Выбрать главу

Li kuSis tute moliĝinta, terura, kun okuloj dronintaj sub la frunton. Se li ne estus mia amiko... Se li ne estus tiel bonega knabo... Se li ne estus tiel eminenta laborulo...

Per telefono mi vokis ambulancon, kaj eksidis apud Pek. Mi penis ne pensi pri li. Mi penis mediti pri la afero. Kaj mi penis esti firma kaj malvarma, ĉar tra fundo de mia konscio denove trairis la varma lumeto, kaj ĉi-foje mi komprenis kiu penso estas tio.

Kiam venis kuracisto mi jam sciis kion mi faru. Mi trovos na Ul. Mi pagos al li iun ajn sumon. Eble mi batos lin. Se estos bezonate mi torturos lin. Li diros al mi de kie rampas sur la mondon tiu ĉi infekto. Li diros al mi adresojn kaj nomojn. Li diros al mi ĉion. Kaj ni trovos tiujn homojn. Ni ruinigos kaj forbrulos iliajn sekretajn metiejojn, kaj ilin mem ni forveturigos tiel mal- proksimen, ke ili neniam sukcesos reveni. Io ajn ili estu. Ni elkaptos ĉiujn, ni elkaptos ĉiujn kiuj iam ajn provis slegon, kaj ankaŭ ilin ni izolos. Io ajn ili estu. Poste mi postulos ke oni izolu min, ĉar mi scias kio estas slego. Ĉar mi komprenis kiu penso estis tio, ĉar mi estas socie danĝera same kiel ili ĉiuj. Sed tio estos nur komenco. Komenco de ĉiuj komencoj, kaj restos fari plej gravan: fari tiel, ke homoj neniam, neniam volu scii kio estas slego.

Verŝajne tio estos sova ĝe. Verŝ ajne multaj kaj multaj diros ke tio estas tro sovaĝe, tro kruele, tro stulte, sed ni devos fari tion, se ni volas ke homaro ne haltu...

La kuracisto, maljuna griza homo, metis la blankan valizeton, kliniĝis super Buba, pririgardis lin, kaj diris indiferente:

Senespera.

Voku policon, - diris mi.

Li malrapide metis en la valizeton siajn ilojn.

Estas neniu bezono fari tion. - Ĉi tie forestas krima ago. Tio estas neŭrostimulilo...

Jes, mi scias.

Tiel do. Jam dua okazo dum la nokto. Ili tute ne konas limojn.

Ĉu delonge tio komenciĝis?

Ne, ne tre... Antaŭ kelkaj monatoj.

Do kial, diable, vi silentas?

Silentas? Mi ne komprenas. Tio estas ĉe mi sesa voko dum la nokto, juna homo. Dua kazo de nerva elĉerpiĝo, kaj kvar kazoj da alkohola trema deliro. Ĉu vi estas lia parenco?

Ne.

Nu, ne gravas. Mi sendos homojn - Li iomete staris, rigardante na Pek. - Partoprenu kantajn societojn, - diris li, - aniĝu al ligon de pentintaj putinoj...

Forirante li balbutis ankoraŭ ion, - tiu ĉi maljuha, indiferenta, kurbiĝinta homo. Mi kovris na Pek per la litotuko, mallevis la rulkurtenon, kaj eniris la salonon. La ebriuloj aĉe ronkis, disvasti- gante odoron de ebrieco. Mi prenis la duopon je la piedoj, eltiris en la korton, kaj ĵetis en flakon apud la fontano.

Denove venadis mateniĝo, steloj estingiĝis sur la heliĝanta ĉielo. Mi ensidis la taksion, kaj klavis sur la regilo indekson de Malnova Metroo.

Ĉi tie estis multe da homoj. Ne estis facile trapuŝiĝi al bariero de la registrejo, kvankam al mi ŝajnis ke la formularon plenigis nur du aŭ tri homoj, kaj aliaj nur rigardadis, avide etendante la kolojn.

Post la bariero forestis kaj la rondkapa, kaj Ul, kaj neniu sciis kiel trovi ilin. Sube, en trairoj kaj tuneloj, interpuŝiĝis kaj kriadis ebriaj duon- frenezaj viroj kaj histeriaj virinoj. Jen obtuze, jen klare tondris pafoj, tremis pro eksplodoj betono sub la piedoj. Fetoris per brulo, pulvo, ŝvito, ben- zino, parfumo kaj vodko.

Aplaŭdantaj ŝrikantaj virinaĉoj amasiĝis ĉirkaŭ fortegulo kun pala triumfanta vizaĝo, gutanta la sangon; ie terure graŭlis sovaĝaj be- stoj.

En la haloj publiko freneziĝis ĉe grandegaj ekranoj, kaj sur la ekranoj iu kun vinditaj okuloj pafadis el mitraleto, preminte la kolbon al la ven- tro; iu ĝis la brusto sidis en nigra peza likvaĵo, tuta blua, kaj fumis dikan kraketantan cigaron; iu, kun deformita pro la streĉo vizaĝo, pendis kvazaŭ ŝtoniĝinte, en araneaĵo de strikte streĉitaj fadenoj...

Poste mi eksciis kie estas Ul. Apud malpura ejo, ŝtopita per sakoj da sablo, mi ekvidis la rondkapulon. Li senmove staris sur la sojlo, lia vizaĝo estis fulgita, de li disvastiĝis odoro de for- brulita pulvo, kaj la pupiloj estis tutokulaj. Post ĉiuj kvin sekundoj li kliniĝis kaj purigis la genuo- jn, kaj li ne aŭskultis min. Mi devis forte ekskui lin, por ke li rimarku min.

Forestas Ul! - elkriis li. - Forestas li, ĉu vi komprenas? Nura fumo, ĉu vi komprenas? Dudek kilovoltoj, cent amperoj, ĉu vi komprenas? Ne ĝissaltis li!

Li forte forpuŝis min, turniĝis, kaj ekkuris en la malpuran ejon, saltante trans la sablo-sakoj. Dispuŝante la scivolulojn li atingis malaltan feran pordon.

Hej enlasu min! - jelpis li. Ankoraŭfoje! Dio ŝatas triopon...

La pordo brusone fermiĝis post li, kaj la ho- moj ĵetiĝis for, stumblante kaj falante.

Mi ne atendis kiam li eliros. Aŭ ne eliros. Li ne estis plu bezonata al mi. Restis nur Rimajer. Restis ankaŭ Vuzi, sed mi ne esperis je Si. Do nur Rimajer. Mi ne vekos lin, mi atendos ĉe la pordo.

Jam leviĝis suno, kaj malpurigitaj stratoj estis malplenaj. El iuj subteraj haltejoj elrampis kaj eklaboris purigistaj aŭtomatoj. Ili konis nur laboron, ĉe ili forestis mensa potencialo, kiun val- orus disvolvi, tamen ĉe ili forestis ankaŭ praaj re- fleksoj.

Apud «Olimpik» mi devis halti kaj atendi kiam preteriros longa kolono da ruĝaj kaj verdaj ho- moj, forĝitaj en fumantan skvamaron. Ili, mal- facile trenante la piedojn, paSaĉis el unu strato en alian. Ili lasis odoron de Svito kaj farbo.

Mi staris kaj atendis, kaj suno eklumigis jam la grandegan hotelon, kaj gaje brilis sur metala vizaĝo de Vladimir Sergeeviĉ Jurkovskij, kiu rigardis, kiel dum la vivo, super ĉiuj kapoj.

Poste ili preteriris, kaj mi eniris la hotelon. La akceptisto dormetis post sia bariero. Vekiĝinte li profesie smajlis, kaj demandis freSvoĉe:

Ĉu vi ordonos ĉambron?

Ne, - diris mi. - Mi iras al sinjoro Rimajer.

Al Rimajer? Sed pardonu... Ĉu naŭcent dua numero?

Mi haltis.

Ŝajne jes. Sed kio okazis?

Mi petas pardonon, sed sinjoro Rimajer forestas.

Kiel forestas?

Li forveturis.

Sed tio ne eblas, ja li estas malsana... Eble vi eraras? Naŭcent dua numero.

Ĝuste tiel, naŭcent dua numero. Rimajer. Nia konstanta kliento. Antaŭ horo kaj duono li forveturis. Pli ĝuste, forflugis. La amikoj helpis al li malleviĝi kaj eniri helikopteron.

Kiuj amikoj? - demandis mi senespere.

Ĉu mi diris - amikoj? Mi petas pardonon, eble tio estas konatoj. Ili estis triopaj kaj la duo- pon mi vere ne konas. Simple junaj homoj de sporta tipo. Sed sinjoron Peblbriĝ mi konas. Li es- tas nia loĝanto, sed li jam ellistiĝis.

Ĉu Peblbriĝ?

Ĝuste. Dum lasta tempo li sufiĉe ofte renkontiĝis kun sinjoro Rimajer, el kio mi kon- kludis ke ili estas bonaj konatoj. Li luis ĉe ni ĉambron okcent-dek-sepan... Tia impona viro, ruĝethara...

Ĉu Oskar...

Tute ĝuste, sinjoro Oskar Peblbriĝ.

Klare, - prononcis mi, penante regi min. - Do vi diras ke ili helpis al li, ĉu?

Jes. Ja li signife malsanis, al li eĉ kuraciston elvokis hieraŭ. Li estis ankoraŭ tre malforta, kaj la junaj homoj subtenis lin je la kubutoj, kaj preskaŭ portis lin.

Sed flegistino? Ĉe li estis flegistino.

Jes, estis. Sed ŝi foriris tuj post ili. Ili libe- rigis ŝin.

Kio estas via nomo? - demandis mi.

Vajl, al viaj servoj.

Auskultu, Vajl, - diris mi. - Ĉu ne ŝajnis al vi ke sinjoron Rimajer oni forveturigis perforte?

Mi atente rigardis lin. Li konfuze palpebrumis.

N-ne, - prononcis li, - Tamen nun, kiam vi diris tion...

Bone, - diris mi. - Donu al mi ŝlosilon de lia ĉambro kaj iru kun mi.

Akceptistoj, kutime, estas sufiĉe komprene- maj homoj. Specifajn cirkonstancojn ili sentas bonege. Estis tute klare ke li konjektis kio mi es- tas. Kaj eblas eĉ, - de kie mi venis.

Li vokis la pordiston, ion flustris al li, kaj ni leviĝis per la lifto en naŭan etaĝon.

Per kiu valuto li kvitiĝis? - demandis mi.