi.
Mi prenis slegon, kaj enigis ĝin el la ra- dioricevilon anstataŭ la heterodino. Len kaptis min je la mano.
Ne faru tion, - diris li.
Kial?
Li ne respondis, rigardante la radioricevilon per la streĉitaj okuloj.
Kion vi timas? - demandis mi.
Nenion mi timas, kial vi opinias...
Rigardu vin en la spegulon, - diris mi, kaj metis la radioricevilon en la poŝon. - Vi aspek- tas kvazaŭ vi ektimis pri mi.
Ĉu pri vi? - miris li
Certe pri mi. Ja ne pri vi... Kvankam jes, vi ja ĝis nun timas tiujn... nekro-fenomenojn.
Li komencis rigardi flanken.
Kial vi opinias tion? - diris li. - Simple ni ludas tiel.
Mi malestime snufis.
Konas mi tiujn ludojn! Nur tion mi ne scias: kie en nia tempo oni povs trovi nekro- fenomenojn?
Li time ĉirkaŭrigardis, kaj poste komencis retropaŝi.
Mi iru, - diris li.
Nu ne, - diris mi decide. - Interkonsentu ni, se jam komencis. Kiel viro kun viro. Vi ne opiniu ke mi komprenas nenion pri tiuj nekro- fenomenoj.
Kion vi komprenas? - Li estis jam ĉe la pordo, kaj parolis tre mallaŭte.
Pli ol vi, - diris mi severe. - Sed kriaĉi pri tio plengorĝe mi ne intencas. Se vi volas kon- versacii, venu ĉi tien... Ja mi ne estas iu nekro- fenomeno. Surgrimpu ĉi tien, sur la tablon, kaj sidu.
Tutan minuton li hezitis, rigardante min klinkape, kaj ĉion kion li antaŭtimis, kaj ĉio pri kio li esperis, aperis kaj malaperis sur lia viza- ĝo. Fine li diris:
Mi nur la pordojn fermu.
Li enkuris la salonon, fermis pordon en la vestiblon, revenis, akurate fermis pordon en la salonon, kaj venis al mi. La manojn li tenis en la poŝoj, vizaĝo lia estis pala, kaj la disigitaj oreloj estis ruĝaj kaj malvarmaj.
Unue vi estas stultulo, - deklaris mi, altir- inte lin al si, kaj stariginte lin inter la genuoj. - Estis iam knabo ĝis tiom timigita, ke liaj pan- talonetoj ne sekiĝis eĉ sur plaĝo, kaj liaj oreloj, pro la timo, estis tiel malvarmaj, kvazaŭ li, an- taŭnokte, metis ilin en la fridujon. Tiu ĉi knabo ĉiam tremis, kaj tiel li tremis, ke kiam li pe- kreskis, piedoj ĉe li okazis sinuaj, kaj la haŭto - kiel ĉe senplumigita ansero.
Mi esperis ke li eĉ unufoje smajlos, sed li aŭskultis tre serioze, kaj tre serioze demandis:
Kaj kion li timis?
Ĉe li estis pli aĝa frato, bona homo, sed granda ŝatanto da drinkaĵoj. Kaj, kiel tio ofte okazas, la ebria frato tute ne similis la fraton sobran. Lia aspekto iĝadis tre sovaĝa. Kaj kiam li drinkis precipe multe, li iĝis simila al mortin- to. Kaj jen tiu ĉi knabo...
Sur vizaĝo de Len aperis malestima smajlo.
Trovis li kion timi... Inverse: ili, kiam ebriaj, iĝas pli bonkoraj.
Kiu «ili»? - tuj demandis mi. Ĉu la patri- no, ĉu Vuzi?
Jes, certe. La panjo inverse, de mateno, kiam ŝi ellitiĝas, ŝi ĉiam koleras, kaj poste un- uan fojon ŝi drinkas vermuton, la duan fojon, kaj ĉio. Kaj antaŭ vespero ŝi iĝas tute bonkora, ĉar nokto proksimiĝas...
Kaj nokte?
Nokte tiu ĉi ŝtipulo venas, - nevolonte diris Len.
La ŝtipulo tute ne koncernas nin, - afer- eme diris mi. - Ja ne de ŝtipulo vi en la aŭ- toremizon forkuras.
Mi ne forkuras, - diris li obstine. - Tio es- tas ludo.
Ne scias, ne scias, - diris mi. - Certe ekzistas en mondo aferoj kiujn eĉ mi timas. Ekzemple kiam knabo ploras kaj tremas. Tiajn aferojn mi ne scipovas spekti, ĉe mi eĉ tuta in- terno turniĝas. Aŭ kiam dentoj doloras, sed dume aperas neceso smajli, - tio ja vere estas timiga. Sed iam okazas simple stultaĵoj. Kiam stultuloj, ekzemple, pro senokupeco kaj la grasiĝo plezuriĝas manĝante cerbon de viva simieto. Tio jam estas ne time, tio estas simple abomene. Des pli ke tion elpensis ne ili mem. Tion, eĉ antaŭ mil jaroj, kaj ankaŭ pro la ventra graso, elpensis dikaj tiranoj en Malproksima Oriento. Kaj nunaj stultuloj ekaŭdis pri tio, kaj ekĝojis. Tamen oni devas bedaŭri ilin, sed ne timi...
Bedaŭri, - diris Len. - Sed ili bedaŭras neniun. Ili faras ĉion kion ili volas. Ĉar al ili es- tas tutegale, kiel vi ne komprenas... Se ili en- uas, tiam al ili estas tutegale kies kapon segi... Stultuletoj... Nur dum tago ili, eble, estas stul- tuletoj, vi ne komprenas ĉion tion, sed nokte ili ne estas stultuletoj, ili ĉiuj estas malbenitaj...
Per kiu?
Per tuta mondo ili estas malbenitaj. Ili ne havas kaj ne havos trankvilon. Sed vi scias tute nenion... Por vi tio ne gravas, vi kiel alveturis, tiel forveturos... Sed ili - nokte estas vivaj, sed tage - mortaj... kadavraj...
Mi iris en la salonon, kaj alportis al li akvon. Li eltrinkis plenan glason, kaj diris:
Ĉu post nelonge vi forveturos?
Certe ne, pri kio vi, - diris mi, frapetante lin je la dorso. - Ja mi ĵus alveturis.
Ĉu vi permesos al mi nokti ĉe vi?
Certe jes.
Komence ĉe mi estis seruro, sed nun Si ial forigis mian seruron. Kaj por kio Si forigis, - ne diras...
Konsentite, - diris mi. - Dormu en mia sa- lono. Ĉu vi volas?
Jes.
Jen Slosiĝu vi tie, kaj dormu bone. Kaj mi venados en mian dormejon tra la fenestro.
Li levis la kapon, kaj fikse ekrigardis mian vizaĝon.