«Momenton, Smit, momenton, ja vi vidas ke miaj manoj estas okupataj...»
Fine de la strato brile brulegis kvinetaĝa domo, staris densa odoro de brulado kaj de varmega metalo, ni avide glutis la varman bieron, ni estis malsekaj, estis tre varme, kaj la mortaj oficiroj kuŝis sur la rompitaj brikoj same dismet- inte la gambojn en mallongaj nigraj pantalonoj, la kamuflaj ĉemizoj ŝoviĝis al la nukoj, kaj haŭtoj sur iliaj dorsoj brilis ankoraŭ pro la ŝvito.
Tio, dank al Dio, estas oficiroj, - diris In- struisto, - Mi ne scipovas plu vidi mortajn knabo- jn. Malbenita politiko, pro ĝi homoj forgesas pri Dio.
Pri kiu Dio? - demandis Ajova Smit el la transportilo.- Unuan fojon mi aŭdas.
Ne ŝercu pri tio, Smit, - diris Instruisto. - Ĉio tio finiĝos post nelonge, kaj estonte neniam kaj al neniu estos permesate veneni animojn de homoj per vanteco.
Kaj kiel ili plimultiĝos? - demandis Ajova Smit. Li denove kliniĝis por preni la bieron, kaj ni ekvidis elbrulitajn truojn sur lia postaĵo.
Mi parolas pri politiko, - diris Instruisto tol- ereme. - Faŝistoj devas esti neniigataj, tio estas bestoj, sed tio ne sufiĉas. Estas ankoraŭ multaj politikaj partioj, kaj al ĉiuj ili, kun ĉiu ilia propa- gando ne estas loko en nia lando. - Instruisto de- venis el tiu ĉi urbo, kaj loĝis je du kvartaloj de tiu ĉi nia gardejo. - Social-anarĥistoj, teknokratoj, komunistoj certe...
Mi estas komunisto, - deklaris Ajova Smit. - Ĉiaokaze tio estas miaj konvinkoj. Mi estas pro komuno. - Instruisto rigardis lin konsterne. - Krom tio mi estas ateisto, - aldonis Ajova Smit. - Dio forestas, Instruisto, kaj kontraŭ tio oni povas fari nenion.
Kaj tiam ni ĉiuj komencis diri ke ni estas ateistoj, kaj Pek diris ke li, krom tio, estas pro teknokratio, kaj Robert deklaris, ke lia patro estas social-anarĥisto, kaj la avo estis social-anarĥisto, kaj li, Robert, certe estos social-anarĥisto, kvankam li ne scias kio estas tio.
Jen se biero iĝus glacia, - pripense diris Pek, - mi plezure ekkredus je Dio.
La instruisto konfuze purigis la nazumon. Li estis bona, ni ĉiam Sercetis pri li, kaj li neniam ofendiĝis. Mi de unua jam nokto rimarkis ke li es- tis ne tro kuraĝa, tamen li neniam retiriĝis sen ordono.
Ni daŭre Sercis kaj babilis, kiam ekaŭdiĝis bruego kaj krako, muro de la brulanta domo falegis, kaj el tiu ĉi turniĝanta flamo, el nubo da fajreroj kaj fumo, sur nian straton elflosis, ten- ante sin je metro super la pavimo, sturma tanko «Mamuto».
Tiun teruraĵon ni ankoraŭ ne vidis. Elflosinte mezon de la strato ĝi movis la ĵetilon, kvazaŭ ĉirkaŭrigardante, poste forigis la aeran kusenon, kaj kun tondrado kaj grincado ekmoviĝis en nian direkton.
Mi rekonsciiĝis nur ene de tradomejo. La tanko estis jam signife pli proksima, kaj komence mi vidis neniun el niaj, sed poste en la kiras- transportilo plenstature leviĝis Ajova Smit, ten- ante antaŭ si na «Tondrilo». Li premis malantaŭan parton de ĝi al sia ventro, kaj komencis celi. Mi vidis kiel repuŝo kurbigis lin, mi vidis kiel sur ni- gra frunto de la tanko aperis flama linio, kaj poste la strato pleniĝis per hurlo kaj flamo, kaj kiam mi malfacile levis la brulvunditajn palpebrojn, la strato estis malplena, kovrita per fumo, kaj sur la strato estis nur la tanko. Forestis la kiras-trans- portilo, forestis amasoj da rompitaj brikoj, forestis kliniĝinta budo apud najbara domo - estis nur la tanko. Ĝi kvazaŭ vekiĝis nun, kaj eligadis akvofalojn da fajro, kaj la strato antaŭ niaj okuloj ĉesadis esti strato, sed transformiĝis je placon.
Pek forte batis min je la kolo, kaj antaŭ mia vizaĝo mi ekvidis liajn vitrajn okulojn, sed forestis jam tempo kuri en la tranĉeon kaj turni la grenadĵetilon. Ni duope kaptis la minon, kaj ekkuris renkonten al la tanko, kaj mi memoras nur ke mi senĉese rigardis nukon de Pek, sufok- iĝis, kaj kalkulis la paŝojn, kaj subite de kapo de Pek forflugis la kasko, kaj Pek falis, kaj mi, preskaŭ elfalinte la pezegan minon, falis sur lin.
La tankon eksplodis Robert kaj Instruisto. Mi ne scias kiel kaj kiam ili faris tion, - eble ili kuris post ni kun alia mino.
Mi ĝis la mateno sidis sur mezo de la strato, tenante sur la genuoj bandaĝitan kapon de Pek, kaj rigardante monstrajn raŭpojn de la tanko, el- starantajn el la asfalta lago. Kaj dum sama mateno ĉio iel tuj ĉesiĝis. Zun Padana kapitulaciis kune kun sia stabo, kaj jam estante kaptito estis pe-pafita per iu freneza virino...
Tio estis sama loko. Kaj al mi ŝajnis eĉ ke mi sentas odoron de brulado kaj de ardigita metalo. Kaj eĉ la budo staris sur la angulo, kaj ĝi estis eĉ iom kliniĝinta - en stilo de nova arkitekturo. Kaj parto de la strato, kiun la tanko transformis je placo, ekestis placo, kaj sur loko de la asfalta lago estis skvaro, kaj en la skvaro oni batis iun.
Ajova Smit estis inĝeniero-drenadisto el Ajo- va, Usono. Robert Sventickij estis kinoreĝisoro el Krakovo, Pollando. Instruisto estis lerneja instru- isto el tiu ĉi urbo. Neniu kaj neniam vidis ilin plu, eĉ mortajn. Kaj Pek estis Pek, kiu iĝis nun Buba. Mi refunkciigis la motoron.
Buba loĝis en sama aparta domo kiel la mia. La enira pordo estis vaste aperta. Mi frapetis, sed neniu reagis, kaj neniu eliris renkonti min. Mi eniris la malluman vestiblon. Lumo ne ŝaltiĝis. Pordo en la dekstran duonon okazis ŝlosita, kaj mi enrigardis la maldekstran. En la salono, sur la malorda sofo dormis barba viro en jako sed sen pantalono. Ies piedoj elstaris el sub renversita tablo. Odoris per konjako, per tabaka fumo, kaj per io dolĉa, kiel hieraŭ el salono de onklino Vaj- na. Ĉe pordo en la kabineton mi kunpuŝiĝis kun bela korpulenta virino, kiu neniom miris, ekvidinte min.
Bonan vesperon, - diris mi. - Pardonu, ĉu Buba loĝas ĉi tie?
Ĉi tie, - respondis ŝi, pririgardante min per la brilaj, kvazaŭ oleigitaj okuloj.
Ĉu mi povas vidi lin?
Kial ne? Kiom vi deziras.
Kie li estas?
Jen strangulo! - ŝi ekridis. - Ja kie povas esti Buba?
Mi supozis - kie, sed diris:
Mii ne scias. Eble en dormejo?
Varme, - diris ŝi.
Kio varme?
Jen stultulo. Kvankam sobra. Ĉu vi volas drinki?
Ne, - diris mi kolere. - Kie estas Buba? Mi urĝe bezonas lin.
Malbonas via afero, - diris ŝi gaje. - Nu serĉu, serĉu, sed mi foriras.
Ŝi karese taŭzis mian vangon, kaj eliris. La kabineto estis malplena. Sur la tablo altiĝis gran- da kristala vazo kun iu ruĝeta aĉaĵo. Ĝi odoris dolĉe kaj naŭze. Ankaŭ en la dormejo estis neniu. Litotukoj kaj kusenoj estis ĉifitaj kaj senordigitaj.
Mi venis al pordo de la banĉambro. En la por- don oni evidente pafis el pistolo, elinterne, se juĝi laŭ formo de la truoj. Mi haltetis, kaj poste prenis la manilon. La pordo estis ŝlosita. Mi pene malfermis ĝin.
Buba kuŝis en la bankuvo, ĝis la kolo mergita en la verdetan akvon, de la akvo leviĝis vaporo. Sur rando de la bankuvo raŭkis kaj hurlegis ra- dioricevilo. Mi staris kaj rigardis na Buba. Iaman astronaŭton-esploriston Pek Zenaj. Iaman sveltan muskolan junulon kiu en aĝo dek ok lasis sian varman urbon ĉe la varma maro, kaj foriris en kosmon je gloro de homaro, kaj tridek-aĝe reve- nis en la patrolandon, por batali kontraŭ lastaj faSistoj, kaj restis ĉi tie por ĉiam.
Al mi estis abomene pensi ke nur antaŭ unu horo mi estis simila al li. Mi tuSis lian vizaĝon, tiris lin je la maldensaj malsekaj haroj. Li ne ek- moviĝis. Tiam mi kliniĝis, por doni al li flari na «Potomak», kaj subite komprenis ke li estas mor- ta.
Mi ĵetis sur la plankon la radioricevilon, kaj dispremis ĝin per la kalkanumo. Sur la planko kuSaĉis pistolo. Sed Pek ne mortigis sin, simple oni malhelpis al li, verSajne, kaj li pafis la pordon por ke oni ne malhelpu. Mi enSovis la manojn en la varmegan akvon, levis kaj transportis lin en la dormejon, sur la liton.