Li ŝlosiĝis en la banĉambro, kaj aŭdeblis kiel li ĉion faligas tie.
Stranga afero, - diris Oskar.
Tio tute ne estas afero, - oponis mi. - Tio estas peco da hostorio, Oskar, sed vi volas enŝovi ĝin en paperujon kun laĉoj. Sed tio ne estas al vi gangsteroj. Tio klaras eĉ al erinaco, kiel diradis Jurkovskij.
Kiu?
Jurkovskij Vladimir Sergeeviĉ. Estis tia planetologo, mi laboris kun li.
Ha-a, - diris Oskar. - Parenteze, sur placo kontraŭ «Olimpik» staras monumento al iu Ju- rkovskij.
Tio estas ĝuste li.
Ĉu vere? - diris Oskar. - Tamen tute eblas. Sed la monumenton je lia honoro oni kreis ne pro tio ke li estis konata planetologo. Simple li unua en historio de la urbo ŝiris mak- simuman gajnon en elektronika ruleto. Tiun heroaĵon oni decidis eternigi.
Jes, mi atendis ion similan, - elbalbutis mi. Al mi estis angore.
En la banĉambro ekbruis la duŝo, kaj subite Maria ekkriaĉis per terura voĉo. Komence mi decidis ke li malfermis glacian akvon anstataŭ varma, sed li kriaĉis senĉese, kaj poste komen- cis blasfemi per teruraj vortoj.
Mi kaj Oskar interrigardis. Oskar, entute, es- tis trankvila. Li decidis ke tio estas influo de slego, kaj sur lia vizaĝo aperis esprimo de kun- sento. Laŭtege klakis la riglilo, pordo de la banĉambro krake deruliĝis, en la dormejo ek- plaŭdis malsekaj kalkanoj, kaj nuda Maria en- rompiĝis la kabineton.
Ĉu vi estas idioto? - alkriaĉis li min. - Kio estas tiuj ĉi malpuraj ŝercoj?
Mi perdis la spiron. Maria similis teruran ze- bron. Lian bone nutritan korpon kovris ver- tikalaj venene verdaj strioj. Li kriaĉis kaj stam- fis, de li disflugis smeraldaj ŝprucoj. Kiam ni rekonsciiĝis, kaj pririgardis lokon de la okazaĵo, evidentiĝis ke la duŝilo estas ŝtopita per spon- go, sorbigita per verda lako. Mi elmemoris skribaĵeton de Len, kaj komprenis ke tion faris Vuzi.
La incidento solvadis longe. Maria opiniis ke tio estas moko, kaj impertinenta rompo de dis- ciplino. Oskar ridaĉis. Mi frotis na Maria per broso kaj penis ekskuzi min. Poste Maria deklaris ke nun li kredas jam al neniu, kaj ke li elprovos slegon hejme. Li vestiĝis, kaj komencis priparoli kun Oskar planon de la urbo-blokado.
Kaj mi lavis la bankuvon kaj pensis. Mi pen- sis ke mia laboro en Konsilio de Sekureco jam finiĝas, ke al mi estos malbone, kaj ke al mi jam estas malbone, ke mi ne scias de kio komenci, kaj ke mi volas partopreni pridiskuton pri la urboblokado, sed volas ne pro tio ke mi opinias la blokadon necesa, sed ĉar tio estas tiel simple, multe pli simple ol redoni al homoj la animojn, formanĝitajn per aĵoj, kaj instrui ĉiun mediti pri tutmondaj problemoj kvazaŭ pri siaj propraj.
- ...Izoli tiun pusejon disde mondo, izoli se- vere, jen estas tuta nia filozofio, - laŭte deklaris Maria.
Tio estis parolata al mi. Kaj eblas ke ne nur al mi. Ja Maria estas saĝulo. Li sendube kom- prenas ke izolo - tio ĉiam estas defendo, sed ĉi tie oni devas ofensivi. Sed ofensivi li scipovis nur per specialaj grupj, kaj eblas ke li ĝenas konfesi pri tio.
Savi. Denove savi. Ĝis kiam oni devas sava- di vin? Ĉu vi lernos iam savi vin mem? Kial vi eterne aŭskultas pastrojn, faŝismantajn dema- gogojn, stultulojn-opirojn? Kial vi ne volas ekuzi vian cerbon? Kial vi ĝis tiom ne volas pensi? Kial vi ne povas kompreni ke mondo estas grandega, komplika kaj entuziasmiga? Kial ĉio ŝajnas al vi simpla kaj enua? Per kio ja via cer- bo diferencas disde cerbo de Fransua Rable (Francois Rabelais), Jonatan Svift (Jonathan Swift), Albert Ejnŝtejn (Albert Einstein), Miĥail Strogov (Miĥel Strogoff)?
Iam mi laciĝos pri tio, pensis mi. Iam ĉe mi ne sufiĉos jam fortoj kaj certeco. Ja mi estas sama kiel vi! Ja mi volas helpi al vi, kaj vi ne volas helpi al mi...
Supre jelpe kriis Vuzi, altvoĉe kaj be- daŭrinde ekploris Len. En la kabineto ion bal- butis Oskar. Sed mi ekpensis subite ke nun mi ne forveturu de ĉi tie. Mi estas ĉi tie nur tri tagoj, mi ne scias de kio oni devas komenci ĉi tie, kaj kion mi devas fari, sed mi ne forveturos de ĉi tie dum tion permesas la enmigra leĝo. Kaj kiam ĝi ĉesos permesi, mi rompos ĝin.
1964.
[1] smajlo: la vorto utilas por indiki ĝoj-esprimon mien- an, sensonan, kontraste al rido, kiu estas ĝoj-esprimi- lo sona: smajlo, smajleto, smajlego; rido, rideto, ridego. (Propono).
[2] na: akuzativiga prepozicio, propono far G. F. Makkink. Utilas por konservi rekoneblon de propraj nomoj. Komparu: li renkontis: a) Pekon. b) na Pek.
7
4. Prefikso pe utilas por indiki kompletan plenumon, realigon, efektivigon de la ago: konstruis pe-konstruis; kuiros pe-kuiros; kuracus pe-kuracus. Propono.
27