Выбрать главу

Ĉu vi opinias ke pordoj ĉe vi estas Slose- blaj? Mi ĉion konas ĉi tie. Ja ankaŭ ĉe vi ili ne

ŝloseblas.

Tio ĉe vi ili ne ŝloseblas, - diris mi kiom eble neglekte. - Sed ĉe mi ili ŝloseblos. Ne pli ol duonhoro da laboro.

Li ekridis malagrable, kiel adolto.

Ja vi mem timas. Bone, mi ŝercis. Ŝlose- blas ili ĉe vi, ne timu.

Stultuleto vi estas, - diris mi. - Ja diris mi ke mi timas nenion tian. - Li ekzamene rigardis min. - Kaj seruron en la salono mi faros por ke vi dormu trankvile, se vi estas ĝis tiom timema. Sed mi ĉiam dormas kun malferma fenestro.

Ja diris mi ke mi ŝercis.

Ni silentis.

Len, - diris mi, - kio vi estos kiam adoltos?

Kial vi demandas? - diris li. Li tre miris. - Al mi tio tute indiferentas.

Kiel tiel - indiferentas? Ĉu al vi ne gravas ĉu vi estos kemiisto aŭ bufedisto?

Ja mi diris al vi: ĉiuj ni estas malbenitaj. Oni ne povas foriri de malbeno, kial vi ne povas kompreni tion, ja tion konas ĉiuj.

Kio ja, - diris mi, - ankaŭ ise ekzistis malbenitaj popoloj. Kaj poste naskiĝis infanoj kiuj adoltiĝis, kaj demetis la malbenon.

Sed kiel?

Tion oni devas longe klarigi, amikego. - Mi leviĝis. - Tion mi nepre rakontos al vi. Kaj nun kuru vi ludi. Tage, mi esperas, vi ludas, ĉu? Do kuru. Kaj kiam suno foriros, venu, mi sternos al vi.

Li ŝovis la manojn en la poŝojn, kaj ekiris al la pordo. Tie li haltis, kaj diris trans la ŝultro:

Sed tiun aĵeton el la radioricevilo vi pref- ere forprenu. Kio laŭ vi estas tio?

Heterodino, - diris mi.

Neniu heterodino estas tio. Vi elprenu ĝin, alie estos malbone al vi.

Kial ja estos al mi malbone? - demandis

mi.

Elprenu, - diris li. - Vi ĉiujn malamos. Nun vi ne estas malbenita, sed vi iĝos malbeni- ta. Kiu donis ĝin al vi? Ĉu Vuzi?

Ne.

Li petege alrigardis min.

Ivan, forprenu!

Nu, se vi insistas, - diris mi. - mi for- prenos. Kuru, ludu. Kaj neniam timu min, ĉu vi aŭdas?

Li diris al mi nenion, kaj foriris, sed mi restis sidi en la brakseĝo, metinte la manojn sur la tablon, kaj post nelonge ekaŭdis kiel li es- tabliĝas en la apudfenestraj siringaj arbustoj. Li susuris, piedfrapis, ion balbutis kaj mallaŭte elkriis, konversaciante kun si mem: «...Alportu la flagojn kaj metu ilin ĉi tie kaj ĉi tie... jen... jen... jen... Kaj tiam mi eksidis la aviadilon, kaj forflugis al montojn...».

Interese, kiam li enlitiĝas? pensis mi. Bone

ii v a w a . |

se je la oka, aŭ eĉ naŭa, ŝajnas ke vane mi or- digis tion ĉi. Nun mi ŝlosiĝus en la banĉambro, kaj post du horoj scius jam ĉion. Tamen ne, ja ne povis mi rifuzi al li, imagu ja mi min sur lia loko. Tamen tio ne estas metodo, mi subtenas liajn timojn, estus bone elpensi ion pli saĝan, sed provu elpensi, tio ja ne estas al vi Anjudin- sk-internlernejo, ho, ĝis kiom tio ne estas An- judinsk-internlernejo.

Kio staras antaŭ mi, kiu, interese, rondo de paradizo? Sed se estos tikle, mi ne eltenos. In- terese, fiŝuloj, ĉu ankaŭ tio estas rondo de paradizo? Certe mecenat-ado - tio por aris- tokratoj de spirito. Kaj malnova metroo - por kiuj estas pli simplaj. Kvankam ankaŭ inteloj es- tas aristokratoj de spirito, sed ebriiĝas ili kiel porkoj. Do eĉ ili taŭgas tute por nenio, tro multe da malamo, tro malmulte da amo. Instrui malamon estas simple, sed amon - malfacile. Oni trouzis kaj trosalivaĉis amon. Krom tio ĝi estas pasiva. Ial okazis ke amo ĉiam estas pasi- va, sed malamo, inverse, - ĉiam aktiva, kaj tial tre alloga, kaj oni diras ankaŭ ke malamo deve- nas de naturo, kaj amo - de racio, de granda racio. Tamen estus interese konversacii kun in- teloj. Ja ne ĉiuj tie estas stultuloj kaj histeriu- loj, eblas ke mi sukcesos trovi tie homon.

Estas bone ke homo, de naturo, havas fun- ton da griza substanco, sed ankaŭ tio ne tro bonas, ĉar homo ĉiam devas komenci sur malplena loko, sed estus bone heredi sociajn signojn. Tamen ne, ĉar Len estus nun eta gen- eral-kolonelo. Do pli bone ne estu tio, pli bone estas komenci sur malplena loko. Certe li ne- nion timus, sed anstataŭe li timigus aliajn, kiuj ne estas general-koloneloj...

Mi ektremetis, ĉar ekvidis: sur la pomarbo kontraŭ mia fenestro sidas Len, kaj fikse rigar- das min. Li tuj malaperis, nur ekkrakis la branĉoj kaj deSutiĝis la pomoj.

Tute ne kredas, pensis mi. Al neniu li kredas. Sed mi, ĉu mi kredas al iu ajn en tiu ĉi urbo? Mi foliumis ĉiujn kiujn mi povis elmemori. Jes, neniun mi kredas.

Mi prenis la aŭdilon, telefonis en «Olimpik», kaj petis numeron okcent dek sep.

Mi aŭskultas vin, - diris voĉo de Oskar. Mi silentis, ferminte la mikrofonon per la fingroj.

Mi aŭskultas! - incite ripetis Oskar. - Jam duan fojon, - diris li al iu. - Hola!.. certe ne, kiuj inoj povas esti ĉe mi ĉi tie?.. - Li metis la aŭdilon.

Mi prenis volumeton far Minc, ekkuSis en la salono sur la sofon, kaj legis ĝis la vesperiĝo. Mi tre Satas na Minc, tamen mi tute ne memoras pri kio mi legis. Brue preterveturis la vespera skipo. Onklino Vajna nutris na Len per vesper- manĝo, Stopis lin per avena grio kun varma lak- to. Len kapricis, ĝemploretis, kaj Si pacience kaj karese admonis lin. Doganisto Peti sugestis per komandanta voĉo, sed tute bonanime: «Necesas manĝi, necesas manĝi, se la patrino diras - necesas manĝi, bonvolu plenumi...»

Eniris iu duopo, laŭ la voĉoj - maldisciplinaj junaj homoj. Ili demandis pri Vuzi, kaj flirtis kun onklino Vajna. Ŝajne ili estis ebriaj. Rapide mallumiĝis.

Je la oka en la kabineto eksonoris la tele- fono. Mi nudpiede kuris en la kabineton, prenis la aŭdilon, sed ekparolis neniu. Je la oka kaj dek oni frapetis la pordon. Mi ĝojis ke tio estas Len, sed tio estis Vuzi.

Kial vi eĉ ne eniras? - indigne demandis ŝi de la sojlo mem. Sur ŝi estis ŝorto kun bildo de okulumanta vizaĝo, malvasta jaketo sen manikoj, nudiganta la umbilikon, kaj grandega travidebla koltuko. Ŝi estis freŝa kaj fortiketa kiel nematura pomo. Ĝis agaco.

Mi la tutan tagon sidas kaj atendas lin, sed li kuŝaĉas ĉi tie. Ĉu ĉe vi doloras io?

Mi leviĝis, kaj enŝovis la piedojn en la ŝuo-

jn.

Sidu, Vuzi. - Mi frapetis la sofon apud mi.

Ne sidu mi apud vi, - diris ŝi. - Okazis ke li legas ĉi tie... Li eĉ ne proponas al mi drinki...

En la proviant-ŝranko, - diris mi. - Kiel fartas la saliva bovino?

Dank al Dio, hodiaŭ ŝi forestis, - diris Vuzi malfermante la proviant-ŝrankon. - Hodiaŭ mi okupiĝis pri edzino de la urbestro. Jen stultuli- no! Kial, demandas ŝi, neniu amas min? Sed kial oni ŝin amu?.. Ĉu al vi kun akvo?.. La okuloj blankaj, vizaĝaĉo ruĝa, postaĵego kiel ĉe bufo, je dio... Aŭskultu, faru ni «putoron». Nun ĉiuj faras «putoron»...

Sed mi ne ŝatas fari kiel ĉiuj.

Tion mi mem vidas. Ĉiuj iras promeni, sed li kuŝaĉas. Kaj legas krom tio.

Li laciĝis, - diris mi.

Ĉu? Tial mi povas foriri!

Sed mi ne lasos vin, - diris mi, kaptis ŝin je la koltuko, kaj sidigis apud mi. - Vuzi, knabi- no, ĉu vi estas fakulo nur pri bona ina humoro, aŭ ĝenerale? Ĉu vi povas bonhumorigi solan vi- ron kiun neniu amas?

Sed kial oni amu vin? - Ŝi pririgardis min. - La okuloj estas rufaj, nazo kiel terpomo...

Kiel ĉi krokodilo.

Kiel ĉe hundo... Ne brakumu min, mi ne permesas al vi tion. Kial vi ne eniris?

Sed kial vi lasis min hieraŭ vespere?

Saluton, mi lasis lin!..

Solan, en nekonata urbo...

Mi lasis lin! Ja mi poste serĉis vin ĉie! Al ĉiuj mi rakontis ke vi estas tunguzo, sed vi ma- laperis, - tre malbone de via flanko... Ne, mi ne permesas! Kie vi estis hieraŭ? Ĉu fiŝulis? Kaj hodiaŭ vi denove rakontos nenion...

Kial mi ne rakontu? - oponis mi. Kaj mi rakontis al ŝi pri Malnova Metroo.

Mi tuj konjektis ke vero ne estos sufiĉa, do mi rakontis pri homoj en metalaj maskoj, pri terura ĵuro; pri muro, malseka pro sango, pri ploreganta skeleto - pri diversaj aferoj rakontis mi, kaj permesis al Si fingrumi la Svelaĵon post la orelo. Ĉio tio tre plaĉis al Si.