Mi silente elpoŝigis la pistolon, malŝargis ĝin, kaj ĵetis en keston de la tablo. Oskar ob- servis min aprobe.
Mi diris, turnante min al Maria:
Mi konjektas, ke la serĉado simple fiaskus ne komenciĝinte, se mi scius pri Oskar. Tamen mi devas informi ke hieraŭ mi apenaŭ kripligis lin.
Ĝuste tion mi komprenis, - diris Oskar memkontente.
Maria, grakĝemante, eksidis la brakseĝon.
Mi neniel povas elmemori okazon, - diris li, - kiam Ivan estus per io kontenta. Tamen konspiro - tio estas bazo de nia laboro... Prenu vi ambaŭ seĝojn, kaj sidu... Vi, Oskar, ne havis rajton doni kripligi vin, kaj vi, Ivan, ne rajtis doni aresti vin. Jen kiel oni devas rigardi tiujn aferojn... Kaj kio estas ĉe vi ĉi tie? - diris li, deprenante la sunajn okulvitrojn super la sle- goj. - Ĉu inter la aferoj vi ekokupiĝis pri tadiotekniko? Laŭdinde, laŭdinde...
Mi komprenis ke ili scias nenion. Oskar foli- umis la notlibron, kie ĉio estis ĉifrita per lia persona kodo kaj, ŝajne, prepariĝis prezenti la informadon, kaj Maria movis sian grandan na- zon super la slegoj, tenante la okulvitrojn en la levita mano. En tiu ĉi spektaĵo estis io simbola.
Do agento Ĵilin plenigas sian libertempon per radiotekniko, - diris Maria, surmetante la okulvitrojn, kaj retrokliniĝante en mia brakseĝo. - Ĉe li estas multe da libera tempo, kaj li tran- siris al kvarhora labortago... Sed kiel statas pri senco de vivo, agento Ĵilin? Ŝajnas ke vi trovis ĝin, ĉu? Mi esperas ke ne estos necese forvetu- rigi vin kiel agenton Rimajer, ĉu?
Jes, ne estos necese, - diris mi. - Mi ne havis tempon por alkutimiĝi. Ĉu Rimajer ion rakontis al vi?
-Ne, pri kio vi! - diris Maria kun enorma sarkasmo. - Por kio? Oni ordonis al li eltrovi narkotaĵon, li trovis ĝin, eluzis, kaj nun opinias, ŝajne, ke plenumis sian devon... Li mem ekestis narkotisto, ĉu vi komprenas? - diris Maria. - Li silentas! Li pumpiĝis per tiu ĉi narkotaĵo ĝis la oreloj, kaj estas senutile konversacii kun li. Li deliras ke li pereigis vin, kaj ĉiam petas ra- dioricevilon... - Maria stumblis, kaj ekrigardis la radioricevilon.
Strange, - diris li. Li alrigardis min. - Tamen mi ŝ atas ordon. Oskar venis ĉ i tien unua, ĉe li estas iuj ajn konsideroj - kiel pri la drogo, tiel pri la operacio. Ni komencu de li.
Mi alrigardis na Oskar.
Pri kiu operacio?
Diablo scias kio... - diris Maria.
Kapto de la centro, - diris Oskar. - Ĉu vi jam trovis la centron?
Kaptado komenciĝas, pensis mi, kaj diris:
Ne, ne trovis. La centron mi ne trovis. Sed...
Laŭ ordo, laŭ ordo, - severe diris Maria, kaj per la manplato frapetadis la tablon. - Komencu, Oskar, kaj vi, Ivan, aŭskultu atente kaj preparu viajn konsiderojn. Se vi ankoraŭ kapablas mediti...
Oskar komencis. Ŝajne li estis bona laboran- to. Li agis rapide, energie kaj obstine. Fakte Rimajer erarigis lin same kiel min. Tamen Oskar atingis multon. Li komprenis ke la serĉatan «drogon» oni nomas ĉi tie «slego». Li tre rapide komprenis rilaton inter slego kaj «Devon». Li komprenis ke nek fiŝuloj, nek perŝoj, kaj nek sopiruloj havas iun ajn rilaton al slego. Li bo- nege komprenis ke en tiu ĉi urbo praktike ne eblas konservi iun ajn sekreton. Li sukcesis eĉ akiri kredemon ĉe inteloj, kaj li evidentigis, ke en la urbo ekzistas nur du vere sekretaj organi- zaĵoj: mecenatoj kaj inteloj. Kaj ĉar mecenatoj ekskluzivis, restis nur inteloj...
Tio ne kontraŭis mian konvinkon, - diris Oskar, - ke solaj homoj en la urbo, kiuj ka- pablas gvidi sciencajn aŭ kvazaŭsciencajn es- plorojn, kaj havas eblecon uzi labojn, tio estas studentoj kaj profesoroj de la universitato. Fak- te, ankaŭ uzinoj de la urbo havas labojn. Tiuj laboj estas nur kvaropaj, kaj mi pristudis ilin ĉi- ujn. Tiuj laboj estas ege specifaj, kaj ekstreme okupataj per ĉiutaga laboro. Ĉar uzinoj funkcias tutdiurne, estis neniu bazo opinii ke uzinaj laboj povas ekesti centroj por produkti slegon. Sed el sepo da laboj de la universitato du evidente es- tas ĉirkaŭigitaj per atmosfero de mistero. Kion oni faras tie mi ne sukcesis evidentigi, tamen mi registris triopon da studentoj kiuj, kiel ŝajnas al mi, certe devas scii tion...
Mi aŭskultis lin tre atente, mirigante kiel multe li sukcesis fari ĉi tie, sed al mi estis jam klare, kio estas lia ĉefa eraro. Mi komprenis ke li iris laŭ falsa spuro, kaj samtempe ĉe mi ma- turiĝis neklara sento pri eĉ pli signifa eraro, pri ĉefa eraro, pri eraro en baza skemo de Konsilio.
Kaj mi venis al imago, - diris Oskar, - pri ekzisto de duongangstera organizaĵo de ver- tikala tipo kun precize dividitaj funkcioj de apartaj grupoj. Produkta grupo okupiĝas per produktado kaj perfektigo de slego... Mi devas diri al vi ke slego, kio ajn ĝi estas, perfektiĝas: mi sukcesis evidentigi, ke en komenco mem «Devon» ne estis uzata... Plue, komerca grupo okupiĝas pri disvastigo de slego, kaj batala gruo terorizas la loĝantaron, kaj ĉesigas konversacio- jn pri slego. Timemo de loĝantoj...
Kaj tiam mi komprenis ĉion.
Unu momenton, - diris mi. - Oskar, ĉu vi garantias ke en la urbo estas nur du sekretaj organizaĵoj?
jes, - diris Oskar. - Nur mecenatoj kaj in- teloj.
Daŭrigu, Oskar, - diris Maria malkontente. - Ivan, mi petus vin ne interrompi.
Mi petas pardonon, - diris mi.
Oskar daŭrigis la paroladon, sed mi ne aŭskultis lin plu. En mia cerbo kvazaŭ ekflamis io.
Tradicia dekomenca skemo de ĉ iuj niaj en- treprenoj kun ĝia nepra aksiomo pri ekzisto de disbranĉita organizaĵo de malbonintenculoj dis- polviĝis, kaj mi nur miris, kial mi pli frue ne ri- markis tutan ĝian stulcecon por tiu ĉi simpla lando.
Forestis sekretaj produktejoj, gardataj per mornaj personoj kun enpugnaj batiloj, forestis singardaj senprincipaj aferuloj, forestis vojaĝaj agentoj kun duoblaj kolumoj, ŝtopitaj per kon- trabandaĵo, kaj vane Oskar desegnis tiun belan skemon el rondetoj kaj kvadratetoj, kunigitaj per impliko da linioj kun surskriboj «Centro», «Stabo», kaj multaj demandosignoj. Estis nenio por ruinigi kaj bruligi, estis neniu ĉi tie kiun oni arestu kal sendu en Bafina Tero.
Estis nuntempa industrio de ĉiutagaj apara- toj, ŝtataj vendejoj, kie slegoj estis aĉeteblaj je kvindek centoj, kaj estis, komence, unu du in- ventemaj homoj, angorantaj pro la nenifarado kaj dezirantaj novajn impresojn. Kaj estis mez- granda lando, kie abundeco estis iam celo, sed ĝis nun ne ekestis rimedo. Kaj tio okazis tute sufiĉa.
Iu erare enmetis en la radioricevilon slegon anstataŭ geterodino, kaj enkuŝis bankuvon plezuriĝi, aŭskulti bonan muzikon aŭ ekkoni las- tajn novaĵojn, - kaj komenciĝis... Ekrampis oni- diroj, en rubkondukilojn ekŝutiĝis restaĵoj de fonoroj, poste iu komprenis ke slegojn oni po- vas akiri ne el fonoroj, sed simple aĉeti en vendejoj, kaj iu sagacis apliki aromajn salojn, kaj iu ekuzis na «Devon», kaj homoj komencis mortadi en bankuvoj pro nerva elĉerpiĝo, kaj statistika fako de Konsilio pri Sekureco sendis en la prezidion tute sekretan raporton, kaj tuj evidentiĝis ke ĉiuj mortoj okazis pri turistoj, vizitintaj tiun ĉi landon, kaj ke tiaj mort-okazoj en tiu ĉi lando estis pli oftaj ol en iu aln alia loko de la Planedo. Kaj, kiel tio ofte okazas, sur tiu ĉi bazo de bone kontrolitaj faktoj oni kon- struis malĝustan teorion, kaj nin, strikte kon- spiritajn oni sendis ĉi tien, unu post la alia, por malkovri bandon da vendistoj de nova nekonata narkotaĵo. Kaj ni venis ĉi tien, kaj faris ĉi tie stultaĵojn kaj, kiel tio ofte okazas, neniu pena laboro restas senfrukta, kaj se oni serĉu kulpu- lon, do kulpas ĉiuj, de urbestro ĝis Rimajer, kaj nun estas bezonate...
- Ivan, ekscite diris Maria. - Ĉu vi en- dormiĝis?
Ili ambaŭ rigardis min. Oskar etendis al mi la notlibron kun la skemo. Mi prenis la notli- bron, kaj ĵetis ĝin sur la tablon.
Aŭskultu, - diris mi. - Oskar certe estas bravulo, sed ni denove eraraĉis... Oskar, vi tiel multe ekvidis, sed vi komprenis nenion. Se en tiu ĉi lando estas homoj kiuj malamas slegon, tio estas inteloj. Inteloj ne estas gangsteroj, tio estas malesperintaj homoj, patriotoj... Ĉe ili es- tas unu tasko: kirligi tiun ĉi marĉon. Per iu ajn rimedo. Doni al tiu ĉi urbo eĉ iun ajn celon, igi