Выбрать главу

Tuj iru ni tien, - diris Si.

Kontraŭ nenio, - diris mi, kaj ekkuSis.

Vi kondutas maldece. Tuj leviĝu kaj iru ni! Ja al mi kredos neniu, sed vi montros la Sve- laĵon, kaj tuj ĉio estos en ordo.

Kaj poste ni iru al droŝko, ĉu? - demandis

mi.

Jes, certe! Ĉu vi scias, okazis ke tio eĉ utilas por sano...

Kaj drinkos brandon, ĉu?

Kaj brandon, kaj vermuton, kaj «putoron» kaj viskion...

Sufiĉas, sufiĉas... Kaj poste ni inter- premiĝados en aŭtoj dum rapideco je cent kvin- dek majloj?.. Aŭskultu, Vuzi, por kio vi iru tien?

Fine Si komprenis, kaj konsterniĝe ek-sma-

jlis.

Sed kio malbona estas en tio? Ja ankaŭ fiSuloj vizitas...

Jes, nenio malbona, - diris mi. - Sed kio bona estas en tio?

Mi ne scias. Ĉiuj faras tion. Kaj iam okazas tre gaje... Kaj droŝko. En droŝko ĉio ĉiam plenumiĝas...

Kio ja «ĉio»?

Nu ne ĉio, certe... Sed tio pri kio oni pen- sas, kion oni deziras, ofte plenumiĝas. Kiel en sonĝo.

Do, eble, oni prefere kuŝu kaj dormu?

Jen kio! - kolere diris ŝi. - En vera sonĝo tio okazadas... Kvazaŭ vi ne scias! Sed en droŝko - nur tio kion oni deziras!..

Kaj kion vi deziras?

N-nu... Multon...

Tamen kion? Jen kvazaŭ mi estas sorĉisto. Kaj mi diras al vi: prezentu tri dezirojn. Iujn ajn. Plej fabelajn. Kaj mi plenumos ilin. Nu?

Ŝi profunde enpensiĝis, ĉe ŝi eĉ la ŝultroj malleviĝis. Poste ŝia vizaĝo klariĝis.

Por ke mi neniam maljuniĝu! - deklaris ŝi.

Perfekte, - diris mi. - Unu.

Por ke mi... - inspire komencis ŝi, kaj ek- silentis.

Mi tre ŝatis prezenti tiun ĉi demandon al miaj konatoj, kaj faris tion ĉe ĉiu oportuna oka- zo. Kelkfoje mi eĉ donis al miaj geknaboj hej- man taskon verki je temo «Tri deziroj». Kaj al mi ĉiam estis tre interese ke el miloj da viroj kaj virinoj, maljunuloj kaj infanetoj, nur du tri dekoj da ili konjektis ke oni povas deziri ne nur por si aŭ por la proksimuloj, sed ankaŭ por granda mondo, por tuta homaro. Ne, tio ne estis atesto pri ĉiama homa egoismo; la deziroj tute ne ĉiam estis pure egoismaj, kaj plimulto da demanditoj poste, kiam mi memorigis al ili pri la preterlasitaj eblecoj kaj pri potencaj tuthomaj problemoj, bedaŭris, tute sincere koleris, kaj riproĉis min ke mi ne diris tion tuj. Tamen tiel aŭ aliel, ili ĉiuj komencis sian respondon de io simila aclass="underline" «Por ke mi...». Ĉi tie rivelas iu centjar- iĝa subkonscia konvinko ke viaj personaj deziroj povas nenion ŝanĝi en granda mondo, senkondiĉe de ekzisto aŭ neekzisto de magia vergeto.

Por ke al mi... - denove komencis Vuzi, kaj denove eksilentis. Mi kaŝe observi ŝin. Ŝi rimarkis tion, eksmajlegis, kaj svinginte la manon diris: - Ja vere, ĉesu vi... Jen kia babilu- lo vi estas!

Ne, ne, - diris mi. - Al tiu demando oni ĉiam devas esti preta. Ĉar jen estis ĉe mi unu konato, li ĉiujn demandis pri tio, kaj poste be- daŭris: «Sed kiam respondis mi, mi ne konjektis tion, kaj perdis tiun ĉi okazon». Do tiu ĉi afero estas tre serioza. Unue ĉe vi - por neniam maljuniĝi. Kaj plue?

Kio ja plue?.. Nu, certe, estus bone havi belan junulon, por ke ĉiuj interesiĝu pri li, kaj li ĉiam estu nur kun mi. Ĉiam.

Bonege, - diris mi. - Tio estas du. Kaj, fine?

Laŭ ŝia vizaĝo videblis ke tiu ĉi ludo jam te- dis al ŝi, kaj ke nun ŝi elplupos ion. Kaj ŝi elplupis. Mi eĉ ekis palpebrumadi.

Jes, - diris mi. - Certe, sed... Sed tio okazadas ankaŭ sen magiaĵoj...

Tio dependas! - oponis ŝi, kaj komencis disvolvi la ideon, menciante problemojn de siaj klientinoj. Ĉio tio estis por ŝi tre gaja kaj amuza, sed mi, malhonore perdiĝinta, ĝene hi- hiis, drinkaĉis brandon kun limona suko, kaj sentis min virgulino-malsukcesulino. Ne, se tio okazus en drinkejo, mi scius kiel konduti min... Oj-oj-oj... Je-es!.. Jen pri kiuj aferoj okupiĝas ili en siaj Salonoj de Bona Humoro... Jen kiaj maljunuloj!..

Uf-f... diris mi fine. - Vuzi, vi embarasis min... Krom tio mi jam komprenis ĉion. Nun mi vidas ke sorĉado vere estas bezonata ĉi tie. Bone ke mi ne estas sorĉisto!

Jen kiel mi rebatis vin! - ĝoje diris Vuzi. - Kaj vi, kion vi dezirus nun?

Tiam ankaŭ mi decidis ŝerci.

Mi bezonas nenion tian, - diris mi. - Kaj mi scipovas nenion tian. Mi volus nur bonan simplan slegon...

Ŝi gaje smajlis.

Mi ne bezonas tri dezirojn, - klarigis mi. - Al mi sufiĉas nur unu.

Ŝi ankoraŭ smajlis, sed ŝia smajlo iĝis kon- sterniĝa, kaj poste ŝi ĉesis smajli.

Kio? - demandis ŝi per bedaŭrinda voĉo.

Vuzi! - diris mi leviĝante. - Vuzi!..

Ŝi kvazaŭ ne sciis kion fari. Ŝi saltleviĝis, poste eksids, poste denove saltleviĝis. Tableto kun la boteloj renversiĝis. Sur Siaj okuloj estis larmoj, kaj la vizaĝo estis bedaŭrinda, kiel ĉe infano, kiun oni trompis impertinente, senhonte, kruele, moke. Kaj subite Si premetis la lipon per la dentoj, kaj plenforte batis min je la vizaĝo - unuan kaj duan fojon. Kaj dum mi palpebrumis Si, jam plorante, deĵetis per la piedo la renversi- tan tableton, kaj elkuris for. Mi sidis kun malfermita buSo. En la malluma ĝardeno ek- muĝis motoro, ekflamis lumĵetiloj, poste bruo de la motoro pretersagis la korton, la straton, kaj silentiĝis malproksime.

Mi palpis la vizaĝon. Jen kia Serco! Ankoraŭ neniam en la vivo mi Sercis tiel efekte. Ŝtipo olda... Jen kio pri slego...

Ĉu vi permesas? - demandis Len. Li staris ĉe la pordo, kaj li ne estis sola. Apud li estis morna lentuga knabo, tondita ĝis la haŭto. - Tio estas Rjug, - diris Len. - Ĉu povas ankaŭ li nokti ĉi tie?

Rjug, - pripense diris mi, karesante la vangojn. - Do Rjug... Ja certe, eĉ du Rjugoj... Aŭskultu, Len, kial vi ne venis eĉ je kvin minu- toj pli frue?

Ja Si estis ĉi tie, - diris Len. - Ni rigardis tra la fenestro, atendis kiam Si foriros.

Ĉu? - demandis mi. - Tre interese. Rjug, kolombeto, sed kion diros viaj gepatroj?

Rjug ne respondis. Len diris:

Ĉe li ne okazas gepatroj.

Nu bone, - diris mi, sentante facilan laciĝon. - Sed ĉu vi ne batalos per la kusenoj?

Ne, - diris Len sen smajlo. - Ni dormos.

Bone, - diris mi. - Mi tuj sternos al vi, kaj vi dume rapide ordigu ĉi tion...

Mi sternis al ili sur la sofo, kaj sur la brak- seĝoj, ili tuj senvestiĝis kaj ekkuŝis. Mi ŝlosis pordon en la vestiblon, malŝaltis lumon ĉe ili, eniris mian dormejon, kaj iom da tempo sidis ĉe la fenestro, aŭskultante kiel ili flustras, turniĝas, kaj movas la meblojn.

Poste ili silentiĝis. Ĉirkaŭ la dek unua en la domo ekaŭdiĝis sonoro de rompita vitro. Voĉo de onklino Vajna ekkantis iun marŝan kanton, kaj denove eksonoris rompita vitro. Verŝajne senlaca Peti denove falis per la vizaĝaĉo. El la urbo aŭdiĝis «Droŝko, droŝko!» Iu laŭte vomis sur la strato.

Mi ŝlosis la fenestron, kaj mallevis la kurtenojn. Pordon el la kabineto en la dormejon mi ankaŭ ŝlosis. Poste mi venis en la banĉam- bron, kaj enlasis la varman akvon.

Ĉion mi faris laŭ la instrukcio: mi metis la radioricevilon sur breteton por sapo, ĵetis en la akvon kelkajn pilolojn da «Devon» kaj kristalojn da aroma salo, kaj volis jam forgluti pilolon, kiam elmemoris ke necesas ankaŭ «malligiĝi».

Mi ne volis maltrankvili la infanetojn, sed tio ne estis bezonata: en la tualeta ŝranketo mi trovis jam komencitan botelon da brando. Mi faris kelkajn glutojn rekte el la gorĝeto, post- manĝis per la pilolo, poste senvestiĝis, eniris la bankuvon, kaj ŝaltis la radioricevilon.

Ĉapitro dek-unua

Mi speciale ne ŝaltis la termoregulilon, kaj kiam la akvo malvarmiĝis, mi rekonsciiĝis. Kriaĉis la radioricevilo, brilo de la forta lumo sur la blankaj muroj turmentis la okulojn. Mi signife malvarmiĝis, kaj kovriĝis per haŭto-butonetoj. Elŝaltinte la radioricevilon mi enlasis la varman akvon, kaj restis en la bankuvo plezurante per alfluanta varmo, kaj per tre stranga kaj tre nova sento de plena, ŝajne eĉ kosme giganta malpleno. Mi atendis ion similan al postebriiĝo, sed postebri- iĝo forestis. Simple estis bone. Kaj estis tre multe da memoroj. Kapablo mediti estis tre alta, kvazaŭ post longa ripozo en mont-regiono...