...Rimajer, diris mi. Se vi scius kiel mi laciĝis. Mi tedis disputi. Tutan vivon mi disputas kaj kun mi mem, kaj kun aliaj homoj. Mi ĉiam Satis dis- puti, ĉar alie vivo - tio ne estas vivo. Sed ĝuste nun mi laciĝis, kaj ĝuste pri slego mi ne volas disputi.
...Tiam iru, Ivan, diris Rimajer.
Mi enigis slegon en la radioricevilon. Kiel li tiam. Mi leviĝis. Ankaŭ kiel li tiam. Mi pensis jam pri nenio, mi jam ne apartenis al tiu ĉi mondo, sed mi ankoraŭ aŭdis kiel li diris: «ne forgesu nur strikte Slosi la pordon, por ke oni ne malhelpu al vi». Kaj tiam mi eksidis.
...Do jen kiel, Rimajer! diris mi. Jen kiel okazis tio! Vi kapitulaciis. Vi strikte fermis la por- don. Kaj poste vi sendadis mensogajn raportojn al viaj amikoj ke ekzistas neniu slego. Kaj pli poste vi, hezitante nur minuton, sendis min al morto, por ke mi ne malhelpu al vi.
Via idealo - tio estas merdo, Rimajer. Se je nomo de la idealo homo devas fari kanajlaĵojn, do prezo de tiu idealo estas merdo. Nur tiel, Rimajer. Jes. Jes... Mi povus ankoraŭ multe diri al vi, sle- g aĉulo. Mi povus ankoraŭ multe paroli pri tio ke estas ne tiel facile elŝiri el la sango naturan stre- bon de ĉiu homo lukti kontraŭ halto, kontraŭ iu ajn halto, kontraŭ morto, kontraŭ trankvilo, kon- traŭ regreso. Via slego - tio estas sama nuklea bombo, nur de prokrasta ago, kaj por satuloj. Sed mi ne parolados pri tio. Mi diros al vi nur tion: se homo devas fari kanajlaĵojn por atingi idealon, do prezo de tiu idealo estas: merdo...
Mi alrigardis la horloĝon, kaj enŝovis la ra- dioricevilon en la poŝon. Mi tedis atendi na Oskar. Mi volis manĝi. Kaj ankoraŭ mi havis senton kvazaŭ finfine mi faris en tiu ĉi urbo ion utilan. Mi lasis al la akceptisto mian telefonnumeron, okaze se revenos Oskar aŭ Rimajer, kaj eliris sur la pla- con.
Mi ne kredis ke Rimajer revenos, kaj eĉ ke mi iam ajn vidos lin, sed Oskar ankoraŭ povis plen- umi sian promeson, kvankam, plej verŝajne, necesos serĉi lin. Kaj serĉos lin jam ne mi. Kaj verŝajne ne ĉi tie.
Ĉapitro dek-dua
En la aŭtomata kafejo estis nur unu vizitan- to: ĉe tablo, en angulo, ĉirkaŭigata per manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, sidis orient-tipa brunulo, vestita bonege sed absurde.
Mi prenis por mi acidlakton kaj kazeaĵojn kun acidkremo, kaj ekmanĝis, tempo de tempo rigardante lin. Li manĝis kaj trinkis multe kaj avide. Lia vizaĝo brilis pro la ŝvito, al li estis tro varme en lia stulta brileta frako. Li peze el- spiris, retrokliniĝante je dorseton de la seĝo, kaj malstriktis la vastan rimenon de la pan- talono. Dum tio en la suna lumo brile lumiĝadis longa flava pistolingo, pendanta sub baskoj de lia frako. Mi jam pe-manĝadis la lastan kazeaĵon, kiam li subite vokis min.
Hola! - diris li. - Ĉu vi estas lokulo?
Ne, - duris mi, - mi estas turisto.
Ha, do ankaŭ vi komprenas nenion...
Ĉe la servotablo mi faris al mi koktelon el la sukoj, kaj venis al li.
Kial estas malplene? - daŭrigis li. Li havis vivplenan magran vizaĝon kaj sovaĝan rigardon. - Kie estas loĝantoj? Kial ĉio estas fermita?.. Ĉiuj dormas, neniu kontakteblas...
Ĉu vi ĵus alveturis?
Jes.
Li deŝovis la malplenan teleron, kaj alŝovis la plenan. Poste li trinketis la helan bieron.
De kie vi? - demandis mi. Li sovaĝe alri- gardis min, kaj mi haste aldonis: - Certe se tio ne estas sekreto...
Jes, ne estas, - diris li... - kaj komencis manĝi.
Mi pe-drinkis la sukon, kaj estis jam preta foriri, sed li diris:
Bonege ili vivas, hundaĉoj. Tiaj manĝaĵoj, manĝu kiom oni volas, kaj ĉio senpage.
Nu, tamen ne tute senpage, - oponis mi.
Naŭdek dolarojn! Groŝoj! Mi dum tri tagoj manĝos je naŭdek dolaroj! - Liaj okuloj subite haltis. - H-hundaĉoj, - elbalbutis li, denove ekmanĝante.
Mi konis tiujn homojn. Ili venadis el etaj, prirabitaj ĝis plena mizero reĝlandoj kaj respub- likoj, ili avide manĝis kaj trinkis, memorante varmegitajn per la suno polvajn stratojn de siaj urboj, kie en mizeraj strioj da ombro senmove kuŝas mortantaj senvestaj viroj kaj inoj, kaj kie infanoj, kun disblovitaj ventroj, prifosas rubaĵe- jojn en kortoj de eksterlandaj konsulejoj. Ili es- tis plenaj per malamo, kaj ili bezonis nur panon. Panon kaj armilojn. Panon por sia opozicianta bando, kaj armilojn kontraŭ alia, reganta ban- do. Ili estis plej ardaj patriotoj, varme kaj multvorte paroladis pri amo al sia popolo, sed ĉiun alilandan helpon ili rifuzis decide, ĉar ili ŝatis nenion krom potenco, kaj neniun krom si, kaj estis pretaj, je gloro de la popolo kaj venko de siaj altaj principoj, neniigi sian popolon ĝis lasta homo, se estos bezonate, - per malsato kaj mitraloj.
Ĉu armilon? Ĉu panon? - demandis mi.
Li streĉiĝis.
Jes, - diris li. - Armilon kaj panon. Tamen sen stultaj kondiĉoj. Kaj, kiom eble, senpage. Aŭ kredite. Veraj patriotoj neniam havas monon. Sed la reganta koterio vivas en abome- na luksado...
Ĉu malsato? - demandis mi.
Ĉio ajn. Sed vi luksadas ĉi tie. - Li malame alrigardis min.- Tuta mondo luksadas, nur ni malsatas. Sed vi vane esperas. Revolu- cion oni ne haltos!
Jes, - diris mi. - Sed kontraŭ kiu la rev- olucio?
Ni batalas kontraŭ sangosuĉuloj de Badŝaĥ! Kontraŭ koruptado kaj malĉastado de la reganta klaso, je libero kaj vera demokratio... La popolo subtenas nin, kaj oni devas nutri la popolon. Sed vi deklaras al ni: panon ni donos nur post la malarmiĝo. Krom tio vi eĉ minacas interveni... Kia aĉa, mensoga demagogio! Kiu trompo de la revoluciaj amasoj! Malarmiĝi antaŭ la sangosuĉantoj, tio signifas surĵeti maŝon sur kolojn de veraj batalantoj! Ni respondas: Ne! vi ne trompos la popolon! Senarmiĝu Badŝaĥ kaj liaj mortigistoj! Tiam ni pripensos kion fari.
Klare, - diris mi. - Sed Badŝaĥ, verŝajne, ankaŭ ne volas, ke oni surĵetu maŝon sur lian kolon.
Li abrupte deŝovis kruĉon da biero, kaj lia mano kutimmove ektiriĝis al la pistolingo. Tamen li rapide rekonscii ĝ is.
Mi sciis ke vi komprenas tute nenion, - diris li. - Vi estas sataj, vi jam dormetas pro la sateco, vi estas tro fanfaronaj por kompreni nin. En ĝangalo vi ne aŭdacus konversacii kun mi tiel!
En ĝangalo mi konversacius kun vi tute alie,
bandito, pensis mi, kaj diris:
Mi vere ne komprenas multon. Mi, ekzem- ple, ne komprenas kio okazos post kiam vi venkos. Supozu ni ke vi venkis, kaj pendumis na Badŝaĥ, se li, siavice, ne sukcesos forkuraĉi por peti panon kaj armilon...
Li ne sukcesos. Li ricevos tion kion li meri- tas. Revolucia popolo disŝiros lin je pecetoj! Kaj ĝuste tiam ni komencos labori. Ni konstruos ĉe ni kemiajn uzinojn, kaj superŝutos la landon per manĝaĵoj kaj vestaĵoj. Ni reprenos terenojn, forkaptitajn de ni per niaj sataj najbaroj, ni plenumos tutan programon, pri kiu kriaĉas nun mensogulo Badŝaĥ por trompi la popolon... Kaj tiam, nur tiam, ni malarmiĝos. Tiam ni jam ne bezonos vian helpon. Ĉu vi komprenas? Ni malarmiĝos ne ĉar tio estis viaj kondi ĉ oj, sed ĉar ni jam ne bezonos armilon. Kaj tiam... - Li fermis la okulojn, dolĉe ĝemis, kaj movis la kapon.
Tiam vi estos sataj, vivos lukse, kaj dor- mos ĝis tagmezo, ĉu?
Li ekridetis.
Mi meritas tion. La popolo meritas tion. Ne- niu kuraĝos riproĉi nin. Ni manĝos kaj trinkos kiom ni deziros, ni loĝos en veraj domoj, ni diros al la popolo: nun vi estas liberaj, ripozu kaj distriĝu!
Kaj pri nenio pensu, - aldonis mi. - Sed ĉu ne ŝajnas al vi, ke ĉio tio povos ekesti malu- tila?
Lasu! - diris li paceme. - Tio estas dema- gogio. Vi estas demagogo. Kaj dogmulo. Ankaŭ ĉe ni estas dogmuloj similaj al vi: timu satecon! Homo perdos sencon de vivo... Ne, respondas ni, homo perdos nenion. Homo ne perdos sed akiros. Oni devas senti popolon, oni devas esti parto de la popolo, popolo ne ŝatas saĝulaĉojn! Ja por kio ni, diablo prenu, donas al arbaraj