h
l /v /v ■ ■ i /v /v
irudoj manĝaĉi nin, kaj mem manĝaĉas vermo- jn? - Subite li tute bonanime smajlaĉis. - Mi, verŝajne, iom ofendis vin. Mi nomis vin sata, kaj ankoraŭ iel... Ne ofendiĝu. Abundeco malbonas kiam ĝin havas najbaroj, sed ne vi. Tamen almilitita abundeco - tio estas bonega afero. Valoras batali por ĝi. Ĉiuj batalis por ĝi. Oni devas akiri ĝin per armilo en la manoj, sed ne ŝanĝadi ĝin kontraŭ libero kaj demokratio.
Do, malgraŭ ĉio, via fina celo estas abun- deco, ĉu?
Sendube!.. Fina celo ĉiam estas abundeco. Konsideru nur ke ni estas elektemaj pri la rime- doj.
Tion mi jam konsideris... Do, abundeco. Kaj homo?
Kio - homo?
Tamen mi komprenis ke estas senutile dis- puti.
Ĉi vi iam estis ĉi tie? - demandis mi.
Kial ja?
Interesiĝu, - diris mi. - Tiu ĉi urbo donas perfektajn lecionojn pri abundo.
Li levis la ŝultrojn.
Dume al mi plaĉas ĉi tie. - Li denove deŝovis la malplenan teleron, kaj alŝovis la ple- nan.
Iuj nekonataj postmanĝaĵoj... Ĉio estas bongusta kaj malmultekosta... Oni povas envii tion. - Li glutis kelkajn kulerojn da salato, kaj elmurmuris: - Ni scias ke ĉiuj gravaj revoluciu- loj batalis por abundo. Ĉe ni forestas tempo teorii, sed tio ne estas bezonata. Teorioj sufiĉas ankaŭ sen ni. Krom tio abundo neniel danĝeri- gas nin. Ĝi ankoraŭ longe ne danĝerigos nin. Estas taskoj multe pli gravaj.
Pendumi na Badŝaĥ, - diris mi.
Jes, por la komenco. Kaj poste ni devos ekstermi dogmatulojn. Mi sentas tion jam nun. Poste ni efektivigu niajn leĝajn pretendojn. Poste aperos ankoraŭ io. Kaj nur poste-poste- poste venos abundeco. Mi estas optimisto, sed mi ne kredas ke mi ĝisvivos ĝin. Do ne mal- trankviliĝu vi, iel ni superos tion. Se ni superos malsaton, do des pli la abundecon... Dogmatuloj babilas: abundeco estas ne celo sed rimedo. Ni tiel respondas al tio: ĉiu rimedo estis iam celo. Hodiaŭ abundeco estas celo. Kaj nur morgaŭ ĝi, eble, iĝos rimedo.
Mi leviĝis.
Eblas ke morgaŭ estos marfrue, - diris mi.
Li rigardis min kiel idioton. Mi foriris. Preterirante la montrofenestron mi ankoraŭfoje alrigardis lin. Li sidis per dorso al la strato, kaj denove manĝis, disiginte la kubutojn.
Kiam mi venis hejmen, la salono estis jam malplena. La litotukojn kaj kusenojn la knaboj ĵetis en la angulon. Sur la skribtablo kuŝis skribaĵeto, premita per la telefono. Per infana mallerta mano estis skribite «Gardu vi vin. Ŝi ion intencas. Okupiĝis en la dormejo».
Mi suspiris, kaj eksidis la brakseĝon. Ĝis renkonto kun Oskar (se ĝi okazos) restis ĉirkaŭ horo. Ne estis senco endormiĝi, krome tio ne estis sendanĝera: Oskar povis veni ne sola, kaj pli frue, kaj ne tra la pordo.
Mi prenis el la valizo la pistolon, enigis la ŝargilon, kaj enŝovis en la flankan poŝon. Poste mi venis al proviantŝranko, kuiris al mi kafon, kaj denove revenis la kabineton.
Mi elprenis slegon el mia radioricivilo kaj el radioricevilo de Rimajer, metis ilin antaŭ mi sur la tablon, kaj denove penis elmemori kie mi vidis ĝuste tiujn pecojn, kaj kial ŝajnas al mi ke mi vidis ilin eĉ ne unufoje.
Kaj mi elmemoris. Mi venis la dormejon, kaj venigis de tie fonoron. Mi eĉ ne bezonis ŝraŭ- bilon. Mi demetis de la fonoro ĝian ingon, enŝo- vis la montrofingron sub funelon de la odorilo kaj, per la ungo, elprenis vakuan tuboidon FG 92 U, klaso kvar, statik-kampa, kapacito du. Ĝi aĉeteblas en vendejoj da ĉiutaga elektroniko je kvindek centoj popece. Sur loka slango tio estas slego.
Ĝuste tio devis esti, pensis mi. Nin erarigis paroladoj pri nova narkotaĵo. Nin ĉiam erarigas paroladoj pri novaj teruraj inventoj. Jam kelkfo- je oni erarigis nin sammaniere.
Kiam Mĥagana kaj Buris rilatis al UNO kun plendo pri tio ke la separistoj aplikas novan specon da armiloj - fridigantajn bombojn; ni ĵetiĝis serĉi subterajn militajn fabrikojn, kaj eĉ arestis duopon da veraj subteraj inventistoj (dek ses kaj naŭdek ses jarulojn). Sed poste evidentiĝis ke tiuj inventistoj tute ne rilatas al la afero, kaj ke tiujn terurajn fridigajn bombojn separuloj aĉetis en Munkena pogranda deponejo de malvarmigaj aparatoj, kaj tio estis nur fuŝi- taj superfriziloj. Verdire efiko de tiuj super- friziloj vere estis terura. Aplikitaj kune kun molekulaj detonaciigiloj (vaste aplikataj per subakvaj arkeologoj en Amazono por fortimigi piranjojn kaj kajmanojn) la superfriziloj estis kapablaj malaltigi temperaturon ĝis minus cent kvindek gradoj je radiuso de dudek metroj.
Poste ni longe konvinkis unu la alian ne for- gesi ke en nia tempo preskaŭ ĉiumonate aperas amaso da novaj teknikaĵoj de plej paca destino, kiuj havas plej neatenditajn flankajn ecojn, kaj ke tiuj ecoj ofte venigas al tio ke leĝo pri malpermeso produkti armilojn kaj municiojn iĝas simple sensenca. Ni iĝis tre singardaj pri novaj specoj da armiloj, uzataj de diveraj ek- stremistoj, sed post nur unu jaro kaptiĝis ĉe alia okazo, kiam ni komencis serĉi inventistojn de mistera aparataro, per kiu ŝtelĉasistoj ellogis pterodaktilojn el rezervejo de Ugando. Tiam ni trovis spritan memfaraĵon el infanludilo «Staru - Sidu», kaj el sufiĉe disvastigata medicina aparato.
Kaj nun ni kaptis slegon - kombinon de or- dinara tuboido, ordinaraj kemikaĵoj, kaj tre or- dinara varma elkrana akvo.
Ne estas do senco serĉi sekretajn fabrikojn, pensis mi. Ankaŭ pro tio dankon. Estos necese serĉi lertajn kaj senprincipajn spekulantojn, kiuj tre fajne sentas ke ili vivas en Lando de Stul- tuloj, kiel trikino en porka femuro...
Kvin-ses entreprenemaj profitemuloj, senkulpa dometo ie en limkvartaloj. Restas nur iri en universalan vendejon, per kvindek centoj aĉeti vakuan tuboidon, deŝiri de ĝi celofanan pakaĵon, remeti ĝin en elegantan skatoleton kun vitra vato, kaj vendi per kvindek markoj («nur pro la konateco kaj nur al vi»). Verdire ekzistis ankaŭ inventisto. Kaj eĉ ne unu. Certe ne unu. Sed dubindas ke ili restis vivaj: tio tute ne estas allogilo por pterodaktiloj...
Kaj entute, ĉu nur spekulantoj gravas?.. Nu vendos ili ankoraŭ kvardekon da slegoj, nu cen- ton. Sed eĉ en Urbo de Stultuloj oni komprenos finfine pri kio temas. Kaj kiam tio okazos, slego ekos disvastiĝi kiel incendio. Kaj plej zorgos pri tio moralistoj el «Ĝojoj de vivo». Kaj poste el- paŝos doktoro Opir kaj deklaros ke slego, laŭ trovoj de scienco, venigas al klareco de pensa- do, kaj estas neanstataŭebla kontraŭ alkoholis- mo kaj malbona humoro. Kaj entute idealo de estonteco - tio estas enorma kuvo kun varma akvo... Kaj vorton «slego» oni ĉesos skribi sur muroj...
Jen kiun oni devas kapti je la gorĝo, se en- tute kapti, pensis mi. Problemas do ne speku- lantoj. Finfine oni spekulas nur tiun varon kiu estas postulata. Sed Maria certe sendos nin kapti spekulantojn, pensis mi morne.
Oni frapetis la pordon. En la kabineton eniris Oskar, kaj li vere ne estis sola. Kun li venis Maria mem, korpulenta, griza, kiel ĉiam en sunaj okulvitroj, kaj kun dika irbastono, kiu faras lin simila al veterano perdinta la vidka- pablon. Oskar memkontente smajlis.
- Saluton, Ivan, - diris Maria. - Konatiĝu, tio estas via dublanto Oskar Peblbriĝ. El Sud- Orienta sekcio.
Ni interpremis la manojn. Kio ĉiam ne plaĉis al mi en nia Konsilo de Sekureco, estas tio ke konserviĝas multego da antikvaj tradicioj, kaj el ĉiuj tradicioj plej multe kolerigis min idiota sis- temo de kruca konspiro, pro kiu ni konstante rekaptas unu de alia la agentojn, batas vizaĝon unu al la alia, kaj ofte pafas unu la alian, kaj sufiĉe trafe. Ne laboro estas tio, sed ludo je de- tektivoj kaj banditoj, do iru ili ĉiuj en marĉon...
Mi intencis preni vin hodiaŭ, - informis Oskar. - Neniam en la vivo vidis mi subjekton pli suspektindan.