Выбрать главу

/v ■ i /v . . /v . i i /v/v . ti" r ■ a

ĝin deŝiriĝi de la manĝaĉ-ujo... Ili oferas sin, ĉu vi komprenas? Ili elvokas pafon al sin, penas eksciti en la urbo eĉ unun komunan por ĉiuj emocion, eĉ malamon... Ĉu vi ne aŭdis pri larmigiloj, pri pafdispelo de droŝkoj?.. Sed en la laboj ili produktas ne slegon, ili faras tie bom- bojn, kuiras larmigilojn... kaj entute rompas leĝon pri milita tekniko. Ili puĉon preparas je la dudek-oka, sed slego - jen ĝi estas! Mi enŝovis al ĉiu el ili po slego, kaj tuj eligis ĉion kion mi pensas pri tio.

Komence ili aŭskultis min nekrede. Poste ili fikse ekrigardis slegojn, kaj ne demetis de ili la okulojn ĝis kiam mi finis. Kaj kiam mi finis, ili sufiĉe longe silentis. Maria tenis sian slegon kiel danĝeran insekton. Lia vizaĝo esprimis malkon- tenton. Oskar diris:

Vakua tuboido... Hm... Vere... Kaj ra- dioriceviloj... Io estas en tio...

Maria enŝovis la slegon en la surbrustan poŝon, kaj decide deklaris:

Nenio estas en tio. Tio estas ke mi, certe, kontentas pri vi, Ivan, ŝajnas ke vi trovis ion bezonatan, sed estus bone al vi labori ne en Konsilio, sed en Komisio pri Mondaj Problemoj. Ili ŝategas tie filozofii, kaj ĝis nun faris nenion utilan. Sed vi laboras ĉe ni jam dek jaroj, kaj ĝis nun ne komprenis simplan veraĵon: se estas krimo, do estas ankaŭ krimulo...

Tio ne estas vero, - diris mi.

Tio estas vero! - diris Maria. - Ne komen- cu disputi kun mi, ĉiam vi disputas!.. Silentu, Oskar, nun mi parolas. Kaj mi demandas vin, Ivan: kiom utilas via versio? Kion vi proponas fari? Nur konkrete, bonvolu. Konkrete!

Konkrete... - diris mi.

Jes, mia versio ne taŭgas al ili. Ili, verŝajne, eĉ, ne opinias ĝin versio. Por ili tio estis filo- zofio. Ili estas homoj de, tiel dirite, decidaj agoj, gigantoj de tujaj decidaj agoj. Ili neniam cedis. Ili dishakis nodojn kaj deŝiris Damoklajn glavojn. Ili decidis rapide kaj, decidinte, ili jam ne dubis. Ili ne scipovas alie. Tio estas ilia mondkoncepto... Nur mi opinias ke ilia tempo jam foriris...

Toleremo, - pensis mi. - Mi bezonos tre multe da toleremo... Mi komprenis subite ke logiko de la vivo denove forŝiras de mi miajn plej bonajn amikojn, kaj ke nun al mi estos precipe malbone, ĉar atendi decidon de tiu ĉi disputo bezonatos longe, tre longe... Ili rigardis min.

Konkrete... ripetis mi. - Konkrete mi pro- ponas centjaran planon por restarigo kaj dis- volvigo de homa vivkoncepto en tiu ĉi lando.

Oskar malŝate grimaciĝis, kaj Maria diris gale:

Ha, ha! Mi konversacias kun vi serioze.

Ankaŭ mi. Estas bezonataj ne agentoj, kaj ne specialaj grupoj kun mitraletoj.

Bezonatas decido! - diris Maria. - Ne paroloj sed decido!

Mi proponas ĝuste decidon, - diris mi.

Maria ruĝiĝis.

Estas necese savi homojn, - diris li. - an- imojn ni savados poste, kiam savos homojn... Ne incitu min, Ivan!

Dum vi restarigados la vivkoncepton, - diris Oskar, - homoj mortados aŭ iĝos idiotoj.

Mi ne volis disputi, tamen diris:

Ĝis kiam homa vivkoncepto ne estos restarigita, homoj mortados kaj fariĝados id- iotoj, kaj neniuj specgrupoj helpos ĉi tie... Memoru pri Rimajer, - diris mi.

Rimajer forgesis sian devon! - furioze diris Maria.

Ĝuste tiel, - diris mi.

Maria fermis la buŝon, kaj deŝirinte la okul- vitrojn iom da tempo silente turnadis la okulojn. Sendube li estis fera homo: simple videblis kiel li enpelas sian furiozecon en la galan vezikon. Post minuto li estis jam tute trankvila, kaj pace smajlis.

- Jes, - diris li. - Ŝajnas ke mi devas rekoni ke skoltado, estiel komunuma institucio, de- finitive degradis. Ŝajnas ke lastajn verajn gvatistojn ni neniigis dum la puĉoj. «Tranĉilo» - Danciger, «Bambuo» - Savada, «Pupo» - Grover, «Kaprido» - Boas... Jes, ili vendiĝis kaj aĉetiĝis, ĉe ili forestis patrolalndo, ili estis ŝlimuloj, sed ili laboris! «Siriuso» - Ĥaram... Li laboris por kvar skoltaj organizaĵoj, li estis kanajlo. Li estis malpura bruto. Sed se li donis informon, tio estis vera informo, klara, preciza kaj ĝustatempa. Mi memoras ke kiam mi ordo- nis pendumi lin, mi sentis neniun bedaŭron, sed kiam mi rigardas miajn hodiaŭajn kunlaboranto- jn, mi komprenas kia perdo estis tio... Nu bone, ne eltenis ja homo, ekestis narkotisto. Finfine ankaŭ «Bambuo» Savada estis narkotisto, sed por kio oni sendu mensogajn raportojn? Nu ne skribu ilin, maldungiĝu, petu pardonon... Mi ve- nas en tiun ĉi urbon certega ke mi konas ĝin de- tale, ĉar ĉe mi ĉi tie jam dek jaroj sidas sperta kontrolita agento. Sed subite mi evidentigas ke mi scias tute nenion. Ĉiu loka knabo scias kio estas fiŝuloj. Sed mi ne scias! Mi scias nur ke organizaĵo «KBC», okupiĝinta pri tio, proksi- mume, kion faras nunaj fiŝuloj, estis mal- formigita kaj malpermesita antaŭ tri jaroj. Tion mi sciis el raporto de mia agento. Sed en loka polico oni informas min ke komunumo «DOC» aperis antaŭ du jaroj, kaj tion mi jam ne eksciis el raportoj de mia agento... Mi prenas elemen- tan ekzemplon, min, finfine tute ne interesas fiŝuloj, sed tio transformiĝas jam en stilon de nia laboro! Raportoj prokrastiĝas, raportoj men- sogas, raportoj misinformas... raportojn, fine, oni simple elpensas! Unu memvole maldungiĝas el Konsilio, kaj ne trovas necesa informi pri tio sian estron. Li, ĉu vi vidas, tedis, li ĉiam inten- cis informi, sed ial ne trovis tempon... Alia, anstataŭ batali kontraŭ narkotaĵoj, mem iĝas narkotisto... Kaj tria filozofias! - Li ĉagrene kapklinadis al mi. - Komprenu min bone, Ivan, - daŭrigis li. - Mi ne kontraŭas folozofiadon. Sed filozofio kaj laboro - tio estas tute diversaj aferoj. Kaj juĝu vi mem, Ivan, se forestas sekreta centro, se temas pri senorda amatora- do, de kie tiu sekreteco? Ĉu tio estas konspiro? Kial slego estas ĉirkaŭigita per tiu mistereco? Mi supozas ke Rimajer silentas ĉar lin turmentas rimorso entute, kaj specife pri vi, Ivan. Sed ali- aj? Ja slego ne estas malpermesata per leĝo, pri slego scias ĉiuj, kaj ĉiuj sekretas. Jen Oskar, li ne filozofias, li opinias ke ordinarajn homojn oni simple pe-timigis. Tion mi komprenas. Kaj kion supozas vi, Ivan?

En via poŝo, - diris mi, kuŝas slego. Iru en la banĉambron. «Devon» kuŝas sur la breteto. Unu pilolon en la buŝon, la kvar - en la akvon. Vodko en la ŝranketo. Mi kaj Oskar atendos vin. Kaj poste vi rakontos al ni. Laŭte, parole, vi rakontos al ni, - al viaj kamaradoj je la laboro, kaj viaj subuloj - pri viaj sentoj, pri viaj travi- vaĵoj. Kaj ni... Pli bone aŭskultu Oskar, kaj mi, estu tiel, eliros.

Maria surmetis la okulvitrojn, kaj fikse alri- gardis min.

Ĉu vi opinias ke mi ne rakontos? Ĉu vi opinias ke ankaŭ mi ignoros mian ofican devon?

Tion kion vi ekscios havos neniun rilaton al ofica devo. La ofican devon vi, eble, rompos poste. Kiel Rimajer. Tio estas slego, kamaradoj. Tio estas aparateto kiu vekas fantazion, kaj sendas ĝin ien ajn, precipe tien, kien vi mem, senkonscie, - mi substrekas: senkonscie - ne kontraŭus sendi ĝin. Ju pli malproksimas vi de animalo, des malpli efikos vin slego, sed ju pli proksima vi estas al animalo, des pli vi deziros konspiradi. Animaloj mem preferas silenti. Ili nur premas kaj premas la klavon.

Kiun klavon?

Mi klarigis al ili pri la ratoj.

Kaj vi mem, ĉu vi provis? - demandis Maria.

Jes.

Kaj kio?

Kiel vi vidas, mi silentas, - diris mi.

Iom da tempo Maria snufis. Poste li diris:

Nu, mi ne estas pli proksima al animalo ol vi... Kiel enigi tion?

Mi ŝargis la radioricevilon kaj donis al li. Os- kar observis nin kun intereso.

Kun Dia helpo, - diris Maria. - Kie estas ĉi tie banĉambro? Koincide mi banos min post la vojaĝo.