Kiu? Ĉu Peblbriĝ?
Jes
Ŝajnas... Ho, jes, per markoj. Per germanaj markoj.
Kaj kiam li venis al vi?
Unu momento... nun mi elmemoros... Dek ses markoj... Ĝuste, antaŭ kvar tagoj.
Ĉu li sciis ke Rimajer loĝas ĉe vi?
Pardonu, mi ne povas diri. Sed antaŭ hieraŭ ili tagmanĝis kune. Kaj hieraŭ ili longe konver- saciis en la vestiblo. Frumatene, kiam ankoraŭ neniu dormis.
En ĉambro de Rimajer estis nekutime pure kaj orde. Mi trairis, pririgardante la ĉambrojn. En enmura ŝranko staris valizoj. La lito estis taŭzita, sed mi trovis neniujn spurojn de lukto. En banĉambro ankaŭ estis pure kaj orde. Sur mura breteto kuŝis skatoletoj de «Devon».
Kiel vi opinias, ĉu mi devas voki policon? - demandis la akceptisto.
Mi ne scias, - respondis mi. - Konsiliĝu vi kun la administraro.
Ĉu vi komprenas, mi denove komencis dubi... Fakte li ne adiaŭis min... Sed ĉio tio as- pektis tute senkulpe. Li povis ja signi, kaj mi komprenus lin, ni delonge konas unu la alian. Sed li nur petis sinjoron Peblbriĝ: «Radioricevilon, ra- dioricevilon ne forgesu vi...».
La radioricevilo kuŝis ĉe la spegulo, kaŝita per senzorge ĵetita bantuko.
Ĉu? - diris mi. - Kaj kion respondis sinjoro Peblbriĝ?
Sinjoro Peblbriĝ trankviligis lin, li diris: «Nepre, nepre, ne maltrankviliĝu...»
Mi prenis la radioricevilon kaj, elirinte el la banĉambro, eksidis ĉe la skriba tablo. La akcep- tisto rigardis jen min, jen la radioricevilon.
Tiel, pensis mi, nun li scias por kio mi venis ĉi tien. Mi ŝaltis la radioricevilon. Ĝi ekraŭkis kaj ekhurlis.
Ĉiuj ili konas slegon. Ne estas bezonata Ul, ne estas bezonata Rimajer, oni povas preni iun ajn, iun ajn renkontiton. Tiun ĉi akceptiston, ekzem- ple. Eĉ nun. Mi malŝaltis la radioricevilon, kaj diris:
Bonvolu ŝalti la kombinan radioricevilon.
La akceptisto per etaj paŝoj alkuris la kombi- nan radioricevilon, ŝaltis ĝin kaj, turniĝinte, de- mande rigardis min.
Lasu tiun ĉi stacion, - diris mi. - Iom malpli
laŭe, bonvolu. Mi dankas vin.
Do vi ne konsilas al mi voki policon? - de- mandis la akceptisto.
Laŭdezire.
Al mi Sajnis ke vi opiniis ion tute konkretan, kiam pridemandis min.
Tio nur Sajnis al vi, - malvarme diris mi. - Simple mi ne tro Satas sinjoron Peblbriĝ. Sed tio ne koncernas vin.
La akceptisto riverencis.
Dume mi restos ĉi tie, Vajl, - diris mi. - Ĉe mi estas supozo ke sinjoro Peblbriĝ revenos kaj venos ĉi tien. Bonvolu ne informi lin ke mi estas ĉi tie. Kaj vi, dume, estas libera.
Jes, sinjoro, - diris la akceptisto.
Kiam li eliris, mi telefonis en Buroon de Pris- ervo, kaj diktis telegramon al Maria: «trovis sen- con de vivo sed estas sola frato neatendite forve- turis venu senprokraste ivan».
Poste mi denove Saltis la radioricevilon, kaj ĝi denove ekraŭkis kaj ekhurlis. Tiam mi malfermis ĝian kovrilon, kaj elprenis la heterodinon. Tio ne estis heterodino. Tio estis slego. Bela akurata peceto, sendube produktita en fabriko, kaj ju pli longe mi rigardis ĝin, des pli Sajnis al mi ke ie, iam, - delonge antaŭ alveturo ĉi tien, kaj ne un- ufoje, mi vidis tiajn pecojn en iu tre konata aparato. Mi penis elmemori kie mi vidis ilin, sed anstataŭ tio mi elmemoris la akceptiston, lian vizaĝon, lian smajlaĉon, komprenantajn kunsenta- jn okulojn. Ĉiuj ili estas infektitaj.
Ne, ili neniam provis slegon, gardu Dio! Ili eĉ
neniam vidis ĝin. Ja tio estas ĝis tiom maldeca! Ja
i ■ - a a ■ a a ■
tio estas aĉajo el aĉajoj...
Pli mallaŭte, karulino, ĉu eblas ĉe la knabo?.. Sed oni rakontis al mi ke tio estas io eksterordi- nara...
Mi? Ja kio vi, amikego! Via opinio pri mi estas tamen ne tro alta... Mi ne scias, onidire en «Oazo», ĉe Buba, sed mi ne scias...
Tamen kial ne? Mi estas homo modera, se mi eksentos iun danĝeron, mi haltos...
Donu kvin skatolojn da «Devon», ni prepar- iĝas (hihi!) al fiŝkaptado...
Kvindek mil homoj. Kaj iliaj konatoj en aliaj urboj. Kaj cent mil turistoj ĉiujare. Temas do tute ne pri bando. Al diablo ĝin, la bandon, tute ne es- tas problemo dispeli ĝin!. Sed gravas ke ili ĉiuj estas pretaj, ili ĉiuj deziregas, kaj tute forestas ebleco pruvi al ili ke tio estas terure, ke tio estas pereo, ke tio estas malgloro...
Mi premis slegon en la manon, apogis la kapon per la pugno, kaj fiksrigardis festan jakon de Rimajer pendantan, kun ordenaj rubandetoj sur ĝi, sur dorso de la seĝo.
Verŝajnas ke li sidis, antaŭ kelkaj monatoj, ĝuste kiel sidas mi nun, en tiu ĉi brakseĝo, kaj ankaŭ li duan fojon tenis en la mano slegon kaj la radioricevilon, kaj sama varma lumeto vagis sur fundo de lia konscio: pri nenio oni maltrankviliĝu, ĉar nun ekzistas jam lumo en iu ajn mallumo, dolĉeco en iu ajn amaro, ĝojo en iu ajn sufero...
...Jen jen, diris Rimajer. Nun vi komprenis. Oni devas simple esti honesta antaŭ si. Tio estas iom honte komence, sed poste vi komecas kom- preni kiom multe da tempo vi perdis vane...
...Rimajer, diris mi. Mi disipis la tempon ne por mi. Oni ne devas fari tion, simple ne devas, tio estas pereo por ĉiuj, oni ne devas anstataŭigi vivon pes sonĝoj...
...Ĵilin, diris Rimajer. Kiam homo faras ion, li ĉiam faras tion por si. Eble ekzistas en mondo perfektaj egoistoj, sed perfektaj altruistoj certe forestas. Se vi parolas pri morto en bankuvo do, unue, en reala mondo ni ĉiuokaze mortas, kaj, due, se scienco donis al ni slegon, ĝi zorgos ankaŭ pri tio ke ĝi ĉesu esti malutila. Kaj dume bezonatas nur simpla modereco. Kaj ne diru al mi pri anstataŭigo de realeco per sonĝo. Ja vi ne es- tas novulo, vi bonege scias ke tiuj ĉi sonĝoj ankaŭ estas realeco. Tio estas tuta mondo. Do kial al- proprigon de tiu mondo vi nomas pereo?...
...Rimajer, diris mi. Ĉar tiu mondo estas mal- graŭ ĉio iluzia, ĝi tuta troviĝas ne ekster, sed ene de vi, kaj ĉio kion vi faras en ĝi restas en vi. Ĝi estas kontraŭa al reala mondo, ĝi estas malamika al ĝi. Homoj foririntaj en iluzian mondon pereas por mondo reala. Ili kvazaŭ mortas. Kaj kiam en iluzian mondon foriros ĉiuj, kaj vi scias ke tio po- vas okazi, historio de homaro ĉesiĝos.
... Ĵilin, diris Rimajer. Historio - tio estas his- torio de homoj. Ĉiu homo volas ke lia vivo ne estu senfrukta, kaj slego donas al vi tian vivon. Jes, mi scias, vi opinias ke ankaŭ sen slego vi vivas ne vane, sed konfesu ke vi neniam vivis tiel hele kaj varme, kiel hodiaŭ en la bankuvo. Al vi estas iom honte elmemori, vi ne riskus rakonti pri tiu vivo al aliuloj, ĉu? Do ne estas bezonate. Ĉe ili estas ilia vivo, kaj ĉe vi - la via...
...Rimajer, diris mi. Ĉio tio esas vera. Sed pasinteco! Kosmo, lernejoj, lukto kontraŭ faŝistoj, kontraŭ gangsteroj - kio, ĉu ĉio tio estis vana? Ĉu kvardek jaroj mi vivis vane? Kaj aliaj homoj? Ĉu ankaŭ ili vane?....
...Ĵilin, diris Rimajer. En historio nenio estas vana. Estas kiuj luktis kaj ne ĝisvivis aperon de slego. Sed vi luktis kaj ĝisvivis...
...Rimajer, diris mi. Mi timas pri homaro. Ja tio estas fino. Tio estas fino por kunagado de homo kaj naturo, tio estas fino por ligoj inter per- sono kaj komunumo, tio estas fino por ligoj inter personoj, tio estas fino de progreso, Rimajer. Ĉiuj miliardoj da homoj, enakviĝintaj en varman akvon kaj en sin mem. Nur en sin mem...
...Ĵilin, diris Rimajer. Tio timigas ĉar ne estas kutima. Kaj kio koncernas finon, do ĝi venos nur por reala komunumo, reala progreso. Sed ĉiu aparta persono perdos nenion, ĝi nur akceptos, ĉar ĝia mondo ekestos nekompare pli hela, liaj ligoj kun naturo, - iluzia certe, - estos pli variecaj, kaj ligoj kun komunumo, - ankaŭ iluzia, kvankam li ne scios tion, - estos kaj pli fortaj kaj pli fruktodonaj. Kaj ne sopiru pri fino de progreso. Vi scias ja ke ĉio havas finon. Jen ankaŭ progreso de reala mondo finiĝas. Antaŭe ni ne sciis kiel ĝi finiĝos. Nun ni scias. Ni ne sukcesis percepti tu- tan potencialan helecon de reala estado, kaj eblas ke ni atingus tiun percepton nur post centoj da jaroj, sed nun ĝi estas en niaj manoj. Slego donacas al vi percepton de plej malproksimaj pos- teuloj, kaj plej malproksimaj antaŭuloj, kiun vi neniam atingos en reala mondo. Vi simple tro- viĝas en kaptiteco de unu malnova idealo, sed pensu logike, idealo kiun proponas al vi slego es- tas same belega... Ja vi ĉiam revis pri homo fan- taziema, havanton de enorma imagkapablo...