Выбрать главу

Meze de pasinta jarcento Olds (James Olds) kaj Milner (Peter Milner) eksperimentis pri cerba stimulado. Ili envivigadis elektrodojn en cerbojn de blankaj ratoj. Ĉe ili estis barbara tekniko kaj barbara metodologio sed, trovinte en cerbo de la ratoj centron de plezuro, ili atingis tion ke la be- stoj dum horoj premadis klavon, sendantan elek- tron al la elektrodoj, okazigante ĝis ok mil memekscitoj dum horo. Tiuj ratoj bezonis nenion krom la klavo. Ili ignoris nutraĵon, akvon, danĝeron, inon, ilin interesis nenio en la mondo krom klavo de la stimulilo. Poste oni faris eksper- imentojn je simioj, kaj rezultoj estis samaj. Estis onidiroj ke iu eksperimentis je krimuloj, aljuĝitaj al mortpuno...

Tio estis tre malfacila tempo por homaro: tempo de minaco pri atoma neniigo, tempo de kruelaj etaj militoj sur tuta planedo, tempo kiam plimulto da loĝantaro malsatis. Sed eĉ tiam angla verkisto kaj kritikisto Kingsli Emis (Kingsley Amis), eksciinte pri la rat-eksperimentoj skribis:

«Mi ne povas aserti ke tio timigas min pli ol Berlina aŭ Tajvana krizo, sed, laŭ mi, tio devas timigi pli».

Li multon antaŭtimis, tiu saĝa kaj venena aŭ- toro de «Novaj mapoj de infero», kaj, interalie, li antaŭvidis eblecojn de cerba stimuligo por kreo de iluzia estado sama, aŭ pli hela ol estado reala.

Fine de la centjaro, kiam ekvideblis unuaj tri- umfoj de onda psikotekniko, kaj komencis malpleniĝi psikiatriaj malsanulejoj, en ĥoron da ravaj kriaĉoj de sciencaj komentistoj per incita disonanco eksonis broŝureto de Krinickij kaj Milo- vanoviĉ. En konkluda ĝia ĉapitreto pedagogo Krinickij kaj inĝeniero Milovanoviĉ skribis proksi- mume tion: En grandega plimulto da mond-regnoj eduko de juna generacio troviĝas je nivelo de dek-oka dek-naŭa jarcentoj. Tiu ĉi eduk-sistemo celas, antaŭ ĉio, prepari al la komunumo kvali- fikan partoprenanton de produktiva procedo. Tiun sistemon ne interesas ĉiuj aliaj potencoj de homa cerbo, tial plimulto da nuntempaj homoj restas, psikologie, homoj kavernaj, homoj Needukitaj. Neuzo de tiuj ekster-produktivaj potencoj venigas individuon al nekapablo percepti nian komplikan mondon kun ĉiuj ĝiaj nekongruoj, al nekapablo kunligi, psikologie, nekongruajn nociojn kaj fenomenojn, al nekapablo akcepti plezuron de pririgardo de ligoj kaj regulecoj, se ili ne donas senperan kontentigon de plej primitivaj sociaj in- stinktoj. Per aliaj vortoj tiu ĉi eduksistemo prak- tike ne disvolvas en homo puran imagkapablon, fantaziecon kaj, kiel tuja sekvo - senton de hu- muro. Homo Needukita akceptas mondon kiel triv- ialan, rutinan, tradicie simplan procedon, el kiu nur per grandaj penoj oni sukcesas elmarteli plezurojn kiuj, finfine, ankaŭ estas sufiĉe rutinaj kaj tradiciaj. Sed ankaŭ neuzataj potencoj estas, ŝajne, kaŝita realeco de homa cerbo. Tasko de scienca pedagogiko estas disvolvi ĝuste tiujn po- tencojn, instrui homon fantazii, venigi multecon kaj diversecon da potencaj ligoj de homa psiko en kvalitan kaj kvantan konformecon kun multeco kaj diverseco de real-mondaj ligoj. Tiu tasko, kiel sci- ate, devas ekesti baza tasko de homaro dum la proksima epoko.

Sed dum tiu ĉi tasko ne estas solvita, restas kialoj antaŭvidi kaj antaŭtimi ke sukcesoj de psikotekniko venigos al tiuj rimedoj de onda cerba stimulado, kiuj donacos al homo iluzian estadon, kiu per siaj brileco kaj neatendeco signife superas estadon realan.

Se elmemori ke fantazio permesas al homo esti samtempe kaj racia estaĵo kaj plezuranta an- imalo, se aldoni al tio ke psikan materialon por kreo de blindige iluzia estado liveras al homo

Needukita refleksoj plej malhelaj, plej praaj, tiam ne estas problemo imagi tiun teruran tenton, kiu kaSiĝas en tiuj eblecoj...

Kaj jen - slego.

Estas klare kial vorton «slego» oni skribas sur bariloj... Nun ĉio estas klara. Tre malbone ke tio ekestis klara al mi... Pli bone estus se mi kom- prenus nenion, pli bone estus se mi, rekonsci- iĝinte, levus la Sultrojn, kaj elgrimpus el la bankuvo disiluziita. Ĉu povas okazi ke anka ŭ al Strogov tio estus klara, kaj al EjnStejn, kaj al Pe- trarka?..

Fantazio - tio estas a ĵo valorega, sed oni baru al ĝi vojon internen. Nur ekstere, nur ekstere... Ĝis kiom bongustan vermon enĵetis iu fatrasulo per sia fiSkaptilo en tiun ĉi trankvilan akvejon! Kaj kiel precize estas elektita la tempo...

Jes, se mi komandus Herbert-Wells-ajn marsanojn, mi ne akupaĉus pri batalaj tripiedaĵoj, varmigaj radioj kaj ceteraj stultaĵoj... Iluzia esta- do... Ne, tio ne estas narkotaĵo, tio estas rimedo nekompareble pli efika... Tio estas ĝuste kio devis aperi. Ĉi tie. Nun. Al ĉiu tempo - sion.

Semoj de papavo, kaj de kanabo, regno de dolĉaj neklaraj ombroj kaj de trankvilo - tio por almozaj, pe-turmentitaj, pe-batitaj... Sed ĉi tie neniu bezonas trankvilon, ja ĉi tie oni ne subpre- mas, kaj neniu mortas pro malsato, ĉi tie simple estas enue. Sate, varme, ebrie kaj enue. La mon- do ne estas, fakte, malbona. Ĝi estas simple enua. Mondo sen perspektivoj, mondo sen prome- soj...

Tamen li ne estas ja fi ŝ eto, li, malgra ŭ ĉ io, es- tas homo... Jes, tio ne estas al vi regno de om- broj, tio estas ĝuste estado, vera, sen revaj malk- laraĵoj... Slego alŝoviĝas sur la mondon, kaj tiu ĉi mondo estos preta humiliĝi al slego.

Kaj subite, dum ono da momento, mi eksentis ke mi pereis. Kaj estis komforte al mi perei. Sed feliĉe mi ekkoleris. Displaŭdante la akvon mi el- grimpis el la bankuvo, blasfemante, flamigante en mi koleron. Mi surtiris sur la malsekan korpon la kalsoneton kaj la ĉemizon, kaj kaptis la horloĝon.

Estis la tria, kaj tio povis esti la tria tage kaj la tria de sekvanta nokto, kaj la tria post cent jaroj.

Stultulo, pensis mi, surtirante la pantalonon. Moliĝis mi, lasis na Buba, tamen li estis preta doni al mi adreson de la malĉastulejo... Operacia taĉ- mento estus jam ĉi tie, kaj ni kaptus tutan tiun ĉi malbenitaj neston. Abomenan neston. Ciman ne- ston. Aĉan kloakon...

Ĉ i-momente, sur fundo mem de mia konscio, per luma rebrilo trairis iu tre trankvila penso. Sed mi ne kaptis ĝin.

En la kuracila kesteto mi trovis na «Potomak» - plej fortan stimulilon el kiuj estis tie. Mi ŝoviĝis en la salonon, sed tie nazosibletis la infanetoj. Tial mi elgrimpis tra la fenestro. La urbo, nature, ripozis. Sub lanternoj de la Apudurba staraĉis ri- daĉantaj adoleskuloj, sur aŭtovojoj, verŝitaj per lumo, vagadis rumorantaj homamasoj. Ie oni kri- aĉis kantojn, ie oni kriaĉis «droŝ-ko!», ie oni rompis vitrojn. Mi kaptis senŝoforan taksion, tro- vis indekson de Suna strato, kaj enklavis ĝin sur kontrolan panelon. La aŭto ekis zigzagi tra la urbo.

En la aŭto fetoris iu acidaĉo, sub la piedoj ruliĝis boteloj. Sur unu vojkruciĝo mi preskaŭ en- tranĉiĝis ronddancantajn hurlantajn homojn, sur la alia ritme ekflamadis kaj estingiĝis koloraj lu- moj, - ŝajne oni eblis ordigi droŝkon ne nur sur la placo.

Ili ripozis, ili plenforte ripozis, bonkoraj men- toroj el Salonoj de Bona Humoro, ĝentilaj dogan- istoj, lertaj frizistoj, teneraj patrinoj kaj virecaj patroj, ĉastaj gejunuloj, - ĉiuj ili ŝanĝis la tagan konduton je la nokta, ĉiuj penis ke estu gaje, kaj ne estu bezono pensi pri io...

Mi bremsis. Sur la sama loko. Al mi eĉ ekŝaj- nis ke mi sentas odoron de brulado...

...Pek trafis kiras-transportilon el sia «Tondri- lo». La transportilo ekturniĝadis sur la unu raŭpo, saltante sur amasoj da rompitaj brikoj, kaj ek- steren tuj elsaltis du faŝistoj en malbutonitaj ka- muflaĝaj ĉemizoj. Ili ĵetis sur nin po grenado, kaj ekkuregis en ombron. Ili agis scipove kaj energie, kaj estis klare ke tio ne estas nazmukuloj el Reĝa gimnazio, kaj ne krimuloj el Ora brigado, sed ver- aj spertaj oficiroj tankistoj. Robert fortranĉis ilin per la mitralo.

La kiras-transportilo estis ŝtopita per kestoj kun konservaĵa biero. Subite ni tuj elmemoris ke jam du tagoj seninterrompe ni volas trinki. Ajova Smit engrimpis la transportilon, kaj transdonadis al ni la ladskatolojn. Pek malfermis ilin per la tranĉilo. Robert, almetinte la mitralon al la trans- portila rando, trabatis la skatolojn per akra angu- lo sur la kiraso. Kaj Instruisto, korektante la nazumon, komplikiĝis en rimenoj de la «Tondrilo», kaj balbutis: